“Patrino!” Lucio diris, venante al la divano por eksidi apud ŝin. Li ame kisis ŝin, kaj demandis: “Mi aŭdis, ke vi suferis akcidenton. Kio okazis?”
Agripina estis kortuŝita de lia zorgema sinteno, eĉ dum ŝi samtempe pensis, ke lia parfumo apenaŭ lasas ŝin spiri. Sed ŝi ne intencis fari iun ajn komenton, kiu povus detrui la amikan etoson. “Tio okazis ĝuste kiam ni venis ĉirkaŭ la elstaraĵo – vi konas tiun lokon, kie la rokmuroj venas malsupren ĝis la maro. Kaj ĝuste tiam malgranda boato ĵetis sin ĉirkaŭ la angulon kaj trafegis nian pruon. Neniu estis vundita – tio nur donis al ni ŝokon kaj frakasis la flankon de nia barko.”
La gasto konsterniĝis, kaj Oto demandis: “Ĉu vi vidis, kiu faris tion? Ĉu la homo haltis por kontroli, kian difekton li kaŭzis?”
“Ne, kiu ajn faris tion, li fuĝis antaŭ ol eblis haltigi lin. Sendube la homo estis terurita, kiam li vidis, kion li faris.”
“Mi aranĝos enketon en la regiono”, Nerono diris. “Ne devus esti tro malfacile sekvi liajn spurojn. Kaj ne zorgu pri la reveno al Baulo ĉi-vespere – mi pretigos por vi alian boaton.”
“Dankon, Lucio. Mi sciis, ke mi povos fidi je vi. Kaj kiel vi fartas? kaj Oktavia ?” Ŝi estis konscia, ke nur demandi pri Oktavia povus malbonigi la etoson por la tuta vespero, sed tio ŝajnis natura demando. Finfine la junulino ja estas ŝia bofilino.
“Ŝi estas tute en ordo”, Lucio diris senhezite. “Ŝi decidis resti en Romo.”
Agripina sentis, ke estus malsaĝe tro insisti pri la temo. Ŝi estis tute nekontenta vidi Oton, sciante ke li estas la ĉefa kunkulpulo de ŝia filo dum tiuj dubindaj noktaj aventuroj, pri kiuj disvastiĝadas onidiroj ne nur en Romo sed tra la tuta Italujo. Fakte estas mirige, ke la du junuloj ankoraŭ bone rilatas inter si, ĉar laŭ Oktavia la imperiestro enamiĝis je la edzino de Oto, Popea , kaj eĉ planas edziĝi kun ŝi. Ĉu Oto ne scias, kiel Nerono ludas malantaŭ lia dorso – aŭ ĉu tutsimple Oktavia eraris?
La sklavoj alportis diversajn antaŭmanĝojn por veki la apetiton de la gastoj: ovojn kaj olivojn, bakitajn fromaĝbulojn, kokhepataĵojn kaj bongustajn flanetojn. Dum ili gustumis la diversajn manĝaĵetojn, Kreperejo demandis Agripina n pri ŝiaj memoraĵoj. “Certe vi havas multon por rakonti, Aŭgusta. Vi ja estis proksima parenco de la lastaj tri imperiestroj, kaj kompreneble ankaŭ de la nuna, kaj supozeble vi havas amason da personaj anekdotoj tute ne konataj de la plejmulto da biografiistoj.”
“Kaj viaj fruaj jaroj”, diris Publio Antejo. “Kiam mi pensas pri tio, kio okazis al viaj fratoj, via patrino... Tiuj estas historioj, kiujn oni nepre rakontu.”
Denove lia juna edzino levis sian kapon, sed ĉi-foje ŝi trovis sufiĉan kuraĝon por timeme diri kelkajn vortojn. “Tiuj devas esti tre doloraj memoroj, Aŭgusta.”
“Kiel diris via edzo, tiuj estas historioj nepre rakontendaj”, Agripina respondis. Ial, neatendite, estis io pri la knabino kio aparte tuŝas ŝin, tiel ke ŝi deziras plubabili kun ŝi. “Vidante vin ĉi tie, mi memoras miajn fruajn jarojn, kiam mi estis edzino de Domicio Ahenobarbo – la patro de la imperiestro”, ŝi aldiris kun kapgesto direkte al Nerono. “Mi ofte partoprenis en vesperaj festenoj kun la gastoj de mia edzo. Tio, kio multe faciligis por mi la situacion, estis la fakto havi amikinon – Valeria n Flaka n. Ŝi estis la edzino de la konsulo, kiam mi unue renkontis ŝin, sed poste li iĝis viktimo de la venĝomortigoj post la falo de Sejano.”
“Jes, mi scias pri tio”, la knabino diris. “ Valeria Flaka estis mia patrino.”
