Выбрать главу

“Mia sinjorino, mi petas vin”, Buro diris. “Ne ĉi tie en la koridoro.” Li malfermis la pordon de la plej proksima ĉambro. “Nur venu internen, kaj mi klarigos ĉion.”

“Kion vi celas? La ambasadistoj...”

“Via filo traktos kun la ambasadistoj. Li ordonis al mi eskorti vin al via ĉambro.”

Agripina  ŝanceliĝis, ne sciante kion fari. Ŝi ne povas reiri en la akceptejon, sed ŝi ne pretis senproteste reiri al sia apartamento. Buro alproksimiĝis, parolante subvoĉe. “Mia sinjorino, mi konsilas al vi eviti publikan humiliĝon. Se vi nur venus ĉi tien internen, ni povus diskuti la situacion pli trankvile.”

Ili troviĝis en malgranda antaŭĉambro, tute malhela, krom la pala lumo, kiu likis internen ĉirkaŭ la randoj de la fenestroklapoj. Buro iris malfermi tiujn per puŝo, tiel malkaŝante la solajn meblojn en la ĉambro: divanon sen kovrilo kaj tableton. “Kio okazas?” Agripina  denove postulis.

Buro frotis sian mentonon, ŝajne kun iom da embaraso. “Mia sinjorino, mi sincere bedaŭras. Mi ne estus elektinta fari la aferon tiamaniere...”

“Fari kion tiamaniere?”

“Mi estas certa, ke vi komprenas la situacion. Vi scias, ke la senatanoj ekprotestas...”

“Mi kunlaboras kun la senatanoj de kiam mia filo estis proklamita imperiestro. Ne, eĉ pli frue: de kiam mi edziniĝis kun Klaŭdio! Aruntio, Balbilo, Fenio – demandu al ili, ĉu ili vidis ion kritikindan en mia konduto.”

“Kompreneble estas nenio kritikinda”, Buro diris. “Sed kiel vi scias, multaj homoj konsideras tion nekonvena, vidi la patrinon de la imperiestro sidanta sur la podio apud sia filo. Evidente, mi mem ne nepre konsentas kun ili, sed kelkaj homoj opinias, ke tio malpliigas la majestecon de la imperiestro. Ĝi sugestas, ke li ne kapablas mem trakti la situacion, kaj ke... kaj ke la imperio estas regata de virino.”

Agripina  jam aŭdis sufiĉe. “En ordo. Informu la imperiestron, ke mi ne ĉeestos la bankedon ĉi-vespere. Mi ekvojaĝos ĉi-posttagmeze al Antio.”

Nur kelkajn monatojn post la imperiestriĝo de mia filo, lia kapablo trakti eksterlandajn malordojn ricevis sian unuan teston. Armenujo estas sovaĝa, monta

Armenujo – sento de humiliĝo ŝteliĝas tra mi kiam mi skribas tiun nomon. Mi piedpinte paŝetas danĝere proksime al la rando – ĉu mi entute evitu la temon? Ne, ne, mi nepre skribu pri tio. Se mi ne mem rakontos ĝin, neniu alia faros tion por mi. Kaj tiam la publiko neniam aŭdos pri mia rolo en la afero.

Seneko opiniis, ke virino ne rajtas regi imperion, sed li estis tute kontenta transpreni miajn ideojn kvazaŭ li estus mem elpensinta ilin. Lucio ne volis, ke lia patrino diru al li kion fari, sed ne ĝenis lin prezenti miajn politikojn al la senato per parolado verkita por li de Seneko. Mi estus devinta verki tiun paroladon, mi estus devinta esti tiu, kiu starus antaŭ la senato por prezenti tiun politikon. Mi estis la homo, kiu kreis tiun politikon, Palaso kaj mi.

Mi estus povinta agi kiel Livia , evitante publikan rekonon kaj permesante al mia filo prezenti miajn ideojn kiel la proprajn. Mi neniam pretis kliniĝi ĝis tiu nivelo. Mi parolis rekte kun la senatanoj, mi mem traktis kun ambasadistoj, mi subaŭskultis debatojn en la senatejo. Tial oni volis forpuŝi min. Kaj nun la homoj memoras min nur kiel tiun trudeman virinon, kiu enmiksiĝis en la aferojn de viroj.

Armenujo estas sovaĝa, monta lando, preter la orientaj limoj de nia imperio. La Armena regno kuŝas inter ni kaj la minaco de la kruelaj Partoj. Tial Romo havas intereson certigi, ke ĝiaj reĝoj ĉiam sentos bonvolemon al ni; efektive ni rezervas la rajton asigni la Armenan tronon, kiam tio eblas, al nia propra aliancano. En la periodo, kiam Nerono imperiestriĝis, la reĝo Radamisto estis fakte uzurpinto, amiko nek de Romo nek de Partujo, kaj tion ni trovis akceptebla kompromiso. Tamen, mallonge post la surtroniĝo de Nerono ni konsterniĝis pro la informo, ke Parta armeo forpelis Radamiston el ties nemeritita regno, kaj nun prirabas la landon.

