La procesio haltis, kaj Druso ordonis al la portistoj demeti la portoliton. Li helpis Pina n elpaŝi.
“Ĉu vi estas preta?” Onklo Tiberio proksimiĝis, akompanate de du liktoroj. Ili estis pezaj viroj vestitaj en togoj, kaj ambaŭ portis faskon da vergoj ligitan per ruĝa leda rimeno. Hakiloklingo elstaris el la flanko de ambaŭ faskoj.
Tiberio rigardis malsupren al Pina kun sia senhumura rideto. “Apogu vin sur mia brako. Ni ekiru.”
Pina kaj ŝia praonklo malrapide alproksimiĝis al la domo, tirante post si la trenaĵon de gastoj, litoportistoj, kaj aliaj servistoj. Antaŭ ili marŝis la liktoroj kun siaj oficialaj faskoj, dum malantaŭ ĉiuj sekvis malgranda trupo da gardistoj, malfesta vosto, kiun Tiberio ŝajne sentis necesa.
La feria vilao de Domicio estis ĉarma: longa, malalta konstruaĵo kun muroj freŝe farbitaj per rozkolora farbo kaj kolonaro kovrita de ruĝaj tegoloj. Ĝi ne estis tiel impona kiel la domo de Antonia en Baulo, sed ĝi donis intiman impreson, kiu mankis en la pli grandioza loĝejo de ŝia avino. Pina permesis al si momenton de plezuro pro la konstato, ke ĉi tiu alloga domo estonte estos ŝia.
Laŭ la kutimo, Domicio estis jam forlasinta la geedziĝan bankedon pli frue ol sia estonta edzino. Lia tuta kunularo nun staris sub la portiko por spekti la alvenon de la procesio. La sola mankanta homo estis Domicio mem, sed Pina sciis, ke li atendas ŝin interne. La mallonga vojeto kondukanta al la domo estis kaŝita sub tapiŝo el rozpetaloj, kiujn Pina kaj ŝia onklo premis sub siaj piedoj je ĉiu paŝo. La peza parfumo de rozoj ŝvebis ĉirkaŭ ili, dum malantaŭ iliaj dorsoj leviĝis voĉoj, kiuj aŭdigis tradician geedziĝan kanton.
Kiam ili atingis la du ŝtupojn antaŭ la kolonaro, juna viro venis renkonti ilin. “Tiberio Cezaro, mi havas la grandan plezuron bonvenigi Julia n Agripina n en ŝian novan hejmon.”
“Ha jes”, diris Tiberio. “Kaj vi estas...”
“Emilio Lepido.”
“Kompreneble... supozeble vi estas la filo de...”
“Ĝuste tiel”, diris la junulo. “Mi havas la honoron levi la sinjorinon Agripina trans la sojlon de ŝia edzo.” Li prenis Pina n en siaj brakoj, kaj ŝi trovis sin kun la vizaĝo premita kontraŭ lia ŝultro. La strio sur lia tuniko estis rigida kun fiŝeca odoro pro la purpura tinkturo, kaj ĝi gratis ŝian vangon. Pina sciis, ke jen la momento revata de ĉiu junulino, kiam ŝi imagas sian edziniĝan feston. Jen momento por konservi kiel trezoron en sia memoro – kaj tamen ŝi sentis sin malaplomba kaj ridinda, kaj ankaŭ iom zorgoplena, ĉu ŝi glitos akcidente el liaj brakoj. Ŝi volis kapti lian togon kaj tiri sin en pli sekuran pozicion; sed ŝi nepre devos konduti kun digno. Ŝi devigis sin resti malstreĉita kaj ridetanta, dum la junulo portis ŝin trans la linion de floroj, kiu markis la sojlon de ŝia nova hejmo.
“Jen ni”, diris Emilio Lepido, kaj starigis ŝin sur ŝiajn piedojn. Ŝi trovis sin en granda vestiblo elegante dekoraciita per rozkoloraj kaj verdaj marmoraj paneloj. Malgranda orkestro ekludis dum ŝi rigardis la scenon, kaj la notoj de la citro miksiĝis kun la plaŭdado de fontano en la centra baseno. Antaŭ la fontano estis du tronoj. Sur unu jam sidis ŝia edzo, Gneo Domicio Ahenobarbo, kronita per ringo de aŭtunaj floroj interplektitaj kun oraj folioj. Li ekstaris kaj venis por saluti ŝin, tiam kondukis ŝin al la honora loko ĉe sia flanko.
Ĉiuj anoj de ŝia procesio sekvis ŝin en la halon. Inter ili estis praavino Livia , kiu povis supreniri la du ŝtupojn nur helpe de Druso kaj oĉjo Klaŭdio. Avinjo Antonia venis por kisi ŝin. “Kiel bele vi aspektas!” ŝi diris.
“Avinjo”, Pina flustris, “mia vualo malfiksiĝis de la pingloj, kiam li levis min.”
