Palemono venis en la studejon, sekvate de sklavo kiu tenis por li porteblan pupitreton. Li sidiĝis sur tabureton kun la pupitro sur siaj genuoj, malfermis ĝin, kaj elprenis paron da vaksaj tabuletoj, kiujn li dismetis orde sur la kovrilon. Tiam kun grifelo en la mano li levis al ŝi siajn okulojn, preta por noti ŝiajn vortojn.
“ Julia Agripina Aŭgusta sendas salutojn al... mi ne scias ŝian nomon. Temas pri la edzino de Kreperejo Galo.”
“Mi informiĝos, mia sinjorino.”
“ Sendube vi aŭdis pri la ŝippereo, kiu okazis hieraŭ nokte en la golfo, kaj sendube vi angore atendas novaĵojn pri via edzo. Kun profunda bedaŭro mi devas informi vin... ”
Viveca bildo prezentis sin al la okuloj de Agripina ; ŝi vidis Kreperejon sternita sur la ferdeko sub la tegmento. Du maristoj kaŭris unu ĉe ĉiu flanko. Ili kune kaptis la tegmenton per siaj manoj, ĝustigante siajn piedojn por stari pli firme, kaj tiam ili samtempe ŝovis ĝin supren, peze spirante dum ili levis ĝin for de la dispremitaĵoj interne de lia brusto.
Kun ŝoketo ŝi konstatis, ke Palemono rigardas ŝin atendoplene. “Mi lasos la aferon al vi”, ŝi diris. “Diru al ŝi, ke la ŝipo renversiĝis. Ŝia edzo estis tuj mortigita, kiam unu el la kajutoj falegis sur lin. Diru, ke li parolis pri ŝi nelonge antaŭ sia morto. Pri ŝi kaj la nova bebo. Diru al ŝi, ke ili estis en liaj pensoj tuj antaŭ la fino.”
Palemono ekstaris kaj transdonis siajn skribmaterialojn al la sklavo.
“Mi devas ankaŭ skribi al la filino de Pola ”, Agripina diris. “Ĉu vi scias, kie oni tenas la testamenton de ŝia patrino?”
“Estas ŝranko por oficialaj dokumentoj, sed ĝi estas ŝlosita. Agerino havas la ŝlosilon.”
“En ordo. Tuj kiam li revenos, diru al li, ke li portu al mi la testamenton de Pola .”
Palemono eliris, kaj Agripina palpis en la ŝranketo ĉe sia dorso por freŝa tabuleto. Estas ŝia devo doni al Polina la plenajn faktojn pri la morto de ŝia patrino – almenaŭ tion ŝi povos fari por sia amikino. Ŝi luktis por ordigi siajn pensojn. Kvazaŭ en premsonĝo ŝi denove revivis la momenton, kiam ŝi revenis al la punkto, kie ŝi lasis Pola n, kaj trovis nenion krom malplena akvosurfaco. Ĉu tio estas unu el la faktoj, kiujn ŝi devos sciigi al Polina ? Agripina blinde rigardis la tabuleton, perdite en siaj pensoj.
La tegmento estis plipezigita kvazaŭ de plumbo. Sed kial? Kiu faris tion? La ŝipo estis intencita por la privata uzo de la imperiestro. La kutima okupanto de la divano estus Lucio. Ĉu tio estis murdoprovo planita jam antaŭlonge? Neniu estus povinta scii, ke ŝi uzos la ŝipon en tiu vespero – ŝi troviĝis tie nur ĉar ŝia propra barko estis difektita en la pli frua akcidento.
La kapitano estis aparte insista, ke ŝi kuŝu sub la laŭbo. Ĉar efektive estis tre malmulta tempo por pretigi la ŝipon, kaj eble kun tiel mallonga antaŭaverto li vere ne havis kajuton taŭgan por la Aŭgusta. Oni sufiĉe penis por aranĝi tiun allogan laŭbeton kun la divano kaj la tablo, kaj la muzikistoj ludantaj apude, do nature li deziris, ke ŝi uzu ĝin.
Kio pri tiu knarado, kiun ŝi aŭdis ĉe sia dorso, tuj antaŭ ol la tegmento flugis super ŝia kapo? Ĉu tio povus esti kaŭzata de tirado de levilo? Ĉu la kapitano sciis, ke la tegmento estis plipezigita? Li ne estus povinta scii, ke la ŝipo pereos – kaj efektive li kaj lia tuta maristaro finiĝis en la maro. Ŝi havis nenian ideon, ĉu li eĉ travivis la sperton.
Kaj kion pensi pri tiu pli frua akcidento? Memorante la aferon nun, ŝi konstatis, ke Lucio reagis al la informo aparte trankvile. Certe li estus devinta furiozi, ke iu malestiminda fiŝkaptisto preskaŭ detruis la barkon de lia patrino. Ĉu oni intence difektis ŝian ŝipon, por ke ŝi estu devigata akcepti tiun de la imperiestro anstataŭe? Ĉu oni eĉ esperis, ke tiu unua akcidento sufiĉos por liberiĝi de ŝi? Tiu elegantega manĝo, kiun ŝi ĝuis kun sia filo – ĉu la tuta afero estis pretigita kun la scio, ke la honorgastino eble neniam aperos?
