En Romo
Printempe, 29 pK
“Kaj kiel plaĉas al vi la edzina vivo?”
Flagris ĉe Pina momenta agaciĝo. Pasis jam ok monatoj de ŝia edziniĝo, kaj la plenkreskuloj ankoraŭ demandadas tion al ŝi. Ĉu ili atendas aŭdi de ŝi detalojn pri la geedza lito – ŝia geedza lito, kie neniam okazas io ajn?
“La ĉefa ĝisnuna avantaĝo estas, ke mi rajtas kuŝi dum manĝoj”, Pina respondis. La gastoj de ŝia edzo ridis.
“Mi memoras la unuan fojon, kiam mi edziniĝis”, diris unu el la virinoj. Ŝi estis solida, patrineca homo, kies unua edziniĝo certe jam apartenis al la fora pasinteco. “Mi havis dek ses jarojn – kelkajn jarojn pli ol vi, supozeble, Agripina . Mia bopatrino ekloĝis ĉe ni, kiam ŝia edzo mortis, kaj ŝi tutsimple transprenis ĉion. Ŝi donis ordonojn al la sklavestro kvazaŭ ŝi estus la mastrino, kaj kompreneble mi estis multe tro juna por kontraŭstari ŝin. Kaj krome, se mi volis eliri por viziti miajn amikinojn, ŝi insiste postulis scii, kien mi iras...”
“Tiel estis en la bonaj malnovaj tempoj”, Domicio diris. “Ĉi tie regas Agripina – oni aŭdas ŝin klakigi la vipon ĉiumatene.”
Pina ridetis, ŝajnigante amuziĝon. Konsiderante kiel malgrandan potencon ŝi havas en la domo de sia edzo, ŝi sentis incitiĝon, aŭdi lin paroli kvazaŭ estus ŝi kiu regus. “Kia mensogulo!” ŝi informis la gastojn, per tono de malserioza ŝercemo. “Mi neniam eĉ imagus mistrakti la gesklavojn. Tian aferon mi lasas al Gneo Domicio.”
“Oho!” diris unu el la gastoj. “Same lerta kiel ŝia patrino. Vi devos paŝi atente, Domicio.”
Je la mencio pri sia patrino, Pina sentis pikon en sia brusto, pikon de plezuro. Plaĉis al ŝi, ke la viro laŭdas ŝian inteligenton, kaj plaĉis al ŝi, ke li parolis pri ŝia patrino. La plejmulto da homoj ŝajnis timi, ke la nura mencio de ŝia nomo infektos ilin per ŝia malbona sorto. Krome li estis homo, kies bona opinio estis havinda – kvankam li estis neformale vestita en brodita tuniko, ŝi sciis, ke tiu estas Fufio Ĝemino, unu el la du konsuloj de la unua jarduono.
La sklavoj komencis forbalai la pektenajn konkojn kaj aliajn restaĵojn disĵetitajn sur la planko. Unu el la gastoj, juna virino, venis sidiĝi apud Pina surrande de ŝia divano. “Ĉu mi rajtas aliĝi? Mi estas Valeria Flaka .” Pina estis kontenta – ŝi jam esperis havi okazon paroli kun ŝi. Kvankam Valeria estis jam en siaj dudekaj jaroj, ŝi estis la sola homo en la ĉambro, kies aĝo eĉ alproksimiĝis al tiu de Pina . Cetere, male kiel pluraj el la gastinoj, ŝi ne donis la impreson, ke ŝiaj sklavinoj dediĉis la tutan matenon al ŝiaj ŝminkado kaj frizado. Ŝi estis senpretende vestita en robo de mola griza lano, kun simplaj perlaj orelringoj.
“Jes, kompreneble.” Pina moviĝis pli proksimen al sia edzo. Ŝi memoris la ĝentilajn frazojn, kiujn Livia direktis al siaj gastoj dum festenoj. “Ĉu vi volas kliniĝi?”
“Ne, ne, dankon, mi fartas tute bone. Ĉi tiu okazo devas esti mortige teda por vi, ĉirkaŭata de mezaĝaj viroj.”
“Ĝi ne estas tiel malbona. Mi ŝatas aŭdi pri la aferoj, kiuj okazadas en la senato.” Tio ne estis absolute vera, sed Pina esperis, ke iam ĝi ja fariĝos vera, kiam ŝi estos sufiĉe aĝa por komenci helpi sian edzon.
“Ĉu vere vi ŝatas tion? Mi devas elteni tion la tutan tempon. Mi estas la edzino de Ĝemino.”
Pina miris. “Ĉu de la konsulo?”
“Ĝuste. Ni gastigas homojn ĉe festenoj preskaŭ ĉiuvespere. Estas agrabla ŝanĝo por mi hodiaŭ mem eliri. Kiel plaĉas al vi loĝi ĉi tie laŭ la Sankta Vojo?”
