Выбрать главу

“Kaj do, kiun punkton mi atingis?” Vespaziano diris.

“Vi ĵus rakontis al ni, kiel vi starigis la ŝtonĵetilojn ĉirkaŭ tiu Brita vilaĝo”, Nerono diris. Agripina  estis kontenta noti tiun signon de lia atenta aŭskultado. Tro ofte necesis memorigi lin, ke kiel imperiestro estas lia tasko interesiĝi pri siaj vesperaj gastoj kaj strebi aŭskulti ilian konversacion. Sed evidente Vespaziano pli verŝajne plaĉus al deksep-jara knabo ol la hieraŭaj gastoj, grupo de mezaĝaj senatanoj, kiuj dediĉis la plej grandan parton de la vespero al disputo, ĉu pliigi la trupojn ĉe la Armena landlimo.

“Ho jes, ĝuste tiel”, diris Vespaziano. “Nu, kiel mi diris, tiuj Britoj neniam antaŭe vidis ŝtonĵetilon. Sufiĉis frapi ilin nur unu fojon per hajlo da rokoj kaj fajrosagoj, kaj sekvi tion per mallonga paŭzo. Kaj post tio, por la okazo ke ili ne tute konvinkiĝis, dua hajlo kaj denova paŭzo, ĉi-foje iom pli longa. Kaj post tio oni povis certi, ke tre baldaŭ grupo de iliaj ĉefaj gravuloj, ĉiuj portantaj siajn plej belajn vestojn kun siaj haroj elstarantaj kiel la pikiloj de histriko, venos el la pordegoj por intertrakti.”

Nerono laŭŝajne tre ĝuas la konversacion, sed Agripina  notis malaprobe, ke malaperiginte sian fiŝon kun maleleganta rapideco, Oktavia  fiksas siajn okulojn al la gejunuloj sidantaj ĉirkaŭ Tito ĉe la alia tablo. Apenaŭ ŝi estus povinta vidigi pli klare, kiom ŝi sopiras aliĝi al sia frato kaj liaj geamikoj. Estas vere, kompreneble, ke la rakonto de Vespaziano ne havas grandan intereson por dekkvin-jara knabino, sed tamen Oktavia  estas la edzino de la imperiestro. Estas ŝia tasko, same kiel de Nerono, bonvenigi iliajn gastojn.

“Tio estis pli facila ol faligi vicon da potoj starantaj sur muro”, Vespaziano daŭrigis. “Tiuj fortikaĵoj utilis nur por arigi la Britajn militistojn en unu lokon por ke ni mortigu ilin unu post alia. Ho ne, kio okazas nun?” Li rigardis tra la ĉambro al la alia tablo.

“Britaniko!” Oktavia  jam saltis surpieden. “Okazas unu el liaj atakoj!”

Britaniko kuŝis surplanke, kun la brakoj rigidaj, la fingroj spasmantaj. Li arkigis sian dorson kaj mallaŭta ĝemado venis el lia buŝo.

Konsternite, la plenaĝuloj forlasis sian tablon kaj premiĝis ĉirkaŭ li. La okuloj de Britaniko ruliĝis supren kaj lia buŝo ŝaŭmis dum li tordiĝis sur la planko. “Voku Ksenofonon”, Agripina  ordonis al unu el la sklavoj.

“Kion ni faru?” Domitila  demandis panike.

“Ne zorgu”, Nerono trankviligis ŝin. “Li ofte antaŭe havis tiajn atakojn. Ili aspektas tre timigaj, sed li estos tute en ordo kiam ĝi finiĝos.”

Agripina  sciis, ke li pravas, tamen ŝi ĉiam afliktiĝis rigardante la konvulsiajn movojn de Britaniko, kaj sentante sin tiel senhelpa interveni. Samtempe ŝi pensis en si mem, ke eble ne estas tiel malbona afero, ke la atako okazas ĝuste nun en ĉi tiu tre publika situacio. Britaniko alproksimiĝas al sia dekkvara datreveno, kaj kiam li jam portos togon de plenaĝulo, certe iuj homoj komencos sugesti, ke nun li devos kundividi la potencon kun sia adoptita frato.

Oktavia  tiris ŝian brakon. “Kuzino Agripina , rigardu lin – rigardu lian vizaĝon! Ĉu ni ne povas fari ion?” Ŝi kaŭris surplanke, sidante sur siaj kalkanoj apud lia kapo.

Agripina  volis diri, ke Nerono pravas – ke nenio estas farebla krom atendi ĝis la atako finiĝos. Sed estas vere, ke la konvulsioj ŝajnas daŭri pli longe ol kutime, kaj eĉ pli timige, la vizaĝo de Britaniko bluiĝas. Oktavia  lulis lian kapon en sia sino kaj murmuris kuraĝigajn vortojn en liajn surdajn orelojn. Bonŝance ĉi-momente alvenis la kuracisto.

