Por festi la pacan rezulton de tiu okazintaĵo, oni faris oferojn ĉe altaroj tra la imperio, kaj la senato atribuis al mia filo Nerono ovacion. Li solene eniris la urbegon en siaj triumfaj roboj, kaj lia statuo estis starigita en la Templo de Marso.
6
En Romo
Aŭtune, 55 pK
“Pardonu min, mia sinjorino”, Pola diris. “Mi ne volas interrompi vian tagmanĝon, sed portolito ĵus haltis ekster la domo. Ĝi aspektas kiel tiu de Oktavia .”
“Ĉu Oktavia ? Gvidu ŝin ĉi tien eksteren, tuj kiam ŝi alvenos. Leneo”, Agripina vokis al unu el la sklavoj, kiu staris servoprete apud la muro. “Forprenu la pleton. Kaj alportu alian divanon.”
Agripina kuŝis sub la kolonaro en la ĝardeno, manĝante fiŝbulojn de malalta tablo, dum ŝi tralegis la notojn de Agerino pri kazo, pri kiu ŝi okupiĝas. De kiam ŝi transloĝiĝis al sia domo sur la Monteto Palatino, ŝi ricevis malpli da petvizitantoj ol antaŭe, sed sufiĉajn por montri, ke oni ankoraŭ vidas ŝin kiel homon, kiu scias kiel atingi rezultojn. Vidvinoj bezonantaj helpon, patroj serĉantaj rekomendojn por siaj filoj, provincanoj esperantaj entrepreni karieron en Romo: ĉiuj konstatis, ke ili ricevos simpatian orelon de la imperiestra patrino. Kaj ĉiam aperis unu-du soldatoj. La filinon de Ĝermaniko ili ankoraŭ alte estimis, kaj ĉar ŝi persone enpostenigis multajn el ili dum ŝi estis edzino de Klaŭdio, ŝi konstruis fidelan sekvantaron inter la Pretoranoj. Tiuj estis malgrandaj fiŝetoj kompare kun la homoj, kiuj serĉis ŝin antaŭe, sed ŝi intencis aŭskulti iliajn petojn kaj egale strebi por ili, kiel ŝi pli frue faris por konsuloj kaj senatanoj.
Kiam Oktavia venis en la ĝardenon, Agripina ekstaris por saluti ŝin per kiso ĉe ambaŭ vangoj. La junulino maldikiĝis dum la lastaj tri monatoj. Ŝia vizaĝo sengrasiĝis kaj ŝia eleganta silka robo pendis apatie de ŝiaj ŝultroj. Agripina kondukis ŝin al la najbara divano, kaj vokis al la sklavoj, ke ili alportu por ambaŭ vinon.
“Ĉu vi neniam revenos viziti nin?” Oktavia plendis, post kiam la sklavoj miksis la vinon kaj retiriĝis al la malantaŭa flanko de la kolonaro. “Vi mankas al ni ĉe la palaco.”
“Mi opiniis, ke venis la momento kiam Nerono spertiĝu pri sia tasko regi la imperion. Mi ne ĉiam ĉeestos por konsili lin – iam li estos devigata elturniĝi sola.” Oktavia certe scias, kio okazis, sed Agripina tute ne intencas diskuti tion kun ŝi.
“Sed lia konduto ne estas akceptebla!”
“Kial, kion li faras?”
“Li festas ĉiuvespere. Ne nur vespere – la festoj komenciĝas posttagmeze kaj daŭras ĝis la mallumo. Ĉiaj homoj, al kiuj oni ne devus permesi eniri la palacon. Mi iris laŭ la koridoro antaŭ kelkaj tagoj, kaj jen estis granda malbela gladiatoro. Li estis vestita por festo en silka tuniko, sed oni tuj vidis, kio li estas, kun cikatro laŭ la brako kaj rompita nazo. Kaj miaj sklavinoj diris al mi, ke estis ĉarkonkursisto – li estis Aziatiko, li estas tre fama – kaj li venis en la dormejon de la virinoj...”
“En la dormejon de la virinoj! Sed ĉu neniu malhelpis lin?”
“... kaj li perfortis unu el la sklavinoj. Nerono invitas ilin al festoj, kaj ĉeestas ankaŭ aliaj homoj, dancistoj kaj aktoroj, kaj virinoj... ĝuste tiaj virinoj, kiajn tiaj homoj imageble kunvenigus. Kelkaj eĉ venas el bonaj familioj – mi aŭdis, ke ĉeestas eĉ la edzino de la konsulo, sed ŝi ne kondutas pli dece ol la aliaj. Kaj kompreneble, Akteo ankoraŭ troviĝas tie, kuŝante sur la divano de Nerono...” La voĉo de Oktavia tremis.
“Sed kion diras lia instruisto? Ĉu li nenion faras por regi la situacion?”
“Tio ne ĝenas lin. Aŭ eble li ne povas multon fari pri la afero. Finfine, Nerono ja estas la imperiestro.”
