“Do, ĉi tie vi pasigis viajn infanajn jarojn, Aŭgusta”, diris Antistio Veto. Li estis la pasintjara konsulo, frato de tiu alia Antistio, kiu estis aliancano de Agripina dum Klaŭdio ankoraŭ vivis.
Agripina ĉiam ŝatis memorigi siajn gastojn pri siaj intimaj ligoj kun Livia . “Jes, mi pasigis kelkajn jarojn ĉi tie, kiam mia patrino estis sendita en ekzilon. Niaj du avinoj loĝis ĉi tie – aŭ, pli precize, miaj avino kaj praavino, Antonia kaj Livia .”
“Mi ne envias vin kaj viajn fratinojn pro la neceso kundividi domon kun Livia ”, Antistio diris. “Mi memoras ŝin kiel maljunulinon terure timigan.”
“Efektive ŝi estis tre rigora – finfine, ŝi ja estis nekredeble maljuna, multe pli ol okdek-jara. Sed ŝi ne vere estis tiel timiga, kiam ni komencis koni ŝin pli bone. Estis ŝi, kiu zorgis serĉi por mi taŭgan edzon – tiu estis la patro de Nerono”, Agripina aldiris, turnante sin al Oktavia , kiu kuŝis apud ŝi sur la ĉefa divano. “Domicio. Miaj fratinoj ne estis tiel bonŝancaj – post la morto de Livia , Tiberio tutsimple edzinigis ilin al iu ajn. Tute subnivelaj svatoj. Tio estis kulpo de Sejano, kompreneble. Li ne volis, ke ili nasku posteulojn, kiuj povus malhelpi liajn planojn.”
Dum ŝi parolis, la okuloj de Agripina turnis sin al la bofilo de Antistio, Rubelio Plaŭto. Rubelio estis la rezulto de unu el tiuj subnivelaj svatoj. Lia patrino estis kuzino de Agripina , la filino de kompatinda onklino Livila , sed ŝi estis edzinigita al iu provinca neniulo, viro sen familia historio menciinda kaj nur la unua membro de sia familio, kiu ricevis la rajton eniri la senaton.
“Do ankaŭ Antonia loĝis ĉi tie”, Rubelio diris. “Ŝi estis mia praavino.”
La familia deveno de Rubelio ne estis komparebla kun tiu de Nerono, almenaŭ ĉe la patra flanko, sed flanke de lia patrino ĝi estis preskaŭ identa. Por ŝanĝi la temon, Agripina fosis pli profunden en siajn memorojn. “Kaŭzis al ni ekstreman streĉon loĝi ĉi tie, almenaŭ kiam ni unue alvenis. Ni sciis, ke nia patrino estas suspektata, kaj mi estis sufiĉe certa, ke la sklavoj spionas nin. Livia estis tre sagaca virino – mia frato Gajo kutimis diri, ke ŝi estas pli ruza ol Uliso – kaj ni devis tre prudente kontroli ĉion, kion ni diris. Sed finfine ŝi traktis nin afable. Mi estas danka al ŝi.”
Agripina rimarkis malaprobe, ke Oktavia iris aliĝi al Rubelio kaj lia edzino sur la malĉefa divano. Ŝi estus devinta inviti Antistia n veni sidi apud ŝi, ne mem transiri la ĉambron, premiĝante ĉirkaŭ la rando de la manĝotablo kiel lernejanino. La tri gejunuloj babilis gaje kune – sed eble tio tamen ne estas malbona afero, laŭ la opinio de Agripina . Oktavia bezonos aliancanojn en la senato, se ŝi komencos pli aktive interesiĝi pri ŝtataj aferoj, kaj Rubelio estas serioza junulo. Donas bonan impreson lia laboro en la administra posteno asignita al li de lia bopatro.
Agripina nun direktis sian atenton al Antistio, kiu kuŝis sur la najbara divano apud sia edzino Junia . Junia apenaŭ partoprenis en la konversacio, sed ŝia kapo estis levita, ŝia frunto iom sulkigita, kvazaŭ ŝi intense aŭskultas. Aparte trafis Agripina n ŝia fiksa rigardado al la gejunuloj sur la kontraŭa divano; ŝi mallarĝigis siajn okulojn kaj iom kuntiris la brovojn. Sed tiumomente knabeto kliniĝis super ŝian ŝultron por proponi pleton da antaŭmanĝaĵoj, tiel distrante ŝian atenton. Ŝi elektis peklitan ovon kaj ekmanĝis.
“Mi pasis apud la konstruejo de la nova templo antaŭ kelkaj tagoj”, Antistio diris. “Oni levis gigantajn blokojn da marmoro super la randon de la platformo. Ĝi estos imponega, kiam ĝi estos finkonstruita.”
