Ankoraŭ nun mi ne komprenas, kial panjo permesis al Sinjo viziti la domon de Sejano. Eble ŝi pensis, ke estus saĝe resti en bonaj rilatoj – tio tamen montrus nekutiman prudenton ŝiaflanke. Aŭ eble Sinjo faris unu el siaj dramoj. Ŝi ĉiam sciis, kiel fluigi la larmojn.
Ni la unuan fojon renkontis Junila n ĉe la festo, kiam oni fianĉinigis ŝin al kuzo Druĉjo. La plenkreskuloj sendis nin ludi kune, admonante, ke ni ne malpurigi niajn robojn. Fakte, neniam necesis memorigi Sinjon pri tio. Ŝi ĉiam estis konscia pri siaj vestoj, ne kiel mi kaj Livila .
Junila aspektis kiel malgranda statueto en sia rigida nova robo. Statueto kun muka nazo. Ŝi havis nur kvin jarojn, eventuale unu-du jarojn malpli ol mi. Sinjo ne atentis pri la muka nazo – ŝi palpis scivole la robon, dum Junila okulumis ŝian pupon. Tiam Junila moliĝis, kvazaŭ ebura statueto ekviviĝus, kaj diris al ni, ke ankaŭ ŝi havas multajn pupojn hejme.
Vi devos dediĉi ilin al viaj dioj, kiam vi edziniĝos”, Sinjo diris.
Mi ne faros”, ŝi protestis. “Mi ĉiam konservos ilin ĉe mi.”
Vi devos”, mi diris. “Ĉu vi iam ajn aŭdis pri plenkreska sinjorino, kiu ludas kun pupoj?”
Ŝi ekploris, kaj niaj vartistinoj alkuris por malkovri, kio misas. Eklogo koleris kontraŭ mi, ĉar mi plorigis ŝin en tiel grava okazo.
Tiu stulta knabineto kun siaj pupoj. Ŝi ne meritis tion, kion oni faris al ŝi. Ne estis ŝia kulpo, ke ŝia patro estas Sejano.
Kiun punkton mi atingis? Ho jes, Sejano.
Krome, li estis elstare kapabla kaj diligenta. Eĉ antaŭ la morto de Aŭgusto, li jam atingis la rangon de kapitano de la Pretora Gvardio. Tiutempe estis du kapitanoj, same kiel estas du konsuloj. Ili kontrolis unu la alian, ĉar la potenco de ambaŭ estis limigita pro la ĉeesto de la alia. Inter la unuaj agoj de Sejano estis konvinki Tiberion, ke unuopa kapitano povos agi pli decide sen tiu maloportuno. Li fortigis la gvardion diversmaniere, kaj unuigis la apartajn taĉmentojn interne de la sama kazerno tuj ekster la urbaj muregoj. Li kredigis al Tiberio, ke la tuta gvardio staras je dispono de la imperiestro; la vero estis, ke la imperiestro nun estis dependa de la Pretoranoj sub ties unusola kapitano, Sejano.
Mi kritikas Tiberion, sed kompreneble mi mem faris precize la saman aferon – mi persvadis Klaŭdion konfidi la tutan Pretoran Gvardion al la komando de unu homo. Sed estas diferenco: ĉar tiu homo ne estis Sejano, sed Buro. Kaj kio okazus, se montriĝus, ke mi malpravis pri Buro, same kiel Tiberio malpravis pri Sejano? Tio tamen ŝajnas apenaŭ ebla – Buro neniam en sia vivo donis ian ajn signon, ke li laboras por sia propra profito. Li estas honestulo. Livia fidis lin, Tiberio fidis lin, lia konduto kiel guberniestro – ĉio en lia kariero montras lian absolutan meriton, kion ajn li faras. Eĉ tiu predikema tedulo Seneko bone rilatas kun li – ili estas similspecaj homoj, krom la fakto, ke Buro ne konstante elbuŝigas nepetitajn sentencojn. Li simple kaj senbrue faras tion, kio estas farenda, sen la bezono anonci tion al la tuta mondo.
Tiberio havis nur unu filon, al kiu li donis la nomon de sia amata frato Druso (mia avo), kiu mortis en Ĝermanujo. Kvankam li havis propran filon, Aŭgusto ordonis al Tiberio adopti sian nevon, mian patron Ĝermaniko, kiel sian filon kaj heredonton. Evidente Aŭgusto intencis, ke la imperiestreco revenu al liaj rektaj posteuloj, sed post la morto de Ĝermaniko, Tiberio komencis pretigi sian propran filon Druso kiel sian heredonton, kvankam Druso havis agreseman kaj senpaciencan karakteron, kio igis lin netaŭga mastrumanto de la plej alta potenco.
