Выбрать главу

“ Julia  Aŭgusta, kompreneble mi ne sugestas tion. Mi nur proponas, ke la imperiestro redonu al la senato la povojn, kiuj estis iom post iom reduktataj dum proksimume la lastaj kvardek jaroj. Aŭgusto ĉiam traktis la senaton kun absoluta respekto – li regis flanke de la senato, ne super ĝi.”

Agripina  sciis, ke ŝi havas neniun ŝancon gajni debaton kontraŭ ĉi tiu homo. Se nur ĉeestus Livila ! “Kaj la juĝorajto de la imperiestro estos limigita al la armeo, ĉu?” Seneko vere troigis, sed Agripina  maskis sian indignon per senĝena rido. “Se tio ne estus tiel freneza ideo, oni povus supozi, ke vi provas restarigi la Respublikon.”

“Kompreneble ne, Aŭgusta, mi simple aludis al la tradicio, laŭ kiu...”

“Mi suspektas, ke estos pli facile por Nerono regi kun kompato kaj pardonemo, se li ne tuj transdonos ĉiujn povojn de la imperiestro al la senato.”

“Sendube vi pravas, Aŭgusta. Ni forigos tiun frazon antaŭ ol la parolado estos kopiita. Cezaro, se vi bonvolos pasigi al mi la tabuleton...” Cezaro! Agripina  neniam antaŭe aŭdis Senekon alparoli lin per lia titolo. Nerono enmanigis al li la tabuleton, kaj Seneko prenis grifelon por forgrati la ofendajn vortojn.

“Nun”, ŝi diris, “pri la aranĝoj por morgaŭ. La senato kunsidos en la Templo de Apolono.”

“Sed, panjo, ĉi tio estos mia unua grava parolado! Mi supozis, ke tio okazos en la senatejo.”

“Ne komencu plendi, mi petas, Lucio. Estos amaso da okazoj por kunsidi en la senatejo, kiam la riparoj estos finfaritaj.” Seneko rigardis ŝin kun mira esprimo, sed ŝi ignoris lin. “La senatanoj jam estas informitaj.”

“Mi... mi devas konfesi, ke mi ne konscias pri planataj riparoj ĉe la senatejo, Julia  Aŭgusta”, Seneko diris.

“Sendube tio ne estas afero, kiun mia edzo diskutis kun vi. Li aprobis la projekton nelonge antaŭ sia morto, kaj mi vidas neniun kialon por ne plenumi ĝin, kiel oni jam aranĝis.”

“Mi komprenas”, Seneko diris. Li grimacetis kvazaŭ li ĵus englutis buŝplenon da vinagro.

Agripina  ekstaris. “Mi lasos vin plu provi vian paroladon”, ŝi diris al sia filo. “Intertempe mi devas okupiĝi pri kelkaj leteroj.” Ŝi turnis sin por foriri, ne rigardante Senekon.

Sklavo, kiu atendadis silente apud la muro dum ilia konversacio, malfermis la pordon kiam ŝi alproksimiĝis. Estis ne tute agrabla surprizo trovi Britanikon ĉe la alia flanko. Kontraste al sia normala kutimo, li portis togon anstataŭ tuniko, sed ŝajne li havas problemon pri ĝia ĝusta drapirado. Kiam la pordo malfermiĝis, li estis suprenpuŝanta la faldojn, kiuj glitis malsupren laŭ lia ŝultro, kaj li faris kulpan salteton, kvazaŭ oni kaptis lin en malĝusta momento.

“Kio estas, Britaniko?” Agripina  demandis senpacience.

Britaniko venis en la ĉambron, tirante sian togon tiel alten, ke ĝi atingis nur la mezon de liaj tibioj. Ŝajne li faris seriozan provon prezenti sin laŭ akceptebla maniero, sed la rezulto estis eĉ pli taŭzita ol normale. “Mi venas nur por demandi ion al Lucio”, li diris.

Agripina  estis ankoraŭ agacita pro sia diskuto kun Seneko. “Britaniko, vi scias tute bone, ke estonte vi devas nomi vian kuzon Nerono.”

Britaniko tordis sin pro embaraso. “Sed lia nomo estas Lucio. Nomi lin Nerono sonas stulte.”

“Ankaŭ vi ŝanĝis vian nomon”, Nerono atentigis. Kvankam la diferenco inter ili estis apenaŭ pli ol tri jaroj, li sonis tre plenkreske kaj racie. “Vi antaŭe nomiĝis Ĝermaniko, tiam ni ĉiuj devis alkutimiĝi nomi vin Britaniko.”

“Jes, sed tio estis aliaj homoj. Estis ili, kiuj devis diri novan nomon, ne mi.”

“Britaniko”, Agripina  diris. “Tio estas senrespekta al via nova imperiestro. Estonte mi atendas, ke vi alparolu lin per lia ĝusta nomo.”

“Tion mi volis demandi”, Britaniko diris. “Kiel li fariĝis imperiestro?”

