“Ĉesu ludi per tiu dento”, ŝia patrino diris senpacience. “Neniuj rimarkus ĝin, se vi ne konstante altirus al ĝi ilian atenton.” Pina saltetis. Ŝi eĉ ne estis rimarkinta, ke ŝi pasigas sian langon laŭ sia fendita dento. Ŝi provadis ne fari, sed en maltrankvilaj momentoj ŝia lango emis serĉi ĝin kaj esplori ĝin malgraŭ ŝiaj bonaj intencoj. “Nun aŭskultu”, panjo diris. “Se mi devos foriri, vi kvar infanoj devos iri gasti ĉe via avino.”
Pina pripensis tion. Ŝi kaj ŝiaj fratinoj ŝatis viziti sian avinjon Antonia , kiu estis mola kaj diketa kaj dorlotis ilin. Ŝi ĉiam ordonis al la sklavoj alporti ĉiujn plej ŝatatajn dolĉaĵojn – ŝi estis konvinkita, ke ilia kuiristo ne sufiĉe bone nutras ilin. Sed mallonga vizito estis unu afero; Pina tute ne certis, ĉu ŝi ĝuos resti ĉe sia avino sen la perspektivo reiri hejmen fine de la posttagmezo.
“Sed panjo, ĉu ni ne povus iri kun vi?” Trafis ŝin ideo. “Ni povus iru al Antio. Ni povus kunporti Timoteon kaj fari tie niajn lecionojn.”
“Se Sejano volas trovi min, li trovos min same facile en Antio kiel en Romo. Cetere, Antio estas bela loko por ferio ĉe la maro – tio ne estas sama afero, kiel loĝi tie la tutan jaron.”
Pina prenis unu el la forĵetitaj skribtabuletoj de sia patrino, kaj elfosis vaksobuletojn per grifelo. “Ne faru tion”, ŝia patrino diris. “Nu, aŭskultu, Pina . Se vi devos resti ĉe via avino – aŭ ĉe iu ajn – vi devos tre atenti pri la vortoj, kiujn vi elbuŝigos. Povus ĉeesti tie informistoj, kiuj notos ĉion suspektindan kaj raportos ĝin al Sejano.”
“Sed panjo, ĉu vere li provas detrui nin?” Pina sciis, ke ŝia patrino malestimas Sejanon. Laŭ ŝia opinio, li havas tro grandan potencon, precipe ĉar li eĉ ne devenas el unu el la ĉefaj familioj de Romo. Panjo pravas, kompreneble, sed tamen Pina neniam sukcesis plenkore partopreni en ŝia malŝato pri Sejano. Li estis alta, alloga viro, kaj kiam ajn ŝi renkontis lin, Pina ne povis subpremi deziron, ke li rimarku ŝin kaj diru al ŝi kelkajn vortojn. Kaj ne nur ŝi. Eĉ la sklavoj ŝvebis apud li por replenigi lian vinpokalon antaŭ ol li fintrinkis, kaj por demandi ĉu li deziras pli da helikoj, nur por ĝui la momenton, kiam li levos al ili siajn okulojn kaj kapjesos.
“Kompreneble li volas detrui nin”, ŝia patrino diris. “Jam via praonklo Tiberio estas plene sub lia rego, kaj krome la plejmulto el la senatanoj. Kaj nun li liberigas sin de ĉiuj, kiuj pretas kontraŭstari lin, interalie mi, viaj fratoj... Vi knabinoj estos sufiĉe sekuraj – kvankam tio ne mirigus min, se li provus edzinigi vin tri al anoj de la Elia familio. Ĉu vi memoras, kiam li fianĉinigis sian filinon al via kuzo?”
La Elia familio! Pina estis konsternita. “Sed onklo Tiberio neniam konsentus pri tio! Ĉu ne?”
Panjo aŭdigis duonan ridon. “Ne, kompreneble ne. Tio estus tute nekonvena pariĝo – eĉ li vidus tion.” Sed Pina sciis, ke panjo mensogas. Ŝi jam aŭdis tiun etan nekonvinkan ridon, kaj ŝi konis la bedaŭrindan emon de sia patrino doni voĉon al siaj pensoj. Panjo ĉiam pentis siajn vortojn tuj kiam ili elflugis el ŝia buŝo, sed validis ŝia unua reago, ne ŝia provo retiri ĝin tuj poste.
