“Kion mi povas fari? Se mi luktos, mi eble sukcesos alkroĉiĝi dum ankoraŭ kelkaj monatoj, eble eĉ dum jaro, sed en la longa daŭro la afero povos nur finiĝi malbone. Ĉi-momente mi estas simple danka, ke oni volas nur eksigi min. Oni facile estus povinta serĉi pli definitivan manieron por forigi min el mia posteno.”
“Do, estas tiel”, Agripina diris. De kiam Palaso unue sugestis al ŝi, ke eble ŝi iam iĝos la edzino de sia onklo, li estas ŝia plej proksima, ŝia plej fidinda aliancano. Ŝi neniam plene konstatis antaŭe, ĝis kiu grado ŝi ĉiam dependas de liaj vastegaj scioj kaj komprenoj pri la tasko de reganto, precipe post la imperiestriĝo de Nerono. Palaso apogis ŝin dum la periodo tuj post la morto de Klaŭdio, ne kiel rivalo, kia estis Seneko, sed kiel subtenanto. Ŝi povis apenaŭ imagi, kiel ŝi sukcesos sola transpreni la tutan respondecon. “Ĉar vi tiom firme decidiĝis akcepti vian eksigon fare de la imperiestro, eble vi konsentus veni labori por mi anstataŭe.”
“Mi estas al vi tre danka. Sed se la imperiestro kaj Seneko volas liberiĝi de mi, estus plej bone por ni ambaŭ akcepti ilian decidon. Kaj ĉar vi tiel afable avertis min pri la baldaŭa okazontaĵo, eble mi povos fari same por vi.”
“Ĉu averti min? Pri kio?”
“Mia sinjorino, ne plaĉos al vi tio, kion mi volas diri. Ĉu mi rajtas paroli libere?”
Agripina rekonis la enkondukon al iuspeca malagrabla konsilo. “Se vi intencas diri al mi, ke Seneko vidas min kiel rivalon, ne necesas granda percepto por rimarki tion.”
Li hezitis. “Ne, ne temas pri tio. Aŭ jes, tio estas parto de la afero, kompreneble, sed kiel vi mem konstatas, nur la plej evidenta parto.”
“Nu, pri kio temas?”
“Kiam Mesalina estis edzino de la imperiestro, la popolo rigardis vin kun simpatio. Oni vidis vin kiel viktimon de la situacio. La homoj ĉiam ŝatas viktimojn. Sed vi ne plu estas viktimo. Nun vi estas la plej potenca virino en la imperio – kaj vi anstataŭas Mesalina n kiel la virinon, kiun ĉiuj ĝuas malami kaj kulpigi pro ĉiu misokazaĵo.”
“Ne estas misokazaĵoj. Nerono kiel imperiestro estas elstare sukcesa.”
“Ĝuste – la homoj povas ami lin kaj malami vin. Ili bezonas iun por malami. Kaj ekzistas nenio pli malaminda laŭ ili ol potenca virino. Vi havas la apogon de la Pretoranoj, kompreneble...”
“Tio estas natura. Mi enpostenigis la plejmulton el ili.”
“Efektive estas tiel, ke tio estis tre saĝa ago viaflanke. Kaj unu el la homoj, kiujn vi enpostenigis, estis Buro. Li estas danka al vi, kaj li ankoraŭ estas unu el viaj plej fortaj apogantoj – almenaŭ nuntempe. Dum tio ankoraŭ eblos, li daŭre plu subtenos vin. Sed lia dankemo ne estos pli forta ol lia deziro protekti sin mem. Povos iam okazi, ke lia apogo al vi komencos ŝajni al li riska. Se vi falos, vi kunportos ankaŭ lin.”
“Kial mi falu? Mi estas la patrino de la imperiestro.”
“Mia sinjorino, vi paŝas danĝere proksimen al la rando. Kiam vi sidas surpodie apud la imperiestro, kiam vi akceptas ambasadistojn, aŭskultas debatojn en la senatejo...”
“Mi neniam eniris la senatejan ĉambron!”
“Kompreneble vi neniam eniris ĝin. La senato ne kunvenas en la senatejo de kiam via filo iĝis imperiestro. Kaj la homoj komencas paroli pri tio. Ĉiuj scias, ke ĝi kunsidas en la Templo por ke vi povu kaŝe observi. Ĉiuj scias pri tiu kurteno ĉe la malantaŭa muro de la ĉambro. La senatanoj eĉ turnas sin por direkti tien siajn paroladojn.”
“Tio montras, ke ili konscias pri mia ĉeesto, kaj akceptas ĝin.”
“Nuntempe jes – ili ne havas elekton. Mia sinjorino, memoru, kio okazis al Sejano.”
“Vi tro aŭdacas, Palaso.”
“Bonvolu pardoni min, mia sinjorino. Mi ne volus, ke nia rilato finiĝu malbone.”
“Nek mi. Mi komprenas, ke vi esprimas vian zorgon pri mia sekureco. Bonŝance, la imperiestro estas mia filo, kaj eĉ se li trovas sian patrinon ĝena – same kiel ĉiuj junuloj de tempo al tempo – lia amo ĉiam estos pli forta ol lia incitiĝo.”
“Kompreneble vi pravas. Bonvolu pardoni min.”
“Mi ŝuldas al vi tiom multe, Palaso. Mi ne forgesos tion.”
