“Kio pri liaj birdoj?” Tito diris. “Kiu prizorgos ilin nun?”
Nerono venis stari kun ili. “Mi ĝojas, ke ankaŭ vi ĉeestas, Tito. Panjo, laŭ mi ni prefere komencu nun, ĉu ne?”
Agripina rigardis la ĉielon. Amasiĝis pezaj nuboj. “Mi esperas, ke la pluvo atendos ĝis la fino”, ŝi diris.
Nerono supreniris laŭ la ŝtupoj kondukantaj al la podio antaŭ la maŭzoleo. Agripina kaj Oktavia sekvis kun aliaj gravaj familianoj, kaj turnis sin por rigardi malsupren al la funebrantoj kuniĝintaj sube apud la ŝtiparo. Liktoro frapegis tri fojojn per sia oficbastono por postuli silenton, kaj Nerono marŝis al la rando de la podio kun siaj notoj enmane.
“Miaj karaj geamikoj, unu el la plej malgajigaj taskoj estas paroli ĉe la funebra ceremonio de homo, kies vivo venis al abrupta fino dum li estis ankoraŭ infano, precipe kiam tiu fino ne estis antaŭanoncita de longa malsano, sed venis en momento, kiam li antaŭvidis multajn pliajn jarojn da vivo kaj sano...” La oratorado de Nerono fariĝas ĉiutage pli memfida, Agripina pensis, kvankam pro manko de tempo li povis nur unu fojon rapide tralegi la tekston kun Seneko antaŭ ol ekiri ĉi-matene. Lia voĉo eble estas iom malforta por bone aŭdiĝi en plenaera spaco, sed li legas inteligente kaj paŭzas en la ĝustaj lokoj.
Sekvis kelkaj konsideroj pri la mallongeco de la homa vivo kaj la necerteco de la homa feliĉo. Tiuj, kiuj postvivas Britanikon, enviu lian nunan staton, ĉar evitante estontajn malĝojojn li eble estas pli bonŝanca ol tiuj, kiujn li postlasis. Agripina opiniis, ke tio estas sensencaĵo. Ŝi memoris sian fraton Druso, kiu tiel senespere deziregis daŭrigi sian ekzistadon eĉ en la plej kruelaj cirkonstancoj, ke li manĝis la pajlon el sia matraco. Tamen, eĉ se la afero estas sensenca, Agripina estas preta koncedi, ke ĝi estas taŭga konsidero dum funebra oratoraĵo.
Verkita tre haste dum la nokto, la parolado estis rimarkinde trafa. Seneko ne permesis al Agripina legi ĝin anticipe. Kiam ŝi petis vidi ĝin, li diris, ke li ankoraŭ prilaboras ĝin. Ŝi ne estis konvinkita, ke tio estas vera; pli ĝuste, tio ne plaĉas al li, ke ŝi kontrolu liajn paroladojn. Finfine li ja estas la plej fama retoro en la imperio, kaj evidente li sentas sin super ĉia kritiko. Efektive Agripina neniam aŭdacus poluri lian vortelekton, sed ŝi ja ŝatis kontroli la politikajn deklarojn, kiujn li metas en la buŝon de la imperiestro.
Guto da pluvo trafis la manon de Agripina . Ŝi rimarkis, ke aliaj homoj rigardas supren al la ĉielo kaj flustras inter si. Kiel longa estas tiu ĉi parolado? Ĉu ŝi signalu al Nerono, ke li tranĉu ĝin? Sed tamen ne; la ĉeestantoj povus rimarki tion, kaj ŝi ne donu la impreson, ke la imperiestro ricevas instrukciojn de sia patrino.
“Mi funebras Britanikon kiel amikon kaj kiel fraton”, Nerono daŭrigis. “Li baldaŭ estus atinginta taŭgan aĝon por ricevi sian unuan publikan oficon, kaj mi senpacience atendis la momenton, kiam li estus povinta dividi kun mi la ŝarĝon de regado.”
Agripina konsterniĝis. Ŝi neniam havis ian ajn intencon, ke Britaniko dividu la potencon kun ŝia propra filo, kaj ŝi certe ne atendis, ke Seneko anoncu tiun eblecon al la publiko. Kaj tamen... nun kiam Britaniko ne plu prezentas riskon al la nova imperiestro, eblas senprobleme fari la malavaran proponon dividi kun li la potencon.
Falis pliaj gutoj da pluvo. Ĉu ili malhelpos la lignon ekbruli? Agripina rigardis Britanikon, kies kadavro estis ankoraŭ ekspoziciata antaŭ la funebrantoj. Kun hororo ŝi konstatis, ke la gipso sur lia vizaĝo komencas moliĝi. Se Nerono ne finos rapide, ĝi povus esti forlavata.
