Ŝi silentiĝis. Pina denove pasigis la langon laŭ sia dento, dum ŝi konsideris la signifon de la vortoj, kiujn ŝi ĵus aŭdis. Se ŝia patrino ne estus farinta tiun eraron, se ŝi estus preparinta ĝuste la grundon...
La voĉo de Livia , nun klara kaj decida, interrompis ŝiajn pensojn. “Vi estas la filino de Ĝermaniko, kaj tio donas al vi bonan fundamenton. Sed memoru ĉiam jenon: tio estas nur la fundamento. Ĝi ne estas la tuta konstruaĵo.”
La du avinoj de Pina kisis kaj gratulis ŝin, tiam Antonia sugestis, ke eble ŝi volas sciigi la novaĵon al siaj gefratoj. Pina eliris el la studoĉambro kaj paŝis malrapide al la ĝardeno. Ŝi sentis eksciton pro la interparolo kun Livia . Ŝi imagis sin kiel edzinon de la konsulo, aŭskultantan dum li provas siajn paroladojn, same kiel ŝi faras por sia frato – sed nun ŝi memoris la prezon pagendan por tiu ebriiga perspektivo. Edziniĝon al Gneo Domicio Ahenobarbo, tiu palvizaĝa viro kun la ruĝa hararo de Traka sklavo, lentuga kiel plateso apenaŭ tirita el la akvo.
“Kion vi faradis tiel longe? Kion deziris avinjo?” la fratinoj de Pina volis scii, tuj kiam ŝi revenis al la ĝardeno.
Pina memoris, ke ŝi estos edzino de konsulo. Necesas montri la trankvilan dignon konvenan por ŝia estonta situacio. “Mi edziniĝos.”
“Edziniĝos!” Estis aŭdebla la entuziasmo en la voĉo de Sinjo. “Al kiu?”
“Gneo Domicio Ahenobarbo. Li estas la nevo de avinjo.”
“Ĉu Domicio?” Boteto diris. “Ne tiu kun la ruĝa hararo kaj lentugoj?”
“Verŝajne jes. Li ĉeestis la vesperan festenon de avinjo Livia .”
Boteto kapneis kvazaŭ li ne kredus tion. “Certe estas iu eraro. Li estus povinta havi iun ajn, kiun li dezirus, kaj li prenas knabineton kun grasa vizaĝo kaj denta problemo.”
Pina sciis, ke ŝi neniam lasu sian fraton vidi, kiam unu el liaj sagoj trafis la celon. “Li estus povinta havi iun ajn, kiun li deziras”, ŝi diris, “kaj li elektis min.”
“Jen la kialo, kial avinjo alvokis nin por saluti ŝiajn gastojn”, Sinjo diris. “Ŝi volis montri al li lian estontan edzinon. Vi ĉeestis, Boteto, vi restis tie la tutan vesperon. Kia li estas?”
“Li parolis la tutan vesperon pri la banejo, kiun li alkonstruas al sia domo. La muroj estos tegitaj per Friga marmoro, kaj la kuvo per Numida. Estas grave, ke la naĝejo estu sufiĉe profunda por plonĝado. Mi ĉiam naĝas dekduoble ĝian tutan longon, kiel unuan aferon ĉiumatene. ”
Pina estis konsternita. Ĉu jen la estonta konsulo promesita al ŝi de ŝia avino? “Ĉu li diris, kie li loĝas?” ŝi demandis per laŭeble firma voĉo.
Boteto kliniĝis malantaŭen kun siaj manoj kunplektitaj ĉe lia nuko, kaj studis la dekoraciaĵojn sur la plafono de la kolonaro. Konsiderinte la demandon sufiĉe longe li respondis: “Mi kredas, ke li menciis la Sanktan Vojon.”
“Tio estas dezirinda loĝloko”, Sinjo diris. Aŭdiĝis en ŝia voĉo envia tono. “Vi estos tute proksima al la plej bonaj vendejoj.”
Tipa komento de Sinjo, Pina pensis. Ĉu ŝi ne komprenas, ke ŝi kaj ŝia familio loĝas sur Palatino en domoj, kiuj iam estis la hejmoj de Aŭgusto kaj Ĝermaniko? Kie ajn loĝos la edzo de Pina , ŝia nova adreso neniam povos esti same eminenta kiel tiu, kiun ŝi forlasos. Ŝi tamen ne intencis dividi siajn dubojn kun Sinjo. Ŝi ĵetis al sia fratino feliĉan rideton, kvazaŭ ŝia sola deziro estus vagi inter la homamasoj ekster la luksaj butikoj laŭ la Sankta Vojo.
“Kaj li parolis pri sia vilao en Bajo”, Boteto aldiris. “Laŭ li, tio estas la plej bona loko por pasigi la someron.”
