Eĉ de la koridoro Agripina aŭdis, ke okazas ia distraĵo. Sed ĉu la horo ne estas tro frua por alvoki flutistinojn? Ŝi puŝe malfermis la pordon, kaj renkontis la okulojn de ses-sep homoj. Pluraj gejunuloj kuŝis sur divanoj ĉirkaŭ malalta tablo kie estis aranĝitaj vinpokaloj kaj diversaj manĝaĵetoj. Sur la ĉefa divano estis Nerono – kaj apud li kuŝis eleganta juna virino. Du sklavinoj distris la ĉeestantojn per muziko el paro da duoblaj flutoj; dum ili ludis ili balanciĝadis per graciaj movoj kiel ekzotikaj birdoj. Je signo de Nerono ili silentiĝis.
“Mi vidas, ke vi havas gastojn, Nerono.” Agripina preferis nomi lin per lia oficiala nomo, kiam ĉeestis aliaj homoj. Ŝi ricevis rapidan impreson pri delikataj trajtoj, delikataj manoj, subtilaj arkaj brovoj super brilantaj okuloj muntitaj en malhela haŭto, kiu sugestis, ke ŝi ne apartenas al unu el la ĉefaj familioj de Romo.
Nerono elspiris. “Ĉu nepre ĉi-momente?”
Agripina ne respondis. Li estas imperiestro; ŝi ne perdigu al li la dignon antaŭ liaj gastoj, eĉ se senvaloraj. Ŝi atendis.
“Nu bone, en ordo”, li grumblis. “Restu ĉi tie”, li aldiris al siaj geamikoj. “Mi revenos post momento. Sciigu al la sklavoj, se vi bezonos ion.”
Li sekvis Agripina n en la apudan studejon kaj fermis la pordon. “Ĉu vere necesis entrudi tiumaniere? La imperiestro estas mi, laŭdire – kiel tio aspektas, kiam mia panjo sekvas min ĉie por konstante memorigi min pri miaj devoj?”
“Mi ne atendis trovi, ke vi festenas en tia horo de la tago. Mi supozis, ke vi havas pli gravajn aferojn por fari.”
“Ĉu mi ne rajtas foje paŭzi? Mi estas devigata ĉiuvespere manĝi kun maljunaj teduloj kiel Antistio Veto. Almenaŭ permesu al mi renkonti miajn geamikojn dumtage.”
Iel Nerono ĉiam sukcesis trarompi la sinregon de sia patrino laŭ maniero, kiun povis fari neniu alia homo. “Lucio, permesu al mi memorigi vin, ke Antistio estas via kunkonsulo. Vi ricevis la plej altan honoron, kiun la senato povas atribui – la plejmulto da homoj devas strebi dum jaroj por atingi tiun pozicion, pene grimpante supren, paŝon post paŝo. La homoj ja atendas, ke vi almenaŭ montru ian intereson pri via laboro.”
“La plej alta honoro! La homoj atendas!” li mokis ŝin.
“Lucio, estas momentoj kiam mi demandas min, ĉu vi vere deziras esti imperiestro.”
Finfine ŝiaj vortoj ŝajnis atingi lin. “Panjo, kompreneble mi deziras esti imperiestro. Estas nur tiel ke... nu, la afero foje estas tiel peza.”
Malgraŭ ĉio, Agripina estis kortuŝita. Finfine ŝia filo havas apenaŭ dek sep jarojn; ne estas mirige, ke li sentas sin superŝutita de la postula tasko per kiu li estas ŝarĝita. “Kompatinda Lucio! Vi estis ĵetita en la aferon multe pli frue ol mi iam ajn atendis.” Ŝi tuŝis lian brakon konsole. “Mi scias, ke la afero estas malfacila, sed vi plenumas ĝin vere bone. Tiu parolado, kiun vi faris ĉi-matene en la senato – via prezentado daŭre pliboniĝas.”
“Jes, sed tio ne estis mia propra parolado. Mi nur laŭtlegis ĝin – iu ajn stultulo povus fari tion.”
“Mia kara, neniu diras, ke vi devas verki viajn proprajn paroladojn. Via tasko kiel imperiestro ne estas mem fari ĉion, sed elekti la ĝustajn homojn, por ke ili agu por vi.”
“Nu, mi faras tion, supozeble – aŭ pli ĝuste, vi faras. Ĉu pri tio vi venis paroli kun mi?
“Ne precize.” Agripina jam zorge pretigis sin por ĉi tiu konversacio. Ĝi komenciĝis iom fuŝe, sed almenaŭ li donis al ŝi oportunan enirpunkton. “Mi longe parolis kun Oktavia antaŭ kelkaj tagoj. Mi demandis ŝin, kiam vi kaj ŝi naskos posteulon. Ŝi diris al mi, ke se la aferoj daŭros same kiel nun, tute ne aperos posteulo.”
“Panjo, estas amaso da tempo! Kaj cetere, ŝi estas nur dekkvin-jara. Ĉiuj kuracistoj diras, ke prefere ni atendu unu-du jarojn.”
“Lucio, kiom da fojoj mi devas memorigi vin, ke vi devas firmigi vian pozicion? Vi ne estas la sola posteulo de Aŭgusto.”