Palaso ekstaris kaj turnis sin al la pordo, sed tiam li ŝanĝis sian ideon kaj revenis. “Mia sinjorino, estas io, kion mi nepre diru antaŭ ol foriri. Mi scias, ke la imperiestro kompreneble amas vin same kiel ĉiu filo amas sian patrinon. Sed li ne povos venki kontraŭ Seneko. Atentu pri Seneko. Li sukcesis forigi min, kaj nun li provos veneni la menson de via filo ankaŭ kontraŭ vi.”
Agripina vekiĝis la postan matenon kun la sento, ke okazis iu malagrablaĵo. Kaj efektive, tiel estis: la ribelo de Nerono, kaj la eksigo de ŝia plej fidata konsilanto. Sed ŝi ne permesu al si tro profunde esplori tiujn perturbajn emociojn, kiuj malhelpos ŝin koncentriĝi pri la hodiaŭa renkontiĝo kun la Armena delegitaro. Mankos al ŝi Palaso malantaŭ ŝia ŝultro, sed bonŝance la okazo estos ĉefe ceremonia. Malgraŭ sia agitiĝo post la kolizio kun Lucio, antaŭ la hieraŭa vespero ŝi jam sufiĉe retrovis sian ekvilibron por transdoni al li la paroladon, kiun li devos prezenti antaŭ la ambasadistoj.
Dum la sklavinoj vestis ŝin kaj aranĝis ŝian hararon, ŝi babilis kun Pola kvazaŭ ŝi havus nenian zorgon krom la venonta kunsido. Estis grave vesti sin reĝinece en tiaj okazoj, sed Agripina neniam permesis al la sklavinoj dediĉi tro da tempo al ŝiaj frizado kaj ŝminkado. Hodiaŭ ŝi surhavis dignan robon el Egipta lino, kremblankan kun ora glimeto en la bordero, kiun eĥis ŝiaj pezaj oraj kolĉeno kaj orelringoj. Ŝi kaj Pola aliĝis al la ceteraj anoj de ŝia akompanantaro en la antaŭĉambro: la kutima amaso da sekretarioj kaj asistantoj. Sendube la sekretarioj jam konkursas inter si por iĝi la sekvonto de Palaso. La plej malnova estis Agerino, sed ŝi suspektis, ke la plej kapabla estas Palemono. Li ankoraŭ ne havis longan sperton, sed li akiros tion. En tiu momento, ili ambaŭ ŝajnis profunde neadekvataj.
Kun Pola ĉe sia dorso kaj la sekvantaro poste, ŝi marŝis en la akceptejon. Nerono jam sidis sur la podio, Seneko staris ĉe lia ŝultro, preta por laŭbezone flustri al li instrukciojn, kaj malantaŭ ili staris Buro kun malgranda taĉmento da gardistoj. Antaŭ ili, ĉe malpli alta nivelo, estis la Armenoj en siaj barbare ornamitaj vestoj. Kial oni ne vokis ŝin pli frue? Ŝajnis, kvazaŭ la akcepto jam komenciĝis.
Dum tiuj konfuzitaj pensoj kirliĝis en ŝia menso, Agripina paŝis antaŭen por sidi apud sian filon sur la podio. Sed io ne estas en ordo. Kial Nerono observas ŝin kun tiu stranga mieno? Ŝi bezonis momenton por konstati, kio mankas. Ŝia sidloko! Ŝi estis ordoninta, ke ŝia ebura tabureto estu lokita apud tiun de la imperiestro, iom flanke kaj iom malpli ornamita, kiel konvenis. Sed kie ĝi estas? Ĉu oni ne plenumis ŝian ordonon?
Agripina hezitis, kaj sammomente ŝi vidis Senekon flustri en la orelon de ŝia filo. Nerono ekstaris, paŝis malsupren de la podio, kaj venis renkonte al ŝi. Per laŭta voĉo aŭdebla de ĉiuj en la salono li diris: “Bonan matenon, patrino. Mi ĝojas vidi vin ĉi tie hodiaŭ. Permesu al mi konigi al vi la ambasadiston de Armenujo kaj lian kuzon.” Li turnis sin al la ambasadistoj kaj diris, kvazaŭ li prezentas ŝin la unuan fojon: “Mia patrino, la edzino de nia antaŭa imperiestro, mia diigita patro Klaŭdio. Vi renkontos ŝin ĉi-vespere ĉe la festeno, kune kun mia edzino Oktavia .”
Dum interŝanĝo de ridetoj kaj formalaj salutoj, Nerono tenajle tenis la kubuton de Agripina . Buro paŝis malsupren de la podio kaj venis stari apud ili. “ Julia Aŭgusta, estas honoro vidi vin ĉi tie. Permesu al mi eskorti vin al via apartamento.”
Ne atendante ŝian respondon, li same kiel Nerono kaptis ŝian kubuton kaj stiris ŝin en la direkton de la pordo. Agripina nebule konsciis pri ioma konfuzo inter la anoj de ŝia akompanantaro, sed ne tio koncernis ŝin. “Kio okazas ĉi tie?” ŝi siblis al Buro, tuj kiam ili alvenis ekster la pordo. Ŝi skue liberigis sian brakon. “Kiu donis al vi permeson tuŝi la patrinon de la imperiestro?”