Unu el ili parolis al ŝi. Ŝi palpebrumis al li, ne povante tuj kompreni, kion li diras. Li ripetis ĝin denove, kaj denove. Iom post iom ŝia cerbo komencis tiri la sencon el liaj vortoj. “Mi pardonpetas, mia sinjorino. Ni havas nur sakojn por kovri vin. Necesas, ke vi demetu viajn malsekajn vestaĵojn.”
Agripina sciis, ke li pravas, sed ŝiaj brakoj estis molaj kiel ĉifonoj. Ĉiuokaze, ŝi ne intencis senvestiĝi antaŭ tiuj fiŝkaptistoj. Ŝi sukcesis flustri nur: “Ne demeti vestojn.”
La fiŝistoj iom diskutis inter si, tiam la viro denove alparolis ŝin. “Viaj vestoj igos la sakojn malsekaj. Ni demetos nur vian mantelon.”
Agripina kuŝis senhelpa kiel bebo, dum ili duone levis ŝin, tirante de sub ŝi la mantelon kaj malvolvante ĝin. Ili faldis ĝin respektoplene kaj metis ĝin flanken, antaŭ ol etendi drelikaĵojn sur la tabulojn de la boato, kuŝigi ŝin tien, kaj kovri ŝin per alia sakaĵo. Ĝi estis kruda kaj grata kaj sendube ĝi odoraĉis je fiŝoj, sed Agripina ne plu kapablis atenti nek ĝeniĝi pro tio. Elĉerpite, ŝi endormiĝis.
10
La postan matenon Agripina jam troviĝis en sia propra studoĉambro apud varma karbujo. Ŝi ne volis pensi pri la eventoj de la antaŭa vespero, tamen ŝi ne povis malhelpi sin daŭre revoki ilin al sia memoro. Ŝi ne sukcesis trovi la sencon en ĉio, kio okazis; la aferoj sekvis unu la alian tiel rapidege. Ŝi ne povis superi la senton, ke devas ekzisti iu maniero por reiri malantaŭen kaj malfari ĉion – kaj tiam ŝin trafis denove kaj denove la senceda fakto, ke kiom ajn abrupta estis la tuta okazintaĵo, kiom ajn maljusta, ekzistas neniu maniero por ŝanĝi ĝin.
Ripete ŝi retrovis sin en tiu momento, kiam ŝi alkroĉis sin al la rompita balustrado, kun brakoj ŝiriĝantaj pro streĉo, dum akvo fluegis preter ŝin, batante ŝiajn ŝultrojn dum ĝi verŝiĝis en la maron. Ŝi memoris, kiel la relo moviĝis sub ŝi, kiel ŝi senespere fikstenis ĝin, atendante kun teruro ke la barilo cedos. Tiam bonŝance la tirado de la akvo ĉesis, tiel ke ŝi povis rampi laŭ la barilo ĝis Pola . Hodiaŭ ŝiaj manplatoj estas skrapitaj kaj senhaŭtigitaj, ŝiaj ungoj estas rompitaj, kaj ŝiaj brakoj doloras kvazaŭ ili estis torditaj el siaj artikoj. Ŝia tuta korpo suferas, kaj ŝia dekstra ŝultro estas kontuzita kaj sentema.
Interne ŝi sentis glacian ŝarĝon. Ŝi ne volis pensi pri Pola kun la lipoj apenaŭ super la surfaco de la akvo, pri ŝiaj kompatindaj provoj plu naĝeti... Kial ŝi tiel facile rezignis? Antaŭ nur kelkaj tagoj ŝi kompletigis dek longojn de la banejo kompare kun la dek du de Agripina . En tiu okazo ŝi revenis al la surfaco kun akvo fluanta tra ŝia hararo, ridante kaj frotante siajn okulojn. Tio memorigis Agripina n pri la antaŭa vespero, kiam Pola revenis al la surfaco kun akvo verŝiĝanta el ŝiaj lipoj. Agripina vokis al ŝi por diri, ke la fiŝistaj boatoj estas proksimaj, kaj ŝi kredis, ke Pola kapjesis. Ŝi estus devinta fari pli por helpi ŝin. Se ŝi nur estus restinta kun ŝi anstataŭ iri por preni la lignotabulon... Momente fulmis tra Agripina kolero. Pola tute kapablis naĝi – anstataŭe ŝi permesis al si subeniri, lasante Agripina n sola por fronti la estontecon kun la neeltenebla pezo de sia kulpo.
Agripina sciis, ke estas neracie pensi tiel. Io sendube okazis, kiam la ŝipo surflankiĝis – Pola verŝajne estis iumaniere vundita. Agripina jam antaŭvidis, kiom ŝi mankos – ne tuj, sed kiam la glacio interne de ŝi degelos, kaj ŝi plene ekkonscios pri sia perdo. Laŭ eduko kaj socia rango Pola estis multe sub ŝia nivelo, kaj tamen ŝi estis vera amikino: la sola amikino, kiun Agripina iam ajn havis krom siaj fratinoj, kaj la sola homo, kiun ŝi plene fidis.
