Выбрать главу

La unua petvizitanto de Agripina  la postan matenon estis Marko Pontio, la ĉefa terposedanto en Pontio. Ŝi vizitis lin de tempo al tempo dum sia ekzilo, kaj nun li venis por peti ŝian helpon provizi la pli bone edukitajn loĝantojn de la insulo per biblioteko. Li ŝajne kredis, ke ŝi havas feliĉajn memorojn pri sia restado tie. La ironio de la situacio amuzis Agripina n – kaj tamen la ideo ne estas malbona. Ŝi memoris la filinon de Pontio, kiu videble sopiris je pli vastaj horizontoj. Verŝajne ŝi intertempe jam edziniĝis. Agripina  volis demandi pri la bonfarto de liaj edzino kaj aliaj familianoj, kiam sklavo subite interrompis ilian konversacion.

“Mia sinjorino, pardonu min pro la interrompo, sed Buro kaj Seneko ĵus alvenis de la palaco. Ili deziras urĝe paroli kun vi.”

Urĝe! Kio okazis? Lucio – ĉu li estas malsana? Sub aliaj cirkonstancoj Agripina  estus tre kontenta atendigi Senekon dum ŝi fintraktas sian petvizitanton, sed ŝi sciis, ke ŝi ne povos koncentriĝi, ĝis ŝi certiĝos, ke ĉio estas en ordo. Bonŝance Pontio konstatis, ke ŝi estas zorgoplena. “Mia sinjorino, mi komprenas, ke vi ricevis gravan informon de la palaco. Mi revenos morgaŭ por doni al vi tempon por pripensi la aferon.” Agripina  rapidis el la ĉambro.

La du viroj atendis ŝin en la biblioteko; Buro sidis ĉe la tablo, dum Seneko ekzamenis la titolojn en la ŝrankoj. Buro ekstaris, kiam ŝi eniris, sed Seneko paŭzis por remeti unu el la skribovolvaĵoj, antaŭ ol turni sin al ŝi.

“Aŭgusta”, Buro diris, “mi bedaŭras informi, ke ni venas paroli kun vi pri iom malagrabla afero.”

Agripina  enspiris. “Ĉu Lucio? Ĉu li estas en ordo?”

“Ne, ne, nenio de tiu speco”, Buro tuj reserenigis ŝin. “Via filo fartas perfekte bone. La problemo estas, ke li ricevis akuzon kontraŭ vi.”

“Kia akuzo? Pri kio vi parolas?”

“Aŭgusta, bonvolu sidiĝi por ke ni diskutu la aferon trankvile. Mi certas, ke vi povos klarigi ĉion. Seneko ĉeestas kiel atestanto, kaj mi esperas, ke vi ne kontraŭstaros, se mia sekretario faros notojn pri nia konversacio.”

La tujan senpeziĝon de Agripina  anstataŭis ondo de kolero. Kiel tiuj homoj, kiujn ŝi mem enpostenigis, aŭdacas inviti ŝin sidiĝi en sia propra hejmo! Ŝia unua instinkto estis reagi per iu furioza rebato, sed lerninte dum sia tuta vivo gardi siajn emociojn, ŝi restis silenta. Devas esti ia komploto kontraŭ ŝi; tio estas klara, ĉar ŝi faris nenion, kion oni povus rigardi kun suspekto. Estas esence resti trankvila kaj malkovri, kiu estas la aŭtoro de tiu akuzo. “Se estas tiel, ankaŭ vi evidente ne kontraŭstaros, se mia propra sekretario agos kiel atestanto por mi, kaj faros notojn.”

“Ni certigas al vi, Aŭgusta, ke ni ne planas tordi viajn vortojn. Sentu vin libera alvoki vian sekretarion.”

Agripina  sendis sklavon por venigi Agerinon kaj Palemon, kaj ordonis al li forsendi ŝiajn restantajn petvizitantojn. Intertempe ŝi mendis seĝojn kaj vinon por siaj du vizitantoj, krom taburetojn kaj porteblajn pupitretojn por la sekretarioj. Estus preferinde teni la etoson afabla, kaj ne doni impreson, ke ŝi sentas sin kolera aŭ minacata.

Kiam ĉio estis organizita, ŝi turnis sin al Buro kun mieno ĝentile demanda. “Vi diras, ke estis akuzo kontraŭ mi. Bonvolu klarigi al mi, el kio konsistas tiu akuzo, kaj kiu faris ĝin.”

“Mi kredas, ke vi okazigis festenon hieraŭ vespere, Aŭgusta. Ĉu vi povas diri al mi, kiuj ĉeestis?”

“Mi aranĝis la festenon honore al Oktavia , kaj invitis junan virinon, esperante ke ŝi ĝuos ties kunestadon. Tiu estis Antistia , la filino de la pasintjara konsulo. Ŝi venis kun sia patro Lucio Antistio, kaj ties edzino Junia Silana .”

“Mi kredas, ke ĉeestis ankaŭ Rubelio Plaŭto, ĉu ĝuste?”

“Mi konstatas, ke vi jam informiĝis pri la nomoj en mia gastolisto. Jes, Rubelio Plaŭto estas la edzo de Antistia  kaj bofilo de Antistio.”

“Pri kio temis via konversacio?”

