La kapitano atentigis ŝin pri malgranda laŭbo sur la ferdeko. Ĝiaj flankoj estis kaŝitaj malantaŭ kurteno de hedero traplektita de oraj dratoj, kiuj glimis en la lunlumo. Sub ĝi estis divano kun altaj flankoj. “Estas malvarmete por resti ekstere”, Agripina diris. “Ĉu vi ne havas kajuton?”
La kapitano hezitis momentete. “Ne zorgu, Aŭgusta, la imperiestro ordonis, ke ĉio estu pretigita por via komforto. Estas peltoj kaj vino por teni vin varma ekstere kaj interne, kaj li certe ne dezirus, ke vi maltrafu la perspektivon de lunlumo super la golfo. Estus bedaŭrinde sidi en senaera kajuto dum tiel bela nokto.”
Pola intertempe inspektis la laŭbon. “Ho, ĉi tio estas ĉarma, mia sinjorino! Rigardu, oni pretigis por vi tableton, kaj estas verdaĵoj ĉie – se konsidere, ke oni eĉ ne atendis vin, la rezulto estas vere admirinda.”
“Kiel belega ŝipo!” Kreperejo diris. “Rigardu la ĉizadon ĉe la balustrado – pardonu min, Aŭgusta, mi nur iros ekzameni tion pli detale.”
Li forvagis por esplori la barkon, dum Pola aranĝis la kusenojn kaj invitis Agripina n ekkuŝi antaŭ ol envolvi ŝin en pelta kovrilo. Sklavoj plenigis ŝian pokalon per miela vino kaj aldonis al ĝi varman akvon. Apud la divano troviĝis malalta tablo kun diversaj manĝaĵetoj. Kun proksima karbujo por varmigi la aeron kaj triopo da muzikistoj mallaŭte ludantaj en la fono, estis evidente, ke Lucio pripensis ĉion necesan por plezurigi sian patrinon.
Estis neniu sidloko por Pola , kiu ŝvebis apude. Agripina invite frapetis la divanon, kaj ŝoviĝis iomete por ke ŝi sidiĝu. “Ĉu oni bone manĝigis vin?” Agripina demandis.
“Tre bone. La fiŝaĵo estis iom seka – mankis al ĝi saŭco. Sed mi ŝategis la deserton.”
“Ĝi estis tre belaspekta”, Agripina diris. “Preskaŭ tro bela, por ke oni manĝu ĝin.”
“Ĉu bela? Ne, mi ne dirus tion. Verdire ĝi aspektis kiel kota vojo kun supre iom da prujno. Ĝi tamen gustis bonege. Kaj kiel plaĉis al vi la vespero, mia sinjorino?”
Agripina hezitis. Ŝi ne kutimis diskuti siajn privatajn aferojn kun Pola , kvankam Pola sciis tute bone, kia estas la situacio. Sed la ĵusa vespero estis tiel ĝuinda, ke ŝi ne povis rezisti rakonti al ŝi la novaĵon. “Mi ricevas impreson, ke Lucio ŝanĝiĝas. La aferoj ne estis facilaj lastatempe, sed ĉi-vespere li estis tiel atentema, tiel zorga pri mi. Mi sentis, ke li tre aktive strebas fari ĉion por plaĉi al mi.”
“Mia sinjorino, mi estas tiel feliĉa aŭdi tion! Vi scias, ke la gefiloj ofte trairas malfacilan fazon, kiam ili aĝas dek kvar aŭ dek kvin – almenaŭ se ili restas hejme.”
“Lia malfacila fazo daŭras nun de longa tempo”, Agripina diris. “Sed eble li finfine maturiĝas.”
“Mi ne miras, ke estas problemoj, kiam familianoj konstante kunpuŝiĝas. Laŭ mi, ne estas natura afero, ke en tiu aĝo ili loĝu ankoraŭ ĉe la gepatroj. Ili devus esti geedziĝintaj, aŭ laborantaj, aŭ en la armeo aŭ simile.”
“Vi certe neniam havis tiun problemon kun Polina ”, Agripina konsentis.
“Ĝuste, ni edzinigis ŝin je la ĝusta aĝo. Kaj tamen ŝi mankas al mi.”
“Vi baldaŭ revidos ŝin – kaj la infanojn.” Agripina estis promesinta, ke ili devojiĝos dum la revenvojaĝo por viziti Polina n kaj ŝian familion survoje al Antio. Polina estis edzino de eksteredzeca nevo de Krispo, kiu per ŝia impona doto kaj la kontaktoj de sia onklo starigis prosperan entreprenon de kopiado kaj eldonado en Viselio, la devenurbo de Krispo.
“Kiom mi antaŭĝuas revidi ilin!” Pola diris.
