Mia edzineco kun Klaŭdio daŭris kvin kaj duonan jarojn. Dum tiu tempo ni kunvivis harmonie, kaj unuece kunlaboris por certigi la sekurecon de la imperio, kaj la prosperon de Romo kaj la provincoj.
Klaŭdio estis imperiestro dum dek tri jaroj, ok monatoj, kaj dudek tagoj. Kiel infano li havis malbonan sanon, kaj tiutempe neniu imagis, ke li ne nur postvivos siajn fraton kaj fratinon, sed ke li imperiestriĝos kaj regos sukcese kaj inteligente dum tiom da jaroj.
Lian funebran ceremonion oni solenis kun konvena digno. Lia korpo restis vizitebla dum kvin tagoj, kaj ĉiuj ĉefaj civitanoj venis por respekte saluti lin. Post tio lia ĉerko estis portata al la Kampo de Marso sur ebura kaj ora ĉarego, sur kiu ripozis lia figuro triumfe vestita. La Klaŭdia familio estas preskaŭ same antikva kiel Romo mem, kaj en lia funebra procesio partoprenis ne malpli ol kvindek viroj reprezentantaj liajn plej eminentajn antaŭulojn, komenciĝante per la fondinto de la familio, Apio Klaŭdio, kaj finiĝante per lia patro Druso, lia frato Ĝermaniko kaj lia onklo, la imperiestro Tiberio. Ankaŭ lia patrina avo Marko Antonio, la kontraŭulo de Aŭgusto,
kaj amanto de Kleopatro
aperis en la procesio.
Mi ankoraŭ bedaŭras, ke mi ne inkluzivigis ankaŭ kelkajn el la Klaŭdiinoj, kaj krome liajn patrinon kaj avinon. Antonia kaj Livia estis same influaj kiel liaj viraj prauloj. Sed mi sciis, ke Klaŭdio ne estus dezirinta virinojn en sia funebra procesio... Tio tamen estas interesa ideo. Se mi metus instrukciojn por mia funebra procesio en mian testamenton, ĉu Lucio plenumus ilin? Li estas multe tro timema pri novaj ideoj. Tio estas pro Seneko, kompreneble, kiu plenigas lian kapon per siaj propraj antaŭjuĝoj: virinoj ne rajtas fari tion, virinoj ne devas fari tion alian. Mi povus sugesti ĝin al Oktavia – tiam ŝi jam estos plenkreska, la ideo plaĉos al ŝi.
Klaŭdio mem ĉiam opiniis, ke la plej elstara ago de lia regoperiodo estis la konkero de Britujo. Tial lia funebra procesio enhavis multajn memorigojn pri lia Brita kampanjo. Ĝi estis preskaŭ kiel triumfo, ĉar lia generalo Vespaziano rajdis en ĉaro kune kun Britaniko, la pli juna filo de Klaŭdio. Sekvis ilin homoj en la vestoj de la diversaj triboj de Britujo. Ili tenis glavojn kaj aliajn armilojn kaptitajn dum la invado, kaj poste ĉiuj ĉi estis ĵetitaj sur la funebran ŝtiparon. La ŝtiparo mem estis alta du etaĝojn, tiel ke facile vidis ĝin la tuta homamaso ariĝinta tie. Dum la flamoj ekbrulis aglo elflugis el la mezo de la ŝtiparo kaj flugis alten en la ĉielon, kvazaŭ ĝi portus lian spiriton por aliĝi al la senmortaj dioj.
Mi sciis, ke Seneko malaprobas tiun aglon, kvankam li ne aŭdacis diri tion. Mi nur imitis tion, kion Livia faris ĉe la funebra ceremonio de Aŭgusto – kaj se Livia faris tion, kiel Seneko povus kontraŭstari? Li ne volis, ke Klaŭdio estu dio – li kun siaj hipokritaj konsoloj. Li neniam pardonis lin pro tiu ekzilo.
Post lia morto, oni deklaris Klaŭdion dio, kaj nomumis min lia pastrino. Daŭras ankoraŭ la laboroj pri lia templo, kiu staras sur aparte konstruita platformo super Palatino. Kiam ĝi estos kompletigita, ĝi estos la plej impona el ĉiuj sanktaj konstruaĵoj en Romo.
Mi memorigas kaj instigas kaj ĝenas – li estas tute kontenta stampi monerojn sur kiuj li aperas kiel Filo de la Dia Klaŭdio, sed kiam mi demandas lin, kiam la templo estos preta, li ĉiam havas ian pretekston. Tro multekosta! Li forverŝas la ŝparaĵojn, kiujn mi kaj Klaŭdio kolektis, kaj poste li diras al mi, ke mankas al li mono por fini la templon. Mi ne eltenas vidi, kiel li malŝparadas monon – ĉagrenas min eĉ pensi tion, sed estas momentoj, kiam li memorigas min pri Boteto. Ĉu la provincoj pagas impostojn, por ke Lucio forfrivolu ilin por luksaj manĝiloj, aŭ eĉ pli malbone, por multekostaj donacoj al siaj senvaloraj geamikoj?