“Mi havas neniun dubon, ke oni jam informis vin pri kio ĝi temis, Afranio Buro. Mi proponas, ke vi diru al mi pri kio precize oni akuzis min.”

“Ŝajnas, ke dum la konversacio vi faris plurajn malestimajn komentojn pri Seneko. Ĉu vi bonvolus ripeti tion, kion vi diris?”

Do jen pri kio temas! “Mi neniam aŭdis, ke fari malestimajn komentojn pri Seneko estas krimo. Mi atentigu vin, ke mi neniam kritikis lin; tute male, mi mem estis la homo, kiu persvadis la imperiestron revoki lin el ekzilo – fakte mi povas eĉ aldoni, ke mi admiris liajn verkojn kaj opiniis, ke li estos taŭga instruisto por mia filo. Se gepatroj ne rajtus plendi pri la instruistoj de siaj filoj, ĉiuj civitanoj de Romo jam estus arestitaj. Ĉiuokaze mi tute ne memoras, ke mi diris ion ajn tiel interpreteblan.”

Dum ŝi parolis, Seneko ekstaris kaj repaŝis senzorge al la libroŝranko. Li restis kun sia dorso kontraŭ ŝi, sed nun li turniĝis por demandi al Buro: “Kaj pri la alia afero?”

Buro ĝustigis la faldojn de sia togo, kiuj glitis malsupren laŭ lia ŝultro. Li tusetis en sia gorĝo. Tiam li diris: “Aŭgusta, oni sugestis al ni, ke vi havas intereson varti amikecon inter la edzino de la imperiestro kaj Rubelio Plaŭto.”

“Rubelio Plaŭ...?” Fulme Agripina  ekkonstatis, kiu prezentis la akuzon kontraŭ ŝi. Kompreneble! Kial ŝi ne pensis pri tio pli frue? Ŝi ĉiam simpatiis kun Junia , sciante ke Mesalina  forrabis de ŝi la unuan edzon Silio, kaj gvidis lin laŭ la vojo, kiu kondukis al lia ekzekuto. Sed Junia Silana  ne estis nur la edzino de Silio, kaj poste Antistio. Laŭ ŝia nomo ŝi devas esti ankaŭ parenco de Silano, tiu junulo kiu estis fianĉigita al Oktavia , antaŭ ol li estis ŝovita flanken por doni lokon al Lucio.

“Tio estas ridinda! Kian avantaĝon mi entute povus gajni, distrante la intereson de Oktavia  for de mia filo favore al alia viro?”

“Aŭgusta”, Seneko diris. “Ni ĉiuj scias, ke estas unu afero, kiun vi amas pli ol ĉion alian, kaj tio estas potenco. Nun kiam vi ne plu povas regi la imperion pere de via filo, vi esperas atingi tion pere de la filino de Klaŭdio. Rubelio Plaŭto estas posteulo de Aŭgusto. Li iĝus por ŝi tre taŭga edzo, kaj tiam vi povus liberigi vin de Nerono kaj regi la imperion pere de tiu paro.”

“Kia sensencaĵo estas ĉi tio?” Agripina  kriis. “Lucio estas mia filo! Ekzistas neniuj cirkonstancoj laŭ kiuj mi volus mortigi mian propran filon kaj anstataŭigi lin per iu alia! Junia  mem ne havas gefilojn – se ŝi havus infanojn, ŝi komprenus tion. Kaj ĉiuokaze, kion mi gajnus per tio? Rubelio ne estas mia filo – li havus neniun intereson aŭskulti miajn konsilojn. Se li imperiestriĝus, kian influon mi havus? Se la homoj jam inventas akuzojn kontraŭ mi nun, kiam mi estas la patrino de Nerono, ĉu vi povas imagi kiajn kalumniojn oni ĵetus kontraŭ min, kiam mi tute ne plu havus influon ĉe la imperiestro? Kaj kial Rubelio interesiĝus helpi min aŭ pardoni min, se tio okazus? Estas nur unu maniero, laŭ kiu mi povas resti sekura, kaj tio estas certigi, ke Nerono plusidu sur la trono, kiu estas lia ĝusta loko.”

“Bonvolu trankviliĝi, Aŭgusta”, Buro diris. “Neniu sugestas, ke vi volas murdi vian filon.”

“Do, kion vi sugestas? Kiel Rubelio povus iĝi imperiestro, krom per detronigo de Nerono? Kaj farinte tion, kiel li povos resti sekura, krom per ties definitiva forigo? Mi ne staros ĉi tie por aŭskulti akuzojn: kruelajn, senbazajn akuzojn. Palemono! Ordonu venigi mian portoliton. Mi iros tuj al la palaco por paroli kun mia filo.”

Ŝi hastis el la ĉambro, ignorante la du virojn, kiujn ŝi forlasis eĉ ne salutante ilin. Ŝi atingis la enirhalon pli rapide ol la portolito, kaj paŝis tien-reen atendante ĝian alvenon. Finfine ĝi aperis, kun kvar altaj portistoj kiuj marŝis per dignaj paŝoj, kvazaŭ ili estus tute nekonsciaj pri ŝia senpacienco. Ŝi ignoris la serviston, kiu havis la taskon respektoplene enirigi ŝin en la veturilon, kaj mem malfermis la kurtenojn per forta tiro. “Ne gravas pri la kusenoj! Ordonu al la homoj rapidi!”