“Kion pri la senato?”
“Laŭ mi la senatanoj estos kontentegaj havi tiel plaĉan junulon ĉe la timono: rektan posteulon de Aŭgusto, nepon de la granda Ĝermaniko. Li impresis bonege, kiam li alparolis la senaton la pasintan jaron. Sendube estos kelkaj homoj, kiuj konsideros lin tro juna, kaj kompreneble nepre estos unu-du kiuj pensos, ke ili mem pli lerte regus la imperion, sed tiuj malverŝajne estos la preferata elekto de la plejmulto el la senatanoj.”
“Ili ne deklaros tion publike”, Agripina diris. “Ne se ili havas normalan prudenton. Sed mi ja povas pensi pri kelkaj senatanoj, kiuj ne neglektos memorigi ĉiujn, ke Klaŭdio havis propran filon.”
“Mi ne kredas, ke tio estos problemo, mia sinjorino. Britaniko estas multe tro juna, por ke iu ajn konsideru lin serioze kiel kandidaton – kaj kompreneble, li estus tute maltaŭga.”
“Vi scias tion, kaj mi scias tion, sed multaj homoj povus vidi la aferon malsame.”
“La plej esenca afero estas, ke Nerono estu aklamata de la Pretoranoj”, Palaso diris. “Kiam li estos akceptita de la Gvardio, ne estos facile flankenŝovi lin. Kompreneble la soldatoj atendos premion pro sia lojala servo.”
Agripina ne povis rezisti senhumuran rideton. “Ĉu pro sia lojala servado al Klaŭdio? Aŭ por certigi ilian lojalecon estontan?” Ŝi memoris, ke kiam li imperiestriĝis, Gajo premiis la Gvardion per malavara sumo individue asignita al ĉiu soldato, kaj Klaŭdio faris same. Agripina malaprobis subaĉetadon, sed pro tiuj antaŭaj ekzemploj estus malfacile nun ne sekvi laŭ la sama vojo.
“Bonŝance neniu ano de la senato havas sufiĉajn personajn rimedojn por konkuri por la lojaleco de la Gvardio. Se vi tion permesos, mia sinjorino, mi kalkulos, kiom la trezorejo havas je dispono. Kaj mi sugestas, ke ni baru la elirejojn. Estus nedezirinde, ke la novaĵoj diskoniĝu antaŭ ol ni estos pretaj.”
“Jes, faru tion. Kaj intertempe mi alvokos Buron – kaj Senekon. Necesas informi la gefilojn de Klaŭdio pri la morto de ilia patro.”
“Eble estus pli bone ne tuj mencii la aferon al Britaniko. Mi trovos iun manieron teni lin okupata, ĝis Nerono estos aklamita de la Gvardio.”
Palaso forrapidis, dum Agripina revenis al la litoĉambro de Klaŭdio por rigardi lastan fojon sian edzon, kiu kuŝis etendite kaj tordite de sia lasta agonio inter fiodoraj, disĉifitaj littukoj. Malgraŭ la multenombraj urĝaj taskoj, kiuj atendis ŝin, ŝi sentis, ke ŝi ŝuldas al li respektoplenan momenton de trankvila meditado. Ŝi eksidis apud la lito kaj klinis sian kapon, streĉante sin por rigardi preter lian lastan teruran nokton kaj rekapti la memoron de tiu onklo Klaŭdio, kiun ŝi konas kaj amas de sia plej frua infaneco. Dum la jaroj ŝi perdis ĉiun membron de sia familio, sed ŝia onklo estis fidinda kaj gajiga elemento eĉ dum ŝiaj plej malfeliĉaj momentoj. Malgraŭ liaj sanproblemoj, ŝajnis al ŝi kvazaŭ li ĉiam ĉeestos.
Ŝi ekstaris, kaj turnis sin por fronti la unuan tagon de sia vivo sen Klaŭdio. Kvankam ŝi estis ŝokita pro la kruela fino de sia onklo, ĉi tio ne estas momento por cedi al siaj emocioj. Ŝia tuja tasko estas aranĝi, ke lia korpo estu pretigita por la publika ekspoziciado. Ŝi nepre ne perdu tempon – necesas tuj voki sklavojn por lavi la kadavron kaj volvi ĝin en varmegaj kataplasmoj antaŭ ol ĝi ekrigidiĝos. Espereble ankoraŭ estos eble manipuli liajn membrojn por ke ili prezentu pli akcepteblan aspekton antaŭ ol alvoki la enbalzamigistojn.