Laŭ la opinio de Pina , la grandega familia hejmo de Domicio montras troan pretendemon, sed ne estus la ĝusta afero kritiki sian edzon antaŭ liaj gastoj. “La domo estas tre komforta – kaj mi ŝategas la bibliotekon.”
“Jes, mi aŭdis pri la biblioteko. Laŭdire, ĝi estas tre granda.”
“Domicio diris al mi, ke estas preskaŭ du mil volumoj. Kelkaj el ili estas tre malnovaj – necesas malvolvi ilin tre zorge, alie la papiruso povus diseriĝi. Estas sklavo, kies sola tasko estas prizorgi la volvaĵojn kaj tabuletojn.”
“Ĉu tiel vi pasigas vian tempon – esplorante la bibliotekon de Domicio?”
“Matene mi plej ofte veturas en la portolito al la domo de mia avino. Ĝi ne estas malproksima – tuj apude sur Palatino. Mi ankoraŭ faras lecionojn kun la instruisto de mia frato. Retorikon kaj historion.”
“Ĉu retorikon? Ĉu laŭ vi tio utilas por knabino?”
Iam, eventuale jes, Pina pensis en si mem. Eble ŝi povos verki paroladojn, kiujn ŝia edzo deklamos antaŭ la senato. “Tio estas mia preferata studobjekto. Mi tralaboras la ekzercojn en la manlibro, kaj mi aŭskultas mian fraton, dum li laŭtlegas siajn oratoraĵojn. Antaŭ ol nia praavino mortis, nia instruisto permesis al ni deklami ilin al ŝi.”
“Mi aŭdis pri la kortuŝa parolado, kiun via frato faris ĉe la funebraĵoj de via praavino. Certe vi ĉiuj tre amis ŝin.”
Pina kapjesis. “Komence mi timis ŝin, sed tio estis antaŭ ol mi pli bone konis ŝin. Ŝi traktis nin tre afable.”
“Mi miris, ke ŝia funebra ceremonio estis tiel simpla. Mi atendis aranĝon multe pli imponan, pli similan al tiu post la morto de Aŭgusto.”
Ne la unuan fojon Pina aŭdis tian komenton. Ŝia avino Antonia koleregis pro la ŝparema adiaŭo, kiun Tiberio donis al sia patrino. Sed ne konvenus diskuti familiajn streĉojn kun eksterulo. “Mi pensas, ke eble la imperiestro ne volis fari tro da bruo pri la afero. Li ne ŝatas grandajn publikajn spektaklojn.”
“Jes, kaj kompreneble Livia mem estis tre modesta homo, ĉu ne? Estas bedaŭrinde, ke la imperiestro ne povis ĉeesti dum la funebra ceremonio.”
“Li esperis veni, sed finfine ni devis fari ĝin sen li.”
“Jes, tion mi aŭdis.” Aŭdiĝis nuanco de seniluziiĝo en la voĉo de Valeria . Evidente ŝi esperis ekscii de Pina pli ol oni malkaŝis en la oficialaj dokumentoj. Sendube ŝi estis aŭdinta pri la mesaĝisto, kiu alvenis el Kapreo por diri, ke imperiestro survojas, tiam la dua mesaĝisto, kaj finfine la mesaĝisto kun la informo, ke imperiestro tamen ne aperos. La kortuŝa oratoraĵo de Boteto ĉe la funebra ceremonio estis lastminuta improvizaĵo. “Ĉu li malsanis?” Valeria demandis.
Pina kapjesis. Neniu sciis la kialon, sed estis kvazaŭ starus nevidebla barilo ĉirkaŭ la muregoj de Romo, kiu malhelpas onklon Tiberio proksimiĝi al la urbo. Unu fojon li eĉ veturis laŭ Tibero, sed dum la senatanoj kolektiĝis por bonvenigi lin, lia ŝipo turniĝis meze de la rivero kaj remiĝis reen al la loko, de kie ĝi venis. “Jes, malsanis”, ŝi diris.
“Bedaŭrinde vi ne aŭdis, kiel mia edzo laŭdegis la paroladon de via frato. Ĝemino opinias, ke li heredis la talentojn de sia patro. Klare li estas tre inteligenta junulo. Kiom li aĝas?”
“Dek ses jarojn. Li antaŭprovis la paroladon kun mi kaj miaj fratinoj.” Ĝuste kiel Aŭgusto, kiu provis siajn paroladojn kun Livia , antaŭ ol deklami ilin en la senato, Pina pensis.
“Do, ankaŭ vi havas talenton pri retoriko. Eble iam vi povos fari paroladon favore al ni virinoj, same kiel faris Hortensia . Tiel ofte mi deziras prezentiĝi ĉe la senato por sciigi al tiuj viroj, ke ni kapablas tute bone prizorgi niajn proprajn aferojn.”