Выбрать главу

Pina  kaj ŝia frato komencis promeni sub la kolonaro, kiu troviĝis laŭlonge de la baseno. “Kion vi pensas pri ĉi tiu geedziĝo?” Druso demandis.

Pina  hezitis. Ŝi ne estis konfesinta al iu ajn siajn sentojn pri sia baldaŭa edziniĝo, fakte ŝi mem ne estis certa, kiaj estas ŝiaj sentoj. Sed se ŝi parolus pri tio kun iu ajn, ŝi parolus kun Druso. “Avinjo Livia  diris al mi, ke estus pli bone por mi, se mi edziniĝus kun Domicio. Ŝi ja aĝas okdek kvin jarojn – ŝi ne restos ĉi tie ĉiam.”

“Jes, tion diris al vi avinjo. Sed kion vi mem pensas?”

“Mi esperas, ke li estas afabla. Vi renkontis lin, ĉu ne, Druso? Kia homo li estas?”

“Nelaborema. Senambicia. Tamen sufiĉe sprita, kvazaŭ nur hazarde.”

“Avinjo diris, ke onklo Tiberio igos lin konsulo”, Pina  diris.

“Nu, se li fariĝos konsulo, tio ne okazos, ĉar li luktis por ricevi la postenon.”

Tio memorigis Pina n pri la moka komento de Boteto, ke ŝia estonta edzo pli interesiĝas pri sia nova banejo ol pri sia kariero. “Avinjo ne donis tian impreson, kiam ŝi parolis pri li. Mi pensis, ke li estos pli enplektita en la publikaj aferoj.”

“Ĉu tio zorgigas vin?” ŝia frato demandis. “Mi pensis, ke eble vi dezirus edzon pli junan.”

“Laŭ mi pli gravas, ke li estu la ĝusta homo.”

“Vi pravas”, Druso diris. “La fakto esti pli proksimaj laŭ la aĝo ne garantias, ke vi havos bonan rilaton.” Pina  sciis, ke li pensas pri sia propra edzino Emilia . Ŝi estis nur du jarojn pli juna ol Druso, sed se juĝi laŭ iliaj konstantaj kvereletoj, ilia geedziĝo ne estas elstare sukcesa.

“Ho, rigardu!” diris Pina . “Jen la hipopotamo.” Tio estis plengranda statuo, kiu staris kun malfermita buŝego apud la rando kaj elŝprucigis akvon en la basenon. Ŝi tuj forlasis la ombron de la kolonaro por paŝi al ĝi sur la marmoraj kaheloj. Druso sekvis ŝin. “Ni kutimis meti niajn manojn en ĝian buŝon”, ŝi diris, “kiam ni estis malgrandaj. Iam Boteto grimpis tute internen, kaj ĝuste kiam ni preterpasis li muĝegis – mi ricevis tiel grandan ŝokon, ke mi preskaŭ falis en la akvon. Eklogo ofte levis nin, por ke ni rajdu sur ĝia dorso.” Ŝi karesis la ŝtonan flankon de la statuo. Ankaŭ Hortensia  verŝajne ludis ĉi tie kiel infano, ŝi pensis – eble ankaŭ ŝi rajdis sur la hipopotamo.

“Ĉu vi antaŭĝojas la geedziĝon?” Druso diris.

Pina  frotis per sia mano la malglatan ŝtonon, pensante pri lia demando. “Iom nerva. Sinjo amas la tutan aferon – ŝi konstante volas paroli pri miaj juveloj, kaj la procesio, kaj petas vidi la vualon kaj la robojn kaj tiel plu. Ĉu vi scias, ke onklo Tiberio ne volis havi procesion? Li volis, ke ni ĉiuj iru rekte al la domo de Domicio perboate.”

“Mi esperas, ke la avinjoj klarigis al li, kiel aferoj devus okazi.”

“Finfine ili konvinkis lin, sed li ne estis kontenta.”

“Vi scias, kio estas lia problemo – aperi antaŭ la publiko teruras lin. Li timas, ke iu saltos sur lin kun ponardo.”

“Ho, ĉu pro tio?” diris Pina . “Efektive, mi trovis la aferon stranga.” Ŝi donis al la hipopotamo lastan amikan frapeton kaj plumarŝis. “Mi tiom deziras, ke panjo povus esti ĉi tie – kaj kompreneble ankaŭ Nerono. Ne ŝajnas ĝuste, edziniĝi sen ili.”

“Ĉu panjo scias, ke oni edzinigos vin?”

“Mi skribis por sciigi ŝin, kaj ŝi reskribis, ke la novaĵo feliĉigas ŝin. Ŝi ĉiam skribas nur mallonge. Mi pensas, ke ŝi timas kaŭzi al mi problemojn. Ŝiaj leteroj ne estas sigelitaj – iu ajn povus legi ilin.”