Subite Agripina komprenis, kial tiu knabino pensigis ŝin pri ŝiaj fruaj jaroj. Tio ne okazis nur ĉar ŝi estas la plej juna gasto ĉe teda festeno. “Jes, nun kiam vi mencias tion, mi vidas la similecon. Mi aŭdis, ke ŝi reedziniĝis.”
“Mia patro estas Umidio Kvadrato. Li estas nun en Sirio, sed li aranĝis mian edzinigon al Antejo antaŭ ol li forveturis.”
“Kaj mi devus skribi al via patro por danki lin”, Antejo interrompis. “Unu el la plej bonaj negocoj, kiujn mi iam ajn faris!”
“Mi aŭdis de mia patrino, ke ŝi iam konis vin”, Umidia aldiris. “Ŝi esperis kontakti vin post nia reveno al Romo – ni estis tiutempe en Ilirio. Sed tiam ŝi mortis.”
“Mi tre bedaŭras”, Agripina diris sincere. “Mi estus vere ŝatinta rerenkonti ŝin.”
“Ĉu ŝi estas en viaj memoraĵoj?” la knabino demandis.
“Jes, kompreneble.” Tio ne estis vera, sed Agripina pensis en si mem, ke devus esti eble ie aldoni mencion pri Valeria . Ŝi havas la manuskripton, kiun ŝi kunportis de Antio – ĝi estas preskaŭ finverkita, kaj ŝi intencas nur tralegi ĝin unu lastan fojon antaŭ ol transdoni ĝin por kopiado.
La sklavoj alportis la ĉefan pladon, bakitajn kaprofiŝojn. Senstreĉiĝante, la gastoj koncentriĝis pri la manĝo, kaj la konversaciado iĝis pli privata. “Ĉi tiu saŭco estas vere bongusta”, Agripina diris al Lucio, kiu kuŝis apud ŝi.
“Jen unu el la avantaĝoj havi domon tiel proksime al la Lago Lukrino”, li diris. “Tie kreskas la plej bonaj ostroj en la imperio.”
“Mi scias, ke la homoj diras tion, sed mi ĉiam supozis tion troigo. Mi estas devigata revizii mian opinion.”
“Vi neniam diris al mi, ke vi verkas viajn memoraĵojn”, Lucio diris.
Agripina estus povinta respondi, ke ŝi kaj Lucio malofte renkontiĝas nuntempe, kaj ke kiam tio okazas, la situacio ne favoras interŝanĝon de personaj informoj. Anstataŭe ŝi diris: “Mi ne volis paroli pri la afero antaŭ ol finverki ĝin.”
“Kaj ĉu ĝi estas finverkita? Mi ŝatus legi ĝin.”
“Preskaŭ. Ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe preta, por ke mi montru ĝin al iu ajn.”
“Mi ne estas iu ajn – mi estas via filo.”
Ĝojo plenigis la sinon de Agripina , fizika varmo kiu disradiis tra ŝia tuta korpo. “Mi povus lasi vin rigardi ĝin. Sed ne forgesu, ke ĝi ankoraŭ bezonas iom da polurado. Kaj estas unu-du faktaj detaloj, kiujn mi ankoraŭ devas kontroli.”
“Vi kaj praonklo Klaŭdio! Ŝajnas, ke ĉiuj en nia familio havas literaturajn aspirojn.”
“La historioj de Klaŭdio estis bonegaj. Mi studadis ilin, kiam mi estis en Pontio. Kaj kompreneble ankaŭ via praavo Agripo verkis plurajn librojn pri urboplanado.”
Lucio trempis ostrokonkon en la saŭcon, kaj glitigis la enhavon en sian buŝon. “Stratoj kaj kloakoj. Ĉu vi ne opinias, ke la familianoj de la imperiestro prefere okupiĝu pri pli noblaj temoj – kiel historio kaj poezio?”
“Ne malestimu praktikajn aferojn. Kiam mi estis en Efezo, mi ekkomprenis, kiom estas grave certigi, ke la kloakoj estu regule prizorgataj. Kaj tio igos vin multe pli populara kiel imperiestron, ol konstrui novan teatron.”
“Ĉiuokaze, mi ŝatus legi viajn memoraĵojn, panjo, eĉ antaŭ ol vi donos al ili la finan poluradon. Ĉu vi kunportis ilin?”
“Ili estas en Baulo. Mi kopiigos ilin, kaj sendos ilin al vi post kelkaj tagoj.”
“Ne forgesu, panjo.”
“Kompreneble ne.”
Kiam de la kaprofiŝo restis nur ostoplena skeleto inter maro da ostrokonkoj, la sklavoj forportis la telerojn kaj balais la plankon. Kaj nun, akompanate de ondantaj akordoj per la citro, estis alportita la deserto: majstroverko de sekigitaj fruktoj kaj nuksoj kovritaj de kremeca, neĝblanka fromaĝo kaj glazuritaj fruktoj. La gastoj elkriis admire.