Aŭ iu ajn. Estus povinta manĝi ĝin Lucio. Agripina neintence ellasis ĝemon pro la penso, kaj rulis sian kapon de flanko al flanko por forskui la malbelan imagon de sia filo lamentanta kaj vomanta, kaj kunpremanta sin pro dolorego, kiel ŝi vidis sian edzon dum la daŭro de la lasta longa nokto. “Eĉ ne estas tute certe, ke kaŭzis tion la fungoj”, ŝi diris. “Li eble manĝis ion alian.”
“Li ne estis juna homo”, Pola diris. “Sesdek tri jarojn. Almenaŭ vi povas konsoli vin per la penso, ke li ĝuis longan vivon, mia sinjorino.”
“Jes, neniu imagis, ke li vivos tiel longe. Kaj lia patrino miregus, se ŝi estus sciinta, ke li fariĝos imperiestro. Lia familio eĉ ne permesis al li kandidatiĝi por la normalaj postenoj, kiam li estis juna – vi scias, kiel urba administranto kaj tiel plu. Li ĉiam pensis, ke tio metas lin en malavantaĝan situacion en la senato.”
Tial ŝi kaj Klaŭdio tiel bone laboris kune, Agripina pensis. Kvankam li ja lernis kiel prezenti paroladon en la senatejo, li neniam sentis sin komforte tie. Li regule plendis al ŝi, ke la plejmulto de la paroladoj sonas kiel lernejaj retorikekzercoj, kaj li diris, ke iu ajn kompetenta sekretario kapablus tratranĉi la vortonebulon por tuj elekti la plej prudentan agadon. Li multe preferis diskuti siajn politikajn decidojn kun sia propra personaro, kun tiuj saĝaj, malestimataj liberigitaj sklavoj. Li ofte diris, ke tiuj havas pli da cerbo en sia etfingro ol la tuta senatanaro havas en sia estiminda kapo. Se ne kun la liberigitoj, li preferis diskuti siajn politikojn kun Agripina , sia edzino, eksterulo same kiel li mem.
La liristo ekludis La lamenton de Andromaĥo , sorĉa muzikaĵo en kiu Andromaĥo memoras sian feliĉan vivon kun sia edzo antaŭ ol li estis mortigita en batalo. Kion ŝi, Agripina , faros nun sen sia edzo? Ŝi alkutimiĝis labori kune kun li, diskuti politikojn, fari komunajn decidojn. Kiel ŝi povos fari tion sola, rigardante ĉe la alia flanko de la ĉambro lian malplenan seĝon?
“Nerono almenaŭ ne havos tiun problemon, mia sinjorino. Vi ĉiam certigis, ke li ricevu la ĝustan edukadon por la posteno.”
“Jes, kaj tamen mi ne atendis, ke li devos transpreni ĝin tiel frue. Li ja ricevis iom da sperto prezenti jurajn kazojn kaj alparoli la senaton, sed mi intencis, ke li ankaŭ oficu kiel konsulo antaŭ ol heredi la lokon de sia patro.”
Momente Agripina sentis timon pensante pri la giganta tasko, kiun ŝi devos alfronti. Lucio tute ne estas preta por preni la lokon de Klaŭdio. Li estos imperiestro laŭnome, kompreneble, sed la tuta respondeco pezos sur ŝin.
“Li almenaŭ havas sian instruiston por konsili lin”, Pola diris. “Seneko estas bona homo.”
“Tio estas vera”, Agripina konsentis. Ŝi demandis sin, ĉu ŝi povos konfidi al Seneko sammaniere kiel ŝi konfidis al Klaŭdio. Ĝis nun ŝi trovas lin bona kunlaboranto – sed ĝis nun li estas subulo de ŝia edzo. Necesos trovi la ĝustan aliron. Povus esti malsaĝe permesi al li forlasi tiun subulan rolon.
“Kaj... mi esperas, ke tiu demando ne ĝenos vin, mia sinjorino, sed kio okazos nun pri Britaniko?”
Estis Palaso, kiu sugestis la simplan ruzon por certiĝi, ke Britaniko restu ekster la situacio, ĝis Nerono ricevos la aklamon de la soldataro. Iel li sukcesis aranĝi, ke malofta blanka najtingalo estu liverita al la palaco dum la mateno kiel donaco al la pli juna filo de la imperiestro. Malgraŭ ekstrema tempopremo, Agripina mem portis la birdon al la ĉambro, kie Britaniko studis siajn lecionojn kun sia instruisto Aleksandro. Ŝi maskis sian senpaciencon dum ili admiris tiun novan akiraĵon, tiam sugestis, ke ili tuj portu ĝin supren al la birdejo. Troviĝante tie, ili ne reaperos ĝis la mateno estos preskaŭ for, sed por certigi pri tio ŝi ŝlosis la pordon malantaŭ ili ĉe la plej malsupra etaĝo de la mallarĝa ŝtuparo. Palaso rakontis al ŝi poste, ke tiu lasta paŝo eĉ ne necesis. Estis li la homo, kiu iris supren al la birdejo iomete post la tagmezo por doni al la knabo la malĝojigan novaĵon pri la morto de lia patro. Li trovis Aleksandron kaj Britanikon ankoraŭ tute okupataj kun siaj plumkovritaj geamiketoj, kun neniu suspekto, ke ili estis provizore senigitaj de sia libereco.
