Mian intereson pri publikaj laboroj mi heredis de mia avo, la granda generala Marko Vipsanio Agripo. Eĉ ricevinte honorojn pro siaj venkoj surmaraj, kaj servinte kiel konsulo, li akceptis maleminentan postenon kiel urba konsilanto por dediĉi sin al la plibeligo de Romo. Li riparis la stratojn, renovigis akveduktojn kaj vastigis la reton de akvotuboj tra la urbo, krom konstrui banejojn kaj aliajn publikajn konstruaĵojn uzotajn de la Romaj loĝantoj. Li ankaŭ aranĝis purigadon kaj pligrandigon de la Granda Kloako, tiel montrante, ke eĉ altrangaj civitanoj ne konsideru tian laboron malinda je sia atento.
Tiu nekovrita kloako fluanta post la bazarplaco en Efezo – ĝi venenis la aeron. Oni imagus, ke kolomboj falos el la ĉielo, dum ili flugos super ĝi. Estis Pola , kiu atentigis min pri tio. Mi memoras la litoportistojn: “Ĉu vi certas, ke vi volas iri laŭ ĉi tiu vojo, mia sinjorino? Kia aĉa fiodoro!” Sed kiam mi estis infano, panjo rakontis al ni pri nia avo: kiel li insistis, ke liaj asistantoj konduku lin suben en la Grandan Kloakon, por ke li esploru ĝin per la propraj okuloj. Ŝi rakontis al ni, kiel en ĝi svarmis ratoj kaj blatoj, kaj naŭzaj ŝlimaĵoj glitis laŭ la muroj. Ŝi fieris pri sia patro – ĝuste pro li ŝi ne rifuzis vivi mallukse en la tendumejoj kaj akompani sian edzon al kampanjoj. Mi memoris tiujn rakontojn, kiam mi estis en Efezo. Se mia avo Agripo pretis eniri kloakon, lia nepino ne estu tro delikata por viziti la malĝustan flankon de la bazaro.
Inspirite de la atingoj de mia avo, mi tre volonte kunlaboris kun mia edzo Klaŭdio pri la multenombraj konstruprojektoj, kiujn li iniciatis. Vojoj tra Italujo kaj la imperio, kaj eĉ super montaj pasejoj, nun portas la nomon de Klaŭdio.
Kelkaj estis komencitaj dum li ankoraŭ estis edzo de Mesalina , sed mi ne mencios tion.
Li ankaŭ estis la homo, kiun oni devas danki pro la nova haveno en Ostio. Sed nia plej impona atingo, ĉie admirata, estis krei artefaritan elfluejon por la Fucina Lago, kiu ne havis naturan elfluejon kaj tial emis superflui dum periodoj de peza pluvado. Tri-mejla kanalo estis fosita tra monto por ebligi al la lago elverŝiĝi en la riveron Liris.
La inaŭguro estis embarasa malsukceso. Tiu idioto Narciso aranĝis ĝin en la malĝusta sezono. Se ni estus farintaj ĝin vintre, ĝi estus funkciinta bonege. Ĉiuj ĝuis la marbatalan spektaklon, sed kompreneble la sola parto, kiun la homoj memoras, estis la ceremonia levado de la kluzoj. Tio devis esti la kulmina momento de la tago. Okazis ioma elverŝado de akvo kaj tiam... nenio. Estis malfacile antaŭvidi, kiel la afero funkcios, kiam oni neniam faris tion antaŭe. Kaj poste okazis nia dua provo – mi ankoraŭ timotremas, kiam mi pensas pri tiu dua provo. La akvo inundis niadirekten kun tondra bruego – dum momento mi pensis, ke ĝi forbalaos la podion, kie ni sidas. Ĝi estis kiel giganta akvofalo kirliĝanta ĉirkaŭ la bazo de la podio, forŝirante duonon de la subtenaj stangoj. Nur per miraklo ni ne estis ĉiuj forportitaj – kaj tamen, kelkaj sklavoj estis perditaj. En tiu momento mi komprenis, ke eĉ la imperiestro devas cedi antaŭ la nebridebla potenco de naturaj fortoj.
La sukceso de tiu projekto estas rekonata ĉie. Ĝi multe maloftigis inundadon de la ĉirkaŭa areo, kaj permesis al ni utiligi la tre fekundan teron proksime al la lago. Tion oni ofte citas kiel unu el la plej eksterordinaraj atingoj de la regoperiodo de mia edzo. Ni montris, ke eĉ lagoj kaj montoj devas kliniĝi antaŭ la potenco de saĝa reganto.
Dum tiuj jaroj Klaŭdio kaj mi komencis pretigi mian filon Nerono por la granda tasko, kiu atendis lin. Ni fruigis lian plenaĝiĝan ceremonion je pluraj monatoj, kaj je dek tri jaroj li la unuan fojon surmetis la togon de plenkreskulo. Oni asignis al li la titolon Gvidanto de la Junularo, inicis lin en la plej gravajn pastrajn kolegiojn, kaj promesis al li la konsulan titolon, kiam li atingos sian dudekan jaron. Dum la ludoj honore al lia plenkreskiĝo, li estris paradan ekzercon de la Pretora Gvardio.