“Mi ĝojas aŭdi vian opinion, Lucio Antistio”, Agripina respondis. “Mi certas, ke la publiko estas kontenta pro ĝi.”
“Ĉu vi havas ian ideon, kiam ĝi estos preta?”
La antaŭa plano de Agripina estis, ke la inaŭguro okazu en la datreveno de Klaŭdio la sekvontan aŭguston. La arĥitekto certigis al ŝi, ke tio estos farebla, kondiĉe ke ne aperos neantaŭviditaj malhelpoj. La templo staros super la urbo sur altega platformo: giganta projekto en si mem, ĉar la platformo konsistos el du niveloj de arkaĵoj enkonstruitaj en la monteton. La laboro progresis senprobleme dum Agripina loĝis en la palaco. La sola malhelpo, kiun neniu antaŭvidis, estis ke ŝi mem ne plu estos en situacio por garantii ĝian financadon. “Estas malfacile esti certa en ĉi tiu fazo. Tio povus postuli kelkajn jarojn.”
“Ĉu la respondeculo pri la iniciato estas la imperiestro?” Junia demandis, prenante porcion da olivoj.
“Nerono tre fiere vartas la memoron pri sia adopta patro”, Agripina diris. “Evidente tio ne signifas, ke li forgesis sian naturan patron, sed li estis nura infano, kiam Domicio mortis.”
“Kio pri lia instruisto?” Junia persistis. “Mi supozas, ke Seneko ne sentas la saman emon respekti la memoron de la dia Klaŭdio.”
“Tiu kiu provis forigi Senekon estis Mesalina , ne Klaŭdio”, Agripina diris. “Danke al Klaŭdio, li estis nur ekzilita, ne ekzekutita. Mi ne dubas, ke Seneko estas taŭge danka al nia forpasinta imperiestro.”
La sklavoj alportis la ĉefan pladon, pasteĉon el fiŝaĵoj, kaj Oktavia reprenis sian lokon flanke de Agripina . “Sendube vi aŭdis pri la lastatempa diskuto en la senato, Aŭgusta”, Antistio diris. “Skribonio volas nuligi la leĝon, kiu permesas honorariojn al advokatoj.”
“Jes, mi aŭdis pri tio”, Agripina diris. “Absolute nerealisma ideo. Kredi, ke advokatoj reprezentos klientojn senhonorarie, nur pro nobleco – tio ne funkciis en la tempo de Aŭgusto, kaj estas neniu kialo por supozi, ke ĝi funkcios nun.”
“Mi divenas, ke tiu ideo originas ĉe Seneko”, Junia diris.
“Jes, li estas multe tro idealisma. Jen tio, kio okazas, kiam oni donas tro da potenco al filozofo.” Agripina silentiĝis, momente distrata de memoroj pri Livila . Estis studento de filozofio – ĉu Boteto ne diris al ŝi tion? En tiu okazo, kiam ili rikoltis ĉerizojn – aŭ ĉu prunojn? – kaj Livila malaperis, lasante ŝin sola kun Lepido. Kaj tiam Lepido kisis ŝin...
Antistio estis parolonta, sed Agripina interrompis lin. “Teorie Seneko eble pravas, sed teorio estas unu afero, la reala vivo estas alia. Se oni starigas neraciajn normojn, kompreneble la homoj ne respektos ilin. En la praktiko, Seneko malfermas la vojon al korupteco kaj leĝorompado. Mi kaj Klaŭdio provis taksi tion, kion la homoj realisme faros, kaj kion ili ne faros, kaj laŭ tio vortumi la leĝon. Tial ni permesis al advokatoj ricevi honorarion. Kaj nun li simple forĵetas tion, malfaras ĉion, kion ni faris... Ne estas, ke la homa karaktero subite ŝanĝiĝis.”
“Ĉu vi ne opinias, ke ni devus celi alten, kiam ni planas niajn leĝojn, Aŭgusta?” Rubelio demandis. “Se ni estus tro realismaj, ni povus ankaŭ fari leĝojn, kiuj permesus al la homoj trompi kaj ŝteli.”
“Mi vidas, ke ankaŭ vi estas aspiranta filozofo”, Agripina diris. “Ne la plej bona maniero por administri la imperion. Oni bezonas praktikajn politikistojn en la senato, ne filozofojn.”
“Aŭskultu la Aŭgustan”, Antistio diris al sia bofilo. “Ŝi sukcesas teni sian kapon super la ondoj de kiam ŝi estas dekdu-jara. Ŝi estas homo, kiu povas instrui al vi kelkajn aferojn pri la reala vivo.”