“Mia avino estus ege ĝuinta ĉi tion”, Agripina diris al Lucio, dum ili mordetis la gluecan frandaĵon. Ĝi estis tro dolĉa laŭ ŝia gusto, kaj estis malfacile manĝi ĝin elegante. “Kaj ankaŭ Livila .”
“Ĉu mia onklino?” li diris. “Mi ne multe memoras ŝin. Vi portis min por renkonti ŝin post via reveno de Pontio.” Li rigardis blinde antaŭ si kun la brovoj kuntiritaj. “Ŝi estis dika, kaj kvazaŭ mol-aspekta, kaj ŝiaj haroj estis tute senordaj. Ŝi donis al mi teleron da sekigitaj daktiloj.”
“Tio supozeble okazis tuj post nia reveno”, Agripina diris. “Ŝi neniam plene resaniĝis post tiu restado en Pandaterio.”
“Tio ne estis vera, ĉu ne, panjo: tio, kion oni diris pri ŝi kaj Seneko?”
“Ne, kompreneble ne. Tio estis nur preteksto por forigi ŝin. Ŝi ja havis ian ideon, ke la imperiestro estu filozofo, aŭ almenaŭ trejnita kiel filozofo. Tial mi dungis Senekon kiel vian instruiston, post mia edziniĝo kun Klaŭdio.”
“Ni ne studis filozofion – pli ĝuste, li instruis al mi nur la plej bazajn faktojn.”
“Mi scias. Mi ordonis al li koncentriĝi pri tiuj fakoj, kiuj estos pli utilaj por via estonta kariero, kiel retoriko.”
“Ĉu vi scias, panjo, mi komencas iom enui pri Seneko. Mi ekdemandas min, ĉu ne venis la momento, por ke li emeritiĝu.”
Agripina estis tentata entuziasme konsenti, sed ŝi estis certa, ke Lucio ne deziras liberiĝi de Seneko nur por anstataŭigi lin per sia patrino. Singarde ŝi demandis: “Kial vi diras tion?”
“Li ĉiam enmiksiĝas en miajn aferojn. Li malhelpas min fari tion, kion mi volas.”
Kiuj estas la aferoj, kiujn Seneko malhelpas al Lucio fari? Ĉu li konsilis lin, ke li ne forigu sian propran edzinon por edziĝi kun tiu de Oto? “Tio estas la tasko de instruisto”, Agripina diris.
“Mi estas dudek-jara. Mi ne plu bezonas instruiston. Unu el la ideoj, kiujn mi pripensas, estas revoki Junia n Kalvina n de la ekzilo, sed unue mi volas demandi vin pri ŝi. Mi scivolas, ĉu ŝia ekzilo estis vere justa.”
“Ĉu la fratino de Silano? Ŝi estis forsendita pro incesto kun sia frato.”
“Ĉu vere tio estis la kialo? Aŭ ĉu tio nur estis oportuna maniero por forigi ŝin el la vojo – same kiel ĉe onklino Livila kaj Seneko? Precize kio okazis?”
“Oni trovis Silanon dum li palpis ŝiajn mamojn.”
“Tio apenaŭ pravigis dek-jaran ekzilon, ĉu ne? Kiel vi informiĝis pri tio?”
Palaso estis la homo, kiu akiris la necesajn kulpigajn pruvojn, sed Agripina preferis ne mencii tion. “Estas vere, ke la kondamno estis celita pli kontraŭ ŝia frato ol kontraŭ ŝi. Ni devis iel forigi lin – se ni ne estus farintaj tion, nun li estus la imperiestro anstataŭ vi. Li estis dek jarojn pli aĝa ol vi, kaj li estis fianĉo de Oktavia .”
“Vi tamen ne mortigis lin.”
“Tio ne necesis. Necesis nur rompi la gefianĉiĝon.”
“Ĉu vi metis spionojn inter ilian domanaron?”
“Mi ne estis tiam edzino de la imperiestro. Mi tute ne rajtis fari tian aferon.”
“Tiam ne, sed ĉu ne poste, kiam vi estis edzino de Klaŭdio? Ĉu vi neniam faris ion tian – meti spionon inter la domanaron de alia homo por elflari informojn?”
Ĉu Lucio malkovris pri tiu skribisto, kiun ŝi sukcesis loki en la domon de Popea ? La tuta afero estis aranĝita de Agerino, la sekretario de Agripina .
“Ĝuste tiajn aferojn kutimis fari Mesalina . Se oni regas bone kaj juste, tio ne necesas.” Agripina sciis, ke ŝi diras sensencaĵon.
“Ne ŝajnigu vin tiel naiva, panjo! Ĉu serioze vi atendas, ke mi kredos tion?”
“Lucio, vi scias same bone kiel mi, ke se oni estas imperiestro, ne eblas ĉiam teni la manojn puraj.”
“Kaj ĉu ankaŭ se oni estas patrino de la imperiestro?”
“Ĉion, kion mi faris, mi faris por certigi, ke vi iĝos imperiestro, kaj ke nenio iam ajn okazos, kio povus endanĝerigi vian pozicion.”