Ksenofono rapidis al Britaniko kaj genuiĝis apud li por palpi lian pulson. “Necesas ellasi sangon. Vi”, li alparolis unu el la sklavoj, “portu al mi bovlon.” Li prenis malgrandan tranĉilon el saketo ĉe sia zono, kaj faris entranĉeton en ambaŭ krurojn de Britaniko apud la maleolo. La sklavo prenis unu el la arĝentaj pletoj de la tablo, kaj tenis ĝin preta por kapti la sangon.

“Malantaŭen!” Vespaziano ordonis al la aliaj gastoj. “Donu al li iom da aero.” Finfine la situacio estas subrega. Malvolonte, la gastoj moviĝis flanken, lasante nur Agripina n, kiu staris proksime al la kuracisto. Ŝi rigardis malkviete, dum li okupis sin pri Britaniko. La sango gutetis anstataŭ flui libere, kaj ŝi trovis tion stranga, ke Ksenofono ne bone faris la entranĉojn. Li jam puŝis flanken la bovlon, kaj nun kliniĝis super Britaniko, spirante en lian buŝon. Jen kaj jen li haltis por masaĝi lian bruston.

“Kio okazas? Ĉu io estas ne en ordo?” Oktavia  kriis.

Ksenofono plu laboris, kvankam jam delonge estis klare al Agripina , ke nenio plu estas farebla. Finfine Ksenofono levis sian kapon. “Mi bedaŭras, mia sinjorino.”

Ŝokite la gastoj staris senmove, ne sciante kion fari. Oktavia  kun blanka vizaĝo ankoraŭ sidis surplanke, karesante la harojn de sia frato. Liaj okuloj estis vaste malfermitaj, fikse rigardantaj, kaj lia vizaĝo havis la koloron de malhela kontuzo.

Ksenofono kliniĝis por fermi liajn palpebrojn. “Kion mi faru, mia sinjorino?” li diris al Agripina . “Ĉu mi ordonu al la sklavoj forporti lian korpon?”

Nerono paŝis antaŭen. “Jes, diru al ili, ke ili portu Britanikon al lia ĉambro, kaj... alvoku la virinojn por ŝanĝi liajn vestojn. Oktavia ...” Li prenis la manon de Oktavia  kaj tiris ŝin surpieden. “Panjo, laŭ mi vi prizorgu Oktavia n. Mi okupiĝos pri la gastoj.”

Agripina  estis konsternita pro la maniero laŭ kiu ŝia filo subite transprenis regon de la situacio. Kompreneble tio estas ĝusta – finfine li ja estas la imperiestro, kaj Ksenofono fakte estus devinta starigi sian demandon al li. Kaj tamen ŝi havis la senton, ke li subfosas ŝin antaŭ iliaj gastoj. “Mi sciis, ke eblas fidi je vi, Lucio”, ŝi diris kun digno. “Kaj kio pri Antonio? Ĉu vi alvokos lin, ĉu mi?”

Nerono palpebrumis. Agripina  sciis, ke li havas neniun ideon, kiu estas Antonio. “Dankon, panjo. Mi lasos tion al vi.”

“Kompreneble. Oktavia , mia kara, venu kun mi.” Agripina  metis sian brakon ĉirkaŭ la ŝultrojn de sia bofilino, kaj kondukis ŝin el la ĉambro.

En la koridoro alproksimiĝis al ili la intendanto. “Kion mi faru, mia sinjorino? Ĉu mi nuligu la ceteran parton de la vespermanĝo?”

Agripina  estis kontenta ricevi tiun konfirmon, ke ŝi, ne Nerono, estas la homo al kiu la personaro turnas sin en malfacila situacio. “Laŭ mi vi prefere rezignu pri la plejmulto el la pladoj. Nur finu la manĝon rapide – kaj alvoku Antonion. Diru al li, ke li estas bezonata en la ĉambro de Britaniko tuj.” Antonio respondecis pri ĉiuj funebraj aranĝoj en la imperiestra domo. “Venu, Oktavia .”

“Kuzino Agripina , mi tutsimple ne povas kredi tion. Jen ni, marŝantaj laŭ la koridoro kvazaŭ ĉio estus normala...”

Agripina  serĉis iujn konsolajn vortojn, sed ŝi mem estis tro ŝokita por scii, kiel helpi la knabinon. La sola penso, kiu venis al ŝi, estis: “Unue via patro, kaj nun ĉi tio.”

“Mi supozas, ke li nenion sentis. Li diris al mi... Li diris al mi...” Oktavia  ekploris. “Mi ne povas kredi, ke mi parolis al li tuj antaŭ la vespermanĝo. Li iam diris al mi, ke li neniam memoras ion ajn pri la konvulsioj post la komenco.”

Ili atingis la pordon de la ĉambro de Britaniko. Interne ili trovis lin kuŝanta sur sia lito, kie per la lumo de oleolampoj du virinoj forprenis lian festan tunikon. Lia korpo ankoraŭ ne rigidiĝis, kaj ili manipulis liajn brakojn, fleksante ilin por tiri ilin tra la manikoj, kvazaŭ ili senvestigus grandan, maloportunan pupon. “Ni pretigas lin por la funebra ceremonio, mia sinjorino”, unu el la virinoj diris.