Hodiaŭ ŝi sukcesis trakti la senatanojn sufiĉe rapide. Pomponio postulis de ŝi iom da takto – li ŝajnis nekonscia, ke atendas ŝin dekoj da aliaj homoj, kaj li tro longe insistadis pri diversaj bagatelaj plendoj, kiuj gravis al neniu krom li mem. Sed li estis maljuneta homo, kaj ŝi tute ne deziris ofendi lin, do ŝi faris sian eblon aŭskulti pacience. Ŝi estis kontenta, kiam post iom da tempo Palaso tiris lin flanken kun la preteksto noti ĉiujn plendojn.
Tiu, kun kiu ŝi pleje deziris paroli, estis la arĥitekto. Li portis al ŝi la skizojn por la templo konstruota por Klaŭdio, nun kiam oni proklamis lin dio. Temis pri eksterordinare ambicia projekto. Necesis starigi por ĝi en la flanko de la Celia Monteto gigantan platformon, altan je kelkaj etaĝoj, kie vicoj da arkaĵoj subtenos imponegan templon kun marmoraj kolonoj laŭ la fasado. En la ĉirkaŭa areo oni plantos arbojn, por ke la homoj povu promeni sub ilia ombro dum ili rigardos supren al tiu memorigo de la dio Klaŭdio kaj lia edzino, kiuj aranĝis ĉion ĉi por ilia plezuro.
Agripina komencis akcepti salutojn tuj kiam la rozaj fingroj de la krepusko donis ruĝetan nuancon al la ĉielo, kaj antaŭ ol ŝi atingis la lastan petvizitanton – barbaran Gaŭlon, kiu deziris, ke lia filo ricevu edukon en Romo – la mateno jam estis duone for.
“Ĉu mi diru al la sklavoj, ke ili alportu por vi manĝaĵon, mia sinjorino?” Pola demandis. “Ĉu vi ne estas lacega?”
“Ili portu al mi pleton en mia studejo. Mi alvenos tien post kelkaj minutoj. Kaj ankaŭ vi ripozu iomete – mi vokos vin, se mi bezonos vin.”
Kun sia kapo ankoraŭ plena je planoj por la templo, Agripina eliris el la akceptejo kaj paŝis malsupren laŭ la larĝa ŝtuparo. Tiu promeno ĉiam trankviligis ŝin. Ĝi kondukis sub kolonaron, kiu staris laŭlonge de enmura ĝardeno.
Sonoris gaja rido, dum Agripina paŝis sub la kolonaro. Ŝi estis kontenta denove aŭdi Oktavia n ridi. Pasis du monatoj ekde la morto de ŝia frato, ses post tiu de ŝia patro, kaj Oktavia drivis tra tiu tempo kiel griza nubo. Agripina pensis en si mem plurfoje, ke se ŝi nur povus baldaŭ gravediĝi, tio reportos la ĝojon en ŝian vivon.
Ŝi rigardis en la ĝardenon por vidi, kio revokis tiun feliĉan ridon al la lipoj de Oktavia . Eble tutsimple la printempo – la hodiaŭa tago, frue en aprilo, estis la unua, kiam estis sufiĉe varme por sidi ekstere. Oktavia estis tie kun du amikinoj kaj iliaj sklavinoj – kaj Agripina rimarkis kun surprizo, ke meze de tiu tre knabineca grupo troviĝas Tito, la filo de Vespaziano. Nu, sendube tio klarigas la ridadon – li estas amuza junulo. Samtempe tio ŝajnas stranga, ke li sidas kun Oktavia . Ĉu eble li estas fianĉo de unu el ŝiaj amikinoj? Agripina pensis ke ne. Gefianĉiĝo en tiu socia klaso estas grava evento, kaj oni certe estus informinta ŝin.
Nun iom maltrankvila, Agripina opiniis, ke ŝi nepre alproksimiĝu al la grupo por malkovri, kion ili faras. Ili ne rimarkis ŝin; ĉiuj junulinoj klinis siajn kapojn super iu objekto, kiun la juna Tito tenas en la mano. Kaj ĉe la centro de la grupo, preskaŭ apogante sin sur lia ŝultro, estis Oktavia . Ŝi levis siajn okulojn, kiam Agripina alproksimiĝis, kaj saltetis. Tito fermis kun klako la du kovrilojn de skribtabuleto. Ĉu ŝi imagas tion, aŭ ĉu Agripina observis ioman ruĝiĝon – ĉu pro kulposento? Se jes, Oktavia jam rekaptis sian aplombon. “Ho, jen vi, kuzino Agripina ”, ŝi diris. “Tito montras al ni poemon.”