“Bajo!” Pina ripetis. Panjo, laŭ ŝia scio, malaprobas Bajon, kaj same Avinjo Livia . Aferoj okazas tie – Pina ne sciis precize, kiaj estas tiuj aferoj, sed ŝi havis malklaran ideon, ke Bajo estas la loko, kie virinoj renkontas viramikojn kaj faras tiujn agojn, kiujn nur geedziĝintaj paroj rajtas fari. Ankaŭ Cicerono malaprobis Bajon; tio estis unu el la ĉefaj ingrediencoj en lia atako kontraŭ Klodia . Ne necesis, ke li specifu, kiel Klodia pasigis tie sian tempon. Sufiĉis la nura fakto, ke ŝi iris al Bajo.
“Li certe estas tre riĉa”, Sinjo diris. “Vi havos amason da mono post via edziniĝo. Kion vi faros per ĝi?”
Jen detalo pri kiu Pina ankoraŭ ne pensis. “Mi ne scias. Mi ŝatus havi mian propran bibliotekon – same kiel avinjo Livia .”
“Bibliotekon!” diris Sinjo. “Vi povus havi vian propran bienon en la kamparo kun ĝardenoj kaj sklavoj, kaj fiŝbaseno, kiel avinjo Antonia havas en Baulo.”
“Vi povus fariĝi mecenato”, Livila diris. “Vi povus komisii al iu verki la historion de nia familio, kaj tiam en la unua folio tiu homo dankos vin, same kiel oni vidas komence de tiuj historioj en la biblioteko de Oĉjo Klaŭdio.”
“Kiam estos la geedziĝa festo?” Sinjo demandis.
“Kiam ni iros al Baulo. Venos onklo Tiberio.”
“Tio ne donos multe da tempo”, Sinjo diris. “Necesos mendi por vi novajn vestojn.”
“Novajn vestojn!” Boteto diris. “Pli utilus nova vizaĝo.”
“Ĉesu ĝeni, Boteto”, Sinjo diris. Ŝi returnis sin al Pina . “Vi bezonos vian propran servistinon. Mi scivolas, ĉu avinjo permesus al vi tuj aĉeti sklavinon.”
“Mi preferus havi Eklogon.”
“Vi ne povas preni Eklogon”, Livila diris. “Kion farus mi kaj Sinjo?”
Livila havas nur dek jarojn, Pina pensis – kompreneble ŝi ankoraŭ bezonas ilian vartistinon. Kaj tamen, tio ne estas malbona ideo. Eklogo estis kun ili de kiam Pina memoris; ŝi estis la nutristino de ŝi kaj Sinjo kaj prizorgis ilin, kiam ilia patrino iris orienten por resti kun ilia patro. Pina sentus sin multe pli feliĉa, kiam ŝi transloĝiĝos al nova hejmo, se ankaŭ Eklogo troviĝus tie. Eklogo estus iu jam konata, iu al kiu ŝi povus konfidi, iu por glatigi la vojon ĉe la gesklavoj de ŝia edzo, kaj subteni ŝin inter tiom da novaj homoj. La edziniĝo kun Gneo Domicio estus multe pli facile frontebla, se ŝi rajtus venigi Eklogon.
PARTO DUA
Domicio
1
En Baulo
Aŭtune, 28 pK
“Ha, la tri diinoj!” Praonklo Tiberio etendis siajn lipojn per rideto, kiu malkaŝis mankantan denton ĉe unu flanko. Tiberio laŭŝajne neniam perfektigis la arton rideti; li ĉiam aspektis, kvazaŭ iu ĵus instruis al li kiel fari tion. Instigite de siaj avinoj, Pina kaj ŝiaj fratinoj alproksimiĝis por loki siajn devigajn kisojn sur lian vangon. Lia haŭto aspektis tubera kaj malsana, kaj sur lia vizaĝo estis makuloj de sekiĝinta pasto, fendiĝintaj por malkaŝi aĉajn ulcerojn.
Por la tri knabinoj, onklo Tiberio ĉiam estis distanca figuro, kiu alrigardis ilin dealte: al tiuj alteco kaj distanco kontribuis ne nur lia impona staturo sed ankaŭ la konscio, ke li estas la imperiestro. De la lastaj tri jaroj tiu distanco pligrandiĝis en ĉiuj sencoj de la vorto, de kiam ilia praonklo retiriĝis al insulo laŭ la Kampania bordo, rezistante ĉiajn sugestojn, ke finfine li revenu al la ĉefurbo. Neniu sciis, kial li forrestis tiel longatempe. Livia kaj Antonia neniam diskutis la demandon antaŭ siaj genepoj, sed Pina ja de tempo al tempo kaptis interŝanĝon de rigardoj, ĝenatan klaketon de la lango, aŭ malpaciencan elspiron, kiuj sugestis, ke ŝiaj du avinoj estas malkontentaj pro lia longedaŭra malĉeesto.