Agripina denove ĵetis rigardon al la tabloj de la infanoj. Lucio, ne, Nerono sidis kun sia buŝo malfermita kaj la okuloj fiksitaj al la citristo. En tiu momento li aspektis same vakmensa kiel lia kuzo Britaniko. Nerono – ŝi devas alkutimiĝi nomi lin tiel. Ŝi mem estis la homo, kiu proponis tiun nomon. Ĝi estas ofta ĉe la Klaŭdia familio, kaj kompreneble ĝi estas ankaŭ memorigo de ŝia mortinta frato.
Estis Krispo, kiu atentigis ŝin pri la entuziasmo de Lucio pri muziko, kaj eĉ kuraĝigis tion. Li supozeble heredis tiun tendencon de sia patro Domicio – li certe ne ricevis ĝin de ŝi. La menso de Agripina emis vagi, kiam ŝi aŭskultis muzikon. La problemo estis, ke por ŝi estas tre malfacile ekkapti muzikon: ĝi konsistas nur el sonoj, tuj malaperontaj. Ne estas io por teni, ne kiel skribaĵo fiksita en tabuleto. Ŝi rigardis ĉirkaŭ sin. Ĉiuj aliaj ĉe la tablo surhavis tiujn vakajn vizaĝesprimojn, kiuj montris, ke ili kaptas tiujn sonojn kaj tenas ilin, unu post la alia.
La menso de Agripina redrivis al la multe pli interesa demando pri Marko Vipsanio Arpo. Pretigi la kampon – jen la ĉiama rekomendo de Palaso. Unue ŝi devos informiĝi, kiu el la senatanoj eble pretos subteni Ĝermanan aspiranton al unu el la malĉefaj juĝistaj postenoj: eventuale Antistio, sed klare ne Suilio. Ŝiaj okuloj turnis sin al Vitelio, plenkarna viro en siaj mezaj kvindekaj jaroj, kiu kuŝis fronte al ŝi sur la tria divano. Ĉiam eblas fidi je Vitelio – estis li, kiu konvinkis la senaton permesi ŝian edziniĝon kun sia onklo. Kaj kiun alian ŝi povus peti?
Ŝi rigardis la proksimajn tablojn. Kio pri Seneko? Li mem naskiĝis en Hispanujo, kaj eble li pretus doni helpan manon al kapabla juna eksterulo. Sed... verdire Agripina tute ne certis, kie troviĝas la simpatioj de Seneko. Li ĉiam alparolas ŝin laŭ perfekte respekta maniero – kiel oni nature atendus. Finfine ŝi estis tiu, kiu aranĝis lian revokon el ekzilo por ke li fariĝu instruisto de ŝia filo. Sed kiam li alpaŝis ĉi-matene por proponi siajn gratulojn, lia vortumo ŝajnis al ŝi iom dubsenca. Julia Aŭgusta, mi certas, ke iun tagon vi meritos tiun nomon same kiel via granda antaŭulino. Ŝia granda antaŭulino kompreneble estis Livia , kiu ricevis tiun titolon nur post la morto de Aŭgusto – sed kion precize li celis per tio? Ĉu li volis diri, ke la atribuo de la titolo estas tro frua?
Tiun meditadon forpelis ekaplaŭdego. Agripina kunfrapis siajn manojn same kiel ĉiuj aliaj. “Rave”, diris Antistio. “Kia voĉo!”
“Mi pensas kelkafoje pri Mesalina ”, Klaŭdio diris. Evidente li drinkis tro multe. Agripina demandis sin, ĉu iliaj gastoj rimarkis tion. Bonŝance Antistio tiumomente tre aktive konversaciis kun sia edzino, kiu kuŝis apud li, dum Suilio parolis kun Vitelio sur la kontraŭa divano. “Kiom tio estus plaĉinta al ŝi, vidi Britanikon tiel bonfarta”, Klaŭdio daŭrigis.
Britaniko estis ridanta; verŝajne tio estis la unua fojo, kiam Agripina vidis lin ridi, de post la morto de lia patrino. Ŝi sentis subitan bedaŭron, ne nur por Klaŭdio, sed eĉ momentete por Mesalina , kiu neniam vidos siajn infanojn plenkreski. Ŝi tamen mem kulpis pri tio, ĉasante belajn junajn virojn anstataŭ dediĉi sian atenton al sia propra familio.
Suilio klinis sin antaŭen por alparoli la imperiestron. “Mi pensas, ke eble mi trovis kandidaton por unu el la malpli gravaj juĝistaj postenoj. La filon de Trebelio. Lia patro volas lanĉi lin en karieron.”
“Hmm, interesa ideo”, Klaŭdio diris. “Sed ĉu li povas permesi al si tion? Trbelio devis hipoteki unu el siaj bienoj, kiam venis lia vico por financi la ludojn.”
“Eble ni devus malpliigi la postulojn por la juĝistoj”, Antistio diris. “Fariĝas ĉiam pli malfacile, fakte preskaŭ neeble, trovi homojn por tiuj malaltrangaj postenoj.”