Kio okazos al Britaniko nun? Pola ne estos la sola homo, kiu demandos tion. “Li plu studos kun sia instruisto, kaj la venontan jaron ni festos lian plenaĝiĝon. Kaj post tio ni serĉos por li taŭgan postenon. Mi scias, ke mia edzo ne estus dezirinta, ke oni puŝu lin flanken.” Sed kiun postenon? Ĉu prizorgi la bestojn por la Cirko? Eble li sukcesos plenumi simplan pastran oficon. Malgraŭ lia evidenta netaŭgeco, nepre aperos senatanoj, kiuj subtenos proponon imperiestrigi lin: knabo kun mensaj mankoj estos la ideala kandidato por iu ajn aspiranto kun ambicio fariĝi la potenco malantaŭ la trono.
Krom Seneko – Agripina meditis – estas Buro, bonega homo. Li estas la komandanto de la Pretora Gvardio, enpostenigita antaŭ nur tri jaroj kaj eterne danka al Agripina pro sia promociiĝo. Hodiaŭ li montris sian valoron en krizo, persone elektante la homojn por la taga deĵorado, preparante ilin por la anonco, kaj gvidante ilin en la aklamado, kiam oni prezentis al ili Neronon kiel la novan imperiestron.
Kaj kio pri Oktavia ? Klaŭdio ja vidis ŝin kiel sian veran sekvonton. Li deziris, ke ŝi kunregu kun Nerono, aŭ almenaŭ ke ŝi laboru kun li malantaŭ la kulisoj, same kiel li mem estas apogata de Agripina . Bedaŭrinde Agripina ĉiam ricevis la impreson, ke Oktavia ne havas apartan intereson pri politikaj aferoj. Apenaŭ eblis imagi ŝin diskutadi politikon kun Nerono sammaniere kiel Agripina mem faris kun Klaŭdio. La instruisto de Oktavia , Ĥeremono, ĉiam diris al Agripina , ke la knabino heredis de sia patro lian amon pri historio – sed dum ŝi estas ege interesata pri ŝtataj aferoj de antaŭ cent jaroj, ŝi neniam montris similan entuziasmon pri ŝtataj aferoj dum ili malvolviĝas antaŭ ŝiaj okuloj en la pedantaj remaĉadoj de la senato. Kompreneble ŝi estas ankoraŭ multe tro juna, nur dekkvar-jara. Kaj kio okazos poste, kiam ŝi estos pli matura? Kiu havas antaŭrajton: ĉu la edzino de la imperiestro, ĉu lia patrino? La situacio tutsimple neniam prezentiĝis antaŭe. Tiberio ĉiam montris tute klare, ke li neniel intencas permesi al sia patrino enmiksiĝi, sed lia menso estis venenita de tiu serpento, Sejano, kaj ties sekreta flustrado en lian orelon. Se Sejano vidis en Livia obstaklon al siaj propraj ambicioj, li efektive ne malpravis.
Mia edzo Klaŭdio suferis malrapidan kaj doloregan morton, manĝinte pladon da fungoj.
La fiodoro de vomo, kiam mi eniris lian ĉambron: vomo kaj lakso. Estis giganta ombro sur la muro, kiel granda nigra besto tordiĝanta kaj ĝemanta – kaj tiam mi konstatis, ke la ĝemoj venas de Klaŭdio, kiu ĵetas sin de flanko al flanko sur la lito. Lia vizaĝo glimis pro ŝvito en la lampolumo.
Kelkaj homoj sugestas, ke li estis intence venenita, sed miaj propraj esploroj post la okazintaĵo konvinkis min, ke tio estis malbonŝanca akcidento.
Mi scias, kion oni diras – ke mi plencele manĝigis al li tiujn fungojn. Ridinda ideo. Kion mi estus gajninta per tio? Mi jam estis tiel proksima al la pinta potenco kiel eblas por iu ajn virino. Kaj Lucio estis ankoraŭ tro juna, ankoraŭ ne preta por transpreni la povon. Estis bonŝance, ke li jam edziĝis kun Oktavia la antaŭan jaron, alie verŝajne aŭdiĝus duboj pri lia rajto fari tion.