Выбрать главу

Agripina  memoris, kiel Oktavia  saltetis, kiam ŝi venis en la ĝardenon, kiel li klakfermis la skribtabuleton. “Eble venis la tempo, kiam Tito komencu sian armean karieron.”

Tiumomente ili preterpasis la statuon de Klelia , kaj Oktavia  fiksrigardis la soklon kvazaŭ ŝi legus la epigrafon. Tiam ŝi diris: “Ĉu li ne estas ankoraŭ juna por eniri la armeon?”

“Ĉu vi scias, ke Livia  iam diris al mi, ke la edzino de la imperiestro devas neniam fari aŭ diri ion ajn, kion ŝi ne volus aperigi en la hejma taglibro.”

“Kio pri la imperiestro? Ĉu li rajtas fari aferojn, kiujn li ne volus aperigi en la taglibro?”

Tio estis neatendita. “Kial vi diras tion? Ĉu mia filo ne estas al vi bona edzo?”

“Li ne traktas min malbone”, la junulino ekdiris, tiam silentiĝis. Agripina  atendis; ŝi vidis, ke restas ankoraŭ io direnda. Ŝajnis, ke Oktavia  luktas pri io, kion ŝi deziras diri, tiam ŝi subite eksplodis. “Ho, kuzino Agripina , li havas koramikinon! Li festas ĉiuvespere kun siaj amikoj, sed li ne volas, ke mi ĉeestu. Ĉeestas ŝi anstataŭ mi, kaj tiam li pasigas kun ŝi la nokton.” La voĉo de Oktavia  tremis, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj. “Li neniam venas al mia ĉambro, kaj poste... kaj poste li pasigas la nokton kun ŝi anstataŭ mi.”

Oktavia  jam laŭte ploris. Ŝiris Agripina n kontraŭaj emocioj. Estis kunsento pro la humiliĝo de la junulino, la deziro defendi sian filon, sed ankaŭ kolero kontraŭ Nerono, kies traktado de sia edzino estas tiel nekonvena. Ŝi jam sciis pri la festoj. Pola  rakontis al ŝi pri ili, kaj laŭ la priskribo ili certe ne estas okazoj, kiujn oni aperigu en la hejma taglibro. Ŝi estus preferinta, ke Nerono pasigu siajn vesperojn diskutante politikajn aferojn kun elektitaj gastoj el la senato, sed Agripina  malvolonte akceptis, ke junaj viroj ja bezonas amuziĝi.

“Mia kara, ĉu vi diras al mi, ke Nerono ne plu dormas kun vi?”

“Li neniam faris. Nur kelkajn fojojn tuj post nia geedziĝo.”

Agripina  memoris sian propran edziniĝan nokton – kiel ŝi kuŝis enlite dum Domicio kaj Eklogo murmuris kaj baraktis apud ŝi. “Ne atendu, por ke li venu al vi. Simple iru al lia ĉambro kaj enlitiĝu apud lin.”

“Mi timas trovi ŝin tie.”

Agripina  vidis sin mem stari apud la lito de Domicio dum du paroj da okuloj rigardis supren al ŝi. “Vi estas la edzino de la imperiestro, ne ŝi. Simple diru al ŝi: Eliru el la ĉambro. Mi dormos kun mia edzo.

“Jes, eble mi povus provi tion.” En la voĉo de Oktavia  vibris dubo.

Estis klare al Agripina , ke ŝi havas neniun intencon fari tian aferon. Kaj kompreneble ankaŭ ŝi mem bezonis tri aŭ kvar jarojn, antaŭ ol ŝi trovis sufiĉan kuraĝon por ĵeti Eklogon el la lito de sia edzo. “Mi parolos kun Nerono. Sed mi tamen devas diri ion – eĉ se li ne pasigas kun vi ĉiun nokton, estas nur unu loko kie respektinda virino rajtas serĉi seksumadon, kaj tio estas ĉe ŝia edzo. Mi neniam plu volas vidi vin legi poeziaĵojn kun Tito Flavio. Ĉu vi komprenas?”

Sekvis longa silento. Finfine Oktavia  diris: “Mi ne miskondutis kun Tito – nur legis poemon. Nerono rajtas iri al festoj, kaj eliri kun siaj amikoj, kaj pasigi ĉiun nokton kun tiu virino, kaj mi eĉ ne rajtas paroli kun amiko.”

“Virino devas agi tre prudente. Mia patrino ofte ricevis vizitojn de viramikoj post la morto de mia patro. Mi scias, ke ilia konduto estis absolute taŭga – mia patrino neniam estus permesinta al si misagi.” Dum ŝi parolis, Agripina  ekpensis pri la patrino de Oktavia . Ankaŭ Mesalina  havis viramikojn, sed neniu povus pretendi, ke ŝia konduto estis akceptebla. Kun ioma konfuzo ŝi aldiris rapide: “Ili faris nenion krom vespermanĝi kune kaj konversacii – estis nenio sekreta en la situacio, kun sklavoj kiuj moviĝis tra la ĉambro, kaj eble hazardaj vizitoj de aliaj geamikoj. Sejano uzis tion kiel pretekston por denunci ŝin en la senato. Li diris, ke ŝi havas amanton, kaj ke ili konspiras kune por forigi la imperiestron.”