Agripina donis la necesajn ordonojn, tiam marŝis al sia studoĉambro, kie ŝi devos paroli kun Seneko. Li alvenis post nelonge, kaj per malmultaj vortoj ŝi informis lin pri la situacio. Ŝi duone atendis, ke li esprimos moralajn rezervojn pri la fakto, ke Lucio elpuŝos la veran filon de Klaŭdio. Sed ŝi tuj konstatis, ke la filozofo havas neniujn dubojn pri la rajto de Lucio regi. Finfine li ja trejnis la junulon mem de la lastaj kvin jaroj, pretigante lin por fariĝi la ideala reganto, ne precize laŭ la modelo de Platono, sed laŭ la pli modernaj kaj praktikaj principoj elpensitaj de Seneko mem.
Post la unua ŝoko kaj kelkaj konvenciaj kondolencesprimoj, Seneko senhezite turnis sin al la tuja tasko. “Mi preferus, ke la elekto de la venonta imperiestro dependu de la senato. Sed en la nuna situacio, ni devas esti realismaj. Kaj realisme, la plej grava afero estas la akcepto de Nerono fare de la Pretora Gvardio. Ĉu mi rajtas demandi, Julia Aŭgusta, ĉu Buro jam promesis sian subtenon?”
“Li ankoraŭ ne scias. Mi sendis al li urĝan mesaĝon. Verŝajne li alvenos baldaŭ.”
“Kaj poste, supozante ke ni ricevos la apogon de Buro, ni ĉefe bezonos persvadan paroladon por la Pretoranoj. Tio certe estos aranĝebla. Io konciza kaj rekta, laŭ mi. La soldatoj ne aŭskultos vortoplenajn elokventaĵojn.” Seneko kapjesis al si mem, murmurante subvoĉe. Liaj okuloj estis fiksitaj al iu imagata sceno – evidente li jam kunmetas la vortojn, kiuj certigos, ke Lucio estu akceptita de la Gvardianoj. “Kaj tiam, se ĉio marŝos laŭplane, Nerono devos alparoli ankaŭ la senaton. Tio postulos malsaman aliron, ion pli zorge konsideritan.”
“Ĉu Nerono kapablos prezenti la paroladojn, laŭ via opinio?”
“Mi ekokupiĝos pri tio tuj. Ĉu vi povas diri, pri kiom da tempo ni disponas?”
“Palaso jam konsultis la astrologon. La plej favora horo por anonci la enposteniĝon de la nova imperiestro estos tagmezo.”
“Mi konfesas, Julia Aŭgusta, ke mi emas kundividi la opinion de Cicerono pri astrologoj. Tamen mi certe konsentas, ke la afero ne estas prokrastebla je pli ol kelkaj horoj. Kun via permeso mi tuj retiriĝos por verki la du paroladojn. Aŭ ĉu vi preferus, ke mi ĉeestu, dum vi klarigos la situacion al Buro?”
“Dankon, tio ne necesos.” Ĝenis Agripina n la supereca tono de la ulo. Ĉu li sugestas, ke ŝi ne kapablas mem trakti kun Buro?
Seneko laŭŝajne ne rimarkis ŝian incitiĝon. “Eble vi pravas, Julia Aŭgusta. Mi bezonos tempon por instrui al Nerono, kiel plej bone prezenti la paroladojn. Ĉu vi jam informis lin pri la morto de la imperiestro... de nia antaŭa imperiestro?”
“Ankoraŭ ne. Sendu lin al mi, kaj mi parolos kun li, dum vi okupiĝos pri la du paroladoj.”
Agripina atendis senpacience en sia studoĉambro ĝis Buro alvenis. Li estis solidkorpa viro en siaj kvindekaj jaroj, kun trompe militista sinteno. Fakte li pasigis la plej grandan parton de sia armea kariero en la administraj roloj, kie troviĝis liaj veraj talentoj. Agripina sciis, ke kelkaj homoj miris pro lia enpostenigo je tiel malfrua aĝo, sed verdire ne gravis, ke lia milita sperto kiel estro de la Pretoranoj estas relative limigita. La grava afero estis, ke la soldatoj admiras lin pro liaj justeco kaj bona juĝkapablo. Envenante, Buro turnis al ŝi demandan mienon; evidente li jam rimarkis ian strangan etoson. Ne malŝparante tempon, ŝi tuj informis lin pri la morto de la imperiestro.
“Ha! Mi komprenas”, li diris. “Tio estas... neatendita.” Li duone turnis sin for de ŝi, ŝajne por digesti la novaĵon. Post momento li rektigis sin. “Permesu al mi proponi miajn plej sincerajn kondolencojn. Li estis bona homo – kaj bona imperiestro. Lia morto estos granda perdo por ni ĉiuj. Kaj do, mia sinjorino, kiaj estas viaj ordonoj rilate al la Gvardio en ĉi tiu nuna cirkonstanco?”