Выбрать главу

“Povus okazi iom da konfuzo inter la popolo, kiam oni anoncos la novaĵon pri la subita morto de mia edzo. Oni konsilis nin, ke la plej bona momento por la anonco estos tagmezo, kaj estas esence, ke neniu vorto... neniuj onidiroj aŭdiĝu antaŭtempe.”

“Mi komprenas. Do vi deziras, ke la Gvardio deĵoru, kiam oni faros la anoncon.”

“Precize. La posteulo de la imperiestro estas jam preta. Li estos la pli aĝa filo de Klaŭdio, Nerono. Nepre estu neniu impreso pri ia necerteco rilate al transdono de la potenco.”

“Absolute ne, mia sinjorino.”

“Ĉu mi povas fidi la lojalecon de la Gvardianoj?”

“Certe jes, mia sinjorino. Mi persone elektos la soldatojn deĵorontajn, kiam via filo estos prezentata al la Gvardio.”

Ĝuste nun alvenis Nerono mem. “Panjo, kio okazas? Kie troviĝas ĉiuj sklavoj?”

Buro rigardis dube al Agripina , kaj ŝi kapjesis al li kuraĝige. “Mia sinjoro, permesu al mi esti la unua, kiu gratulos vin.”

“Ĉu gratuli min? Pro kio?”

Buro mienis konfuzite – li estis elstara administranto, sed li ne havis la lertan facilecon de Seneko pri sinesprimado. “Aŭ eble estas tro frue por gratuloj. Verŝajne mi devus proponi miajn kondolencojn.”

“Ĉu kondolencojn?” La junulo rigardis necerte de unu vizaĝo al la alia. “Kio okazis? Ĉu iu mortis?”

“Lucio”, Agripina  diris. “Sidiĝu. Mi devas sciigi ion al vi.”

Kiam mia frato Gajo estis murdita, la senato estis ĵetita en konfuzon. Ĉar Gajo estis ankoraŭ sufiĉe juna por naskigi filon, tute ne estis pretaj planoj rilate al la transdono de la potenco, kaj dum la senato senkonklude debatadis, Klaŭdio estis aklamita de la Pretora Gvardio. Malgraŭ la senorda kaj iom hazarda metodo de lia elektiĝo, montriĝis poste ke tiu elekto estas aparta sukcesa.

Kontraste al Gajo, Klaŭdio prudente zorgis, ke kiam li mortos, lia posteulo jam estu preta. Kiam li edzigis Neronon al sia filino kaj rapidigis lian karieron, li klare montris, kiu devos sekvi lin. Kvankam lia morto ne estis antaŭvidita, la transdono de la potenco okazis glate. La Pretoranoj unuvoĉe salutis Neronon kiel sian novan imperiestron, kaj la senato konfirmis ilian elekton tiun saman posttagmezon. Ili donis al Nerono ĉiujn povojn, kiujn ili antaŭe donis al Klaŭdio, kaj eĉ voĉdonis atribui al li la titolon Patro de la Lando, sed tiun honoron Nerono modeste rifuzis, dirante, ke li atendos ĝis li estos pli aĝa.

Tiutempe la filo de Klaŭdio, Britaniko, ankoraŭ ne atingis plenaĝiĝon. Tamen neniam aŭdiĝis la demando, ĉu li sekvu sian patron. Laŭtemperamente li ne taŭgis por tiu rolo, kaj pli grave, li suferis je epilepsio.

Estas ĉiam bona ideo memorigi la homojn pri tio, kiam mi havas la ŝancon.

Unu el la plej malĝojigaj momentoj en la vivo de Klaŭdio estis la okazo, kiam la kuracistoj informis lin, ke ekzistas neniu espero ke lia filo iam ajn estos aklamita kiel imperiestro.

2

“Sinjoroj de la Senato: Neniu homo povas regi imperion tute sola, kaj mi konstatas kun ĝojo, ke mi ĉiam povos fidi je la helpo de ĉi tiu eminenta instanco. Mi deziras nun sciigi al vi...”

“Levu viajn okulojn”, Seneko diris. “Ne tenu ilin gluitaj al la tabuleto. Kiam vi diras ĉi tiu eminenta instanco , rigardu ĉirkaŭ la ĉambron. Finfine, vi ja parolas pri la ĉeestantoj. Faru tion sen urĝo, observu la vizaĝojn. Vi estas la imperiestro – neniu interrompos vin.”

“Nek eliros el la salono”, Nerono diris. “Saluton, panjo, ĉu vi serĉas ion? Seneko kaj mi okupiĝas pri mia parolado por la senato.”

“Mi venas por diskuti la aranĝojn por morgaŭ”, Agripina  diris, “sed ni rezignu pri tio ĉi-momente. Mi aŭdu vian paroladon.”

