Выбрать главу

“Do, estas tiel.” Agripina  fermis siajn okulojn, masaĝis sian frunton per la fingropintoj. Ŝi havis tiel altajn esperojn antaŭ la alveno de Palaso. Ŝi estis supozinta, ke eblos persvadi lin... ŝi neniam serioze konsideris la eblecon, ke li ne povos helpi ŝin.

“Tio, kion vi bezonas, estas informoj”, Palaso diris. “Vi havas viajn informistojn en la palaco kompreneble...”

“Informistoj? Estas Oktavia .”

“Mi ne parolas pri Oktavia . Estas preferinde, ke ŝi tute ne havu ideon, kion vi faras por helpi ŝin. Sed certe inter la sklavoj... aŭ la gardistoj. Kaj tiu juna virino... vi diras, ke ŝi estas edzino de Salvio Oto. Vi bezonas iun ankaŭ inter ŝiaj domanoj. Iun por sekrete observi la situacion kaj teni okulon preta por iu ajn malforteco, kiun vi povus utiligi.”

Agripina  memoris tiujn murdistojn, kiuj trovis Lucion en la ĝardeno. Estis unu el la sklavoj, kiu enlasis ilin: la nova desertisto tiel alte rekomendita de Emilia . Ne, kompreneble ne de Emilia  mem. Ŝi zorgis, ke ŝia implikiĝo ne estu rekte malkovrebla.

“Mi ne intencas uzi perforton”, ŝi diris.

“Ĉu ni uzis perforton kontraŭ Silano? La sola afero, kiun vi bezonas, estas la ĝusta informo. Vi ankoraŭ ne scias, kio ĝi estas; vi ankoraŭ ne scias, kion vi serĉas; tio eble bezonos tempon; sed kiam ĝi ekaperos, vi povos utiligi ĝin.”

8

En Bajo

Printempe, 59 pK

La barko puŝiĝis kun eta skuo kontraŭ privatan kajon, kie pluraj sklavoj atendis por ligi ĝin. La boatestro rapidis antaŭen por bonvenigi Agripina n sur la kajon, kaj ŝi elbarkiĝis. Ignorante la boatestron, ŝi turnis sin al Pola , kiu sekvis tuj post ŝi. “Ĉu vi certas, ke vi estas en ordo? Vi aspektas tre ŝokite.”

“En plena taglumo!” Pola  ekkriis. “Estas neeble, ke li ne vidis nin!”

“Ne devus esti tro malfacile informiĝi, kiu li estis.”

“Laŭ kia maniero li fuĝis tuj for!” Estis histeria nuanco en la voĉo de Pola . “Li estus povinta almenaŭ halti por certiĝi, ke neniu estis vundita.”

La boatestro entuziasme alproksimiĝis. “La flanko de la barko estas serioze difektita, mia sinjorino. Mi ne scias, ĉu ni sukcesos ripari ĝin antaŭ via foriro.”

“Jes, kompreneble”, Agripina  respondis. “Sendube la imperiestro povos provizi min per alia boato.”

“Mi informiĝos, mia sinjorino.”

Pluraj servistoj intertempe venis malsupren ĝis la kajo por renkonti la patrinon de la imperiestro, kaj nun ili kondukis Agripina n kaj Pola n supren laŭ marmora ŝtuparo, tra malgranda ĝardeno kiu en ĉi tiu nuba marta posttagmezo havis iom malgajan etoson, kaj en vestiblon dekoraciitan per bluaj kaj oraj mozaikoj.

“Aŭgusta, la imperiestro sendas siajn salutojn, kaj ordonis, ke oni konduku vin rekte en la manĝosalonon.” Parolis malgranda knabeto, tre bela infano vestita per tuniko tiel mallonga, ke ĝi apenaŭ kovris lian ŝvelrondan postaĵeton.

“Kia ĉarmulo, mia sinjorino”, Pola  murmuris en la orelon de Agripina , dum ili sekvis la knabeton laŭ la koridoro.

“Rave... se ni estus ĉe la teatro.” Agripina  sentis neniun bezonon mallaŭtigi sian voĉon.

Pola  komprenis ŝian penson. “Sed vi ne volas ricevi liajn sidvangojn en via vizaĝo dum la vespermanĝo.”

Enirante la manĝosalonon ili trovis tri gastojn, du virojn kaj junan virinon, kiuj jam kuŝis ĉirkaŭ la tablo. Agripina  estis kontenta pro la konstato, ke ambaŭ viroj estas konataj amikoj. Tio sugestas, ke Lucio dediĉis pensadon al la invitado de la gastoj, elektante tiujn, kies kunestado plezurigos ŝin. Publio Antejo estis la homo, kiu voĉlegis ŝiajn paroladojn en la senato, prezentante ilin kiel la proprajn, dum lia pli juna kolego Kreperejo Galo ĉiam subtenis ŝiajn proponojn dum debatoj. Kontraste al Publio, li venis hodiaŭ sen sia edzino.

