Li mem kulpis pri tio. Li diris aferon nepardoneblan – tamen estis la mokado de Boteto kiu incitis lin. “Tiu muknaza knabinaĉeto. Kaj rigardu, kiajn parencojn vi akiros: vendejestrojn kaj komercistojn...”
Restas amaso da tempo”, Druĉjo diris. “Pensu pri Varo. Li estis fianĉigita al Pomponila, kaj poste ŝia familio ŝanĝis sian ideon kaj fianĉinigis ŝin anstataŭe al Silio. Aŭ mi povus soldatiĝi kaj foriri por batali en Ĝermanujo kaj ne reveni dum dudek jaroj. Aŭ eble ŝi mortos.”
Eble ŝi mortos. Junila estis nur kvin-jara, kaj mi ja sciis, ke knabinetoj foje mortas, sed mi mem havis nur sep jarojn, kaj tio estis afero pri kiu mi ne volis pensi. Druĉjo verŝajne sciis, ke li ne estus devinta diri tion, ĉar li prenis du-tri pirojn de la piramido kaj provis ĵongli per ili, kiel la ĵonglisto, kiun ni vidis ĉe la domo de oĉjo Klaŭdio dum la gefianĉiga festo. La piroj estis etaj, apenaŭ pli grandaj ol dikaj prunoj, sed ili jam estis griziĝantaj kaj moliĝantaj ĉirkaŭ la kerno.
Li ĵetis unu el la piroj en la aeron, maltrafis ĝin, kaj lasis ĝin fali sur la herbon.
Mi faru!” Livila diris. Ŝi etendis sian manon al la piromonteto, sed mi kaptis ŝin antaŭ ol ŝi povis detrui ĝin, kaj svingis ŝin for de la grundo en forta brakumo.
Rigardu ĉi tion!” diris Boteto. “Mi vetas, ke vi ne povas kapti ĝin en via buŝo.” Li ĵetis piron supren, kaj staris sub ĝi kun larĝe malfermita buŝo. La piro trafis lian vangon, kaj li kaptis ĝin per la mano.
Ĵetu pli alten”, diris Druĉjo. Li sendis la piron enaeren, kaj staris sub ĝi kun gapanta buŝo kiel fiŝo. Li ĝuste celis. La piro falis rekte en lian buŝon, kaj en lian gorĝon.
Tio okazis en palpebrumo – en unu momento ni ridis kaj aplaŭdis, la postan ni staris ĉirkaŭ li rigardante senhelpe, dum nia kuzo tordis sin surgrunde kiel giganta raŭpo.
Boteto kuris por serĉi helpon, kaj fulme revenis kun Timoteo kaj du sklavoj. Timoteo tuj kaptis Druĉjon, kuŝigis lin sur la rando de la fontano, kaj komencis bategi lin ĉe la dorso. “Prenu liajn piedojn!” li kriis al la sklavoj. “Inversigu lin!”
La du viroj turnis Druson kaj levis lin per la kruroj, dum Timoteo skuis lin kaj pugnis lian dorson. Druĉjo jam ĉesis lukti kaj lia korpo pendis kvazaŭ senoste. Tiumomente onklino Urgulanila kuris en la ĝardenon. “Druĉjo! Druso, karulo! Provu eltusi ĝin!”
La plenkreskuloj tute ne rimarkis nin, kaj ni infanoj spektis kun teruro, dum ili okupis sin pri nia kuzo. Pli kaj pli da homoj venis en la ĝardenon: sklavoj kaj liberigitoj, kaj la kuracisto de nia onklo, kiu turnis Druĉjon surventren kaj premis lin ĉe la dorso. Tiam oĉjo Klaŭdio alvenis kaj onklino Urgulanila lanĉis sin kontraŭ li kriegante, dum oĉjo nur staris ŝrumpinte kaj konfuzite. Laŭŝajne nia onklino kulpigis lin pri la afero, kaj oĉjo Klaŭdio eĉ ne provis klarigi al ŝi, ke ŝi eraras. Mi timis, ke la plenkreskuloj malkovros, ke fakte ni estis la kulpuloj, ĉar ni ne estus devintaj ĵeti la pirojn. Tiam Livila komencis plori, kaj ili la unuan fojon rimarkis nian ĉeeston, kaj Eklogo kondukis nin for.
2
En Bajo
Aŭtune, 28 pK
“Liberigu la vojon por la imperiestro kaj la sinjorino Agripina !” La geedziĝan procesion de Pina gvidis dek du liktoroj, kiuj havis la taskon forigi la homojn el la vojo antaŭ la portolito de la imperiestro. Ŝiaj avinoj Livia kaj Antonia kuŝis en dua portolito tuj malantaŭe, kaj trie venis la novedzino mem, kiu kvazaŭ enŝipe flosis sur la ŝultroj de siaj portistoj laŭ la ĉefa strato de Bajo. Vendejestroj kaj iliaj klientoj momente neglektis siajn komercojn por spekti ŝian preterpason, dum nekonatoj kriis gratulojn kaj bondezirojn por ŝia edziniĝa nokto. El la procesio malantaŭ ŝia portolito gajaj voĉoj hurais kaj ekkantis.
