eĉ kiam mi decidis preni malpli aktivan rolon rilate al regado de la imperio, mi ankoraŭ povis uzi mian influon por helpi kaj konsoli grandan nombron da homoj, kaj virojn kaj virinojn. Mi ofte ricevis vizitojn precipe de anoj de la palaca gardistaro, kiuj memoris almenaŭ pro la aŭditaj rakontoj ĉion, kion Ĝermaniko faris por ili, kaj estis kontentegaj, ke lia filino daŭrigas tiun tradicion.
Politikaj aferoj ne estas farataj per la volforto de unusola homo. Ĉiam nepras pretigi la terenon, trovi subtenanton por aparta projekto, kaj kunlabori por certigi ĝian sukceson. Jen la afero, kiun mi mem lernis de miaj tri edzoj, kiuj estis ĉiuj tri spertaj politikistoj. Kaj tion mi celis transdoni al mia filo.
... sed, verdire, ne kun notinda sukceso. Li kredas, ke sufiĉas fari dekreton por ke la afero iel okazu de si mem. Ne helpas la fakto, ke Seneko plenumas la veran laboron, tiel ke Lucio restas kun la impreso, ke li devas nur deziri aferon por ke ĝi realiĝu.
De kiam li imperiestriĝis antaŭ tri jaroj, la imperio estas bone kaj juste regata, la provincoj estas dankaj pro ĉio, kion li faras por ili, kaj estas daŭrigo de la bona regado de Klaŭdio. Mi fieras diri, ke lia sukceso ŝuldiĝas almenaŭ parte al mia influo.
Kompare kun la plejmulto el la viroj en tiu senato, mi estas duoble pli kapabla. Mi povus paroli pli lerte ol iu ajn el ili, se tio estus permesata al mi. Kaj tamen mi rajtas nur stari malantaŭ kurteno, aŭskultante dum Antejo aŭ simila homo fuŝprezentas la argumentojn, kiujn ni konsentis kune.
Mi neniam estis kontenta resti en la ombroj laŭ la maniero de Livia . Mi ĝuis potencon, veran potencon, kaj ankaŭ rekonon. Dum sia tuta longa kariero, Livia neniam aperis sur monero – almenaŭ ne kiel si mem. Plej bone ŝi povus prezentiĝi en la rolo de Cereso, aŭ Pieco, aŭ iu same nekontentiga abstraktaĵo. Kontraste kun ŝi, mi ja aperas sur moneroj kiel mi mem. Agripina kaj Klaŭdio – niaj du kapoj unu flanke de la alia, kvankam verdire mia estas ĉiam iomete malantaŭ lia.
Kaj kio pri tiuj moneroj, kiujn ni stampigis kiam Lucio imperiestriĝis? Agripina kaj Nerono, unu fronte al la alia, aŭtentikaj egaluloj. Tiuj moneroj ankoraŭ cirkulas, malgraŭ deziro de Seneko forigi ilin. Ankaŭ estonte la homoj ankoraŭ tenos ilin enmane kaj memoros mian nomon.
7
En Antio
Aŭtune, 58 pK
“Estas plezuro revidi vin, Palaso. Kiel vi fartas? Vi aspektas tre bone.”
Palaso maldikiĝis de kiam Agripina laste vidis lin antaŭ du jaroj, kaj lia haŭto nun montris la sanan bronziĝon tipan ĉe homo, kiu aktive interesiĝas pri la prizorgado de sia kampara bieno. Vestite en togo kun la mallarĝa strio de la terposedanta klaso, li aspektas idente al ĉiu ajn prospera maljuneta civitano.
“Mi ĝojas vidi ankaŭ vin, Aŭgusta, kaj mi sentas min honorata ricevi vian inviton.”
“Kuŝiĝu, kaj diru al mi, kiel vi pasigas vian tempon de kiam mi laste vidis vin.” Sklavo forprenis la ŝuojn de Palaso kaj lavetis liajn piedojn, dum alia enportis la vazojn por miksi vinon. Kiam Palaso kuŝis komforte kun sia vinpokalo, Agripina demandis: “Vi forlasis Romon, ĉu ne?”
“Tio ŝajnis la plej saĝa ago: distancigi min entute de la kortego por eviti ĉian riskon esti implikita en intrigoj. Vi scias, ke Klaŭdio tre malavare heredigis al mi bienon per sia testamento...”
“En Umbrio, ĉu ne?”
“Toskanio. Mi aĉetis tiun en Umbrio la pasintan jaron. Mi decidis dediĉi min al la administrado de miaj bienoj. Tre kontentiga laboro post la streĉa tasko prizorgi la financojn de la imperio – necesas konsulti neniun krom mi mem, kaj mi ĝojas diri, ke mi sukcesis aĉeti ankaŭ aliajn propraĵojn – mi havas unu en Kampanio, krom tiu en Umbrio, kaj alian iomete sude de Mediolano.”