“Ĉu vere?” Agripina diris. “Mi ne sciis, ke vi interesiĝas pri poezio, Tito Flavio.”
Tito mienis embarasate, kaj murmuris ion. Agripina ricevis impreson, ke okazas io prefere subpreminda, kaj ke ŝi nepre ne permesu al li eskapi el la situacio. “Mi tute ne atendis trovi vin ĉi tie, Tito Flavio – kaj inter tiel alloga kunestantaro. La tri diinoj”, ŝi aldiris, memorante la iaman pedantan ŝercon de praonklo Tiberio. Nun ŝi parolas same pedante kiel li, kaj ĉiuj junulinoj ridetas en tiu sama maniero duone embarasata, duone ĝenata. “Ĉu mi rajtas vidi vian poemon?”
Tito hezitis, tiam kiel lernejano kaptita de sia instruisto, transdonis al ŝi la skribtabuleton. La junulinoj mienis same malkomforte. Agripina ĵetis rapidan rigardon al la poemo – ŝajne ĝi estas celata al juna virino, kies ĉarmojn li admiras. La poemo estis sufiĉe lerte verkita, kaj sprita pli ol sugesta. Se ĝi estas intencita por unu el la amikinoj de Oktavia , ĝi estas tute netaŭga – iliaj patroj certe volus scii, ke ili ricevas ampoemojn de iu junulo. Aŭ ĉu ĝi estas direktata al iu popolanino, kiu atendos donacojn kaj juvelojn anstataŭ edziniĝon por kompensi ŝian komplezemon? Tito evidente rajtas sendi poemojn al tiaj virinoj, sed kial li montru ilin al Oktavia kaj ŝiaj amikinoj? Tio en si mem estus tro granda aŭdacaĵo. “Kaj kiu estas la bonŝanca ricevonto?” Agripina demandis.
Tito jam rekaptis sian memfidon. “Ho, tio estas nur literatura ekzerco, Julia Aŭgusta. Mi ne vere intencis ĝin por specifa virino.”
Agripina sciis, ke li mensogas. Ŝi redonis al li la tabuleton.
Pasis kelkaj tagoj antaŭ ol Agripina havis okazon por paroli kun Oktavia . Ili iris por inspekti la platformon, kiu subtenos la templon de Klaŭdio. Verdire seniluziigis Agripina n la manko de intereso, kiun Oktavia montras pri la projekto, kaj ŝi esperis flamigi ĝin per vizito al la konstruejo.
Ilia portolito veturis je digna rapideco tra la stratoj, post la du liktoroj de Agripina . Oktavia babilis senĉese, esprimante apartan intereson pri eleganta butiko de ceramikaĵoj, kiun ili hazarde pasis irante laŭ la Sankta Vojo. Agripina suspektis, ke la junulino divenis pri kio ŝi volas paroli, kaj provas deturni ŝin per hajlo da sensignifaj vortoj.
“Ĉu vi vere kredas, ke paĉjo fariĝis dio?” Oktavia subite demandis.
Agripina ne emis al filozofia cerbumado, sed tio estis demando, kiun eĉ ŝi estis devigata alfronti, dum ŝi diskutis lian diigon kun la diversaj senatanoj, kiuj konsentis subteni la proponon. “Verŝajne ne via patro mem – evidente neniu imagas, ke li festenas kun la aliaj gedioj sur la pinto de la Monto Olimpo. Sed eble la digno kaj potenco de la Roma imperiestro – mi certas, ke oni povus vidi tion kiel dian atributon. Kiam ni inaŭguros lian templon, ni metos tion antaŭ la popolon, por ke oni adoru ĝin.”
“Ĉu vi pensas, ke eble li vidas nin? Foje mi havas la senton, kvazaŭ li ankoraŭ estas tre proksima al mi.”
Jen la ŝanco por Agripina . “Certe ekzistas la ebleco, ke li rigardas vin. Kaj mi scias, ke vi ne volus fari ion ajn, kion li ne aprobus.”
Oktavia ne tuj respondis. Sendube ŝi jam vidis, kien ĉi tiu konversacio kondukas. Post hezito ŝi diris: “Kelkaj el liaj ideoj estis iom eksmodaj.”
“Pri kelkaj aferoj, jes. Pri konduto ĉe la tablo kaj tiel plu. Sed ne pri la gravaj aferoj – tiuj ne ŝanĝiĝas.”
“Ne, kompreneble ne.”
“ Oktavia , ĉu vi opinias, ke via patro estus kontenta vidi vin legi ampoemojn kun Tito Flavio?”
“Tio ne estis ampoemo, kuzino Agripina . Ĝi estis nur ŝerco.”