“Funebra ceremonio!” Oktavia lanĉis sin en la brakojn de Agripina , kaj cedis al siaj larmoj. “Britaniko! Kompatinda Britaniko! Oni ne faru al li tion.”
Mallerte, Agripina frotis la dorson de la knabino. Ankaŭ ŝi havis larmojn en la okuloj. La morto de Britaniko ŝajnis ankoraŭ nereala; tio kio pleje dolorigis ŝin, estis la afliktiĝo de lia fratino. Ĝi pensigis ŝin pri ŝiaj propraj fratoj – ŝi neniam povis plori pro iu ajn el ili. Ŝi sentis la bezonon diri ion por montri, ke ŝi komprenas. “Sed tion oni ĉiam faras. Kaj poste oni metos sur lin lian plej belan togon...”
“Britaniko, Britaniko!” Oktavia plorĝemis. Iom post iom ŝi trankviliĝis. “Kion pri lia vizaĝo? Ni ne permesu al la homoj vidi lin tiamaniere.”
Agripina rigardis lian ŝvelintan, malheliĝintan mienon. Se iu ajn vidus la knabon, ne ĉeestinte dum la mortiga atako, tiu nature supozus, ke li suferis ian perforton. “Antonio scios, kion fari”, ŝi diris.
Malpli ol tri monatojn post la morto de sia patro, mortis ankaŭ la filo. Dum trankvila familia vespermanĝo ne longe post la Saturna festo, Britaniko subite suferis epilepsian atakon. Komence la ĉeestantoj ne tro timis, ĉar tia afero ofte okazis antaŭe. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la atako daŭras pli longe ol kutime. Britaniko bluiĝis kaj ne povis spiri. Ksenofono, kiu antaŭe estis la kuracisto de Klaŭdio, estis vokita kaj tuj alvenis. Li provis ellasi sangon de la knabo, sed sensukcese. Britaniko jam estis morta.
“ Ĉu vi scias, kion oni diras, mia sinjorino? Kelkaj homoj kredas, ke Lucio venenigis Britanikon.” Mi movis mian kapon abrupte, kaj la kombilo implikiĝis en miaj haroj. Kara Pola – estas ŝi, kiu transdonas ĉiujn onidirojn, kiujn neniu alia aŭdacus rakonti al la patrino de la imperiestro. Tiuj ne ĉiam estas aferoj, kiujn mi volas aŭdi, sed necesas scii, kion la homoj diras.
“ La homoj ĉiam serĉas ian suspektindan motivon”, mi diris. “Ili pensas, ke Lucio similas al sia patrino – kompreneble, Pola , vi scias, ke estis mi, kiu venenis tiujn fungojn.”
“ Kompreneble, mia sinjorino. Vi havis tute bonan kialon por liberiĝi de via edzo, ĉu ne?” Ŝi plu kombis, malplektante la implikiĝojn, kaj la kombilo susuris tra miaj haroj, kaj kvietigis min per sia regula ritmo. “Vi scias, kio estas la problemo, mia sinjorino – la homoj aŭdis, ke la vizaĝo de Britaniko nigriĝis. Tial ili kredas, ke li estis venenita.”
Kia malica klaĉo. Mi ŝajnigis rideti, sed verdire ĝi lasis min kun malagrabla sageto en mia brusto. Kio ajn okazas, la homoj ĉiam serĉas la plej kruelan interpreton. Se mi pasigas tempon diskutante politikon kun Palaso malantaŭ fermita pordo, estas evidente, ke ni ĝuas amrilaton. Se mia edzo malsaniĝas, tio pruvas, ke mi venenis la fungojn. Kaj se Britaniko suferas epilepsian atakon, ankaŭ li estis venenita.
Ĉar li ankoraŭ ne plenaĝiĝis, oni aranĝis por li simplan familian funebroceremonion la postan matenon. En malvarma, pluva tago en januaro, liaj restaĵoj estis metitaj en la maŭzoleon de Aŭgusto, apud tiujn de liaj patro, avo, kaj aliaj anoj de la Julia kaj Klaŭdia familioj.
La tuta familio ĉeestis la kremacion, krom amikoj de la mortinta knabo kaj diversaj domanoj. Kun la gvardio de la imperiestro kaj aliaj partoprenantoj, estis impresa homamaso, kio kompensis la mankon de formala procesio. Agripina veturigis Oktavia n en sia propra portolito. Ŝi estis zorgoplena pri la knabino, kiu havis grizan vizaĝon kun malhelaj kontuzoj sub la okuloj. Oktavia restis sendorma dum granda parto de la nokto por funebri apud la kadavro de sia frato, do ne estis strange, ke tuj kiam la portolito ekmoviĝis, ŝi endormiĝis. Eĉ la ritaj lamentoj de la funebristinoj ne vekis ŝin. Agripina kuntiris la kurtenojn por kaŝi ŝin de scivolaj preterpasantoj.
