La maro ĉirkaŭ ŝi estis plena je ruboj: lignopecoj, sekcioj de rompita balustrado, taburetoj, citro, kaj la tableto kiu balanciĝis inversigite sur la akvo. Inter ĉiuj pecetoj kaj aĵetoj, kelkaj viroj naĝis aŭ kroĉis sin al lignotabuloj. Aliaj englutis aeron kun la vizaĝo apenaŭ super la surfaco. La instinkto de Agripina avertis ŝin, ke ŝi evitu ilin.
La vundita ŝipo flosis sur unu flanko. Kie estas Pola ? La penso ĵus venis en ŝian menson, kiam Pola revenis al la surfaco apud ŝi, elkraĉante akvon. “Ni devas distancigi nin de la ŝipo”, Agripina kriis al ŝi. Pola kapjesis, kun akvo fluanta laŭ ŝiaj haroj. Ne estis klare, ĉu ŝi komprenis.
Agripina ne povis vidi la bordon. Ŝi lasis sin flosi por ŝpari energion, dum ŝi rigardis ĉirkaŭ sin, provante kompreni kiom for ŝi estas de la tero. En kiu direkto ĝi troviĝas? Ŝi ne povis orientiĝi, sed finfine ŝi sukcesis distingi la malproksiman linion de la bordo, kiu svingiĝis supren-malsupren laŭ la movo de la ondoj. Ŝi tuj sciis, ke estos por ŝi neeble naĝi tian distancon.
Timo ŝvelis interne de ŝi, sed ŝi repuŝis ĝin. Ŝi devas pensi, pensi, kio estas farebla. La homoj sur la tero certe vidis, kio okazis al la ŝipo, nepre oni sendos boatojn por helpi la travivantojn – des pli pro la fakto, ke en ĝi troviĝis la patrino de la imperiestro. Tiam ŝi memoris la fiŝistajn boatojn, kiujn ŝi vidis, kiam ŝi elrigardis al la golfo sub la luno. Ili devas esti sufiĉe proksimaj, verŝajne ili jam venas ĉi-direkten kun la celo tiri el la maro ĉiun ajn, kiu eskapis la ŝippereon.
La ĉefa afero nun estas ne paniki, ne elĉerpi siajn fortojn puŝante sin preter siajn kapablojn, flosi prefere ol naĝi, ĝis la morgaŭa mateno, se necese. Tion ŝi devos diri al Pola – sed kie ŝi estas? Agripina vidis kapojn, kiuj balanciĝis en la akvo je ioma distanco, homojn fikse tenantajn lignotabulojn kaj aliajn rompitaĵojn el la ŝipo, sed neniu el ili similis al Pola . Denove ŝi memorigis sin, ke ŝi devos resti trankvila, pensi klare, rigardi ĉirkaŭen – kaj finfine ŝi efektive ekvidis sian amikinon malantaŭ si kaj pli malproksime, ol ŝi atendis.
Ŝi naĝis reen por atingi ŝin. “Estas en ordo”, ŝi diris. “Estas fiŝistaj boatoj sur la golfo ĉi-nokte.”
Pola ne reagis. Per la lunlumo Agripina vidis, ke ŝi balanciĝas supren-malsupren kun la okuloj vaste malfermitaj kaj la kapo klinita malantaŭen, apenaŭ super la surfaco de la akvo. Ŝi tamen vivas – ĉiufoje kiam ŝia buŝo leviĝas super la akvon ŝi englutas aeron. Ŝi naĝetas senenergie kun senefikaj movetoj de la brakoj. Agripina sciis, ke ŝi mem ne havas sufiĉan forton por gvidi ŝin al la marbordo – efektive ŝi apenaŭ sciis, kiel ŝi mem atingos ĝin. Ŝi povis fari nenion por savi sian amikinon, nek ŝi povis forlasi ŝin. Ŝi rigardis ĉirkaŭen. Lignotabulo kun implikita hedera kreskaĵo kaj akre rompita rando flosis apude. Ŝi naĝis al ĝi, apogante sin sur ĝi dum ŝi revenis al la loko, kie antaŭ momento ŝi vidis Pola n.
Pola estis for. Nur de tempo al tempo krispiĝis la vitra surfaco de la akvo.
La tuja emocio de Agripina estis senŝarĝiĝo. Ĝuste pro kulpa konscio pri tiu senŝarĝiĝo ŝi restadis, dirante al si mem, ke eble ŝi ankoraŭ trovos Pola n, kvankam ŝi sciis, ke ŝi malŝparas la energion bezonatan por atingi sekurecon.
Kaj tiam sen intenca decido ŝi sentis, ke venis la tempo por formoviĝi. Poste ŝi povos funebri sian amikinon, sed nun ne estas la ĝusta momento. Ŝi naĝis for de la ŝipo, kaj nur kiam ŝi jam distancigis sin de la areo, ŝi permesis al si rektiĝi en la akvo por kontroli sian situacion.
Krio aŭdiĝis trans la akvo. Jen la fiŝistaj boatoj, ne malproksimaj, kaj tamen je pli granda distanco ol ŝi iam ajn naĝis en sia vivo. Ŝi pensis, ĉu ŝpari sian energion restante en la sama loko atendante ĝis la boatoj atingos ŝin, sed rezignis pri tiu ideo. Eble oni ne vidos ŝin.