Familio sidis ĉirkaŭ la soklo de statuo por manĝi platpanojn el korbo. “Sinjorino Agripina !” vokis virino el la grupo. Ŝi estis vestita en makulita robo el maldelikata teksaĵo, kiu lasis ŝiajn brakojn nudaj. “La dioj benu vin kaj vian tutan familion!” Ŝiaj vortoj agrable pikis Pina n. Vian tutan familion – jam pasis pli ol unu jaro de kiam oni forsendis ŝian patrinon, sed multaj homoj deziris montri, ke ili ne forgesis ŝin. Ignorante la mallogan aspekton de la virino, ŝi ridetis kaj akceptis la komenton per afabla kapklino, same kiel ŝi vidis Livia n fari en publikaj okazoj.
Ŝia frato Druso marŝis apud la portolito. Liaj okuloj renkontis tiujn de Pina , kaj ili interŝanĝis ridetojn. Ŝi sciis, ke ankaŭ li pensas pri ilia patrino.
Parfumo bloviĝis al ili, peza dolĉaĉa aromo, kiu pensigis Pina n pri nelavitaj akseloj. “Bela odoro”, Druso diris. “Ĝi venas de tiu butiko tie.” De sia altaĵo Pina rigardis malsupren super vicoj da kestetoj aranĝitaj ekster la vendejo, ĉiu plena ĝisrande je rabotaĵoj de ligno aŭ arboŝelo, brilkoloraj pulvoroj, aŭ sekigitaj floroj. “Incenso – por akrigi viajn sensojn por via geedziĝa nokto”, Druso diris. Pina provis montri anticipan rideton, same kiel farus ŝiaj fratoj. Verdire ŝi sentis antaŭtimon pli ol eksciton pro tio, kio okazos pli malfrue tiun vesperon, sed ŝi nepre ne intencis konduti kiel aliaj knabinoj, kiuj ruĝiĝas ĉiufoje kiam la gastoj ekkantas unu el siaj maldecaj kantoj.
Elegantaj virinoj paradis laŭ la vico de luksaj butikoj, paŭzante por saluti konatojn aŭ por admiri ekspoziciojn de enportitaj ŝtofoj kaj altkvalitaj servicoj. Ili turniĝis por rigardi dum la procesio preterpasis. Ne aŭdiĝis ĉi tie amikaj vokoj kaj bondeziroj. Pina kuŝis memkonscie sur siaj kusenoj, kaj ŝajnigis ne rimarki la murmurojn de la virinoj, iliajn etajn kapgestojn kaj ridetojn. Unu kunhavis siajn filinojn, du junulinojn ne multe pli aĝajn ol Pina mem. Pina levis sian mentonon kaj rigardis rekte antaŭen – kiom ili devas envii ŝin, pranevinon de la imperiestro kaj ĵus edziniĝintan al viro kun familia deveno apenaŭ malpli eminenta ol la ŝia! Kvankam ŝi ne turnis sian kapon, ŝi vidis unu flustri al la alia, kaj tiam ambaŭ rikanis. Pina sciis, same certe kvazaŭ ŝi estus aŭdinta la vortojn per siaj propraj oreloj, ke ili demandas unu la alian kiel tiel nebela knabino povus meriti tiel grandan bonŝancon. Momentete ŝia memfido ŝanceliĝis. Tiu eta rikano reduktis ŝin de la posteulino de imperiestroj al ne aparte alloga knabino absurde vestita en la plej pompa robo en Bajo. Ŝia lango fuĝis al la sekureco de ŝia duobla dento, sed ŝi haltigis ĝin. Nun ŝi estas edziniĝinta virino. Venis la momento por forlasi infanecajn kutimojn.
La vico de butikoj finiĝis, kaj la portistoj rapidiĝis dum ili kondukis ŝin ekster la urbocentron kaj laŭ pavimita vojo, kiu direktiĝis suden el Bajo. Laŭlonge de la vojo staris grandaj domoj; ĉiu kiu povis permesi al si tion, deziris perspektivon super la golfo. El la procesio ĉe sia dorso Pina ankoraŭ aŭdis de tempo al tempo ekkantadon, sed la plejmulto el la gastoj ŝparis sian spiron ĝis poste.
Ili forlasis la lastan domon kaj nun ili marŝis inter vinberejoj, kie rotoj da sklavoj rikoltis la maturajn vinberojn. Je ioma distanco de la urbo, ili atingis muron. Ĝi staris laŭ la vojrando, blokante ilian elrigardon al la maro: longa, blanka muro, interrompita nur de paro da verdaj pordoj sub tegolita arko. Normale tiuj estus ŝlositaj, sed hodiaŭ ili estis vaste malfermitaj por bonvenigi la novedzinan procesion.