Agripina sentis siajn vangojn subite varmiĝi. Momente ŝi koleris: kiel li aŭdacas rigardi en ŝiajn okulojn kaj igi ŝin ruĝiĝi en publika situacio? Ĉu li kredas venki ŝin per flatado? Kaj tamen... Kie li aŭdis, ke ŝi havas diplomatiajn talentojn? Apenaŭ eblus, ke li mem elpensis tion.
“Laŭŝajne ankaŭ vi havas ioman diplomatian kapablon, Marko Vipsanio. Mi promesas al vi, ke mi dediĉos al via peto mian seriozan atenton.”
La postan jaron okazis du eventoj, kiuj estis por mi tre gravaj. La unua estis ke
Ne, tio estas tro persona.
La postan jaron okazis du eventoj, kiuj estis tre gravaj por Romo kaj por la imperio. La unua estis, ke la senato atribuis al mi la titolon Aŭgusta. Mi estas nur la tria virino, kiu ricevis tiun honoron: miaj antaŭuloj estis Livia , la edzino de Aŭgusto, kaj mia avino Antonia . Tamen por Livia kaj Antonia tio estis nur simbola titolo, aljuĝita kiam ili jam estis maljunaj. Por mi, aliflanke, ĝi estis aŭtentika distingo, kiu permesis al mi partopreni en la majesteco de la imperiestra rolo. Samtempe mi ricevis la rajton prezidi ĉe matena salutado kaj, same kiel la imperiestro, ricevi la omaĝon de korteganoj kaj klientoj. Tio estis honoro neniam antaŭe donita al virino.
La alia grava evento estis la oficiala adoptiĝo de mia filo Lucio fare de Klaŭdio, kaj lia fianĉigo al ties filino Oktavia . Liaj adoptiĝo kaj fianĉigo formale indikis, ke li estu rigardata kiel sekvonto de la imperiestro paralele kun ties propra filo Britaniko. Nomumante samtempe du sekvontojn, Klaŭdio agis laŭ la tradicio starigita de Aŭgusto kaj Tiberio, kaj postaj okazaĵoj pruvis la saĝecon de tiu decido.
Britaniko kiel imperiestro. Tute nerealisma perspektivo – eĉ lia propra patro sciis tion. Ĉu mi diru ion pri tio, aŭ ĉu miaj legantoj supozos, ke mi tordas la faktojn? Ili ne kredos min... sed kial mi kaŝu la veron?
Necesas tamen diri, ke laŭ inteligento kaj personeco Britaniko ne taŭgis por la alta destino asignita al li.
Okaze de lia adoptiĝo, mia filo ricevis la nomon Nerono. Tiun nomon havis multaj anoj de la Klaŭdia familio, inkluzive de mia pli aĝa frato, kiu estis murdita de Sejano.
5
“Nu, mia kara, kiel vi trovis la okazon? Ne tro teda, mi esperas?” Klaŭdio ridetis al sia edzino, kiam ŝi prenis sian lokon apud li sur la ĉefa divano.
“Tute ne”, Agripina respondis.
La longa mateno finiĝis, kaj dekoj da gastoj estis invititaj al bankedo por festi ŝian novan titolon. La pordoj de la bankedejo estis puŝitaj flanken, por ke de sia alta elrigardejo la gastoj povu ĝui perspektivon super la Cirko, kaj sunlumo inundegis la tablojn dismetitajn tra la salono. Knabetoj cirkulis inter la tabloj por proponi la unuan pladon; ovojn kuiritajn en pasteĉo, olivojn kaj laktukon, kaj varmegajn kolbasojn kuŝantajn sur arĝenta krado, kun prunoj kaj granataj semoj aranĝitaj sube por aspekti kiel flamoj.
“Ĉu vere? Kun ni vi rajtas sinceri”, diris la konsulo Antistio, kiu kuŝis orte al Agripina sur la dua divano, kiun li dividis kun sia edzino kaj sia kolego Suilio. “Ni ĉiuj konas la sperton aŭskulti formalajn gratulojn horon post horo. Eblas ĝui la unuan duonhoron, pli-malpli, sed post tio eĉ la plej flataj mesaĝoj nepre iĝas iom ripetaj.”
“La plej interesa parto venis je la fino”, Agripina diris. “Estis delegitaro de Ĝermanoj...”
“Ho, vi parolas pri Armo”, Suilio diris. “Argo...”
“Vipsanio Arpo”, Agripina diris.
“Li provas prezenti sin kiel Romanon – li forrazis sian barbon, sed nenio povas maski tiun hararon. Li aspektas kvazaŭ li portus fojnamason sur sia kapo. Kiam mi vidas lin en tiu togo, mi volas ridi – se tio ne estus vidaĵo pli ploriga ol ridiga.”