“Mi sendos Eklogon por ĝustigi ĝin”, ŝia avino reflustris. “Neniu atentos, kiam ili ĉiuj estos plene okupataj pro babilado.”
La gastoj cirkulis en la halo, akceptante vinon kaj manĝaĵetojn de pluraj belaj knabetoj vestitaj kiel kupidoj, dum la bruo de konversaciado superbruis la muzikon. La tago proksimiĝis al krepusko, kaj poste nelonge envenis sklavoj por flamigi la oleolampojn, kiuj pendis kiel grapoloj en ornamaj teniloj. Pina rigardis nerve. Tiu ago signalas la komenciĝon de ŝia edziniĝa nokto.
De la orkestro aŭdiĝis laŭta kunfrapiĝo de cimbaloj, kaj la gastoj silentiĝis. Grupo de kvar-kvin junulinoj alproksimiĝis al la trono de Pina . Ili portis florkronojn el arbaraj ciklamenoj kaj surhavis vestojn tiel delikatajn, ke ili gluiĝis al iliaj korpoj kaj montris iliajn figurojn same malkaŝe, kvazaŭ ili estus nudaj. Pina ne intencis vidigi sian embarasiĝon. Ŝi aranĝis sian vizaĝon en mienon de ĝentila intereso, dum ili ekkantis la tradician kanton, kies celo estis pretigi la novedzinon por la plezuroj de la geedza lito. La gastoj premiĝis ĉirkaŭe por aŭskulti kaj por ĝui la sugestajn rikanojn kaj okulumojn, kiuj ornamis la prezenton de la junulinoj. Pina ne bedaŭris, kiam alproksimiĝis ŝia honora akompanantino, Emilia , la edzino de Druso. Emilia kondukis Pina n el la halo, kaj ĉe iliaj dorsoj releviĝis la bruo de konversacio.
Bonŝance, la dormoĉambro estis sufiĉe malproksima de la halo, kie festis la gastoj. Sklavo kondukis ŝin kaj Emilia n eksteren en la ĝardenon kaj laŭ kovrita promenejo lumigata de torĉoj. Ĉe la maldekstra flanko de la promenejo estis tri pordoj, kaj estis nenia dubo, kiu el la tri estas la enirejo al la geedza ĉambro. La meza pordo estis festonita de florgirlandoj, kaj ĉe ambaŭ flankoj flamis torĉo. Kiam Pina kaj Emilia alproksimiĝis, oni ceremonie malfermis ĝin.
La unua impreso estis senspiriga. Dekoj da lampoj lumigis mirindajn dekoraciaĵojn ruĝajn kaj orajn, kaj la ĉambro estis tiel granda, ke ĝi ŝajnis pli taŭga por akcepto ol por la intimaĵoj de la geedziĝa nokto. Floroj troviĝis ĉie: bukedoj de rozoj, lavendo kaj hedero pendis el vazoj, dum la lito estis kaŝita sub amaso da malfrue florantaj rozoj. “Ĉu ne brile!” kriis Emilia . Memorante, ke ŝi estas nun la mastrino de ĉi tiu domo, Pina permesis al si la kontentan rideton, kiu ŝajnis al ŝi konvena por ŝia nova situacio. Sed sekrete ŝi demandis sin, ĉu ĉi tiel sinmontra ekspozicio de riĉeco estas vere laŭ la plej bona gusto.
Tri homoj antaŭenpaŝis el la ombraj anguloj de la ĉambro por gratuli la novedzinon kaj pretigi ŝin por ŝia edziniĝa nokto. Tiuj estis Eklogo kaj la du sklavinoj, kiuj estis geedziĝaj donacoj de la avinoj Livia kaj Antonia . Kaj tamen, kiom da homoj por okupi sin pri ŝi kaj helpi ŝin senvestiĝi! Ŝi estus preferinta havi nur Eklogon.
Emilia kondukis ŝin al la lito kaj komencis malpingli la vualon. Ŝi faris tion sufiĉe mallerte, tirante la harojn de Pina kaj faligante la plej grandan parton de la pingloj sur la plankon. Pina volis diri al ŝi, ke ŝi lasu tiun taskon al la sklavinoj, kiuj havas multe pli da sperto pri tiaj aferoj, sed Emilia estis ŝia honorakompanantino, do ŝi diris nenion.
“Ĉu mi rajtas, sinjorino?” diris Eklogo, kiam Pina estis liberigita de siaj vualo kaj juvelaro, kaj Emilia paŝis flanken. Eklogo levis la robon de Pina super ŝian kapon, kaj eĉ ŝian subtunikon, kiun ŝi transdonis al la servistinoj. Pina restis staranta, vestite nur de sia mambendo. Hodiaŭ la unuan fojon ŝi portis tian bendon – ankoraŭ ne atinginte dek tri jarojn, ŝi ne vere bezonis ĝin, sed ŝia edziniĝa tago ŝajnis la ĝusta okazo por ekporti tion.