Выбрать главу

Agripina  konis la homon – li estis membro de la imperiestra gvardio. “Aniceto, kion vi faras ĉi tie? Kiel vi aŭdacas eniri tiumaniere en mian ĉambron? Kie estas miaj gesklavoj?”

“Ne zorgu pri viaj gesklavoj. Vi ne plu bezonos ilin.”

Tia reago furiozigis Agripina n. “Ĉu vi provas minaci min? Kiel vi aŭdacas alparoli la Aŭgustan sen permeso? Eliru tuj el mia ĉambro.”

Li marŝis en la ĉambron. Malantaŭ li Agripina  vidis aliajn: tri virojn kiuj blokis la pordon. Ili portis kirasojn, tamen ne kaskojn, kaj dum ŝi rigardis, ĉiu el ili eltiris la glavon. “Ni ja havas permeson paroli kun la Aŭgusta”, la viro diris. “Ni estu rapidaj. Mi ne malŝparus tempon per senutilaj paroladoj, sed mi devas liveri mesaĝon.”

Ĉu mesaĝon? Agripina  estis tro kolera por ektimi, sed ricevinte tiun informon ŝi iomete senstreĉiĝis. Se ili venis nur por liveri mesaĝon, eble iliaj intencoj ne estas tiel malicaj kiel sugestas ilia aspekto. Tamen ŝi ne intencis respondi al tiuj viroj kvazaŭ ili havus la rajton alparoli ŝin tiamaniere. Ŝi diris nenion.

“Mi ricevis la ordonon informi vin, ke la imperiestro pretervivis vian provon murdi lin.”

“Provo murdi lin!” Agripina  estis tro konsternita por resti silenta. “Ĉu li estas en ordo?”

“Okazis neniu misaĵo. Via mortigisto estas arestita.”

“Mia mortigisto! Pri kio vi parolas?”

“Via mesaĝisto Agerino atakis la imperiestron per ponardo.”

“Agerino! Li ne portas ponardon. Li estas mia sekretario.”

“Do, vi konfesas esti la homo, kiu sendis la mortigiston.” La soldato paŝis pli proksimen al ŝi.

Agripina  absolute ne intencis lasi tiun viron ĉikani ŝin. Ŝi restis senmova. “Mi havas neniun ideon, kion vi faras ĉi tie, aŭ kial vi supozas havi la rajton minaci min...”

“Sinjorino, ni ne venis ĉi tien sen ordono de supre. Ordono de la plej alta nivelo, laŭ tio kion oni diris al ni.”

Ĝis tiu momento Agripina  supozis, ke ili venis por timigi kaj minaci ŝin. Tio ne estus novaĵo – finfine, kio alia povus esti la celo de Seneko la pasintan aŭtunon, kiam li akuzis ŝin pri komplotado kontraŭ la imperiestro? Sed nun la unuan fojon ŝi ekkomprenis, ke ŝi povus esti en serioza danĝero. Ŝi strebis teni sian vizaĝon senesprima, sian voĉon firma, dum ŝia menso freneze konsideris ĉian elirvojon. Ŝi nepre ne permesu al si montri timon. Tio estus ilia signalo por lanĉi sin kontraŭ ŝin. Ŝi sciis, ke necesas plu paroladigi ilin. “Per kies ordonoj? Kiu sendis vin?”

“Ni ne venis ĉi tien por respondi demandojn.”

“Mi ne sendis Agerinon por mortigi la imperiestron. Mi sendis lin por informi mian filon, ke mi travivis la ŝippereon.” La pordo estas blokita. Ĉu ŝi povos per subita salto atingi la fenestron?

La soldato vidis ŝiajn okulojn flagri en la direkton de la fenestro. Li kaptis ŝian brakon.

“Aniceto! Kion vi faras? Mi enpostenigis vin!”

“Vi trudema hundino!” Li levis sian glavon, tenante ĝin per la tenilo kvazaŭ ponardon.

“Vi ne rajtas fari tion!” ŝi kriis. “Mi estas la patrino de la imperiestro. Mia filo neniam permesus...”

Peza pugnofrapo ĉe ŝia brusto elbatis ŝian spiron. Ŝi rigardis malsupren kaj vidis ŝireton kun ruĝa rando en la sino de sia robo. Dum ŝi rigardis, la ruĝo komencas disvastiĝi, makulante la flavan ŝtofon. Ŝi estus kriinta, sed kiam ŝi provis enspiri la doloro estis tro akuta. Estis kvazaŭ ŝi estus trapikita de brulanta fero. Ŝiaj kruroj fandiĝis sub ŝi, ili ne plu povis subteni ŝian pezon. Ŝi falegis sur la plankon.