Estis tiu okazo, kiam ni iris kun panjo por viziti ilin, kaj onklo Druso devigis onklinon Livila kaŭri sur la manoj kaj genuoj por rigardi sub ŝranko.
Ĉu vi vidas tion? Ĉu vi vidas?” li ripetadis, kaj onklino Livila aspektis eĉ pli pale kaj malsekure ol kutime. Ŝi provis paroli per racia tono, kvazaŭ la situacio estus tute ordinara. “Ne, mi bedaŭras, Druso, mi ne vidas, pri kio vi parolas.”
“ Metu vian manon sub tiun ŝrankon. Palpu, palpu! Ne tiel – palpu pli serioze!”
Ŝi esploris per la mano, kaj panjo diris: “Efektive, Druso, mi ne vidas bezonon je tio ĉi. Se vi perdis ion, voku sklavon por serĉi ĝin.”
Ne, ne”, diris Druso. “Ŝi mem serĉu.”
Finfine onklino Livila eltiris sian manon, tute kovritan de polvo. Ŝi tenis ĵetkubon.
Druso parolis triumfe: “Vidu! Ĉu mi ne diris tion! Unu monaton mi serĉas tiun ĵetkubon, kaj ŝi insistis, ke ŝi ne scias, kie ĝi troviĝas!”
Panjo provis denove: “Druso, tio tute ne rilatas al via edzino. Se necesas kulpigi iun, kulpigu la sklavojn – evidente ili ne bone balaas la plankon.”
Druso muĝis: “Kaj se la sklavoj malbone laboras, kiu respondecas pri tio?”
La kompatinda eta Ĝemelo ekploris. Onklino Livila prenis lin enbrake kaj kaŝis sian vizaĝon en lia hararo.
“Tipe”, diris Druso. “Konsolu vin per via idiota filo. Li estas same senutila kiel vi.” Li neniam pardonis ŝin pro Ĝemelo – kvazaŭ ŝi mem kulpis, ke ilia sola travivinta filo havas menson malfortan.
Mi ne komprenas, kial panjo ne forprenis miajn fratojn el tiu malfeliĉa familio – aŭ, pli ĝuste, mi ja komprenas. Praonklo Tiberio sciis, kion panjo opinias pri li, kaj li volis teni ŝiajn filojn malproksime de ŝia influo. Mi scivolas, ĉu panjo iam protestis kaj diris al li, ke ŝi volas teni ilin hejme? Se ŝi faris tion, Tiberio rifuzis aŭskulti. Tiel malvarma, pedanta homo – mi ne kredas, ke li aprobis la konduton de sia filo, same kiel ni ĉiuj.
Druso malamis loĝi tie. Li kaj onklo Druso havis la saman nomon, sed tio estis ilia sola komuna trajto. Kaj tamen, ne Nerono – Nerono kaj onklo Druso interrilatis tute bone. Ĉu li sekvis la ekzemplon de nia onklo, ĉikanante onklinon Livila ? Mi dezirus pensi ke ne, sed bedaŭrinde mi timas, ke jes.
Pro lia reputacio pri troa drinkado, neniu miris, kiam Druso malsaniĝis pro degeneriga malsano, kiu mortigis lin je 36 jaroj.
Laŭ panjo, estis kvazaŭ oni spektus duan fojon la morton de paĉjo. Li komencis perdi pezon, kaj bluaj makuloj aperis sur lia haŭto. Sed dum Druso cedis al marasmo kaj lia voĉo malŝrumpis ĝis raŭka bleko, onklino Livila ekgajnis belecon kaj memfidon. Ŝiaj vangoj roziĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, ŝia paŝo vigliĝis. Dum ŝi sindediĉe prizorgis sian edzon dum lia lasta malsano, foje ŝajnis, kvazaŭ ŝi elsuĉas el li la vivon kaj prenas liajn fortojn por si mem.
Neniel ni imagis tiam, ke onklino Livila kaj Sejano... Tiel ĉarma homo estis Sejano, kiam tio konvenis al li! Kaj kia oportuno! – la nepo de la imperiestro, ankoraŭ tro malgranda por regi mem, se io okazus al lia maljuna avo. Kaj onklino Livila , tiel pala kaj komplezema – sendube li vidis, kiel li povos muldi ŝin kiel vakson.