Kiam ili alvenis ĉe la Kampo de Marso, Oktavia dormis tiel profunde, ke Agripina malfacile sukcesis veki ŝin. Nerono metis sian kapon internen, inter la kurtenoj. “Ĉu vi estas preta, panjo? Ni devos rapidi – komencos pluvegi en iu ajn minuto. Kiel fartas Oktavia – ĉu ŝi estas en ordo?”
Plaĉis al Agripina lia zorgemo. Nerono estis tre protektema pri sia edzino, kiam ili geedziĝis la antaŭan jaron – ili ja ambaŭ estis tiel junaj, apenaŭ forlasintaj sian infanecon. Sed Oktavia havis akran intelekton, kaj dum la duopo alkutimiĝis al sia nova rilato, Agripina foje ricevis impreson, ke Nerono reagas al ŝi iom singarde. Li preferas ŝin, kia ŝi estas nun: dormema kaj iom konfuzata.
Agripina paŝis el la portolito, tremante en la malvarma aero. Sub la nuba ĉielo de mezvintro, la loko havis dezertan aspekton; la herbo estis kota, la arboj estis senfoliaj, kaj neniu ĉeestis en la tuta areo krom ilia propra grupo. La perspektivon superregis la Julia familia maŭzoleo, ronda konstruaĵo alta plurajn etaĝojn kun ĉe la pinto statuo de Aŭgusto elrigardanta super Romon. La maŭzoleo situis en parko, malproksime de la temploj kaj aliaj konstruaĵoj en la suda parto de la Kampo de Marso, kie la urbo pli kaj pli entrudis sin.
Ŝi ne atendis retrovi sin ĉi tie tiel baldaŭ. Pasis apenaŭ tri monatoj post la funebra ceremonio de Klaŭdio, kaj nun la pensoj de Agripina nature returnis sin al tiu lastatempa evento. Ŝi estis elĉerpita, laŭ ŝia memoro, preskaŭ tro elĉerpita por kompreni la okazaĵojn. Krom la ŝoko de la subita morto de ŝia edzo, estis la tuja neceso certigi la surtroniĝon de Nerono, kaj samtempe senĉesa fluo da vizitoj de familianoj, senatanoj, ambasadistoj kaj aliaj gravuloj, kiuj deziris aŭ esprimi kondolencojn aŭ plani estontan strategion. Bonŝance ŝi povis lasi la detalojn de la ceremonio mem al la teamo de liberigitoj, kiuj ĝis tiam laboris por Klaŭdio. Palaso perfekte komprenis ŝian sugeston, ke la modelo por la ceremonio estu tiu de Aŭgusto – dum samtempe, kompreneble, oni nepre ne strebu superi ĝin.
Pluraj homoj gratulis Agripina n pro la ceremonio: ili priskribis ĝin impona, sed ne ekstermezure pompa. Fakte ŝiaj propraj memoroj pri la evento estis iom nebulaj. La sceno estis tre malsama de la nuna; kompare ĝi estis preskaŭ festa pro la grandegaj homamasoj, kiuj venis por adiaŭi la imperiestron. Estis obtuza impreso de homoj svarmantaj en ĉiuj flankoj, de la senatanoj solene marŝantaj en siaj malhelaj togoj, la grandega du-etaĝa ŝtiparo...
“Ĉu tio estas la ŝtiparo?” diris Oktavia ĉe ŝia flanko. “Ho, kompatinda Britaniko!” Ŝi kaptis la manon de Agripina .
“Ĉu ni iru rigardi lin?” Agripina demandis.
Ŝi kondukis Oktavia n al la mortbrankardo, portita tien sur ceremonia ĉarego. Britaniko kuŝis solene ekspoziciata en sia togo de infano, kun la korpo girlandita kaj prisemita de floroj. “Se ni nur povus vidi lian vizaĝon pli bone!” Oktavia diris. “Li aspektas kvazaŭ li surhavas maskon.” Ĝi estis priŝmirita de Antonio per tavolo da blanka gipso, por kaŝi la malhelajn kontuzojn restintajn post la epilepsia atako.
Dum ili staris apud la kadavro de Britaniko, alproksimiĝis Tito, la filo de Vespaziano. “Mi deziras prezenti miajn kondolencojn, Klaŭdia Oktavia ”, li diris. Tiam, plenuminte sian formalan devon, li refariĝis knabo. “Mi ne povas kredi tion – en unu momento li rakontadis al ni tiujn aferojn pri musoj kaj simile, kaj la postan momenton... nu, jen li.”
“Hieraŭ matene”, Oktavia diris. “Nur hieraŭ matene li diris al mi, ke lia mulo havas ian ŝvelaĵon sur la nazo, kaj li volas peti Aleksandron kontroli ĝin. Kaj mi demandis lin, ĉu li ne volas veran ĉevalon por sia naskiĝtago, sed li diris, ke li ne bezonas ĉevalon ĉar la mulo estas lia bona amiko. Kaj tio okazis hieraŭ matene – kiu estus povinta diveni, ke hodiaŭ li nur kuŝos ĉi tiel?”