Intertempe Agripina devos skribi al ŝia filino. Ili planis viziti Polina n kaj la infanojn dum la revojaĝo al Romo. Polina verŝajne jam senpacience atendas revidi sian patrinon, kaj kiam alvenos la letero ŝi estos ĝojplena, supozante ke ĝi enhavas informojn pri ilia vizito. La perdo spertota de Polina ŝajnis al Agripina pli reala ol la propra, kaj ŝi klinis sian kapon por ke kelkaj nekontentigaj larmoj gutetu laŭ ŝiaj vangoj. Se ŝi nur sukcesus plenkore plori, ŝi povus liberigi la emociojn, kiuj restas ŝlositaj interne de ŝi.
Ŝi turnis siajn okulojn al la marmora busto de sia patro, kiu prezidis super ŝia studejo. Li ne panikis, kiam lia armeo estis ĉirkaŭata de la Ĝermanoj. Nun ankaŭ ŝi devas subpremi siajn emociojn, kaj trakti la taskojn, kiuj frontas ŝin. La plej urĝa afero estas sciigi Lucion pri la akcidento kaj trankviligi lin, ke ŝi mem estas en ordo. La ŝippereo okazis ne tre malproksime de la marbordo, kaj sendube la novaĵo jam atingis lin. Ŝiaj memoroj pri la lasta parto de la vespero estis nebulaj – ŝi sciis, ke la fiŝkaptistoj surbordigis ŝin ĉe la Lago Lukrino, kaj ŝi havis konfuzan impreson esti ĉirkaŭata de ĉeestantoj tre dezirantaj helpi. Ili forprenis ŝiajn malsekajn vestojn, volvis ŝin en varmaj litkovriloj, provizis ŝin per portolito... kaj iu promesis sendi mesaĝon al la imperiestro. Ŝi aparte insistis pri tio, ne povante senstreĉiĝi ĝis iu, iu viro parolanta per aŭtoritata tono, promesis ke tio estos farita. Nur tiam ŝi povis apogi sin kontraŭ la kusenojn, apenaŭ konscia dum la portolito estis levita kaj portata laŭ mallumaj vojoj ĝis ŝia propra domo en Baulo.
Agripina englutis kelkajn buŝplenojn da vino, multe diluita de varma akvo, dum ŝi konsideris, kian mesaĝon ŝi sendu al sia filo. Li certe volos aŭdi precize kio okazis. Eble ŝi diktu leteron al Agerino. Sed kiam ŝi komencos, la rakonto etendiĝos ĝis paĝoj kaj paĝoj, kaj ŝi ne sentis, ke ŝi havas sufiĉan forton por revivigi la tutan aferon nun. Lucio ja promesis viziti ŝin post kelkaj tagoj por preni ŝian manuskripton, kaj tiam, kiel Eneo rakontanta siajn aventurojn al Didono, ŝi estos preta priparoli ĉiujn okazintaĵojn ekde la komenco.
Kun tiuj konsideroj enmense, Agripina alvokis sian sekretarion Agerino. Ŝi donis al li mallongan parolan mesaĝon, invitante la imperiestron veni al vespermanĝo ĉe ŝi post kvin tagoj – tio devus sufiĉi por ke Palemono faru netan kopion de ŝia manuskripto – kaj promesante klarigi al li precize kiel ŝi travivis la ŝippereon. Ŝi finis sian mesaĝon per verso el Eneado , la libro kiun Lucio amegis kiel infano: Kvankam pro tiuj memoroj mi tremas pro hororo, mi ekrakontos. Tiu citaĵo plaĉos al Lucio.
Kaj kio nun? Ĉu ŝi skribu al Polina ? Ne, estas pli urĝe sendi mesaĝon al la edzino de Kreperejo, kiu certe atendas kun angoro novaĵojn pri sia edzo. Ne mankis tempo, por ke onidiroj pri la ŝippereo disvastiĝu tra la regiono, kaj ĉar li ne revenis hejmen post la bankedo, estas facile imagi ŝian mensan staton. Ĉi-foje ne sufiĉos parola mesaĝo. Agripina devas skribi al ŝi detale kaj sciigi al ŝi, precize kio okazis.
Ŝi sendis sklavon por alvoki Palemonon, kaj dum ŝi atendis lian alvenon, ŝi konsideris la vortojn, kiujn ŝi diktos al li. Kun granda bedaŭro mi devas informi vin... Sed kion ŝi diru? Kiel ŝi povos sciigi al la kompatinda virino, ke ŝia edzo mortis dispremite? La menso de Agripina vagis tra diversaj alternativoj. Ŝi devos diri absolute klare, ke Kreperejo estis mortigita, alie lia edzino povus varti falsajn esperojn, ke li travivis – ke eble li kuŝas senkonscie ie sur la bordo. Kaŭzus al ŝi malpli da doloro sciigi al ŝi la veron, ke ŝia edzo estis mortigita tuje.