Antaŭ ŝiaj okuloj etendiĝis en la distancon marmoraj kaheloj rozkoloraj, blankaj kaj grizaj, kun delikataj vejnoj. Inter ili likis flueto da brilruĝa sango. Ŝi turnis sian kapon kaj trovis sandalon: soldatan sandalon kun skrapitaj ledaj rimenoj inter kiuj estis videblaj kornecaj ungoj. Ŝi rimarkis ŝu-najlegojn sub la plandumo, kaj pensis indigne ke ili gratos la kahelojn.

Ŝi devas leviĝi, ŝi nepre eliru de ĉi tie. Ŝi tordiĝis, baraktante per la piedoj sur la glitaj kaheloj. Senespero donis al ŝi forton. Ŝi sukcesis levi la supran parton de sia korpo, kaj konstatis, ke ŝi rigardas la genuojn de la viro sub la jupo de lia tuniko. La suba rando de la tuniko estas eluzita kun pendantaj fadenetoj. Li faris unu paŝon malantaŭen.

Ŝi ankoraŭ luktis por levi sin, sed ŝiaj brakoj ne plu kapablis teni ŝin. Ŝi bezonis aeron, sed estis kvazaŭ fera bendo estus krampita ĉirkaŭ ŝia brusto. Ŝi spasmis kaj gapis, sed la bendo premegis ŝin, tiriĝante pli kaj pli fortege. Ŝiaj pulmoj brulis. Io alproksimiĝis, nebula formo, dissolviĝanta kaj gutanta. Klingo sange ŝlimaĉa.

“Mia filo!” ŝi provis diri, sed kvazaŭ en sonĝo ne eblis elirigi sonon.

La grasa odoraĉo de oleo, la senaera mallumo de la ĉambro. La malhelon apenaŭ trapikis la flava flameto de la lampo. Iam la pordo svinge malfermiĝis kaj ekstere estis taglumo, poste ĝi malfermiĝis denove kaj mi vidis la stelojn. Iu viŝis mian frunton per malvarma, trempita tuko, kaj mi sentis la akvon sekiĝi sur mia haŭto. Mano tenis tason al miaj lipoj, vizaĝo naĝis miadirekten tra la mallumo, voĉoj donis ordonojn: mi spiru, mi puŝu. De tempo al tempo mi konsciis pri murmurado inter la virinoj. Mi tute ne sciis, kiom da ili ĉeestas – foje estis unu virino, foje alia.

Mi petegis Metrodora n, ke ŝi lasu min kuŝi, sed ŝi ĉiam respondis: Ne nun, poste . Mia sola deziro estis surlitiĝi kaj kuŝi tie kaj transdoni min al la afero reganta mian korpon por ke ĝi konsumu min komplete – sed la lito estis tiel alta, ke levi min sur ĝin estis same nefareble kiel grimpi sur monton. Tiru malsupren la mentonon  – mi aŭdis ilajn vortojn – eligu la kapon, atente, atente,  kaj mi sciis, ke kiam la kapo estos ekstere, la plej malbona parto estos pasinta. Mi sentis alvenon de granda kriego kaj mi cedis al ĝi, ondon post ondo, ĝi elpuŝis sin perforte el mia buŝo, mia nazo, miaj okuloj. Kaj tiam mi aŭdis la bebon plori.

La pordo malfermiĝis kaj Metrodora  staris nigra kontraŭ la grizo de la krepusko kun Lucio en siaj brakoj. La ĉielo malantaŭ ŝi estis striita ruĝe. Dum leviĝis la brilanta ĉaro de la suno, amasego da birdoj flugis supren en la aeron, kirliĝante kaj tordiĝante en ĝojplenaj svingiĝoj, kvazaŭ nevidebla mano tirus gigantan ŝalon tra la ĉielo. La bruo de miloj kaj miloj da etaj gorĝoj plenigis la aeron per granda glorkrio, kaj mi vidis mian filon Lucio siluete kontraŭ la lumo kun konturoj ĉielarke oritaj de brilaj koloroj.

Postparolo

Fontoj

La historia Agripina  vere verkis siajn memoraĵojn. Ni scias tion, ĉar ili estas menciitaj de la historiisto Tacito (ĉ. 56 – ĉ. 120 pK). Li rakontas en siaj Analoj , ke Agripina  verkis pri sia vivo kaj ties okazintaĵoj por la posteuloj * .

*   Tacitus   Annales  libro IV, ĉap. 53.