Ekkreskis en Pina la konscio, kion tio signifus por ŝi, se oni vere forsendus ŝian patrinon. Ŝia edziniĝo ne povas esti malproksima. Ĝi okazos post du, maksimume tri jaroj, kaj ŝi nature atendas, ke ŝia edzo estos elektita de panjo – post konsultiĝo kun la tuta familio, evidente. La geedziĝo estos grava, kaj reflektos ŝian propran rangon kaj tiun de ŝia familio; malmultaj homoj meritas edziĝi kun la filino de Ĝermaniko kaj pranepino de Aŭgusto. Ŝi scias, ke ŝia patrino elektos la ĝustan viron, ne nur anon de elita familio sed krome iun, kiu traktos ŝin bone kaj prizorgos ŝin. Sen la protekto de panjo, tiu kiu asignos al ŝi edzon estos praonklo Tiberio. Ŝia praonklo komprenas nenion pri infanoj; li tute ne zorgos pri ŝia feliĉo, kaj eble li eĉ ne multe interesiĝos pri la taŭgeco de sia elekto. Panjo pravis – li efektive donis permeson al Sejano fianĉinigi sian filinon al kuzo Druĉjo, kaj la sola kialo, kial la geedziĝo ne realiĝis estis... sed ne, ŝi ne volis pensi pri tio.
“La afero tute ne estas certa”, ŝia patrino diris. “Povas esti, ke mi timigas vin senkiale. Sed se tio ja realiĝos, ĝi povus okazi tre subite. Tial mi liberigis Zosimon.”
“Ĉu vere vi liberigis lin? Sed kiel Zosimo rilatas al la afero? Kial li foriris? Ĉu li ne plu volis resti ĉe ni?”
“Tio estis pli sekura por ni ĉiuj. Mi scias, ke Zosimo estas absolute lojala al nia familio sed... sklavojn oni povas torturi. Por liberigitoj estas malpli da risko – kaj tamen, estis preferinde, ke li foriru.”
Pina luktis por ensorbi tion, kion ŝi aŭdis. Kio estas okazanta, povanta konduki al torturado de iliaj sklavoj? Konfuzite, ŝi povis nur diri: “Sed mi ne adiaŭis lin! Kaj kio pri liaj infanoj?”
“Ĉiuj for – la tuta familio. Sejano havas neniun ŝancon nun ekkapti ilin.”
“Sed kion li farus al ili? Kion Zosimo povus rakonti al li, laŭ lia supozo?”
“Li volos scii, kiu venas viziti min, pri kiaj aferoj ni parolas, ĉu li iam ajn aŭdis min kritiki la imperiestron...”
Kritiki la imperiestron... La imperiestro estas praonklo Tiberio, kaj panjo kritikadas lin la tutan tempon. Panjo opinias, ke li entute ne devus esti imperiestro; la vera imperiestro devus esti Nerono, la frato de Pina , precipe nun kiam li plenkreskiĝis. Pina ja aŭdis sian patrinon diri tion, ĉiuj membroj de la domanaro aŭdis ŝin diri tion, en ĉiu ebla okazo. Ŝi pravas kompreneble, ĉar Nerono estas rekta posteulo de Aŭgusto kaj membro de la Julia familio, dum Tiberio apartenas al la Julianoj nur per adoptiĝo.
“Kio ajn okazos al mi”, ŝia patrino diris, “estas io, kion vi devos memori. Vi apartenas al la Julianoj – la plej antikva, la plej nobela familio en Romo. Vi estas pranepino de Aŭgusto kaj filino de Ĝermaniko. Mi volas, ke vi ĉiam memoru tion kaj kondutu laŭe.”
“Kompreneble, panjo. Mi neniam forgesos tion.”
“Vi estas bona knabino, Pina . Brakumu min.”
Pina ne ŝatis brakumi homojn, eĉ sian patrinon. Sed en tiu momento ŝi sentis sin nekutime proksima al panjo, kiu dividis kun ŝi sekretojn kaj ploris antaŭ ŝi – kaj krome panjo estas malfeliĉa, ĉar ŝi estas maltrankvila pro Nerono. Tial ŝi provis ne rigidiĝi, dum ŝia patrino forte alpremis kaj kisis ŝin.
“Nun mi nepre daŭrigu ĉi tion”, panjo diris, returnante sin al siaj skribtabuletoj. “Fermu la pordon, kiam vi eliros.”
2
La reĝo filozofo! La reĝo filozofo! Jen la ĉiama revo de Livila ... kiom mi estis stulta, ke mi prenis ŝin serioze. Mi kredis, ke eblos kunlabori kun Seneko. Mi imagis, ke ni du diskutos kune la imperiajn politikojn, same kiel mi antaŭe faris kun Klaŭdio, ke ni kune planos traktatojn, konstruprojektojn, justajn leĝojn... kaj diskrete puŝetos Lucion en la ĝustan direkton, tiel ke maturiĝante, li fariĝos nia plej granda imperiestro, dua Aŭgusto.
Oni atendus, ke Seneko estu pli danka pro ĉio, kion mi faris por li. Ĉu mi ne estis la homo, kiu revokis lin el la ekzilo? – inter miaj unuaj agoj post mia edziniĝo kun Klaŭdio. Kaj tiam mi igis lin instruisto de Lucio. Pro tiu mispaŝo mi devas danki Livila n kaj ŝiajn romantikajn ideojn pri la ideala reganto. Dum mi supozis, ke ili dediĉas sin al studado de Cicerono, Seneko profitis la okazon por instrui al mia filo, ke virinoj ne rajtas partopreni en publikaj aferoj.