Выбрать главу

“Kio estas tio ĉi?” Lucio demandis, prenante paron da skribtabuletoj, kiuj kuŝis apud ŝia telero. “ Du divizioj restu en Siria Provinco, ” li legis. “ Infanterio kaj kavalerio bazitaj en Kapadocio marŝu direkte al Armenujo... Ĉu vi neniam ĉesas labori?”

Agripina  estis tentata respondi, ke prefere Nerono mem prenu sian laboron pli serioze. Sed malofte okazis, ke li venis babili kun ŝi, kaj ŝi bedaŭrus detrui la bonhumoran etoson. “Mi nur notas iujn ideojn por la venonta fazo de la intertraktado. Palaso skribis al mi resumeton de la situacio ĉe la landlimo.”

“Ho jes, pri Palaso”, li diris. “Estas io, kion mi volas diri al vi.”

En tiu momento alvenis paro da sklavoj kun la dua divano. Dum ili sternis la kovrilon kaj aranĝis la kusenojn, Nerono eliris sub la sunlumon por plaŭdeti per siaj manoj en la fontano kaj lavi sian vizaĝon. Li gajnis pezon dum la lastaj monatoj, Agripina  rimarkis, sed tio estas tute en ordo. Ĝi aldonas al lia digno, al lia ĉeesto.

La divano estis preta, kaj Nerono revenis al sia loko. La sklavoj alportis senluksajn pladojn de fiŝetoj kaj poreoj, plenigis la vinpokalojn, kaj finfine retiriĝis.

“Kion vi volis diri al mi?” Agripina  demandis. “Ion pri Palaso, mi kredas.”

“Jes, estas tiel, panjo”, Nerono respondis. “Mi pensas, ke venis la momento, kiam Palaso emeritiĝu.”

“Emeritiĝu?” Agripina  ripetis mire. “Sed kial li emeritiĝu? Estas vere, ke li ne estas juna, sed li restas en bona sano...”

“Ne pro tio”, Nerono diris. “Estas simple tiel, ke... nu, mi promesis al la senato, ke mi malpliigos la influon de mia propra domanaro.”

Do, jen la afero! Tiu serpento! Post ĉio, kion ŝi faris por li, post kiam ŝi persvadis Klaŭdion revoki lin el la ekzilo... kaj tiel li dankas ŝin: per forigo de ŝia plej fidata konsilanto. “Tio estas ideo de Seneko, ĉu ne”, ŝi diris.

Nerono restis silenta; ŝajne li estis pensanta kiel reagi.

“Ne necesas respondi”, ŝi diris. “Vi ne kapablas fari tian decidon sola. Sen Seneko por verki por vi la vortojn, vi eĉ ne povas klarigi al mi vian kialon.”

“Mi povas, kompreneble mi povas, panjo. Mi nur volis pensi, kiel plej bone prezenti al vi la aferon. Estas tiel, kiel mi ĵus diris al vi. Mi promesis, ke mi malpliigos la influon de mia propra domanaro. Kiel mi povos reteni la fidon de la senato, se mi ne plenumos miajn promesojn?”

“La fidon de la senato! Ne estis la senato, kiu transdonis al vi la imperiestrecon, sed la Pretoranoj. Kompreneble la senatanoj volas pensi, ke ili regas – kaj jes, vi prave lasas ilin kredi tion. Tio, kion vi ne komprenas, estas la plej baza leciono rilate al politikaj aferoj: la diferenco inter ŝajno kaj realo. Estas unu afero doni al la senato ŝajnan  potencon. Nur malsaĝulo efektive donas ĝin al ili.”

Nerono malfermis sian buŝon por respondi, sed Agripina  ankoraŭ ne finis. “Ĉiuokaze, tio ne estas la ĉefa afero. La ĉefa afero estas, ke troviĝas neniu homo en la senato pli kapabla ol Palaso. Kiom la senatanoj scias pri financoj – aŭ Seneko, cetere? Sen Palaso, mi kaj vi estus senhelpaj.”

“Mi diris al la senato, ke mi malpliigos la influon de la palaca domanaro, kaj tion mi faros.” Nerono rektigis sin sur la divano kaj rigardis ŝin rekte en la okulojn. “Kaj tio inkluzivas la patrinon de la imperiestro.”

Estis kvazaŭ li pugnobatus ŝin en la ventron. Agripina  volis kontraŭkrii ian koleran rebaton, sed ŝi tuj konstatis, ke tio estus eraro. Tra la buŝo de ŝia filo parolas Seneko, kaj iam ŝi devos okupiĝi pri tiu homo, sed la tuja neceso estas resti trankvila, kalkuli. Ŝia menso rapide konsideris la eblojn.