Li aspektis tiel certa pri si mem, dum li galopis surĉevale en la Cirkon, gvidante la Gvardion en perfekta ordo sub la okuloj de la du konsuloj. Unu el la konsuloj estis Klaŭdio – li enposteniĝis kiel konsulo tiujare ĝuste kun la celo bonvenigi Lucion en la plenkreskecon. Lia vera sekvonto sidis ĉe mia flanko. Mi turniĝis unu-du fojojn por rigardi ŝin, Oktavia n, kiu intense spektis dum ŝia estonta edzo gvidis la trupojn sur la paradejon. Britaniko sidis fronte al ni kun sia instruisto. Li aspektis kiel malgranda infano en sia kolora togo. Mi pensis, ke la homoj nepre rimarkos la diferencon: ili nepre vidos, ke Lucio estos multe pli taŭga imperiestro.
Du jarojn poste, je la aĝo 15, li estis edzigita al la filino de la imperiestro, Oktavia . Multaj homoj komentis, ke la du geedziĝoj, de mi kun Klaŭdio, kaj Nerono kun Oktavia , estis la plej bona maniero unuigi niajn du familiojn, la Julian kaj la Klaŭdian.
PARTO OKA
Nerono
1
En Romo
Aŭtune, 54 pK
“Ĉu vi estas en ordo, mia sinjorino? Vi ploras.”
“Mi estas en ordo”, Agripina diris. Ĉi tiu estis la unua momento en la tuta tago, kiam ŝi havis tempon por sidiĝi trankvile kaj dediĉi siajn pensojn al Klaŭdio. Ĝis tiam ŝi estis tro okupata, organizante hastajn kunsidojn unue kun Palaso, tiam kun Seneko kaj Buro, kaj certigante ke la novaĵo ne eliru antaŭ ol ĉio estos preta por la formala anonco je tagmezo. Ĉio funkciis tiom glate, kiom oni povus esperi – Aleksandro kaj Britaniko eĉ ne rimarkis tiun ŝlositan pordon – kaj nun finfine ŝi rajtis permesi al siaj subpremitaj emocioj elverŝiĝi.
Sed ŝi ne sciis, kiel fari tion. Ŝi pasigis sian tutan vivon subpremante siajn emociojn. Se ŝi ellasos ilin nun, la afero estos senfina, ŝi ploros kaj ploros kaj krios kaj kriegos, ne nur por Klaŭdio, sed por sia patrino, siaj fratinoj, Nerono kaj Druso, eĉ Boteto... “Mi estas en ordo”, ŝi ripetis.
“Hodiaŭ estis tre longa tago, mia sinjorino”, Pola diris. “Vi certe estas elĉerpita.” Ŝi rigardis, dum la sklavinoj kombis la harojn de Agripina kaj tiris ŝian robon super ŝian kapon.
“Efektive mi estas lacega”, Agripina konsentis. “Mi apenaŭ havas sufiĉan forton por enlitiĝi.”
“Ĉu vi sukcesos dormi ĉi-nokte post ĉio okazinta? Ĉu mi petu al la kuracisto miksi por vi trankviligilon?”
“Ne, mi estos en ordo. Tio, kion mi bezonas, estas muziko. Diru al la junulinoj, ke ili alvoku la liriston, bonvole.”
Dum Agripina senstreĉiĝis en sia alta lito je muziko de la liro, Pola sidis apud ŝi sur tabureto. Nun kiam la servistinoj eliris, la du virinoj diskutis la okazintaĵojn de la tago.
“Li mankos al vi, ĉu ne, mia sinjorino?”
Agripina kapjesis. Ŝi sentis nekutiman deziron paroli pri sia edzo. “Ni estis geedzoj nur kvin jarojn, sed mi konis lin de kiam mi estis infano. Efektive, mi ĉiam tre ŝatis Klaŭdion. Li venadis viziti min kaj miajn fratinojn, kiam nia patrino estis en ekzilo. Tio estis malgaja periodo, sed liaj vizitoj tiom helpis nin. Kaj krome li skribis al mi, kiam mi estis en Pontio. Mi memoras, kiel senpacience mi atendis liajn leterojn.”
“Ĉu oni malkovris, ĉu kulpis la kuiristo?” Pola demandis.
“Ne, oni pridemandis lin sub torturo, sed estas sufiĉe klare, ke la afero ne estis kulpo lia. La fungojn oni liveris hieraŭ el nia propra bieno en Tuskulo. Li ne pretigis ilin mem – faris tion du helpkuiristoj, kaj se unu el la fungoj estis malbona, ili ne rimarkis ĝin. Estis tutsimple bedaŭrinda hazardo, ke mia edzo manĝis ĝin. Estus povinta manĝi ĝin mi, aŭ la gustumisto, aŭ iu ajn.”