Aŭ eble, Agripina pensis, Seneko estas tute kontenta lasi Neronon ĝui siajn festojn kaj sian amatinon kaj siajn maltaŭgajn geamikojn, dum li mem transprenas regadon de la imperio. Kiom Klaŭdio estus malĝoja, se li estus povinta antaŭvidi, kio okazos estonte! Li intencis, ke Oktavia estu lia sekvonto, ke ŝi regu apud sia edzo, sed se eĉ Agripina mem ne sukcesis rezisti kontraŭ Seneko, kiajn ŝancojn povus havi junulino dekkvin-jara? Kaj verdire ŝi ŝajnas malpli ambicia ol estis Agripina je tiu aĝo. Ĉu ŝi estas tutsimple tro juna, aŭ ĉu Klaŭdio, blindigita de sia patra amo, mistaksis la kapablon de sia filino transpreni lian rolon?
Io nepre estas farenda pri la junulino. Se la aferoj daŭros ĉi-maniere, estas serioza risko, ke ŝi cedos al la unua bela junulo, kiu prezentiĝos. Tito estis forsendita por okupiĝi pri siaj armeaj devoj en Ĝermanujo, sed sendube baldaŭ aperos iu alia por transpreni lian lokon. Kvankam ŝi tute ne deziris fari tion, Agripina sciis, ke baldaŭ ŝi devos fari denovan provon paroli kun Nerono – aŭ eble eĉ kun Seneko.
Intertempe, honore al la memoro de Klaŭdio, ŝi devas komenci enplekti Oktavia n pli aktive en la politikan mondon, kiun ŝi devos kompreni, se ŝi iam transprenu la rolon planitan por ŝi de ŝia patro. Agripina ankoraŭ havis kontaktojn kun la senatanoj, kiuj subtenis ŝin dum la ebriiga periodo, kiam ŝi praktike regis la imperion. Nun venis la momento por malkovri, kiujn el ili ŝi povas ankoraŭ fidi, kaj kiuj nun fariĝis sekvantoj de Seneko.
Dum ŝi estis edzino de Klaŭdio, kaj poste kiel patrino de la imperiestro, Agripina estis fama pro siaj privataj festenoj. Tiuj estis trankvilaj aranĝoj por malgranda nombro da elektitaj gastoj, kun malmultaj distraĵoj krom eble iom da citromuziko inter la pladoj. Agripina ne estis homo, kiu surŝutis siajn gastojn per parfumo aŭ rozpetaloj, nek interesis ŝin spektaklaj pladoj kiel bakitaj pavoj. Tamen la manĝaĵoj kaj la vinoj estis de la plej alta kvalito, kiel ankaŭ la konversaciado. Tiuj estis okazoj, kiam oni diskutis politikojn, prezentis novajn ideojn, kaj formis aliancojn. Dum Agripina ankoraŭ loĝis en la palaco, ĉiu ajn homo aktiva en la Roma politika rondo strebis ricevi inviton al unu el ŝiaj vesperaj festenoj.
De kiam ŝi retiriĝis al sia domo sur Palatino, Agripina ne provis aranĝi novajn festenojn. Ŝi ankoraŭ ne rekaptis sian spiron post la transloĝiĝo, kaj krome ŝi ne entuziasmis malkovri, kiuj el ŝiaj iamaj gastoj eble rifuzos ŝiajn estontajn invitojn. Kiel patrino de la imperiestro ŝi antaŭe ricevis la protekton de du liktoroj kaj Ĝermana korpogardisto, sed nun tiuj estis forprenitaj – jen klara signalo al eksteruloj, ke ŝi perdis la influon, kiun ŝi havis ĝis lastatempe.
Por helpi Oktavia n, necesas nun reeniri la politikan arenon. La homoj ne rifuzos ŝian inviton, se ili scios, ke ĉeestos la edzino de la imperiestro – tamen, ĉar ŝi ĉeestos sen sia edzo, la plejmulto el la gastoj nepre estu virinoj. Tio ne estos la ideala situacio por enkonduki la junulinon en la politikan mondon, sed Agripina intencis certigi, ke almenaŭ kelkaj venos kun la edzo. Ĝuste la edzoj estos laŭ ŝi la plej signifaj gastoj, eĉ se la ĉeestantaro devos esti plejparte ina.
“Kiel belega ĉambro!” Oktavia diris. “Vi redekoraciigis ĝin.”
“Jes, ĝi estis pentrita de Aristodemo”, Agripina diris. “Nerono rekomendis lian laboron, kiam li donacis al mi la domon.”
Ŝiaj gastoj admiris la murojn de la manĝosalono, kiuj estis pentritaj per vivgrandaj scenoj de fruktarboj en ĝardeno. La herbo estis prisemita de floroj, birdoj flirtis inter la branĉoj, tiel ke dum ili kuŝis sur la divanoj ŝiaj vizitantoj ricevis la impreson, ke ili efektive ĝuas feston en fruktoĝardeno. Estis ankoraŭ sufiĉe varme por teni la pordojn malfermitaj, kaj la reala ĝardeno ekstere ŝajnis kiel plilongiĝo de la pentrita ĝardeno interne. De tempo al tempo dolĉa venteto enblovis la parfumon de moskaj rozoj.