Kelkaj informoj ĉerpitaj el ŝiaj memoraĵoj aperas ankaŭ en Natur-historio , eksterordinara enciklopedio de la antikva mondo verkita de la pli aĝa Plinio (23/24 – 79 pK). Li citas ŝian verkon rilate al la longa kaj malfacila nasko de ŝia filo Nerono, kun la piedoj unue. Alia persona informo en Natur-historio tre verŝajne venis el la memoraĵoj de Agripina : la kurioza fakto ke ŝi havis duoblan kojnodenton ĉe la dekstra supra makzelo. * Tio ŝajnas malebla, kaj mi supozas, ke ŝia dento pli verŝajne estis fendita aŭ alimaniere misformita, tiel ke ĝi donis impreson esti duopa.
* Plinius maior Naturalis Historia libro VII, ĉapitroj. 45 kaj 71.
Krom tiaj citaĵetoj la memoraĵoj mem ne travivis, kvankam oni povas supozi, ke iuj informoj en la Analoj , precipe rilate al la traŭma historio de ŝia patrino, venis el tiu fonto. Ilia malapero lasas nerezisteblan truon por verkisto de romanoj.
Aliaj gravaj historiaj fontoj por la okazaĵoj priskribitaj en ĉi tiu romano estas la biografioj de la fruaj romaj imperiestroj verkitaj de Suetonio (ĉ. 69 – post 122), kaj la historioj de Diono Kasio (ĉ. 155 – ĉ. 235).
Necesas mencii ankaŭ du interesajn fikciajn fontojn. Unu estas la tragedio Oktavia , en kiu aperas drama priskribo de la ŝippereo, kiu preskaŭ mortigis Agripina n. Laŭ tradicio, tiu teatraĵo estis verkita de Seneko (ĉ. 4 aK – 65 pK), sed modernaj historiistoj opinias, ke ĝi pli probable estis verkita kelkajn jardekojn post lia morto. Tamen la alia verŝajne vere estis verkita de Seneko; tio estas satira verko kun la titolo Apokolokyntosis Claudii , kiun oni kutime tradukas kiel “La kukurbiĝo de la dio Klaŭdio”. Ambaŭ tiuj verkoj estis tradukitaj en Esperanton de Gerrit Berveling * .
* Seneca Oktavia kaj La apokolokintozo de l' Dia Klaŭdio, ambaŭ tradukitaj de G. Berveling . FEL, Antwerpen , 1988, kaj VoKo, Breda , 1990.
Krome en antikvaj fontoj aperas multaj aludetoj al la homoj kaj okazaĵoj de ĉi tiu romano, ekzemple en la leteroj kaj aliaj verkoj de Seneko, en la poemoj de Juvenalo kaj Marcialo, kaj aliaj.
Krom la antikvaj fontoj, mia prezento de Agripina ŝuldiĝas grandparte al la historiaj tekstoj de Anthony A. Barrett , precipe lia biografio Agrippina * . Krome mi abunde utiligis liajn biografiojn de Livia kaj Kaligulo (Boteto en ĉi tiu romano). Aliaj modernaj biografioj tre valoraj por mi estis Claudius de Barbara Levick kaj Nero: The End of a Dynasty de Miriam T. Griffin .
* Anthony A. Barrett Agrippina: Sex, Power, and Politics in the Early Empire . Yale , 1996.
Mi aparte dankas S.J.V. Malloch de la universitato de Nottingham , kiu sendis al mi la tekston de sia artikolo “Gaius’ Bridge at Baiae and Alexander-Imitatio” unue aperinta en The Classical Quarterly , New Series, Vol. 51, No. 1 (2001), pp. 206-217, eldonita de Cambridge UP .
Dankoj
Mi dankas tri gravajn provlegantojn. La unua kompreneble estis mia edzo Renato Corsetti , kiu legis ĉiun ĉapitron post la tradukado kaj komentis precipe pri neklaraĵoj. Poste venis la detala kontrolado de Lenio Marobin el Brazilo, kiu atentigis pri anglismoj, gramatikaj eraretoj, mistajpoj, kaj informis pri neoficialaj vortoj. Laste venis la relego de Jorge Rafael Nogueras el Portoriko, kiu kaptis la malmultajn detalojn maltrafitajn de Renato kaj Lenio , kaj ankaŭ helpis per pli ĝeneralaj komentoj pri la enhavo.
Notoj pri la traduko
Same kiel miaj aliaj romanoj, ĉi tiu libro estis verkita unue en la angla kaj poste tradukita en Esperanton. Mi ne intencas aldoni ĉi tie detalajn klarigojn pri la traduko kaj pri la Esperantigo de romaj nomoj, ĉar tiuj temoj jam estis abunde traktitaj en la notoj al miaj unuaj du romanoj.
Eble mi tamen devus mencii unu detalon: la oftan transiron al la as-tempo en romano verkita plejparte en la preterito. Ĉar la libro estas verkita tute laŭ la vidpunkto de Agripina kaj multe eniras ŝiajn pensojn, mi ofte trovis la neceson priskribi okazaĵojn pere de ŝiaj okuloj; fakte temis pri speco de neanoncita nerekta parolado. Kvankam ne aperis la enkondukaj vortoj ŝi pensis , ŝi opiniis , ŝi konstatis , ŝi vidis , ŝi konsideris , ŝi esperis kaj simile, mi sentis la bezonon transiri al la as-tempo.
Same kiel en miaj aliaj romanoj, mi uzis laŭeble nur Fundamentan kaj oficialigitan vortoprovizon. Jen listo de naŭdeko da neoficialaj vortoj, kiuj aperas en la romano. Kelkaj estas tute ordinaraj kaj ofte uzataj vortoj, kiel ekzemple deprimi, fekunda, investi, koncipi, promocii, stufi kaj simile, kiuj certe meritus oficialigon de la Akademio. Aliaj estas teknikaj vortoj rilate al la roma vivo, partoj de ŝipoj, kaj krome nomoj de bestoj kaj kreskaĵoj.
abako adoleski agnoski akvedukto alianco antrisko arogi ateliero Bakĥo blago brankardo centaŭro ciklameno deprimi dilui dreliko ekzotika fatraso fekunda fortuno fuli furzi galimatio gapi gliro graki grapolo handikapo hasti hermo hidropso hororo hui humuro Iduoj incesto inici inkrusti investi kalmaro kaneli kapriolo kariatido koaguli komato koncipi kremacio kriĉi kulmino Kupido liki liktoro mecenato Meduzo obsedi oho orlo padelo Pajno partnero pekteno perturbi platformo pobo poneo predo Pretora promocii pruo pugo putino rivalo/i rudro satiruso sesterco skroto snufi staki stuci stufi stumbli sturmi ŝakto ŝminki taŭzi tenajlo tetraklino tiko tinuso tribordo tribunuso triktrako varpo vilao vimeno