Dekoraciis la murojn scenoj el la vivo de Herkulo, pentritaj vivgrande ĉirkaŭ la ĉambro kiel la fonbildo en teatro, konkursante kontraŭ la gastoj por ŝia atento. En la angulo muzikisto en ondanta robo vibrigis la kordojn de citro.

“Ĉu mi konduku vin al via loko, Aŭgusta?” diris la knabo kun ĉarma rideto. Agripina  rigardis la divanon, iom konfuzite. Anstataŭ la kutimaj tri divanoj, estis unu longa en la formo de arko, kaj ŝi ne estis certa, kie ŝi sidu. La knabeto invitis ŝin kliniĝi ĉe la alia flanko de la tablo, tuj maldekstre de la centro, en la pozicio kiu, se estus tri divanoj, estus la honora loko. Tiu infano nur ok- aŭ naŭ-jara estis nekutime memfida, kaj lia konduto estis perfekta. Agripina  pensis pri la du mallogaj knaboj, kiuj servis ŝin en Pontio – tiel malsimilaj al ĉi tiu eta kupido!

Ŝi salutis la aliajn gastojn dum ŝi kuŝiĝis, dum Pola , kontrolinte ke ŝi havas ĉion bezonatan, retiriĝis al apuda ĉambro, kie estis preta dua tablo por la malpli gravaj gastoj. Intertempe aro da knabetoj flirtis ĉirkaŭ Agripina , forprenante ŝiajn pantoflojn, lavante ŝiajn piedojn, kaj proponante al ŝi akvon parfumitan per rozoj por ŝiaj manoj. La akvon entenis la plej mirinda bovlo, farita el diafana ŝtono kun diverskoloraj strioj violaj, grizaj kaj verdaj.

“Vi mankas al ni, Aŭgusta”, Antejo diris. “Mi bone komprenas, ke vi preferas la trankvilon de la marbordo al la vivo de la kortego, sed nun kiam alproksimiĝas la printempo, ĉu ni ne povas tenti vin reveni al la urbego?”

Agripina  estis danka al li pro lia sugesto, ke ŝia ĉeesto estas dezirata en Romo. “Ne ĉi-momente, bedaŭrinde. Mi okupiĝas pri miaj memoraĵoj, kaj mi bezonas trankvilon por koncentriĝi pri mia verkado.”

Lia edzino, junulino dekses- aŭ deksep-jara laŭnome Umidia , estis sufiĉe juna por esti lia filino. Se ŝi ne troviĝus apud Antejo, Agripina  estus kredinta, ke ŝi estas la edzino de Kreperejo, dudek- kaj-iom-jarulo kun juneca vizaĝo, kiu kuŝis ĉe la kontraŭa flanko de la divano. La senĝoja mieno de la knabino sugestis, ke ŝi ne atendas ĝui la vesperon. Tamen, kiam Agripina  menciis siajn memoraĵojn, la vizaĝo de Umidia  subite vigliĝis. Ŝi levis sian kapon kvazaŭ ŝi volas ion diri, tiam ŝanĝis sian ideon. Agripina  kuraĝigis ŝin per rideto, sed la junulino reagis per tiel forta ruĝiĝo, ke Agripina  konstatis, ke prefere ŝi turnu sian atenton al la aliaj gastoj.

“Kiel fartas via edzino?” ŝi demandis Kreperejon. “Mi aŭdis, ke ŝi naskis lastatempe.”

“La pasintan monaton”, li diris. “Knabon.”

“Knabon! Gratulon! Mi esperas, ke li fartas bone?”

“Ili estas ambaŭ en ordo, sed Servilia  ankoraŭ ne estas preta por festenoj. Vi verŝajne aŭdis, ke ni perdis nian knabineton la pasintan jaron. Ŝi timas lasi la bebon pli ol kelkajn horojn.”

“Vi estas miaj najbaroj, ĉu ne, en Baulo? Mi invitos vin ambaŭ iun vesperon – per portolito vi rapide alvenos.”

Serio da majestaj akordoj interrompis la konversacion. Ĝis tiu momento Agripina  apenaŭ rimarkis la citriston, kiu staris apud la muro ludante nur sufiĉe laŭte por plenigi malkomfortajn silentojn. Li paŝis antaŭen kun vigla sonado ĉe la kordoj dum la imperiestro eniris la ĉambron akompanate de sia amiko Oto. La koro de Agripina  saltis ĝoje – jen la unuan fojon ŝi vidas Lucion post la deviga Saturnfesta vizito en decembro. Samtempe konsternis ŝin lia aspekto. Kaj li kaj Oto estis frizitaj laŭ stilo, kiun Agripina  obtuze rekonis kiel la lastan modon, kun longaj bukloj kiel busto de Apolono. Ŝi sciis, ke tiel la junuloj aranĝas siajn harojn nuntempe, sed tamen tio estas nekonvena por la imperiestro, eĉ kiam li ferias ĉe la maro. Ankaŭ iliaj tunikoj estis tinkturitaj per la plej fantaziaj koloroj: tiu de Nerono estis ametista, tiu de Oto mirte verda. La duopo aspektis kiel florbukedo, kaj al tiu impreso kontribuis ankaŭ la parfuma nubeto, kiu enbloviĝis kun ili.