“Kio okazis al via patrino?”

“Ŝi ĉesis manĝi. Mi pensas, ke tio okazis, kiam ŝi aŭdis, ke Nerono estis mortigita – tiu estis mia frato Nerono, ŝia filo. Kaj tio estas facile imagebla. Blokita sur tiu insulo, jaron post jaro, kun sia pli aĝa filo morta, Druso en malliberejo, kaj la propra nomo misprezentata en la senato... La tuta afero estis por ŝi neeltenebla. Ŝi tutsimple rezignis.” Agripina  tre malofte parolis pri sia patrino. Ŝi ne povis konvinki sin rakonti al Oktavia  la aliajn detalojn: kiel la gardistoj provis nutri ŝin perforte kaj bategis ŝin tiel kruele, ke ŝi perdis la vidkapablon de unu okulo.

Ili pluveturis en silento. Agripina  ankoraŭ digestis la informon de Oktavia  pri Nerono kaj lia koramikino. Pola  ja estis dirinta al ŝi ion pri junulino, sed ŝi ne konstatis, ke la afero estas tiel serioza. Ŝi akceptis ĝin same kiel la festojn, kiel unu el la aferoj, kiujn junaj viroj faras. La tuta situacio kirlis malagrablajn memorojn. Domicio kaj Eklogo... kiom tio humiligis ŝin. Kaj poste, kiam ŝi renkontis Lepidon, ŝi estis preta fali en liajn manojn kiel matura piro.

“ Oktavia , mi komprenas, ke tio kaŭzas multe da ĉagreno, kiam la propra edzo dormas kun aliaj virinoj, sed ĝuste tiel kondutas la viroj. Eĉ Aŭgusto foje havis amrilatojn, sed Livia  sciis, ke estos en ŝia plej bona intereso ŝajnigi ne rimarki. Eĉ se via edzo seksumas kun aliaj virinoj, tio ne donas al vi la rajton fari same.”

Oktavia  diris nenion. Agripina  ne certis, ĉu ŝi komprenas la seriozecon de la situacio. “Estas tre danĝera afero por virino preni amanton. Vi scias, kio okazis al mia onklino Julia .” Pli bona ekzemplo estus Mesalina , sed prefere ŝi ne aludu al tio.

“Ne vere. Mi scias, ke ŝi estis sendita en ekzilon.”

“Ŝi havis ĉion: infanojn, riĉaĵojn, prestiĝan familion, sukcesan edzon – li fariĝis konsulo ne longe poste ilia geedziĝo. Sed ŝiaj interesoj estis frivoloj, laŭ tio kion mi aŭdis – ŝi ĝuis amuziĝi kaj organizi festojn. La sekvo estis, ke ŝi renkontis belan junan senatanon kaj enamiĝis al li. Tio malkovriĝis kiam ŝi gravediĝis. Ŝi estis forsendita al tute eta insulo, eĉ pli malgranda ol tiu, kie oni tenis mian patrinon. Kaj tie ŝi pasigis sian tutan postan vivon – ankoraŭ dudek jarojn.”

“Kio okazis al la bebo?”

“Aŭgusto ordonis, ke oni elmetu ĝin, ĉar ĝi estis la frukto de adulto.”

“Sed la bebo ne kulpis pri tio!”

“Tiajn aferojn oni kutimis fari tiutempe. Kaj kompreneble ŝi neniam plu vidis ankaŭ siajn aliajn gefilojn.” La restantaj gefiloj de Julia : unu el ili estis Emilia   Lepida , kiu vidis detruitaj la esperojn de sia filo, kaj kies filino estis ekzilita pro incesto.

“Dudek jaroj! Kiel ŝi povis elteni tion – mi certas, ke mi mortigus min, se mi estus devigata resti sur eta insulo dum dudek jaroj.”

“Mi ofte pensadis pri ŝi kiam mi estis en Pontio – tiutempe tio ŝajnis absolute ebla, ke ankaŭ mi restos malliberulo tie dum mia tuta cetera vivo. Ha, jen ni alvenas.”

La portistoj demetis la portoliton ĉe la bazo de la giganta platformo, kiu estos la fundamento de la nova templo. Servistoj helpis Agripina n elpaŝi, kaj poste Oktavia n. Agripina  estis sufiĉe kontenta pri ilia konversacio; estis klare, ke Oktavia  ensorbis la lecionon. Sed ŝi vidis nun, ke antaŭ ŝi staras diskuto eĉ pli malfacila. Kiam ili reiros, necesos paroli kun Nerono.