“Ha, jen vi, karulino”, Livia diris. “Vi rajtas foriri”, ŝi aldonis al la sklavo. “Marku la lokon.”
Pina staris antaŭ ŝi, atendante, dum ŝia praavino detale ekzamenis ŝin. Ŝi fiksrigardis la kameon ĉe la kolo de Livia : ĝi montris junecan Aŭguston kun la haroj flirtantaj en la vento kiel ĉe juna dio. La tono de avinjo estis afabla; almenaŭ ne ŝajnis, ke ŝi koleras.
“Nu, karulino mia – sendube vi jam estas pensanta, ke alproksimiĝas la tempo, kiam oni edzinigos vin.”
La vortoj de Livia ne trafis Pina n kiel absoluta ŝoko. Tiu ŝerco de Boteto pri la pastrinoj de Vesta estis jam vekinta en ŝia menso tiun eblecon. “Jes, avinjo”, ŝi diris.
Pina jam sciis, ke iam ĉi tiu momento nepre devos alveni. Nun kiam ĝi efektive aperis, ŝi sentis eksciton, sed samtempe iom da timo. Edziniĝi signifas esti plenkreska, veturi tien-reen en portolito, kaj fari tion, kion plenkreskaj sinjorinoj faras, kio laŭ ŝia malklara ideo estus doni ordonojn al la sklavoj kaj prezidi ĉe vesperaj festenoj. Kelkaj knabinoj estas donitaj al edzo de preskaŭ ilia sama aĝo, sed aliaj trovas sin kun viro multe pli aĝa, pli simila al patro.
“Pro la iom necerta situacio de via familio”, Livia daŭrigis, “mi kaj via avino Antonia decidis, ke estus en via plej bona intereso meti vin sub la protekton de edzo. Ni intertraktis aranĝon, kiu laŭ mia opinio estos tre kontentiga.” Livia paŭzis kaj ridetis.
Pina ne riskis rideti responde; ŝi sciis, ke tio rezultos kiel grimaco. Ŝi preferis teni sian vizaĝon glata kaj senesprima, dum ŝi atendas por aŭdi, kiu sorto estos al ŝi asignita.
“Sendube vi volas mem doni al ŝi la novaĵon”, Livia diris al Antonia .
Ŝvelronda Antonia ekstaris, lekante siajn fingrojn, kaj venis brakumi sian nepinon. “Vi estos edzinigita al mia nevo. La filo de mia fratino – Gneo Domicio Ahenobarbo.”
La nevo de avinjo: certe ŝi iam vidis lin en iu familia evento – ĉu eble ĉe la edziĝo de sia frato Druso? Aŭ ĉe la funebra ceremonio de sia praonklino? Eventuale li estis unu el la amaso da onkloj kaj plenkreskaj kuzoj...
“Ĉu vi memoras festenon, tuj antaŭ la Iduoj”, Livia diris, “kiam mi alvokis vin kaj viajn fratinojn saluti miajn gastojn? Li kuŝis sur la meza divano.”
“Ĉu li estis tiu kun la lentugoj?”
“Kara knabino, vi scias, ke la membroj de la familio Ahenobarbo estas famaj pro sia hela haŭto. La familio de via patrino ne estas la sola markita de la dioj.”
Jes, kompreneble Pina konis la legendon. Iam en la mita pasinteco, la praulo de la gento Ahenobarbo estis tuŝita de unu el la filoj de Jupitero, de Kastoro aŭ Polukso (la rakonto ne specifis), kiu tuj ŝanĝis lian nigran barbon al la koloro de ruĝeca bronzo; tiu trajto, per sagaca elektado de kunulinoj, restis en la familio ĝis la nuna tempo. “Kiom aĝa li estas?” ŝi demandis.
Ŝiaj avinoj ridis. “Li baldaŭ havos tridek jarojn”, Livia diris. “Certe sufiĉe juna, kvankam eventuale vi ne opinias tion. Via praonklo Tiberio jam donis sian plenan aprobon pri la aranĝo. Post via geedziĝo, li kompreneble zorgos, ke via edzo ricevu konvenajn honorojn. Mi atendas, ke Gneo Domicio fariĝos konsulo en baldaŭa jaro.”
Do, ŝi estas destinita fariĝi edzino de konsulo. Tiel devus esti; Pina sciis, ke ŝi rajtas atendi tion kiel la filino de Ĝermaniko kaj la posteulino de Aŭgusto. Sed ŝi neniam imagis, ke tio alvenos tiel baldaŭ. “Ĉu mia patrino scias?”
“Ne estis eble konsulti ŝin. Mia kara...” la voĉo de Livia surprizis ŝin per sia tenera tono, “mi scias, ke ne estas facila afero por knabino de via aĝo forlasi sian familion kaj transpreni ĉiujn zorgojn mastrumi propran servistaron. Mi havis nur kelkajn jarojn pli ol vi, kiam mi unue edziniĝis, kaj mi ne forgesis miajn tiamajn sentojn. Sed Domicio estas afabla homo, kaj mi kredas, ke li prizorgos vin.”