“Kial vi diras tion? Ĉu vi havas kialon por supozi, ke mia pozicio povus esti en danĝero?”
Jen finfine la sugesto bezonata de Agripina por enkonduki mencion pri Oktavia , sed la vespero ĝis nun estis tiel bonhumora, ke ŝi bedaŭrus detrui la etoson. “Ne ĉi-momente, mi esperas.”
Lucio kapjesis kaj gestis al la vinservisto, ke tiu plenigu lian pokalon. Kiam li parolis denove, li starigis neatenditan demandon. “Panjo, mi scivolas foje... se vi estus naskiĝinta knabo, ĉu laŭ via supozo oni estus proklaminta vin imperiestro post la mortigo de Boteto?”
“Mi ne scias – ankaŭ mi ofte pensas pri tio. Se mi efektive estus povinta imperiestriĝi, mi esperas, ke mi estus pli bone preparita ol estis li. Li neniam ricevis la edukon, kiun li bezonis. Tiberio ordonis al li resti ĉe li en Kapreo – lia celo estis protekti lin kontraŭ Sejano. Mi komprenas tion nun.”
“Do, eble ankaŭ vi estus restinta en Kapreo, anstataŭ edziniĝi kun paĉjo.”
“Kaj tiuokaze vi neniam estus naskiĝinta. Eble la aferoj tamen rezultis plej bone.”
Lucio kisis ŝin. “Mi neniam kredis, ke iam mi aŭdos vin diri tion.”
Agripina estis kortuŝita. “Kompreneble, Lucio. Kiel vi povus eĉ imagi, ke mi dezirus ion alian?”
Lucio desegnis sur la sofokovrilo per la pinto de sia kulero. “Mi demandas min foje, ĉu mi ne seniluziigas vin.”
Li pravas, kompreneble. Kaj eble ankaŭ Agripina mem diris ion tian, eĉ rekte al lia vizaĝo, en kolera momento. Sed ĉi tiu vespero estas malsama. Pasis jaroj de kiam ŝi laste ĝuis tiel intiman konversacion kun li, kaj ŝi ne intencis detrui la okazon. “Lucio, vi estas mia filo. Kion ajn vi faros, neniam mi povos seniluziiĝi pro vi.”
9
La vespero finiĝis, kaj venis la horo por ke la gastoj hejmeniru. Lucio akompanis Agripina n malsupren al la kajeto por adiaŭi ŝin. Ŝipo atendis ŝin malsupre de la ŝtuparo, longa platfunda plezurbarko kun vico da remiloj laŭ la flanko kaj velo kun koloraj strioj. Karbujo en la pruo elspiris belparfuman incenson.
Tiunokte estis plenluno, kies malvarma blanka lumo permesis al ŝi vidi la scenon preskaŭ same klare, kiel eblus dumtage. La akvo estis tiel glata kiel folio de batita metalo. Sur ĝia surfaco glimis brilanta vojeto el flagrantaj arĝentaj fragmentoj de la lunreflekto, kiu altiris ŝian okulon direkte al la malalta konturo de la montetoj ĉe la fora rando de la golfo. Pli malhela makulo malproksime sur la akvo indikis la ĉeeston de malgranda grupo de boatetoj, verŝajne de fiŝkaptistoj, kiuj profitis de la brilluna nokto por ĉasi kalmarojn.
“Ho, kiel bela afero, Lucio! Mi tiom ĝuis la vesperon, kaj la barko estas la perfekta fino. Nun vi devas veni viziti min en Baulo. Mi ne forgesas, ke mi kopiigu mian manuskripton por vi. Venu al mi post kelkaj tagoj por ricevi ĝin persone.”
“Ĝis la revido, panjo. Estis belega vespero.” Li kisis ŝin ame, ke je ŝia miro ĉirkaŭbrakis ŝin. La tuja instinkto de Agripina estis rigidiĝi. Sed ŝi konstatis, ke tio estus sensenca reago, kaj ŝi konscie devigis sin senstreĉiĝi kaj permesi al li premi ŝin forte kontraŭ sia brusto. Ŝajnis, ke finfine ŝi trovis la sekreton, kiel pasigi tempon kun sia filo sen la kutimaj provokoj kaj kvereloj. La kapitano ĉeestis por konduki ŝin supren en la ŝipon, sed antaŭ ol ŝi turniĝis por enbarkiĝi Lucio brakumis ŝin unu lastan fojon. Li tro multe drinkis, ŝi pensis, sed tio en si mem atestas la sincerecon de lia gesto.
Radiante de kontento, Agripina akceptis la respektan saluton de la kapitano kaj lasis lin preni ŝian brakon por la malmultaj paŝoj laŭ la paŝtabulo sur la barkon. Sekvis ilin Pola kaj Kreperejo. Agripina estis invitinta la junulon veni kun ŝi por la velado trans la golfon al Baulo. Li havis vilaon en la sama regiono, kaj ŝi sciis, ke li certe senpaciencas reveni al siaj edzino kaj bebo.