“Efektive, tio ne surprizas min. Mi nur bedaŭras, ke via financa genio estas uzata nur por via propra avantaĝo anstataŭ por la imperiestro.”
“Jes, mi devus danki lin, ke li forsendis min.”
“Per tio Nerono malgajnis. Eĉ se Seneko kapablas mirigi la senatanojn per sia brila elokventeco, tio ne signifas, ke li taŭgas kiel konsilanto pri financaj aferoj.”
“Ĉu tial vi alvokis min, Aŭgusta?”
“Ne, temas pri alia afero. Palaso, mi bezonas vian helpon. Eble vi aŭdis... Mi apenaŭ scias, kiel klarigi... Temas pri Nerono. Vi scias, kiel li pasigas siajn vesperojn – vagante tra la stratoj de la urbo kun bando de amikoj.”
“Kiom da jaroj havas nun la imperiestro, Aŭgusta? Ĉu dek naŭ?”
“Li havas nun pli ol dudek – preskaŭ dudek unu. Mi aŭdis lastatempe, ke ili atakis senatanon, kiu reiris hejmen post vespera festeno, kaj bategis liajn servistojn. Li estas tro aĝa por fari tiajn stultaĵojn. Kaj Seneko faras nenion por malhelpi lin, laŭ mia impreso.”
“Jes, mi ja aŭdis ion pri tio.”
“Do, la informo atingis vin eĉ en via bieno en Umbrio, aŭ simila loko. Kaj tiu estas la filo, kiun mi tiom strebis imperiestrigi!”
“Li maturiĝos, Aŭgusta. Ĉiuj junaj viroj ŝatas amuziĝi, precipe kiam mankas al ili patro, kiu povus iom direkti.”
“Li ne havas patron, sed ĉu tio ne estas la tasko de instruisto? Mi estus povinta fari ion pri tio – tial mi tiom koleras, ke Seneko nepre volis decidi ĉion mem. Kaj la sekvo estas, ke la imperiestro vagas nokte tra la stratoj kvazaŭ iu ajn senvalora bandito. Seneko ne kapablas regi lin. Li nur indulgas lin – eĉ ne faras ian provon por direkti lin en la ĝustan vojon. Kaj nun, la lasta afero... li enamiĝis kun junulino.”
“Permesu al mi diri, Aŭgusta, ke tio estas la plej natura afero en la mondo.”
“Mi akceptis Akteon, ĉar Seneko diris al mi, ke junuloj devas havi siajn distraĵojn. Sed ĉi tiu afero estas pli serioza. Ne temas pri iu flutistino. Ŝi estas juna virino el bona familio – ŝia avo antaŭ multaj jaroj estis konsulo. Oni eĉ atribuis al li triumfon. Ŝi estas edzino de amiko de Nerono: Salvio Oto. Kaj ĝuste kontraŭ tiaj misfaroj Seneko devus averti lin. Kiam la imperiestro komencas interesiĝi pri la edzinoj de siaj amikoj, tio estas ĝuste la maniero por gajni malamikojn. Kaj tio ne estas la ĉefa afero. Venis ĉi tien Oktavia antaŭ kelkaj tagoj – ŝi venis la tutan vojon ĝis Antio por paroli kun mi. Plorante, kiel ĉiam okazas, kiam ŝi venas paroli pri Nerono. Ne estas simple, ke li enamiĝis al tiu virino – la situacio estas eĉ pli malbona. Oktavia kredas, ke li planas edziĝi kun ŝi.”
“Li ne povas fari tion, krom se li pensas eksedzinigi Oktavia n”, Palaso diris. “Ĉu li ne komprenas, kion tio signifus?”
“Mi havas nenian ideon, kion li fakte komprenas. Laŭŝajne li opinias, ke lia pozicio kiel imperiestro estas tiel firma, ke li povus eĉ forlasi la filinon de Klaŭdio, kaj tio ne ŝanĝus ion ajn.”
“Mi konsentas, Aŭgusta, ke tio estas tre maltrankviliga evoluo. Eble necesas ke vi denove provu paroli kun Seneko.”
“Tio, kio okupas la menson de Seneko, estas lia propra pozicio. Li ne intencas endanĝerigi ĝin per interveno inter Nerono kaj lia koramikino. Mi ja demandas min... mi memoras, ke vi estis la homo, kiu helpis min kaj Klaŭdion rilate al tiu afero pri Silano. Vi memoras... vi esploris, trovis lian malfortan punkton...”
“Mi komprenas”, Palaso diris. “Sed tiutempe, mia sinjorino, mi laboris por la imperiestro, kaj agis laŭ liaj deziroj. Mi havis kunlaborantojn, kiuj helpis min informiĝi. Nun mi ne plu loĝas en Romo. Mi ne plu havas la necesajn kontaktojn. Kaj se mia agado estus malkovrita, montriĝus ke mi ne laboras por la imperiestro, sed kontraŭ li. Mi bedaŭras, Aŭgusta, sed laŭ mia vidpunkto la afero estas tutsimple tro riska.”