Mastrumi servistaron! Pina subite sentis sin drononta antaŭ la perspektivo, kiu frontas ŝin. Ĝis tiam ŝi ĉiam supozis, ke kiam ŝi edziniĝos, ŝi iel scios kion fari, sed je la konstato, ke tiu momento jam galopas renkonte al ŝi, ŝi kun timo rimarkis, ke ŝi tute ne estas preta por tio.
Livia ŝajne divenis ŝiajn pensojn. “Ĉiuokaze, mi ne atendas, ke mastrumi la servistaron estos via ĉefa tasko. Kiam via edzo konsuliĝos, li bezonos edzinon kiu kapablas subteni lin kaj agi liaflanke. Vi havos viajn devojn: stari apud via edzo en publikaj okazoj, helpi lin akcepti siajn gastojn... Vi estas inteligenta junulino, Agripina – se vi estus knabo, mi aŭgurus por vi brilan estontecon. Vi ne rajtos mem fariĝi konsulo, sed kiel edzino de konsulo vi povos okupiĝi pri publikaj aferoj preskaŭ same kiel via edzo. Venos homoj por peti de vi komplezojn, dezirante ke vi uzu vian influon. Kaj ĝuste tiel, se vi paŝos atente, vi povos realigi ĉion laŭ via ideo, same kvazaŭ vi estus viro. La ĉefa afero estas, ke vi agu diskrete. La homoj nepre ne diru, ke la konsulo estas regata de sia edzino.”
Pina blinde rigardis la kameon de sia praavino. Tikletis ŝian cerbon ĉiuj ebloj ĵus prezentitaj al ŝi. Mastrumi servistaron estis timiga perspektivo; diskuti la publikajn aferojn kun sia edzo ŝajnis multe pli alloga okupo. Ŝi ja povis imagi sin fari ion tian.
“Ĉesu suĉi tiun denton!” Livia kriis senpacience. Pina eksaltis – dum la antaŭa momento ŝia menso vagis malproksime. “Jen mi klarigas al vi, kiel vi povos subteni vian edzon, dum vi esploras en via buŝo kiel stulta lernejanino. Neniu rimarkus tiun denton, knabino, se vi ne altirus al ĝi ilian atenton.” Tiam ŝi ridis kaj daŭrigis per pli milda tono: “Kompreneble mi ne atendas, ke vi transprenu la zorgojn de konsulo jam la venontan jaron. Sed post iom da tempo – kiam vi atingos dek sep aŭ dek ok jarojn, mi certas, ke vi scios kion fari. Vi devas plu studi, mia kara, vi devas legi la historiojn, vi devos sekvi la okazaĵojn en la senato, vespere vi devos aŭskulti la konversacion inter la invititoj de via edzo.”
“Sed kiel mi povos studi?” Pina demandis. “Ĉu mi ankoraŭ rajtos fari miajn lecionojn kun Timoteo?”
Avinjo Antonia ridis. “Vi estos edziniĝinta virino, Pina , vi ne bezonos ankoraŭ pensi pri lecionoj!”
“Kiam okazos la geedziĝo?”
“En septembro”, Livia diris, “post kiam ni iros suden al Baulo. Tiberio jam promesis ĉeesti kun ni tie. Tio estas granda honoro, karulino – vi estos transdonita al via edzo de la imperiestro mem.”
Denove knaris la tamburo. En septembro! Do restas al ŝi apenaŭ pli ol unu monato por ĝui la restantajn tagojn de sia infaneco. Ĉiuj aferoj, kiujn ŝi planis fari: ŝi kaj Sinjo ricevis inviton gasti ĉe oĉjo Klaŭdio – ĉu ŝi ankoraŭ rajtos fari tion, kiam necesos peti permeson de edzo? Kaj mankos al ŝi la retorikolecionoj kun la instruisto de Boteto.
“Kaj nun mi volas averti vin pri serioza afero”, diris ŝia praavino. “Antaŭ vi staras grandioza estonteco – sed vi povus ankaŭ fari grandiozajn erarojn. Ne enplektiĝu en komplotojn kaj intrigojn. Tiel vi perdis plurajn familianojn: Julia n, Posumon... kaj nun viajn patrinon kaj fraton. Mi ne volas kritiki vian patrinon antaŭ vi, sed ŝi agis tre malsaĝe. Se ŝi nur estus kontentiĝinta pri la honoroj, kiujn oni proponis al ŝi, ŝi kaj Nerono ankoraŭ loĝus komforte ĉi tie en Romo.”
Pina aŭskultis kun miro. Ŝi sciis, ke Livia havis neniun kialon por simpatii kun ŝia patrino, kiu de jaroj plendadis, ke la filo de Livia tute ne rajtas esti la imperiestro. Livia daŭrigis, parolante pli al si mem ol al Pina : “Ŝi pensis, ke necesas nur esti vidvino de Ĝermaniko, nepino de Aŭgusto, kaj tio sufiĉas. Ŝi tro fidis je la gloro de sia familia nomo. Ni aliaj estis bonŝancaj, ke ŝi neglektis sekurigi sian pozicion antaŭ ol ŝi malkaŝis sian planon...”