“Venos infano, mi promesas tion. Vi mem ne naskis tuj post via edziniĝo, ĉu ne?”
Tio estis temo, kiun Agripina preferis ne diskuti. “Kiu estis tiu junulino?”
“Kiu junulino?”
Ĉu vere li deziras, ke ŝi specifu? “Tiu, kiu kundividis vian divanon.”
“Ho, tiu. Ŝia nomo estas Klaŭdia Akteo.”
“Ĉu ŝi estas liberigita sklavino? Ŝi kondutas laŭ aparte intima maniero, kundividante divanon kun la imperiestro.”
“Panjo, tiuj homoj estas miaj geamikoj. Ne necesas, ke ili sidu laŭ vicordo de socia rango.”
“ Oktavia diris al mi, ke vi ne dormas en ŝia lito de kiam vi unue geedziĝis. Kiel vi atendas produkti heredonton, se vi pasigas ĉiujn noktojn kun sklavino?”
“Ŝi ne estas sklavino! Ŝi estas libera.”
“Lucio – mi memorigu vin, ke vi havas edzinon. Tio, kion vi faras, estas insulta. Ĝi estas pli ol insulta, ĝi estas humiliga por ŝi. Ĉu vi ne povas imagi ŝiajn sentojn, kiam la tuta mondo vidas ŝian edzon senkaŝe amuziĝi kun alia virino?
“Ĉiuj sciis, ke Klaŭdio havis amatinon – eĉ du amatinojn. Se li rajtis fari tion, kial ne mi?”
“Klaŭdio estis mia onklo. Mi preferis, ke tio estu klara al ĉiuj, ke li plezurigas sin aliloke.”
“Kaj kio pri mia patro? Ne supozu, ke mi ne scias pri tiu bieno, kiun li havis en Pirgio, kaj pri ĉiuj duongefratoj, kiujn mi neniam renkontis.”
“Ho, do vi deziras renkonti ilin, ĉu? Eble vi eĉ volus nomumi kelkajn al la senato. Mi certas, ke la senatanoj estus tre impresitaj, se ili malkovrus kiajn parencojn havas ilia imperiestro.”
“Panjo, mi nur volas diri, ke estas tute normala afero havi koramikinon.”
“Kaj mi volas diri, ke estas normala afero dormi kun via edzino de tempo al tempo. Vi havas amatinon, sed kion ŝi devas fari, laŭ vi?”
“Mi bedaŭras, ke vi edzigis min al ŝi.”
“Kion! Ĉu vi ne komprenas, ke ŝi konsistigas tri kvaronojn de via pretendo esti imperiestro? Per via edziĝo kun Oktavia , vi fariĝis la sekvonto de Klaŭdio.”
“Ne estas tio la problemo, panjo. Estas simple tiel, ke... nu, mi konas ŝin de tiom da jaroj. Ŝi estas mia adopta fratino. Mi ne ŝatas dormi kun ŝi – mi sentas tion nekonvena.”
“Lucio, la demando ne estas, ĉu vi ŝatas tion aŭ ne. La demando estas, ĉu vi faros vian devon kiel edzo.”
“En ordo, en ordo, mi faros. Kaj nun, se ĉion vi findiris al mi, mi reiros al miaj geamikoj.”
5
En Romo
Somere, 55 pK
“Panjo, ĉu mi povas paroli kun vi momenton?”
“Nu, Lucio, kiel agrabla surprizo! Venu sidi apud mi.” Agripina kuŝis sur divano sub la ombro de la kolonaro, kiu ĉirkaŭis tiun malgrandan formalan ĝardenon, kie antaŭ kelkaj monatoj ŝi trovis Oktavia n kaj ties amikinojn kun Tito. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, kaj tuj alrapidis servisto por demandi, kion ŝi bezonas. “Alportu divanon por la imperiestro”, ŝi diris. “Ĉu vi tagmanĝis?” ŝi demandis sian filon. “Mi ordonos al la sklavoj alporti plian porcion.”
Dum ili atendis, Nerono eksidis sur la randon de ŝia divano kaj prenis tranĉaĵon da ovoflano de la malalta tablo staranta apude.
“Kion vi opiniis pri la kunsido?” Agripina demandis.
“Ĝi ŝajnis al mi progresi tre glate”, Lucio diris. Agripina aŭdis hezitan noton en lia voĉo. Ŝi sciis, ke li atente elektas siajn vortojn, kontrolante ŝian reagon per unu okulo, ne tute certe, ĉu la kunsido efektive progresis glate aŭ ne. “Mi admiris vian manieron trakti ilin”, li aldiris.
Agripina estis kontenta aŭdi lian komenton. Dum ilia privata renkontiĝo kun la Armenaj ambasadistoj, Lucio ĉeestis pli kiel observanto ol kiel partoprenanto, kaj ŝi timis, ke povus ŝajni al li kvazaŭ ŝi elŝlosis lin el la diskuto. Ŝi ja ŝajnigis konsulti lin, sed ŝi ne povis riski, ke li fuŝu la tiklan interparoladon. Eble kiam li estos pli sperta... Ŝi sciis, ke ŝi mem havas la famon de ruza strategiisto, kaj ŝi ĝuis paŝi tra la stadioj de delikata marĉandado same kiel lerta ludanto ĝuas konkurson de triktrako.