Выбрать главу

La palaco ne estis malproksima, kaj ŝi devis subpremi sian deziron salti el la portolito kaj kuri tien antaŭ la portistoj. Gardistoj rigardis ŝin kun miro dum ŝi hastis tra la privata pordo uzata de familianoj. Ili ne plu vidis ŝin, de kiam ŝi transloĝiĝis al sia domo sur la Monteto Palatino. Paŭzante nur por demandi, kie troviĝas la imperiestro, ŝi marŝegis tra la koridoroj direkte al la ĉambro, kie laŭ la ricevita informo li ekzerciĝas pri liro. Kiel kutime li malŝparas tempon per sia muziko! Tiel frue en la tago! Gardisto deĵoris ekster la pordo. Li hezitis kiam ŝi alproksimiĝis, sed ŝi puŝiĝis preter lin kaj tuj eniris.

Nerono estis sola, sidanta sur malgranda tabureto kun sia kapo klinita super sia liro. Li ludis ian malrapidan, malĝojan komponaĵon, kaj ŝajnis perdita en la muziko. Evidente li ne aŭdis Agripina n eniri, ĉar kiam ŝi subite aperis antaŭ li, li saltis tiel draste, ke li preskaŭ faligis sian instrumenton. “Patrino! Kion vi faras ĉi tie? Mi supozis... tio estas...”

“Kion vi supozis?” Agripina  volis scii. Tiam, trafite de lia vizaĝo: “Lucio, ĉu estas io ne en ordo? Vi aspektas, kvazaŭ vi ne dormis la tutan nokton.”

“Ho panjo, mi timis...” Je ŝia miro, li ekstaris kaj provis ĵeti sin en ŝiajn brakojn, ankoraŭ tenante la liron. Tiam li retiriĝis en ioma konfuzo por demeti la muzikilon sur la apudan divanon.

“Kio estas, Lucio? Kio okazis?”

“Ĉu Buro ne venis al via domo?”

“Jes, li venis kun Seneko. Li rakontis al mi iun ridindan fantaziaĵon pri akuzo kontraŭ mi. Lucio, ĉu vi volas diri al mi, ke vi vere kredis tiun rakonton?”

Lucio viŝis sian nazon per la maniko de sia tuniko. Li residiĝis sur sian tabureton, kliniĝante antaŭen kun sia vizaĝo inter siaj manplatoj. Agripina  atendis. Finfine, kun la voĉo sonante obtuze de malantaŭ liaj manoj, li diris: “Estas komplotoj la tutan tempon. Mi ne scias, kiun mi povas fidi.”

Agripina  puŝis la liron flanken kaj sidiĝis sur la divanon. “Lucio, mi estas via patrino. Vi estus devinta scii, ke se estas unu homo, kiun vi povas fidi, tiu estas mi. Kiel vi povas kredi Buron kaj Senekon pli ol min?”

“Vi ne bezonas timi pro ili, panjo. Buro estis la homo, kiu diris al mi, ke mi atendu, ke mi informiĝu bone, ke mi ne tro haste faru ion ajn, kion mi bedaŭros poste. Li diris, ke ĉiu devus ricevi la ŝancon defendi sin, des pli se tiu estus la patrino.”

“Defendi sin? Lucio! Ne diru, ke vi intencis reagi surbaze de tiu ridinda akuzo!”

Lucio kapneis, kaŝante siajn okulojn per la mano. “Mi pardonpetas, panjo. Mi ne atentis la unuan fojon. Sed poste, kiam la sama akuzo venis de alia fonto...”

“Kiu unua fojo? Lucio, komencu ĉe la komenco, kaj diru al mi, precize kio okazis.”

“Panjo, mi vere ne atentis en la komenco. Ĉar finfine, la homo estis onklino Domicia .”

“ Domicia ? Pri kio vi parolas?”

“Ĉiufoje, kiam ŝi venas viziti min. Ŝi komencas faligi sugestojn pri tio, ke vi provas gajni la konfidon de la gvardio. Kompreneble mi scias, ke ŝi ne ŝatas vin. Tio estas natura afero, post kiam vi edziniĝis kun onklo Krispo. Aliflanke estas vere, ke ili ĉiam venas al vi, kiam ili ĉasas promociiĝon aŭ similan avantaĝon.”

“Mi estas filino de Ĝermaniko. Kompreneble mi havas apartan rilaton kun la gvardio.”

“Panjo, mi scias tion. Kaj efektive mi ne aŭskultis ŝin. Sed hieraŭ nokte oni rakontis al mi, ke vi aranĝis festenon, kaj ke ĉeestis Oktavia .”

