“Do jen ni, mia kara Agripina ”, diris ŝia praonklo. “Jam plenkreska, kaj eĉ edziniĝonta! Kiom aĝa vi estas nun?”
“Preskaŭ dektri-jara, onklo”, Pina diris.
“Ĉu jam tiom granda! Kaj kio pri vi, Gajo?” Tiberio turnis sin al Boteto. “Kion vi studas nuntempe?”
“Mi okupiĝas pri la paroladoj de Cicerono”, Boteto diris. “Mia instruisto igas min legi ilin, kaj poste mi devas verki respondon.”
“Ĉu respondon al Cicerono? Se vi sukcesas fari tion, kara junulo, vi iam fariĝos granda oratoro. Kiujn paroladojn vi jam legis?”
Boteto komencis klarigi, dum lia praonklo kapjesis kaj aŭskultis, interrompante kelkafoje por starigi demandon. En lia mieno vidiĝis aŭtentika interesiĝo, kaj baldaŭ li direktis al la frato de Pina afablan rideton facile distingeblan de liaj pli fruaj provoj.
Kiam ajn Pina rigardis la manojn de sia praonklo, ŝi memoris ion, kion ŝi iam aŭdis de sia onklo Druso: ke Tiberio havas tiel fortegajn fingrojn, ke li povas enpuŝi ilin rekte en pomon – aŭ en la kranion de infano. Al onklo Druso ĉiam plaĉis tiaj sangaĉaj detaloj. Intertempe li jam mortis, sed li postlasis tiun imagon. Pina neniam povos vidi la longajn, rigidajn fingrojn de la imperiestro, kun hartufo hirtiĝanta ĉe ĉiu artiko, sen naŭza bildo de ili trapikantaj la kapon de bebo.
Plenuminte la riton de la familiaj salutoj, Tiberio disputis kun siaj parencinoj pri iliaj planoj por la geedziĝfesto. Ili planis, ke la festeno okazu ĉe ilia vilao en Baulo, kaj ke poste la tuta ĉeestantaro forveturu boate kaj pasu tra la centro de Bajo antaŭ ol atingi la domon de Domicio, iom pli for laŭ la marbordo.
“Kial ni bezonos iri tra Bajo?” Tiberio demandis. “Lia domo ja havas propran kajon, ĉu ne? Kial rondiri tute ekster nia vojo, kiam eblas iri rekte tien?”
“Kuzo, kion je la bona diino vi sugestas?” diris avinjo Antonia . “Edzinigi mian nepinon sen procesio! La homoj demandos sin, kial la knabino estas tiel kaŝinda!”
“La publiko atendas spektaklon”, Livia diris. “Aŭgusto estus doninta ĝin al ili. Li ĉiam komprenis la gravecon impresi la popolon.”
“Cedi al la popola gustaĉo, pli ĝuste”, Tiberio diris.
Livia frapis sian propran femuron per kolera gesto, je kio Tiberio diris: “En ordo, en ordo, ni faros ĝin laŭ la maniero, kiun Aŭgusto estus volinta. Geedziĝa procesio, rekte tra la centro de Bajo. Ĉu nun vi estas kontenta?”
Tre malverŝajne avinjo povas esti kontenta, Pina pensis, kiam la afero estis cedita tiel malvolonte. Sed efektive ĝi estis cedita, kaj ŝi kapjesis konsente kun mieno apenaŭ pli afabla ol tiu de ŝia filo.
Kiam mi estis dektri-jara, mia praavino Livia elektis por mi edzon: Gneon Domicion Ahenobarbon. Li estis fakte mia kuzo, posteulo de la fratino de Aŭgusto, Oktavia . Lia avo estis Marko Antonio, kiu donis al Oktavia du filinojn antaŭ ol li malaperis orienten. Kun Kleopatro li havis ankoraŭ tri gefilojn, kiuj estis edukitaj en Romo de lia sindona edzino Oktavia .
Nun mi devas reveni al pli frua okazo kaj mallonge rakonti pri la kverelo inter mia patrino kaj la imperiestro Tiberio. Kiam Aŭgusto mortis, lia plej aĝa ankoraŭ vivanta virposteulo estis mia frato Nerono
Kompreneble estis ankaŭ Postumo, sed ne havas sencon detaligi la tutan aferon nun.
sed tiutempe Nerono estis ankoraŭ tro juna por fariĝi reganto. Tial oni elektis la adoptitan filon de Aŭgusto, Tiberion, kvankam li jam ofte montris, ke li ne havas taŭgan karakteron por estri aliajn homojn.
Se Aŭgusto estus nur povinta travivi ankoraŭ dek jarojn! Kiomaĝa li estus, en tiu okazo? Ĉu okdek kvin, okdek ses? Supozeble ne tute ekster la eblecoj, se lia menso estus ankoraŭ en ordo. Kaj tiam oni estus elektinta Neronon anstataŭ Tiberion, ne okazus intrigoj kaj ekziloj, panjo estus povinta resti en Romo... La tuta historio de nia familio estus malsama.
Sed ĉu mi estus edziniĝinta kun Klaŭdio?