Kreperejo intertempe finis sian esploradon de la ŝipo, kaj nun li repaŝis al la balustrado antaŭ la divano de Agripina . “Kia belega nokto”, li diris. “La maro estas trankvila kiel spegulo.”
Antaŭ ol Agripina povis respondi, ŝi ekkonsciis pri laŭta knarado kaj ĝemado ĉe sia dorso, laŭŝajne preskaŭ en sia orelo. Ŝi tordis sin por malkovri la originon de la sono, sed post ŝi estis nenio krom la malantaŭa vando de la laŭbo. En tiu sama momento, iu grandega objekto flugis super ŝia kapo, kaj la lunlumo subite verŝiĝis sur ŝin desupre. Estis batego kaj orelŝira krio. Unu el la muzikistoj estis faligita de sia tabureto. Li estis falinta sur sian citron kun la brako nenormale fleksita. Agripina ankoraŭ provis kompreni la signifon de la okazintaĵo, kiam ŝi konstatis, ke Kreperejo kuŝas sur la ferdeko sub io, kio duone kovras lin: la tegmento de la laŭbo. Du maristoj alkuris, kaj kune ili strebis levi de li la tegmenton, kiu laŭŝajne estas eksterordinare peza. La duopo sukcesis ŝovi ĝin en starantan pozicion. La brusto de Kreperejo estis dispremita, dum lia kolo estis nenature etendita, kun la mentono direktita supren al la steloj.
La du viroj luktis por levi la tegmenton for de la korpo de Kreperejo sen kaŭzi pliajn difektojn. Kaj tiam la tegmento malekvilibriĝis, raspante pli profunden en la sangan kavon kiu estis la brusto de Kreperejo, antaŭ ol ŝiri sin el la manoj de la viroj, trarompi la elegante ĉizitan balustradon, kaj ĵetiĝi en la maron. Leviĝis giganta ondo, kiu frakasiĝis sur la tutan ferdekon. Agripina estis trempita de glacia akvo. Dum ŝi luktis por liberigi siajn krurojn de la pelto, la ŝipo draste balanciĝis. Estis akraj kriegoj de la suba ferdeko, kaj ŝi aŭdis la kapitanon muĝi: “Triborden!” Ĉiuj maristoj kuris al la alia flanko de la ŝipo.
Agripina sukcesis ekstari, sed la ŝipo svingiĝis tien-reen tiel draste, ke ŝi devis kroĉi sin al la vando de la laŭbo. Pola kaŭris kontraŭ la restaĵoj de la ligna balustrado. Agripina ne vidis manieron por tiri ŝin al pli sekura loko, ĉar estis nenio solida, kiun ŝi mem povus ekkapti. La laŭbo ne estis firme fiksita – Agripina sentis, kiel ĝi forŝiriĝas de la ferdeko. Post momento ĝi glitos tra la barilo, kunportante ankaŭ ŝin. La nerompita parto de la barilo ŝajnis provizi ŝin per la plej sekura tenilo, kaj de tie ŝi povos atingi Pola n. Ŝi forlasis la vandon de la laŭbo ĝuste kiam la ŝipo abrupte skuiĝis, tiel ke ŝi glitis trans la ferdekon en la direkton de la rompo en la balustrado. Denove akvo tralavis la ferdekon, ĵetante ŝin kontraŭ la laŭbon. Tiam ĝi retiriĝis, kunportante Agripina n. Panike ŝi ekkaptis la akran randon de la rompita barilo. Ĝi ŝiris ŝiajn manojn, sed iel ŝi sukcesis pluteni ĝin.
Metante unu manon antaŭ la alian ŝi palpis pene laŭ la barilo ĝis Pola . “Ĉu vi estas en ordo, mia sinjorino?” Pola spasme demandis. Agripina eligis raŭkan respondon, kaj post tio ili ne plu povis fari ion ajn krom resti tie, kroĉiĝante al la barilo, dum la ŝipo kliniĝis, unue malrapide, tiam pli kaj pli urĝe ĝis la akvo. Agripina vidis la ferdekon leviĝi super ŝi preskaŭ vertikale, dum viroj glitis malsupren laŭ ĝia surfaco panike kaptante ĉiun ajn elstaraĵon, ĝis finfine la ŝipo kliniĝis sur unu flankon kaj demetis ŝin malabrupte en la akvon.
Nun kiam la plej horora situacio realiĝis, Agripina sentis sin preskaŭ pli trankvila. Ŝi estis forta naĝanto, la maro estis serena, kaj ŝi opiniis, ke ŝia ŝanco estos pli bona en la akvo ol sur la pereanta ŝipo. Ŝiaj vestaĵoj disflosis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi konsideris ĉu forigi ilin, sed provizore ili tenas ŝin ĉe la surfaco. Neniu povos diri, ke oni tiris la patrinon de la imperiestro nuda el la akvo.