Emilia levis la angulon de la littuko, tiel ke duona buŝelo da rozoj glitis surplanken, kaj invitis Pina n enlitiĝi. Ŝi tiris supren la kovrilon kaj kisis al Pina la vangon. “Bondezirojn”, ŝi diris. “Ne timu – vi ĝuos la aferon.” Ŝi turniĝis por eliri el la ĉambro, kunportante la sklavinojn.
Pina vidis ilian foriron kiel generalo, kiu rigardas dum liaj malmultaj restantaj soldatoj dizertas. “Eklogo!” ŝi vokis, apenaŭ ĝustatempe, kaj Eklogo returnis sin.
“Kio estas, karulino?”
“Atendu ĉi tie”, Pina diris. Ŝi provis diri la ordonon en maniero trankvile komanda, same kiel Livia estus farinta. Ŝi ne volis impresi kiel stulta, timema knabineto.
“Ĉu iom nerva, kara? Ne maltrankviliĝu. Mi staros ĉi tie, en la angulo.”
Aŭdiĝis la knaro de la pordo, kaj Domicio, ŝia edzo, venis en la ĉambron. Li estis sekvata de du sklavoj. Pina sidiĝis en la lito, apogante sin kontraŭ la kusenoj, dum la sklavoj malvindis lian togon. Ŝi ne estis certa, kien direkti siajn okulojn. Se ŝi rigardus, ŝi povus ŝajni malmodesta, sed se ŝi forturnus la okulojn, tio donus impreson, ke ŝi antaŭtimas. Sed la vero estis, ke ŝi ja antaŭtimis, kaj ŝi ne volis vidi Domicion sen protekta tavolo da vestoj. Ŝi rigardis malsupren al siaj genuoj, konscia el la angulo de sia okulo, ke ŝia edzo staras en sia tuniko, dum liaj sklavoj faldas la togon. “Tio estas en ordo”, li diris. “Estingu la lampojn – krom tiu sur la breto.” Tiam li tiris la tunikon super sian kapon.
Pina glitis malsupren sub la kovrilon, dum li levis la littukon ĉe la alia flanko. Ŝi forturnis sian kapon, sed ne antaŭ ol rimarki tufon da surprize ruĝecaj haroj kun io pala kaj mola enmeze. La aspekto de nuda viro ne estis novaĵo por ŝi. Ŝi ja estis vidinta malliberulojn en la amfiteatro, sed tiuj aspektis timigataj kaj senprotektaj. Nun kiam vira nudeco estis venonta en kontakton kun ŝia korpo, la impreso, kiun ĝi donis al ŝi, estis ne tiom senprotekta kiom malŝatinda.
Eklogo estis klariginta al ŝi, ke virino havas etan truon inter siaj kruroj, kaj ke la viro povos simple gliti internen. Boteto kun granda ĝuo estis dirinta al ŝi la saman aferon kun multaj krudaj detaloj. Laŭ li, tio kaŭzos grandan doloron kaj sangadon, sed Pina dubis, kiom li efektive scias pri la afero. Ĉiuokaze ŝi ne konsciis pri la ekzisto de iu ajn truo. Sed supozeble Gneo Domicio Ahenobarbo scios, kion fari.
“Kiu estas tiu?” Domicio demandis, kun unu genuo sur la lito.
“Mia vartistino restos kun mi”, Pina informis sian edzon per la trankvila voĉo konvena al la filino de Ĝermaniko en momento danĝera.
“Nu, en ordo, se vi nepre bezonas ŝin.” Al Eklogo li diris: “Estingu la lampon.”
La unuan fojon, Pina sentis la korpon de viro premata kontraŭ la ŝia. Sed troviĝis io inter ili, stango kuŝanta laŭ lia ventro. Ŝi estis konfuzita. Kiam ajn ŝi vidis nudan viron, estis io mola kaj eta pendanta inter liaj kruroj. Ĉi tio pli similis al la akcesoraĵo de Priapo. Ĝis nun, Pina ĉiam supozis, ke la grandega, rigida peniso de Priapo estas fantazia inventaĵo, kiel la flugiletoj ĉe la kalkanoj de Merkuro.
Nun ŝia edzo grimpis sur ŝin, kaj tiu malmola stango puŝiĝis kontraŭ ŝi. La eta truo vere ne ŝajnis troviĝi tie. Estis kvazaŭ li puŝus sin kontraŭ ŝlosita pordo.
“Senstreĉiĝu”, li diris. “Ne rezistu kontraŭ ĝi.” Li laŭtigis sian voĉon. “Vi, ino, ĉar vi estas ĉi tie, igu vin utila. Donu al mi tiun ujeton da oleo sur la meblo apud la lito.”
Estis paŭzo, fingroj masaĝis ŝin en loko, kiun neniu iam ajn antaŭe estis tuŝinta, tiam rekomenciĝis la puŝado. Estis kvazaŭ iu granda malakra objekto provus perforte malfermi ŝin. Pina memoris scenon, kiun ŝi iam vidis, pri sieĝata kastelo kaj giganta murrompilo, kiu svingiĝis antaŭen-malantaŭen, martelante kontraŭ la pordegoj. Je ĉiu bato, la pordegoj cedis iom plie...