Li emis al deprimiĝo, kaj havis neniun komprenon pri la pensoj kaj sentoj de aliaj homoj. Li abomenis publikan elmontron de emocioj, kaj eĉ kiam lia propra filo mortis, li subpremis ĉian eksteran signon de malĝojo en siaj vizaĝo kaj konduto. En gajaj okazoj li restis egale distanca, kaj lia severa, senrideta mieno dum ĉarokonkursoj kaj gladiatoraj luktoj ŝajnis riproĉi la publikon pro ties senofendaj plezuroj. Li kritikis la popolanojn pro ilia troigita funebrado (laŭ lia vidpunkto) post la morto de mia patro Ĝermaniko. Videble li opiniis, ke mia patrino profitas de la situacio por kirlaĉi la popolajn emociojn kontraŭ li.
Kaj ĝuste tion ŝi ja faris: serĉis aliancanojn inter la senatanoj, kaj ŝi aliris tiun taskon kun la delikateco de virbovo en la Cirko. Tiberio sciis tute bone, kion ŝi faras. Tio ne pravigas la manieron, laŭ kiu li traktis ŝin poste, sed ŝi apenaŭ estus povinta pli klare elmontri siajn intencojn, se ŝi estus anoncinta ilin en la Forumo.
Kiam Tiberio unue akiris la imperiestran potencon, lia patrino Livia volis doni al li sugestojn surbaze de sia longa sperto pri ŝtataj aferoj. Li tamen klare montris, ke li ne aprobas enmiksiĝon de virino en tiajn aferojn. Se oni konsideras, ke eĉ la dio Aŭgusto rekonis la valoron de ŝiaj konsiloj, kial Tiberio permesis al si aserti, ke ili estas senutilaj?
Praavino Livia – ŝia menso estis ankoraŭ akra, eĉ je okdek jaroj. Ŝi komprenis multe pli bone ol Tiberio, kiel kunlabori kun la senato, kiel tre videble peti la konsilojn de la senatanoj, kiel atingi precize la deziratan rezulton dum oni ŝajnigas cedi al ilia supera juĝkapablo. Li estus devinta akcepti la gvidadon de Livia . Sed li ne volis aŭskulti la konsilojn de sia patrino. Precize kiel Lucio.
Mi timis ŝin, kiam mi estis malgranda. Nur kiam ni iris loĝi ĉe ŝi, post la forsendo de panjo, mi malkovris, ke ŝi ne estas tiel terura, kiel mi supozis. Ravis min ŝiaj rakontoj – precipe kiam ŝi priskribis al mi siajn fruajn jarojn kun Aŭgusto, kiam li ankoraŭ nomiĝis Oktaviano, antaŭ lia metamorfozo en la gigantan figuron, kiun li poste fariĝis. Ankaŭ ŝi kontribuis al tiu transformiĝo, sed ŝi nur ridis je miaj demandoj, kaj diris: “Kial vi interesiĝas pri tio? Mi ne faris ion ajn.”
Ŝi ĝuegis revivigi siajn memorojn pri la gloraj atingoj de sia amata Aŭgusto. Ŝi neniam parolis pri sia propra rolo en liaj triumfoj, kvankam ĉiuj scias, ke Aŭgusto estus nenio sen sia Livia . Ŝajnis, kvazaŭ ŝi tute ne bezonas rekonon – sufiĉis por ŝi, ke ŝi helpis sian edzon, kaj ke li ricevis la honoregon de diigo. Ne venis al ŝia menso la ideo, ke li ŝuldis tiun honoron almenaŭ parte al ŝi.
“Mi apenaŭ kredas tion – mia fratineto jam edziniĝonta!” Druso brakumis Pina n kaj kisis ŝin. Pina fiksrigardis la lanugan barbon kiu donis ombran nuancon al liaj vangoj, ĉefe por eviti renkonti liajn okulojn. Druso estis ŝia preferata inter ŝiaj tri fratoj, sed nun kiam li estis plenkreska kaj edziĝinta, ŝi sentis sin nekutime hontema en lia ĉeesto. “Ĉu ni iru promeneti en la ĝardeno?” li diris.
La vilao de avinjo Antonia en Baulo estis fama pro siaj ĝardenoj, siaj fiŝejoj, kaj pro sia mirinda perspektivo super la Golfo de Napolo. Ĝia plej impona trajto estis la longa baseno, almenaŭ cent paŝojn de unu ekstremo al la alia, kie aroj da karpoj flirte aperadis-malaperadis sub la malluma surfaco de la akvo. La vilao iam apartenis, antaŭ multaj jardekoj, al la fama oratoro Hortensio, la patro de tiu Hortensia , kiu gvidis manifestacion de virinoj en la Forumon por protesti kontraŭ edikto, laŭ kiu virinoj devas finance kontribui al la milito. Hortensia prezentis ilian argumenton al la reganta virtriopo. Kial ni virinoj estu devigataj pagi por milito, tute ne partopreninte en la decido, kiu kondukis al ĝi? ŝi demandis. Kial ni pagu impostojn, kiam oni ne permesas al ni teni publikajn oficojn? Fronte al ŝia elokventeco, la triopanoj konsentis nuligi la edikton.