“Post la perdo de mia frato restas al mi neniuj aliaj familianoj, sur kiuj mi povas apogi min.” Agripina estis momente distrata for de sia zorgo pri la pluvo. Ŝi sciis, ke Seneko volas diri, ke mankas viraj parencoj por apogi lin, kaj tamen lia vortelekto ĝenis ŝin. Nerono konkludis per fina elokventaĵo. “Estas nun nur unu loko al kiu mi turnu min por ricevi subtenon: al vi, miaj amikoj, al la senato kaj la popolo de Romo. Mi faros tion kun la feliĉa scio, ke mia frato Britaniko estas nun liberigita de siaj surteraj zorgoj, kaj eniris staton de eterna ripozo.”
Nerono volvis la rulaĵon kaj transdonis ĝin al servisto. Ĝuste tiam flagris fulmo akompanata preskaŭ samtempe de terura tondreksplodo, kaj verŝiĝis malsupren la pluvo. Multaj homoj rigardis ĉirkaŭen serĉante la plej proksiman ŝirmejon, sed Agripina tute ne intencis, ke la ceremonio disfalu en konfuzo. Ŝi rektigis sin, klare montrante, ke ŝi restos surloke. Oktavia restis ĉe ŝia flanko kun sia kapo klinita, dum akvo fluis tra ŝia nekombita hararo. La aliaj funebrantoj kunpremiĝis, tirante siajn mantelojn super siajn kapojn.
La prizorgantoj rapidis antaŭen por levi la mortbrankardon. La togo de Britaniko spongece ensorbis pluvakvon, dum la gipsa masko sur lia vizaĝo fandiĝis antaŭ iliaj okuloj kaj solviĝis en blankajn defluetojn laŭ liaj haroj kaj kolo. Jam la malhelaj kontuzoj estis klare videblaj tra la maldensiĝanta tavolo.
La prizorgantoj ŝovis la brankardon senceremonie sur la funebran ŝtiparon, kaj unu el ili rapide altuŝigis torĉon al ĝia bazo. La ligno estis bone preparita, kaj la suba parto preskaŭ tuj ekbrulis. Grandegaj flamoj leviĝis kraketante, sufiĉe forte por engluti ankaŭ la pinton de la ŝtiparo. Agripina unue timis, ke la ligno ne bruliĝos, sed vidinte, ke la kremacio antaŭeniros laŭplane, ŝi povis dediĉi sin al pensoj pri la knabo, kies kadavron nun konsumas la fajro. Ŝi sentis la maljustecon de la situacio: tiu infano kun sia senartifika pasio pri skaraboj kaj aliaj bestetoj, tiel absolute netaŭga por la mondo de politiko kaj komplotado. Li estis afabla, sincera knabo, tute perdita en la mondo, en kiu li naskiĝis. Kaj tamen je dek tri jaroj li devis fronti tion, kion timas eĉ plenkreskaj viroj. Kian rilaton havas Britaniko kun la morto? Ĝi ŝajnas afero tro granda por ke infano kiel li devu trakti kun ĝi.
La subita pluvego jam finiĝis, kaj la funebrantoj staris, trempitaj ĝisoste, dum la flamoj flagris kaj saltis, kaŝante la kadavron. El angulo de sia okulo, Agripina kontrolis Oktavia n. Ŝi fiksrigardas antaŭen, kun vizaĝo pala sed trankvila – eble ŝi konscias, ke la publiko observas ŝin, aŭ eble ŝiaj larmoj provizore estas ĉiuj verŝitaj. Agripina jam rekaptis sian kutiman klarmensecon. Ŝi ne estus elektinta, ke okazu ĉi tiu afero – kaj tamen, ĉar ĝi efektive okazis, ŝi ne povis absolute bedaŭri. Nun kiam la sola travivinta filo de Klaŭdio mortis, ne plu povos esti demando pri la rajto de ŝia propra filo sekvi sian adoptitan patron sur la tronon.
4
En Romo
Printempe, 55 pK
“Kiuj estas la ĉefaj homoj ĉi-matene?”
Palaso konsultis sian skribtabuleton. “Mi kontrolos. Estas Kornelio Dolabelo, Vitelio, Fenio Rufo... Kaj Pomponio Sekundo.”
Agripina elspiris senentuziasme. “Nu bone, supozeble mi devas komenci per li. Ĉu estas multaj aliaj homoj krom ili?”
“Ĉirkaŭ kvardek, mia sinjorino.”
“Ĉu ĉeestas la arĥitekto?”
“Jes, mia sinjorino. Mi lasos lin eniri tuj kiam vi estos fintraktinta la senatanojn.”
De kiam Nerono fariĝis imperiestro, la multenombraj petvizitantoj de Agripina pliiĝis ĉiutage. Ŝi jam instrukciis Palason direkti la pli facilajn kazojn al Nerono. Estus nekonvene, ke ŝi ricevu pli da petvizitantoj ol la imperiestro, kaj krome li tiel lernos okupiĝi pri ili. Agripina ĝuis regi la fluon, malavare sendante kelkajn kazojn al Nerono, kaj tenante la pli postulajn por si mem. Kvankam ŝia filo estis la imperiestro, ŝi estis la unua elekto por la plejmulto da petvizitantoj; la homoj bone komprenis, kie troviĝas la vera potenco.