“Kaj sendube iu ajn ja faras tion. Se ili estus sigelitaj, eble ili entute ne atingus vin.”

“Nun kiam onklo Tiberio alvenis, ĉu vi ne povus paroli al li pri panjo?”

“Ĉu al onklo Tiberio? Mi ne scias – mia ideo estas provi ĉe Sejano. Li ŝajnas pli alirebla homo. Pli preta aŭskulti.”

“Ĉu vi certas?” Pina  rigardis trans la basenon. Ĉe la alia ekstremo tri-kvar sklavoj forigis verdan kreskaĵon de la surfaco per retoj. Ili babilis inter si dum ili laboris – sed por sekureco ŝi malaltigis sian voĉon. “Antaŭ ol panjo foriris, ŝi diris al mi, ke Sejano volas detrui nian familion.”

“Tipa ideo de panjo. Kompreneble ŝi ne ŝatas lin – li estas la plej fidata kunlaboranto de nia onklo, kaj vi scias, kion ŝi pensas pri tio.”

Pina  rigidiĝis. Druso tute ne provis mallaŭtigi sian voĉon. Ĉu li ne konscias pri la sklavoj de ilia avino, kiuj facile povas aŭdi lin de la alia flanko de la baseno? “Ŝŝŝ!” ŝi siblis. “Ne tiel laŭte!”

“Kio estas? Sciu, Pina , vi fariĝis vere nerva de kiam vi iris loĝi ĉe avinjo... Ĉiuokaze, Sejano vere estas tre facile alparolebla. Se li konsentos helpi nin, mi estas certa, ke li povus konvinki onklon Tiberio.”

La sola ideo de Pina  estis fini la konversacion kiel eble plej rapide. “Ho, rigardu – ĉu tio estis la fiŝo kun la ringo en sia vosto?”

“Kie?” Druso okule esploris la verdecan akvon. “Ni estus devintaj porti iom da paneroj. Ĝi ne montros sian nazon, se ni ne proponos al ĝi manĝaĵon.”

“Kio okazos morgaŭ?” Pina  demandis. “Ĉu vi restos proksime al mi en la procesio?”

“Mi estos tuj flanke de via portolito”, Druso diris. “Ne maltrankviliĝu, fratineto, mi certas, ke vi aspektos belege.”

“Avinjo Antonia  pruntos al mi sian smeraldan kolĉenon – tiun, kiun Marko Antonio reportis el Egiptujo.”

“Ne nur belege – reĝine!”

Pina  provis respondi per senzorga rido, sed fakte ŝi ruĝiĝis. La plejmulto da homoj memoris Kleopatron kun suspekto. Ŝi pluvivis en la popolaj legendoj kiel sorĉistino kun pli da politika sagaco ol iu ajn virino rajtus posedi, kiu ebriigis la cerbojn de du Romaj generaloj, kaj eĉ aspiris la pinton de la potenco en Romo mem. Sed verdire, kvankam Pina  neniam estus tiel malsaĝa por laŭte vortumi sian opinion, ŝi de ĉiam admiris Kleopatron.

Dum Tiberio rifuzis la konsilojn de sia patrino Livia , li senhezite akceptis sugestojn de multe pli dubinda fonto: de la kapitano de la gvardio, Sejano. Ĉar dum la konsiloj de Livia  baziĝis en deziro, ke la imperio estu bone regata, tiuj de Sejano fontis el lia avido je persona potenco. Estas vere, ke li estis tre kapabla homo, kaj Tiberio emis pli kaj pli lasi ŝtatajn aferojn en liaj manoj. Ekzistas neniu dubo, ke dum tiu tempo li serpente enrampis en la fidon de Tiberio, verŝajne kun la celo iam anstataŭi lin kiel la ĉefan reganton. Li strebis aranĝi la edziniĝon de sia filino al ano de la Klaŭdia familio, al la filo de la estonta imperiestro Klaŭdio. En tiu celo malhelpis lin nur malbonŝanca akcidento, kiu rezultigis la morton de la knabo nelonge post lia fianĉigo.

Druĉjo ruliĝis sur la grundo, li tordiĝis kaj kvazaŭ vomis, lia buŝo malfermiĝis sed neniu sono eliris. Liaj okuloj gapis kiel tiuj de viro, kiun mi iam vidis pendumita en la Cirko. Boteto kuris el la ĝardeno por serĉi helpon. Kaj intertempe Druĉjo ruliĝis de unu flanko al la alia, faligante la etan piramidon de piroj konstruitan de ni infanoj sub la arbo. Dispremitaj piroj miksitaj kun semoj kaj pecetoj de flava ŝelo makulis lian blankan tunikon.