Okazis malagrabla momento dum la vespermanĝo, kiam Lucio ekdemandis ŝin pri Silano kaj eĉ sugestis, ke lia fratino estis ekzilita maljuste. Kvazaŭ la tuta afero ne estis aranĝita ĝuste por lia avantaĝo! – sed kompreneble li estis nura infano tiutempe. Ŝi neniam havis la ideon informi lin pri siaj penoj por surtronigi lin, kaj fakte estis preferinde, ke Lucio mem estu absolute senscia pri tio. Kiel ironie, ke li nun kritikas ŝin, ke ŝi elvojigis lian rivalon! Ŝi pensis pri lia pika demandado pri metado de spionoj inter la domanaron de aliaj homoj – evidente li ion malkovris.
Kian venenon Seneko gutigas en lian orelon? Pasis nur kelkaj monatoj de kiam Seneko aperis ĉe ŝia domo kun tiu absurda akuzo, ke ŝi planas detronigi la imperiestron kaj anstataŭigi lin per Rubelio Plaŭto. Nun kiam ŝi ne plu loĝas en la palaco, ŝia filo estas ĉirkaŭata de homoj, kiuj faras sian eblon konvinki lin, ke lia propra patrino komplotas kontraŭ li. Domicia kaj Junia ambaŭ sugestis al li, ke ŝi kreas sian propran reton de apogantoj. Lucio verŝajne ne kredis ilin la unuan fojon, sed kiam unu homo post alia konstante ripetadas al li la saman mensogon, eĉ la plej lojala filo povus finfine ŝanceliĝi.
Ĉu troviĝas iu ajn, kiun ŝi ankoraŭ povas fidi? Ĉu Buro? – li akompanis Senekon al ŝia domo, sed estis evidente, ke li mem ne estas konvinkita. Estis li, kiu insistis, ke ŝi havu la ŝancon defendi sin. Laŭ ŝia impreso, Lucio vere estis preskaŭ ordononta ŝian ekzekuton, aŭ almenaŭ konsentonta al tio. Ĉu la situacio jam atingis tian gradon, ke li nun serioze kredas ŝin danĝero? Kaj ĉu li permesos al si preteriri ĉian limon? Estas nepensinde, ke ŝia propra filo povas deziri ŝian morton. Ne, ne, estas frenezaĵo kredi tion.
Agripina denove rigardis la skribtabuleton. Kion ŝi diru al Polina ? Eble ne necesas detale priskribi la akcidenton. Ŝi povus diri ian ĝeneralaĵon: Via patrino dronis, kaj mi mem apenaŭ eskapis viva. Tiam ŝi povos laŭdi Pola n – laŭdi ŝin kiel bonegan amikinon, rekoni ŝiajn admirindajn humoron kaj prudenton. Pola avertis sian filinon ne fanfaroni pri sia patro. Kiel saĝa ŝi estis!
Agripina bedaŭris, ke ŝia propra patrino ne estis egale prudenta. Se ŝi estus lerninta la arton silenti, ŝiaj filoj povus esti vivaj ankoraŭ hodiaŭ – kaj eble eĉ panjo mem. Ŝia plej aĝa filo Nerono estus iĝinta imperiestro kiam la filo de Tiberio mortis, dum Druso kaj Boteto povus ankoraŭ nun loĝi komforte en Romo kiel respektataj senatanoj.
Kaj kio pri Agripina mem? Ŝi same estus edziniĝinta kun Domicio, kaj ekster la publika okulo ŝi estus povinta ĝui sekretan amrilaton kun Lepido, aŭ eble eĉ edziniĝi kun li post la morto de sia edzo. Anstataŭe ŝi edziniĝis kun Klaŭdio, kaj ŝia filo imperiestriĝis. Ŝi posedis potencon, aŭtentikan potencon, ne malantaŭ la kulisoj kiel Livia , sed tute senkaŝe antaŭ la publiko. Ŝi diskutis politikojn kiel egalulo de senatanoj, ŝi intertraktis kun ambasadistoj, ŝi sidadis sur la podio apud la imperiestro...
El la koridoro ekster sia ĉambro ŝi aŭdis bruon de frakasiĝo. Laŭ la sono ŝajnis, ke iu faligis iun meblon. Unu el la sklavinoj kriis, sed eĉ pli laŭta ol ŝia krio aŭdeblis forta vira voĉo.
Agripina turniĝis en sia sidloko, kaj ŝiaj okuloj renkontis la indiferentan mienon de la busto de ŝia patro. Normale ŝi sendus serviston por esplori la kaŭzon de la ĝeno, sed mankis kaj Agerino kaj Palemono. Nekutime ŝi trovis sin sola.
Iu puŝis malfermita la pordon. Ekstere staris viro kun militista kiraso. “Jen ŝi”, li diris al iu malantaŭ sia ŝultro. Li tenis elingitan glavon en sia mano.