Ŝi rigardis ĉirkaŭen, serĉante sidlokon. Seneko tuj ekstaris por proponi al ŝi sian tabureton, sed Nerono diris: “Prenu mian seĝon, panjo. Mi imagos, ke vi estas la senatanoj, kiuj kritike aŭskultas min.” Agripina  akceptis lian seĝon, dum Nerono antaŭenpaŝis al la centro de la ĉambro kun sia skribtabuleto en sia maldekstra mano, kaj la dekstra mano levita laŭ la klasika pozo de oratoro komenconta sian paroladon.

“Sinjoroj de la Senato, kun humileco mi staras antaŭ vi hodiaŭ, konscia pri la grandega honoro, kiun ĉi tiu instanco donis al mi, kiam ĝi asignis al mi imperiestran potencon. Mi dankas vin ĉiujn pro la apogo, kiun vi montris al mi dum ĉi tiu malfacila periodo, kiam mia kara patro estis forprenita de ni tiel neatendite, tiel ke mankas al mi la gvidado, kiun mi estus devinta ricevi...”

La parolado daŭris laŭ tiu stilo dum iom da tempo, iom tro serveme respektoplena al la senato laŭ la opinio de Agripina , sed sendube Seneko ne malpravas kiam li flatas la senatanojn kaj sugestas, ke la nova imperiestro regos kun ilia konsento. Sekvis la deviga aludo al Aŭgusto, tiu modela reganto – ankaŭ Klaŭdio meritas pli detalan mencion, ŝi pensis, rigardante ĉirkaŭ sin al la ĉambro. Ĝi estis lia studejo, sed ĝi estis ordigita de kiam ŝi laste troviĝis tie: la konfuza abundo de tabuletoj kaj skribovolvaĵoj estis vicigita sur la bretoj aŭ kaŝita en ŝrankoj. Estis kvazaŭ oni jam forigas la lastajn spurojn de la ĉeesto de Klaŭdio. Ŝi komisios buston de li, ŝi decidis – oni povus movi tiun buston de Aŭgusto en alian ĉambron kaj anstataŭigi ĝin per Klaŭdio. Kaj ĉu ankaŭ plengrandan statuon de Klaŭdio en la biblioteko?

... Intertempe Nerono promesis regi juste kaj milde, praktiki retenemon kaj kompaton. Li parolis sufiĉe longe pri la devo de reganto esti preta pardoni – admirinda konsidero, sendube, se li parolus al klaso de filozofio. Ŝajne Seneko forgesis, ke ĉi tiu parolado estas intencita por la senato.

“Mi ne juĝos en procesoj, kiujn mi ne antaŭe diskutis kun miaj konsilantoj. Mi ne aŭskultos pledadon en mia privata apartamento anstataŭ en la kortumo...” Pikis Agripina n sento de incitiĝo. Tio estas kritiko kontraŭ Klaŭdion. Seneko ne estas tiel pardonema, ke li mem pretas rezigni pri malnova plendo. “Mi ankaŭ ne permesos al mi esti motivata de personaj konsideroj nek de troa influo de mia domanaro. Estonte, registaraj aferoj estos deciditaj de la senato, ne de individuoj en la palaco.”

Pri kio temas? Kiuj estas tiuj individuoj, tiuj membroj de la imperiestra domanaro? Ho, Seneko estas ruza homo: la vortumo estis kunmetita tiamaniere, ke neniu, kaj certe ne la patrino de la imperiestro, povos kontraŭstari. Ĉu ĉio ĉi estas nuraj vortoj, aŭ ĉu li promesas, pere de la buŝo de sia lernanto, malpliigi la povon de la imperiestro kaj redoni ĝin al la senato?

Aliflanke, Agripina  rezonis, eble li prave emfazas la intencon de Nerono kunlabori kun la senato, almenaŭ ĝis li sidos pli sekure sur la trono. Povus ankoraŭ okazi, ke la senatanoj retiros sian subtenon kaj transdonos ĝin al Britaniko, aŭ al iu alia kandidato pli taŭga laŭ ilia ideo.

La parolado finiĝis per peto al la senato, ke la antaŭa imperiestro de nun estu kalkulata inter la dioj. Lerta lasta detalo – tio certigos, ke la atento de la senatanoj tuj estos distrata for de pli polemikaj temoj al la demando pri la diigo de Klaŭdio.

Nerono ĉesis paroli kaj rigardis al sia patrino. Ŝi iomete kapjesis, ne dezirante tro facile esprimi sian aprobon, kvankam fakte lia prezento estis tute ne malbona. “Nur unu-du detalojn – Lucio, bonvolu montri al mi la tabuletojn. Nu, estas skribite ĉi tie, ke la konsuloj jure havos juĝorajton super Italujo kaj la provincoj, kaj... kie tio troviĝas? Jen: la juĝorajto de la imperiestro estos limigita al la armeo. Mi devas diri, ke tio surprizas min – Seneko, ĉu vi serioze sugestas, ke la konsuloj havos pli grandan potencon ol la imperiestro?”