“Gratulon, Julia Aŭgusta”, diris la edzino de Antistio, kliniĝante antaŭen por paroli kun Agripina .
Agripina eksaltis. Interesis ŝin la konversacio de la viroj; supozeble devas esti multaj postenoj disponeblaj por bone edukitaj provincanoj. “Dankon”, ŝi diris al la edzino de la konsulo, “ha... Tulia .”
“Mi aŭdis, ke vi ricevis salutojn la tutan matenon. Sendube tio estis tre laciga por vi.”
Agripina estis ĝenata. Ŝi ja volis aŭdi, kion diras la viroj, sed ne konvenus respondi malĝentile al la edzino de la konsulo. Ŝi devigis sin rideti al Tulia , virino ŝajne iom distrata kies haroj komencis malpingliĝi ĉe unu flanko, kaj provis pensi pri taŭga reago. “Tute ne, mi estis tre kontenta havi tiun okazon. Mi deziras uzi mian pozicion por servi la Roman popolon.” Ŝi konsciis, ke ŝiaj vortoj verŝajne impresas terure bombaste.
“Ĉiuj konkuras por ricevi la pintajn postenojn”, ŝi aŭdis Klaŭdion diri. “Necesas ŝanĝi la konsulojn tri fojojn jare.”
“Kiel belan filon vi havas”, Tulia diris. “Li heredis la trajtojn de sia avo, ĉu ne?”
Kun bedaŭro Agripina forŝlosis la konversacion de la viroj. Ŝi rigardis Tulia n, rimarkante ke ŝia nigra hararo ŝajnas gliti malantaŭen, malkaŝante grizajn radikojn. Livia neniam tinkturis siajn harojn; laŭ la opinio de Agripina tio aspektis pli digne kaj igis ŝin pli impona. Ŝi sekvis la okulojn de Tulia ĝis la tabloj de la infanoj. Lucio ridis kun la aliaj junuloj, ignorante Britanikon, kiu desegnis sur la tablon per la pinto de sia kulero. “Jes, mi faras mian eblon eduki lin laŭ la sama spirito kiel Ĝermaniko.”
“Ĉu li rilatas bone kun sia fianĉino?” Tulia demandis.
La okuloj de Agripina turnis sin al la tablo, kie sidis la knabinoj. Oktavia kaj ŝiaj amikinoj diskutadis laŭ serioza maniero pri io, kion unu el ili skribis sur tabuleton – tio ŝajnis stranga afero por kunporti al bankedo. Tiam la tuta grupo eksplodis en knabinecajn ridojn. Agripina ofte deziris, ke Lucio dediĉu pli da intereso al sia estonta edzino, sed kompreneble estas nerealisme atendi, ke tiuaĝa junulo atentu pri dek-jara knabino.
“Tre bone. Mi certas, ke ilia geedziĝo estos tre sukcesa.” Agripina turnis sin al la temo, kiu laŭ ŝia scio nepre vekas entuziasman respondon, kiam necesas ĝentilumi kun gastinoj. “Ĉu ankaŭ vi havas gefilojn?”
Kiel edzino de la imperiestro mi ofte kunlaboris tre aktive kun mia edzo.
Ĉu kunlaboris aktive? aŭ ĉu mi diru “asistis”? Mi scias tute bone, kion pensas iuj homoj. Ili estus preferintaj, ke mi limigu mian influon al la litoĉambro, rekomendu amikon, petu de tempo al tempo komplezon, kiel oni atendas de edzino. Sed kial mi devas ŝajnigi? Kial mi ne rajtas paroli senkaŝe pri la laboro, kiun mi faris?
Kiel edzino de la imperiestro mi ofte kunlaboris tre aktive kun mia edzo pri ŝtataj aferoj. Niaj celoj estis: fortigi la financojn, certigi regulan alvenadon de la grenprovizoj, malpliigi koruptecon, kaj zorgi ke la provincoj estu regataj bone kaj juste. Multenombraj kolonioj estis starigitaj por armeaj veteranoj, inkluzive de unu ĉe Ara Ubiorum , la ĉefurbo de la Ubia tribo. En tiu urbo mi naskiĝis dum unu el la kampanjoj de mia patro. Pro mia aparta rilato kun tiu loko, la loĝantoj petis min fariĝi ĝia patrono, tiel ke la nova kolonio ricevis la nomon ne nur de la imperiestro sed ankaŭ de mi. Ĝi ricevis formale la rangon de Roma kolonio, kaj ĝi ankoraŭ nun prosperas post sia fondiĝo antaŭ sep jaroj. La loĝantoj ofte esprimas siajn dankojn pro mia interesiĝo pri iliaj aferoj.
Prizorgado de la urbo Romo estis unu el niaj plej gravaj taskoj. Sub mia frato Gajo komenciĝis laboroj pri du el la grandiozaj akveduktoj, kiuj servas nian urbegon; mia edzo kompletigis la laboron komencitan de mia frato, kaj kiam mi estis lia edzino la du akveduktoj estis inaŭguritaj en la sama tago.