Agripina estis elĉerpita, kaj tamen ŝi ne povis endormiĝi. Ŝia cerbo estis tro okupata per planoj pri ĉio ankoraŭ farota. Ŝi kaj Palaso intencis pasigi la hodiaŭan posttagmezon sendante depeŝojn al la provincaj guberniestroj kaj la legioj por informi ilin pri la morto de la imperiestro kaj la nomumo de lia sekvanto. Sed iel estis tiom da farendaj aferoj, ke antaŭ la vespero ili apenaŭ sukcesis dissendi la plej esencajn anoncojn. Necesas ankoraŭ informi la klientajn reĝojn la postan tagon, kaj sendube multajn aliajn. Ne estas dezirinde, ke gravaj oficialuloj eksciu pere de onidiroj anstataŭ per oficialaj komunikaĵoj.
Palaso povis konsili Agripina n pri la tuje plenumendaj paŝoj – finfine, li spertis la saman situacion antaŭ dek tri jaroj. Sed li estis preskaŭ same elĉerpita kiel ŝi, ĉar ankaŭ li pasigis la lastajn horojn de la antaŭa nokto apud la lito de Klaŭdio.
Agripina mem verŝajne dormis nur kelkajn horojn. Ne estis maniero por taksi kiom da horoj – ŝi sciis nur, ke regis profunda nokto kiam ŝia sklavino skue vekis ŝin. Ŝi tuj sidiĝis. Momente ŝi estis terurita – la situacio memorigis ŝin pri la okazo antaŭ dudek jaroj, kiam Gajo alvokis ŝin por informi ŝin pri la murdo de Lepido kaj ŝia propra ekzilo. Estis viro en la ĉambro kaj ŝi ellasis panikan elspiron – tiam ŝi rekonis, ke li estas unu el la sklavoj de Klaŭdio. “Mia sinjorino, la imperiestro vokas vin. Li estas tre malsana.”
Agripina hastis tra la nigraj, silentaj koridoroj, sekvante la lampon kiun portis antaŭ ŝi la sklavo de Klaŭdio. Ŝia menso en tiu momento estis malplena. Ŝi sciis, ke eble ŝi staras antaŭ punkto kie ŝia vivo ekiros laŭ nova vojo, sed ĝis ŝi atingos tiun punkton ŝi nepre deziras teni malproksime siajn emociojn.
Kiam ŝi alvenis, Klaŭdio ankoraŭ kapablis paroli kun ŝi. “ Pina ”, li sukcesis eligi inter dolorĝemoj. “Ni estis... feliĉaj kune. Vi estis bona edzino. Prizorgu miajn infanojn.” Lia mano subite kaptis la ŝian pli forte kaj li kliniĝis antaŭen, premante ŝian manon ĝisdolore. “Suferas... mia ventro. Se mi povus elirigi ĝin.”
“Oĉjo Klaŭdio!” Agripina preskaŭ ploris, parte pro lia fortega kroĉado al ŝia mano, ĉefe pro la hororo de la okazantaĵo. “Ĉio estos en ordo. La kuracisto venos.”
Li turnis sin subite al sia alia flanko, kaj ŝi apenaŭ sukcesis liberigi sian manon antaŭ ol li vomis abunde sur la liton. Li ruliĝis en la naŭzaĵoj sur la littukoj, nehomaj ĝemegoj leviĝis el lia brusto, dum Agripina senhelpe tordis siajn manojn.
Bonŝance la kuracisto rapidis en la ĉambron kun du asistantoj. Ŝi estis kontenta lasi ilin labori, kaj iris sidi en la malluma antaŭĉambro, kie ŝi fiksis siajn okulojn senpense al la flagraj desegnoj ĵetataj sur la muron de la oleolampo, dum sklavoj kuris tien-reen tra la ĉambro kun siteloj da akvo. En iu momento ŝi ekdormetis, ĝis vekis ŝin la kuracisto.
“Mia sinjorino, li petas vin.”
“Ĉu li estos en ordo?”
“Veneno”, la kuracisto diris.
Ŝi eniris kaj trovis Klaŭdion, kiu momente kuŝis pli trankvile. Iu jam purigis la liton, sed la haladzo de vomo kaj lakso ŝvebis en la aero. Li malfermis siajn okulojn. “ Pina . Jen vi. Aŭskultu.”
Ŝi devis kliniĝi por aŭdi lin. “Mi aŭskultas vin, oĉjo Klaŭdio.”
“Britaniko... trovu ian postenon por li. Ceremonian. Ne kiel okazis al mi. Asisti Lucion.”
“Ni trovos ion por li, mi promesas tion. Li maturiĝos.”
Palaso pasigis la lastajn horojn de la nokto sendorma apud Agripina , kaj estis li kiu donis la ordonon, eĉ antaŭ ol Klaŭdio elĝemis sian lastan spiron, enŝlosi ĉiujn servistojn interne de la apartamento de la imperiestro. Tuj kiam Klaŭdio kuŝis rigida sur sia lito, Palaso kaj Agripina paŝis ekster la ĉambron por rapida interkonsultiĝo. “Mia sinjorino, pardonu min ke mi parolas pri praktikaj aferoj en ĉi tia momento, sed kion ni faru pri la anonco? Kiam la homoj aŭdos, ke la imperiestro estas morta, ili nepre ankaŭ aŭdu, kiu transprenos. Alie estos ĥaoso en la stratoj. Estas bonŝance, ke Cezaro ĉiam indikis tute klare, kiu estu lia sekvonto. Necesas aranĝi, ke la Pretoranoj aklamu Neronon kiel eble plej baldaŭ – ĉi-matene, se eblos organizi la aferon tiel rapide.”