“Tiu familio estas Roma nun de tri generacioj”, Antistio diris. “Kaj malgraŭ sia blonda hararo, li ŝajnas al mi tre inteligenta junulo. Se oni fermus la okulojn, oni preskaŭ kredus paroli kun Romano.”
“La esenca vorto estas preskaŭ , Antistio Veto. Li parolas la Latinan tute ĝuste, tio estas vera, kaj sendube li lernis Eneadon parkere, sed kia prononco!
Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj
Kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Lavinujo,
Lando Itala...”
Suilio deklamis per prononco dense Ĝermana. Ĉiuj ĉe la tablo ekridegis. Ankaŭ Agripina ne povis malhelpi sin ridi, kvankam kun ioma kulposento. Vipsanio Arpo parolis perfekte la Latinan, kaj lia Ĝermana frazmelodio estis apenaŭ rimarkebla. Evidente estos malsaĝe mencii lian peton antaŭ Suilio.
Granda arĝenta plado flosis ŝiadirekten, inter du dikrondaj knabetoj vestitaj en samstilaj kremkoloraj tunikoj. La pleto estis preskaŭ same granda kiel ili, sed ili portis ĝin same gracie kiel du dancistoj, kaj surtabligis ĝin antaŭ ŝin. Sur la plado kuŝis giganta petromizo ĉirkaŭata de konkoj, marerinacoj, kaj tigoj de marherboj en verdeca saŭco, tiel ke ĝi ŝajnis naĝi en la maro. La gustumisto alpaŝis; lia ordono estis provi kvar aŭ kvin buŝoplenojn de diversaj punktoj en la plado. “Britaniko aspektas bonfarte, ĉu ne?” Klaŭdio diris en ŝian orelon, dum tria infano metis antaŭ ilin arĝentajn telerojn.
Agripina rigardis tra la ĉambro al la tabloj, kie sidis la gejunuloj. Lucio kaj du el liaj kuzoj kune klinis siajn kapojn super iu objekto, kiun montris al ili Britaniko. Sendube, Agripina pensis, laŭ la kutimaj interesoj de Britaniko tio estas io tute netaŭga, kiel morta skarabo aŭ simile. “Ja ŝajnas, ke li fartas bone”, ŝi konsentis, kaj efektive Britaniko aspektis pli brunhaŭte kaj pli sane ol ŝi iam ajn vidis.
“Vi pravis pri tiu nova instruisto”, Klaŭdio diris. “Li estas tre bona por la knabo.”
“Li akompanas lin al naĝado kaj rajdado. Kiel Katono.” Agripina sciis, ke la aludo plaĉos al la antikvecaj interesoj de ŝia edzo. Ŝi preferis ne aldoni, ke Aleksandro kundividas la knabecan entuziasmon de sia lernanto ŝovi la nazon en birdonestojn kaj ranidolagetojn, kaj aliajn similajn lokojn. “Bona edukado ne konsistas nur el parkerigo de Iliado ”, ŝi diris.
Klaŭdio viŝis sian buŝon per buŝtuko, lasante grasan makulon sur sia mentono. “Kaj tamen, ankaŭ Iliado gravas. La ideoj de Katono pri edukado estis tute en ordo en lia epoko – sed li pretigis sian filon fariĝi soldato. Tio, kion ni bezonas nuntempe, estas administrantoj kaj juĝistoj.”
Estis kvazaŭ Agripina tiras inter siaj fingroj glatan fadenon kaj ĵus renkontis nodon: nodeton tiel malgrandan, ke ĝi estas preskaŭ nevidebla. Klaŭdio ja diris al ŝi, ke lia vera sekvonto estos Oktavia , kaj per lia fianĉigo al ŝi la pozicio de Lucio ŝajnas certigita. Sed de tempo al tempo Agripina suspektis, ke ŝia edzo ankoraŭ flegas esperojn, ke Britaniko pliboniĝos kreskante, kaj ke iun tagon li ekmarŝos en la direkton de glora estonteco.
La bankedo daŭris ĝis la krepusko. Agripina rigardis dum ŝia edzo englutis unu pokalon da vino post alia; li havis malbonan kutimon tro multe drinki dum festoj. Ŝi sciis, ke tio estas sekvo de tiu periodo, kiam li estis barita de ĉia espero akiri la publikajn postenojn, kiuj normale estus disponeblaj por juna viro de liaj talentoj kaj fono.
La sklavoj forbalais la rubaĵojn de la pli fruaj pladoj, kaj la servoknaboj enportis la desertojn. Intertempe envenis citristo por distri la gastojn. Ĉiu en la salono silentiĝis, dum la homo per eleganta gesto puŝis flanken la voston de sia longa robo por sidiĝi sur tabureton el polurita ligno. Li pasis siajn fingrojn laŭ la kordoj, tiam ekkantis per la forta, iom metaleca voĉo de eŭnuko.