“Lucio, ĉu vi ne komprenas, kiom vi humiligas ŝin? Se vi nur konsentus pasigi kun ŝi la nokton de tempo al tempo! Ĉu ŝi tute ne rajtas havi geamikojn?”

“Sed vi invitis Rubelion Plaŭton!”

“Mi invitis Antistia n. Nature ŝia edzo akompanis ŝin. Kaj kiel eblas, ke Buro kaj Seneko sciis, precize kiu venis al mia domo hieraŭ vespere, kaj pri la temo de nia konversacio? Ĝuste tiaj aferoj okazis en la tempo de Sejano. La homoj spionis unu la alian, akuzis unu la alian... Ĉu ni reiras al tia situacio?”

“Se oni informas min, ke oni diskutas ŝtatrenverson, mi ne povas simple ignori tion.”

“Ni neniel diskutis ŝtatrenverson. Eble vi devus dediĉi vian menson al la demando, kiu povus havi intereson denunci min – kalumnii min, pli precize. Junia Silana  havas ĉian intereson forigi min. Pensu pri ŝia nomo: Silana . Kies parenco ŝi estas?”

“Pri kiu vi parolas?” Nerono demandis. En lia voĉo aŭdiĝis konfuzo. “Ĉu Silano?”

“Mi ne kulpigas vin, Lucio. Kompreneble vi ne sciis – vi estis nura knabo tiutempe. Vi ne konsciis pri la aferoj, kiujn mi faris, por certigi ke vi fariĝu imperiestro post Klaŭdio. Estis mi, kiu aranĝis vian fianĉigon kun Oktavia  – kaj tial mi tiom koleras, kiam mi vidas vin tutsimple forĵeti tion.”

“Do, estas tiel”, Nerono diris.

“Ŝajne vi ne estas tre konvinkita.”

“Pardonu min, panjo. Mi ne estus devinta kredi Junia n – mi vidas tion nun. Sed mi timis. Mi scias, kiom gravas al vi partopreni en politikaj aferoj, kaj post kiam mi malhelpis vian agadon ĉe la palaco, mi pensis ke vi eble serĉos iun alian, kiu estus... nu, kiun vi pli facile povos manipuli.”

“Ĉu vi serioze kredas, ke politikaj aferoj signifas al mi pli ol mia propra filo? Lucio, el ĉio en la mondo vi estas por mi la plej grava – de ĉiam vi estas tia, kaj ĉiam vi tia estos.”

Mia filo Nerono estis kontenta ricevi miajn konsilojn dum la fruaj monatoj. Li publike agnoskis sian ŝuldon al mi en pluraj okazoj, ekzemple kiam li donis mian nomon al la gardistoj kiel pasvorton. Sed dum li iĝis pli sperta kaj pli memfida, mi vidis, ke venis la tempo por puŝi lin el la nesto, kaj permesi al li testi siajn proprajn flugilojn.

Ne precize tiel la afero okazis, sed mi povas almenaŭ certigi, ke la homoj memoros ĝin tiel.

Nelonge post la imperiestriĝo de Nerono, li donacis al mi la domon, kiu antaŭe apartenis al Antonia  kaj Livia : la saman domon, kie mi pasigis kelkajn jarojn kiel infano, kiam mia patrino estis sendita en ekzilon.

Mi estis kortuŝita, kiam li komencis demandi min pri miaj infanaj jaroj, pri mia rilato kun miaj avinoj. Kia estis Livia , ĉu ŝi estis tre severa, kiel Boteto rilatis kun ŝi – mi kredis, ke li sincere interesiĝas. Kaj la tutan tempon li fakte estis serĉanta ian manieron por diri al mi, ke li volas doni al mi ŝian domon, por ke mi transloĝiĝu el la palaco.

Konstatinte, ke Nerono kapablas regi sen mia helpo, mi sciis, ke venis la tempo profiti de lia malavara donaco. Mia nova domo estis sur Palatino, sufiĉe proksime por ke mi ofte vizitu la palacon.

Kiam mi laste vidis Lucion – ĉu antaŭ kvin monatoj? Mi hontas esti tiel humile danka al li en la maloftaj okazoj, kiam li efektive aperas ĉe mi. Tamen mi ne volas ke li konstatu tion, kun la sekvo ke mi troigas en la alia direkto. Mi scias, ke mi ŝajnas malvarma kaj malafabla, sed ial mi ne kapablas fleksiĝi. Mi devus konduti pli patrinece, sed tio ne venas al mi nature. Estus kvazaŭ mi aktorus. Kaj apenaŭ alveninte li jam foriras, dum mi kaŝas mian seniluziiĝon.

Mi estas kontenta, ke eĉ kiam mi komencis preni malpli aktivan rolon

decidis, ne komencis