Nerono intertempe profitis de ŝia silento por organizi siajn argumentojn. “Panjo, mi ne volas kvereli kun vi. Mi celas diri... nu, kompreneble estas vi, kiu scias, kiel la senato funkcias, kaj mi ne estus povinta elturniĝi sen vi dum la unuaj monatoj...”

“Dum la unuaj monatoj! Do vi kredas, ke nun vi povos elturniĝi – vi, deksep-jara knabo!”

“Mi ne estas knabo, mi estas viro, kaj devus fari la decidojn nur viroj. Tiu afero pri Armenujo – la homoj diras, ke nian politikon diktas virino, kaj kion virinoj povas kompreni pri eksterlanda politiko? Kaj plia afero – ili ne ŝatas la manieron, laŭ kiu vi kaŝe observas debatojn en la senatejo. Tio estas afero por viroj, ne por la patrino de la imperiestro.”

Agripina  ne intencis permesi, ke li puŝu ŝin en defendan pozicion. “Lucio, vi scias same bone kiel mi, ke mi estas egale lerta pri politika strategio kiel iu ajn el la viroj en tiu ĉambro – kaj multe pli ol la plejmulto kiam temas pri diplomatio. Mia patro estis majstro de diplomatio, kaj mi heredis lian talenton. Bedaŭrinde, se juĝi laŭ viaj maltrafaj argumentoj ĵusaj, tiu talento ne transdoniĝis al lia nepo. Ĉu vi kapablas diri al mi ion ajn, kio ne estas fuŝa versio de la opinioj de via instruisto? Kaj nun mi devas peti vin foriri. Mi volas ordigi miajn notojn pri la kunsido, dum ĝi restas freŝa en mia menso – kaj permesu al mi memorigi vin, ke la laboro de reganto bezonas tempon kaj koncentriĝon. Ĝi ne estas io, kion oni faras dum la paŭzetoj inter distraĵoj kun siaj geamikoj.” Ŝi estus volinta aldoni: “... kaj kuŝado enlita kun via putino”, sed la prudento avertis ŝin, ke tio estus unu vorto troa.

“Mi bedaŭras, ke necesas fari la aferon tiumaniere”, Nerono diris. “Ĉiuokaze, mi decidiĝis. Palaso foriros. Ĝis la revido, panjo.”

Kiam li estis for, Agripina  saltis de sia divano kaj paŝis tien-reen sub la plena ardego de la suno. Ŝi konstatis, ke ŝi tremas. Ŝi devus finverki la paroladon, kiun Lucio prezentos morgaŭ, sed ŝi ne povos koncentriĝi. Ĉu Palaso scias, ke oni intrigas por forigi lin? Necesas averti lin. Eble li havos ian planon por trakti la situacion.

Palaso alvenis nelonge poste, responde al ŝia alvoko. Agripina  estis nun iom pli serena post trankviliga naĝado en la banejo. Kiam li eniris ŝian studoĉambron, ŝi invitis lin sidiĝi. Li tuj komencis diskuti la aranĝojn por la morgaŭa ceremonio, sed ŝi interrompis lin.

“Bedaŭrinde, Palaso, ne tial mi vokis vin. Mia filo, la imperiestro, venis paroli kun mi ĉi-matene. Mi ne scias, ĉu vi konscias pri tio, sed li volas eksigi vin.”

Estis silento. Palaso levis siajn okulojn, mallevis ilin, ŝajne ne sciante kiel reagi. Finfine li diris: “Tio ne tute surprizas min. Verdire mi atendas ĉi tion de almenaŭ la lastaj du monatoj.”

“Ĉu vi jam atendis tion? Sed kial? Post la forta apogo, kiun vi donis al ni!”

“Mia sinjorino, mi estas danka pro via konfido pri mi. Eble se ni traktus nur kun via filo, ankaŭ li estus danka. Sed la vero estas, ke Seneko vidas min kiel rivalon por la orelo de la imperiestro. Li preferas teni tiun orelon por si mem.”

“Do, estas tempo ke ni faru ion pri Seneko.”

“Pardonu min, mia sinjorino, sed estus pli saĝe ne implikiĝi en potencoluktoj. Se la senatanoj estos devigataj elekti inter mi kaj Seneko, mi ne havas dubojn, kiu gajnos. De ĉiam ili vidas min kiel trudinton, ekssklavon kun multe tro da potenco. Seneko, male kiel mi, apartenas al ili.”

“Palaso, mi ne kredas tion! Ĉu vi permesos al ili forigi vin? Simple tiel!”