Ne estis alia elekto krom ekiri en la direkton de la boatoj. Ŝi naĝis malrapide, konservante siajn fortojn, de tempo al tempo levante sian kapon por certiĝi, ke ŝi moviĝas en la ĝustan direkton. Ŝi imagis al si mem, ke ŝi naĝas en la malvarma banejo. Post Pontio ŝi neniam perdis la kutimon fari dek du longojn de la naĝejo ĉiumatene. Plej ofte okazis, ke Pola akompanis ŝin, sed ŝi neniam sukcesis rivali Agripina n en la akvo. Ŝi nombris la braktirojn, permesante al si ripozi, kiam ŝi kalkulis, ke ŝi kompletigis ĉiun longon. La boatoj ŝajnis same malproksimaj kiel antaŭe. La vasteco de la golfo facile povis engluti ŝian banejon ne nur dekduoble, sed plurcentoble.
Se ŝi pensos pri la distanco ankoraŭ kovrenda, ŝi rezignos senespere. Ŝi sciis pro jamaj spertoj, ke la plej bona maniero por kompletigi siajn dek du longojn estas permesi al sia menso drivi. Antaŭ ol ŝi aŭdis tiun knaradon ĉe sia dorso, estis sento de plezuro, de varmo. Kia ĝi estis? Ŝi provis rekapti ĝin. Lucio! Li tiom zorgis, ke ŝi ĝuu la vesperon; li pensis pri ĉio, kio povus plaĉi al ŝi; kaj parolis kun ŝi en pli intima maniero ol ŝi memoras de jaroj. Li esprimis intereson pri ŝia manuskripto, kaj eĉ petis ŝin sendi al li ekzempleron. “Mi ne estas iu ajn, mi estas via filo”, li diris. Kaj poste li venis eksteren kun ŝi al la boatejo por adiaŭi ŝin. Li ĉirkaŭbrakis ŝin, li nur malvolonte lasis ŝin foriri...
Memorante tiun momenton, Agripina denove vidis la elegantan plezurboaton ligitan al la kajeto. Post kiam ŝia propra ŝipo estis difektita, oni certe laboregis por ke ĝi estu preta post tiel mallonga averto. La kapitano aparte insistis, ke ŝi sidu sub la laŭbo. Oni pretigis ĝin aparte por ŝi, li diris – la imperiestro deziras, ke ŝi ne maltrafu la perspektivon de lunlumo super la golfo. Kaj tiam estis tiu momento, kiam la tegmento glitis super ŝian kapon, kaj ŝi trovis sin sub la vasta ĉielo. Ŝi ne volis pensi pri tio, kio okazis poste, sed ŝi ne povis malhelpi la bildon trudi sin en ŝian menson: Kreperejon kun sia kapo etendita malantaŭen, kaj io pulsanta en la glimanta kavo de lia brusto. Ŝi forŝovis la penson per sovaĝaj piedbatoj por nuligi la memoron, kaj saltis antaŭen en la akvo.
Dum iom da tempo ŝi koncentris siajn pensojn je la ritmaj movoj de siaj brakoj kaj kruroj. Ŝi provis vakigi sian menson, sed iu penso ĝenis ŝin, kaj kvankam ŝi ege deziris ignori ĝin, ŝi nepre devis ekzameni ĝin. Nekonscie, ŝi malrapidiĝis. La laŭbo estis farita el lignaj lamenoj kovritaj de hedero. Kiel ĝia tegmento povis fari tiel seriozan vundon? Ŝi memoris la du maristojn, kiu streĉis sin por levi ĝin de la brusto de Kreperejo. Kaj kiam ĝi falegis flanken, ĝi ĵetis sin tra la ligna barilo kaj malekvilibrigis la ŝipon. Certe ĝi estis farita el solida plumbo. Oni intencis, ke ĝi falu sur la okupanton de la divano.
Agripina komencis traplugi la akvon kun nova forteksplodo, rapidante por ne esti kaptita de la tumultaj pensoj, kiuj svarmis en ŝia cerbo.
Aŭdiĝis krio. “Jen unu tie!” Unu el la boatoj subite ŝajnis multe pli proksima. Kaj tiam ĝi celis rekte al ŝi; fiŝkaptistoj kriis kuraĝigajn vortojn en sia kruda Kampania dialekto.
La plej malfacila parto estis grimpi sur la malgrandan boaton. Ĝi preskaŭ malekvilibriĝis dum la viroj luktis por tiri ŝin super la flankon, kriante instrukciojn unu al la alia, kvazaŭ ili enboatigus pezan reton da fiŝoj. Ŝiaj brakoj estis streĉitaj kaj frotitaj sur la ligna rando; kaj ŝiaj vestaĵoj, kiuj ĝis tiam flosis ĉirkaŭ ŝi, levis ŝin, tenis ŝin varma, nun iĝis mortiga pezo el kiu fluegas akvo, kvazaŭ ili dezirus retiri ŝin en la maron. Tiam ŝi trovis sin en la fundo de la boato freneze tremante en lageto da akvo. Ŝi ne komprenis ĉion, kion la fiŝkaptistoj diras, sed ŝi kaptis sufiĉe por scii, ke ili miras pro ŝiaj kolĉeno kaj orelringoj. Inundis ŝin blinda teruro. Kio malhelpos ilin forŝiri ŝiajn juvelojn kaj ĵeti ŝin en la maron?