“Senstreĉiĝu”, ŝia edzo diris denove.
Ŝi faris sian eblon, sed la martelado iĝis ĉiam pli insista, la premo pli intensa... baldaŭ la pordegoj krevos internen, ŝi fendiĝos kaj ŝiriĝos. Ŝi ne povis malhelpi sin, iel ŝi devas ĉesigi tion ĉi. Pina malfermis sian buŝon kaj kriegis.
Domicio blasfemis kaj ĉesis puŝi.
“Estas en ordo, karulino”, diris Eklogo, de la fino de la lito. “Tio nature doloras iomete la unuan fojon. Provi kuŝi tre malrigide kaj mole, tiel ke li pli facile eniru.” Estis stranga kvalito en la voĉo de Eklogo, kiun Pina neniam antaŭe aŭdis, raŭka kvazaŭ ŝi parolus en sia gorĝo.
“Ne gravas”, diris Domicio. “Ŝi estas tro malgranda kaj fermita. Vidu, mi havas neniun intereson perforti infanojn. Kial vi ne venu por anstataŭi ŝin?”
Figuro intermetis sin inter Pina kaj ŝia edzo. Pina moviĝis al la rando de la lito, kaj kuŝis nesekure sur ĝia malmola kadro, dum diversaj agoj okazis malantaŭ ŝia dorso. Ŝi sentis, ke oni levas la littukon, Domicio tiras la robon de Eklogo super ŝia kapo, la vesto estas ĵetita el la lito – estis senspiraj krietoj kaj kisetoj ĉe ŝia flanko, kaj Domicio murmuris vortojn per malalta tono tute malsama de la senpacienca voĉo, per kiu li antaŭe alparolis ŝin. Tiam movoj, unue malrapidaj, poste rapidiĝantaj, ĝis la lito komencis vibri, aŭdiĝis etaj krioj, ronkoj kaj elspiroj, laŭta spirado, profunda ĝemo... kaj poste, silento.
La murmuroj rekomenciĝis, distancaj murmuroj kiel tiuj, kiujn aŭdigis foje Sinjo, se Pina enlitiĝis post kiam ŝi jam endormiĝis. Ilia spirado fariĝis malrapida kaj regula, dum Pina , tute sendorma, restis sur la plej alta punkto de la litorando. Ŝi ne estis certa, ĉu ŝi estas kontenta aŭ bedaŭra, ke Eklogo intervenis por savi ŝin. Ne sciante kial, ŝi havis la senton, ke ŝia vartistino perfidis ŝin. Ŝi prudente movis sian pezon al la pli mola parto de la lito, ne dezirante tuŝi Eklogon. Sed la deklivo de la matraco ĝis la profundaĵo, kie ŝia edzo kaj ŝia vartistino dormis en la brakoj unu de la alia, estis tro akuta por ke ŝi longe restu tie en ekvilibro. Iom post iom ŝi permesis al si gliti malsupren, ĝis ŝia korpo kuŝis kontraŭ tiu de Eklogo. La kontakto inter iliaj nudaj haŭtoj estis malagrable ŝvita, kaj pli intima ol ŝi kutimis. Ŝi tiris faldon de la littuko inter iliaj korpoj, kaj strebis per sia tuta volforto endormiĝi.
Lulu, lulu mia bebo,
Lulu, lulu kokideto,
Mia eta kokfemuro
Lulu, lulu kokideto.
Tio estis la kanto, kiun Eklogo kutimis kanti al ili, al ŝi kaj Sinjo, kiam ili estis malgrandaj. Eklogo kuŝis apud ili sur la lito, kaj ili petis ŝin: “Kantu al ni Eta kokfemuro .” Tio estis antaŭ la alveno de Livila – ne, kiam Livila ankoraŭ havis sian propran nutristinon. Pina trovis tion amuza, ke Eklogo nomas ŝin eta kokfemuro. Iam ŝi demandis kial, kaj Eklogo respondis: “Ĉar vi estas tiel frandinda, ke oni deziras manĝi vin.”
Lulu, lulu mia bebo,
Bebo de la vartistino.
Ne plu ploru, kokfemuro,
Jen ĉeestas vartistino.
3
Sejano estis laŭaspekte alloga homo. Li havis, aŭ ŝajnis havi, agrablan personecon, tiel ke aliaj homoj nature alparolis lin respektoplene kaj deziris mem doni al li bonan impreson.
Sinjo adoris Sejanon. Kiam ajn ŝi revenis hejmen post ludado kun Junila , Boteto moketis ŝin kaj demandis: “Kiel fartis hodiaŭ la paĉjo de Junila ? Ĉu li denove karesis la kapon de sia kara Sinjeto?” Sinjo ĉiam ruĝiĝis kaj konfuziĝis kaj neis la aferon.