Mi havis nebulan senton, ke io ne estas en ordo, sed mi klarigis al mi mem, ke tiu misa sento ŝuldiĝas al la eksigo de Palaso. Kaj krome oni ne informis min, ke la delegitaro alvenis. Komence mi ne komprenis, kio okazas, kiam mi vidis Lucion paroli kun la Armenaj ambasadistoj... kaj tiam mi rimarkis, ke mankas mia seĝo. Mi scias, ke la homoj vidas tiun okazaĵon kiel malvenkon por mi. Ili ne konstatas, ke la vera intertraktado okazis jam pli frue malantaŭ la kulisoj.

Pluraj el la senatanoj, aŭdinte tiun novaĵon, esprimis dubojn pri la kapablo de junulo apenaŭ deksep-jara trakti la situacion. Aliaj atentigis, ke lia manko de sperto ne estos problemo; multe pli grava estos la kvalito de liaj konsilantoj. Jam delonge pasis la tempo, laŭ ili, kiam oni atendis, ke la konsulo persone rajdu al la milito gvidante sian armeon. Nuntempe ĉefe gravas inteligento kaj planado, ne la kapablo ĵeti lancon.

Mi akceptis la Armenan delegitaron en miaj privataj ĉambroj.

Ĉu mi menciu, ke ĉeestis Nerono? Ne: venis la momento por ke mi rakontu pri miaj propraj atingoj – kaj cetere liaj kontribuoj al la diskuto estis embarase naivaj. La Armenoj estis spertaj pri intertraktado. Ili aŭskultis lin ĝentile kaj murmuris kelkajn sensignifajn vortojn. Tiam ili returnis sin al mi.

Mi akceptis la Armenan delegitaron en miaj privataj ĉambroj. Ĝuste en tiaj okazoj oni faras la verajn decidojn: ne dum grandiozaj formalaj akceptoj prezidataj de la imperiestro sur ebura sidloko, sed dum senbrua intertraktado for de la publika okulo. La Armenoj priskribis la monstraĵojn, kiujn ilia malfeliĉa popolo suferadis pro la Partoj: pri rabado kaj ŝtelado, murdoj kaj seksperfortoj. Mi promesis

Eble ĉi tie mi tamen menciu Neronon. Ne estus saĝe doni la impreson, ke mi neglektis konsulti la imperiestron.

Mi kaj Nerono promesis, ke tiuj teruraĵoj ne restos sen puno. Kompense la delegitoj konfirmis al ni sian subtenon al la Romaj interesoj.

Mi konsilis al Nerono nomumi Gneon Domicion Korbulon kiel generalon kun la tasko elpeli la Partojn el Armenujo. Korbulo estis guberniestro de Azia Provinco, sed jam pli frue li pruvis sian talenton kiel komandanto de la armeo en Ĝermanujo. La publiko esprimis sian kontenton pro tiu nomumo, kiu montris, ke la nova imperiestro kaj liaj konsilantoj ne kliniĝos antaŭ riĉaj kaj influhavaj kandidatoj, sed promocios homojn nur surbaze de merito. De tiam la sukcesoj de Korbulo plene pravigas mian saĝan decidon proponi lin.

Palaso estis tiu, kiu unue proponis Korbulon, sed mi ne mencios tion. Kaj finfine, ni ja ĉiuj diskutis la ideon kaj aprobis ĝin.

Dum Korbulo vojaĝis por atingi sian novan postenon, mi sendis instrukciojn al niaj klientaj reĝoj en la orientaj provincoj, kun la ordono prepari komunan armeon pretan servi sub la komando de Korbulo. Samtempe niaj orientaj divizioj estis fortigitaj per rekrutigo de aldonaj trupoj el najbaraj provincoj.

Kvankam ni pretigis nin por milito, mia intenco estis eviti la danĝeron de rekta konflikto kun Partujo. Mi konsilis Korbulon sendi mesaĝon al la reĝo Vologeso de Partujo, por persvadi lin elekti pacon prefere ol militon. Vologeso estis timigata, kiam li konstatis kiel multenombraj estas la fortoj kunvokataj kontraŭ lin. Li estis kiel ĉasisto, kiu sendas siajn hundojn kontraŭ sendefendan leonidon, kaj tro malfrue konstatas, ke la leonino observas ĉiun lian movon, dum ŝi pretigas sin por saltegi. Li retiris sian armeon el Armenujo, kaj konsentis sendi garantiulojn kiel promeson pri amikaj rilatoj en la estonto.