Ĉu la knabo estas vere tiel naiva, kiel li ŝajnas? Agripina  havis neniun ideon, ĉu li konscias ĝis kiu grado la surtroniĝo de lia kuzo flankenŝovis lin. Sed nun venis la momento por paroli firme. “Li estis proklamita de la Pretoranoj antaŭ du tagoj. Kaj nun li estas tre okupata. Li preparas gravan paroladon por la senato ĉi-posttagmeze.”

Britaniko rigardis Neronon kun mirigita esprimo. “Ĉu vere vi faros paroladon ĉe la senato?”

“Ĝuste tieclass="underline" estas strange, ĉu ne?” Nerono diris. “Ankaŭ mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la ideo.”

“Sed kiel vi scios kion diri?” Britaniko demandis.

“Seneko verkis ĝin. Sed kiam mi estos pli sperta, mi verkos miajn paroladojn mem.”

Kiu instigis la knabon al ĉi tiu demando? Ĉu eble lia instruisto Aleksandro? Ĉiuokaze, Agripina  pensis, necesas nur rigardi ilin kune: Neronon alta, sinrega, kun sia togo orde kaj ĝuste drapirita, kaj malgracian Britanikon en ĉifita togo de infano kun kolora strio laŭ la rando. Povas esti neniu dubo, kiu el la du estas sufiĉe matura por plenumi la eksterordinaran taskon, kiun la sorto prezentis al li.

3

En Romo

Vintre, frue en 55 pK

“... Mi memoras la unuan fojon, kiam mi vidis unu el iliaj fortikaĵoj. La tereno estis plena je montetoj kun brile verda herbo – kompreneble neniam ĉesas pluvi tie, eĉ somere, ĉiam humideco, pluvetado. Miaj homoj marŝis laŭ iaspeca kota vojeto – la Britoj ne havas pavimitajn vojojn. Eblus vidi homojn alproksimiĝi de granda distanco, sed estis neniu vivosigno... Ho, ĉu tio estas por mi?” Vespaziano ĉesis paroli dum sklaveto metis antaŭ lin arĝentan teleron. Li atendis ĝis la fiŝo estos senostigita, gustumis ĝin, kaj murmuris ian banalan ĝentilaĵon antaŭ ol daŭrigi sian rakonton. “Kaj do, kiel mi diris, ne estis vivosigno. Estis kvazaŭ ĉiuj loĝantoj tutsimple forpakis siajn aĵojn kaj malaperis. Kaj tiam ni preteriris la pinton de unu el tiuj malaltaj montetoj, kaj trans la ebenaĵo antaŭ ni, ni vidis multe pli krutan monteton – signife pli altan ol la aliaj, kvankam ĝi apenaŭ meritus la nomon monto. Kaj ĉe la pinto estis muroj kaj remparoj. La tuja impreso estis sufiĉe impona, sed kiam oni rigardis pli detale... mia subulo komencis ridi. Li diris Mi vidas, ke tio kaŭzos al ni seriozajn problemojn .”

Agripina  ridetis, kvankam verdire ŝi estis iom ĉagrenita. Klaŭdio ekstreme fieris pri sia sukceso pacigi la sovaĝajn Britojn. Ŝi ne voli aŭdi, kiom la afero estis facila.

Vespaziano ne rimarkis ŝian mankon de entuziasmo. “Ni detruis tiom da tiuj fortikaĵoj, ke ni rezignis eĉ teni la kalkulon. Necesis tutsimple starigi la ŝtonĵetilojn kaj ekpafi. Estis klare, ke tiuj Britoj neniam vidis ion similan.”

La rakonto de Vespaziano estis interrompita de rideksplodo de la alia flanko de la ĉambro. Ĉiuj gejunuloj, escepte de la imperiestro kaj lia edzino, kuŝis ĉe aparta tablo, kie ili povos amuziĝi ne ĝenante la pliaĝulojn – almenaŭ tio estis la celo. Unu voĉo leviĝis super la aliaj, gaja voĉo kun tiu aparta raŭka kvalito tipe aŭdata ĉe knabo, kiu ankoraŭ ne estas certa, ĉu li estas infano aŭ plenkreskulo. “... do ni elektis la plej viglan gliron el la tuta aro, kaj ni intencis kaŝi ĝin en la korbo...”

Vespaziano skuis sian kapon kun malgranda rido, duone ĝenata, duone amuzata. “Tiu mia filo – ne eblas subpremi lin eĉ momenteton.” Li levis sin sur sia kubuto kaj kriis tra la ĉambro. “Hej! Tito! Mi havas neniun ideon, kion vi faris per tiu gliro, kaj mi certas ke tion ankaŭ la Aŭgusta ne volas scii. Kian bruegon vi ĉiuj faras.” Estis ŝokita eksilento ĉe la alia tablo, tiam Tito rekomencis paroli per pli subpremata tono.

“Tio ne ĝenas vin, ĉu ne, Aŭgusta?” diris Domitila , la edzino de Vespaziano. Ŝi ridetis al Agripina  kvazaŭ kunkonspiranto. “Ankaŭ vi havas knabojn.”