Seneko ne gvidas Lucion, li indulgas lin. La afero pri tiu junulino... Kun tia konsilanto, ne estas surprize, ke Lucio tute ne deziras enmiksiĝon de sia patrino. Tiu okazo, kiam mi iris paroli kun la ambasadistoj... Enirante la ĉambron, mi vidis Senekon flustri en lian orelon. Kaj tiam Lucio paŝis malsupren de la podio kaj forkondukis min. Mi ne montris miajn sentojn, mi ŝajnigis, ke mi envenis nur por deziri al li matenan saluton, sed... mi brulas, kiam mi pensas pri tio.
Kaj nun oni akuzas min pri konspirado! Kiel entute estus imageble, ke mi dezirus detronigi mian propran filon? Potencavido, Seneko diris al mi. Kian potencon mi havus, se mia filo ne estus imperiestro?
Jen, sufiĉas – mi ne restos en Romo por suferi humiliĝon fare de la instruisto de mia filo. Prefere mi pasigu kelkajn trankvilajn monatojn en Antio. Estas preskaŭ kvazaŭ mi reirus en ekzilon – almenaŭ ĉi-foje temas pri ekzilo memelektita. Mi memoras, kiel la tagoj treniĝis en Pontio. Mi devigis min sekvi rigoran horaron: studadon ĉiumatene, promenon antaŭ la tagmanĝo, tiam naĝadon kaj teksadon en la posttagmezo. Estas kurioze, ke mi pensis pri verkado, sed tiam mi estis tro juna, nur dudek kvar- aŭ kvin-jara, kaj mi havis nenion por diri.
Kiel reagus Klaŭdio, se li scius, ke mi planas verki miajn memoraĵojn? Estas kvazaŭ omaĝo al li – kiom mi volus sciigi al li tion. Kara oĉjo Klaŭdio.
La memoraĵoj de Julia Agripina Aŭgusta
edzino de la diigita imperiestro Klaŭdio
kaj filino de Ĝermaniko
Mia patro, Ĝermaniko Julio Cezaro, estis la plej elstara generalo post Aleksandro.
Ĉu mi aŭdacu skribi tion? Krispo iam diris al mi, ke mia patro fakte ne estis tiel brila generalo, kiel ĉiuj supozas – ke li puŝiĝis antaŭen sen rezervoj tro profunden en la malamika teritorio en Ĝermanujo, kaj ke li sukcesis reporti siajn homojn sekure al la militbazo, nur ĉar mia patrino insistis teni la ponton malfermita. Mi estis ŝokita, kiam Krispo diris tion – neniam antaŭe iu ajn aŭdacis kritiki mian patron en mia ĉeesto. Poste mi esploris la historion de lia ĝermana kampanjo, kaj mi konstatis, ke Krispo pravis. Mi neniam konfesis tion al li, kompreneble, kaj mi certe ne intencas publikigi ĝin nun en miaj memoraĵoj.
Mia patro, Ĝermaniko Julio Cezaro, estis la plej amata generalo post Aleksandro. Li estis populara ĉe siaj trupoj, kaj lia memoro ankoraŭ nun estas honorata de la publiko. Li subigis ribelintajn tribojn en Ĝermanujo, kaj rekaptis la standardojn, kiuj estis perditaj dum la katastrofa malvenko de Varo ses jarojn antaŭe. Tiel li pruvis sin inda je la nomo Ĝermaniko, kiun li heredis de sia patro. Pro tiuj atingoj oni premiis lin per triumfo post lia reveno al Romo.
Ĉu mi menciu, ke dum li veturis en la triumfa ĉaro, li tenis min en siaj brakoj? Tamen ne – tio estas tro hejmeca detalo por ĉi tia verko, kaj mi facile imagas la reagon de la homoj: “Do, vidu, virinoj ne kapablas verki historion. Eĉ priskribante publikajn eventojn, ili interesiĝas nur pri personaj anekdotoj.”
Kvankam li estas malpli rekonata kiel diplomato ol kiel generalo, liaj diplomataj atingoj estis, se tio entute eblus, eĉ pli imponaj ol tiuj militaj. Oni regalis lin per honoroj dum la daŭro de lia du-jara rondiro tra la orientaj provincoj, kiam li sukcese traktis kun Partujo, persone kronis Artaksion kiel reĝon de Armenujo, enprenis Kapadocion en nian imperion, kaj fortigis la ligojn inter la provincoj kaj la ĉefurbo.
Almenaŭ tion mi povas skribi senhezite. Eĉ Krispo neniam esprimis kritikon kontraŭ mia patro kiel ambasadisto. Fierigas min la konscio, ke mi heredis liajn diplomatajn lertojn.
Oni admiris lin ankaŭ pro liaj moralaj kvalitoj: li estis kuraĝa, bonkora, nekoruptebla, kaj dediĉita al sia familio. Krome li estis klerulo, kiu verkis komediojn en la greka, kaj ankaŭ aliajn literaturajn verkojn.
Kaj el ĉiuj talentoj de sia avo, Lucio heredis ĝuste tiun plej frivolan.
Statuoj de Ĝermaniko montras, ke li estis belaspekta viro.
Ankaŭ pri tio, Lucio similas al li. Kiam mi eniras mian studoĉambron, kaj vidas la buston de mia patro apud la fenestro, surprizas min foje subita impreso de Lucio, precipe ĉirkaŭ la buŝo. Lucio havas la saman rondan vizaĝon – sed tamen, dum la lastaj jaroj tiu iama plaĉa dikeco fariĝis simpla graso.
Unu afero, kiun oni ne vidas en la statuoj de mia patro, estas liaj maldikaj kruroj. Iugrade mi bedaŭras tion. Evidente oni ne montras tian detalon en oficiala statuo, sed mi ja deziras, ke li estus povinta postlasi pli realisman portreton almenaŭ por siaj propraj familianoj. Liaj ostecaj kruroj estas la sola afero, kiun ni ĉiuj heredis de li, Sinjo kaj mi kaj Boteto, kaj ankaŭ Lucio. La sola, kiu evitis tion, estis Livila .
Ἰσοκράτης τῆς παιδείας τὴν ῥίζαν πικρὰν ἔφη, γλυκεῖς δὲ τοὺς καρπούς.
Pina legis kaj relegis la frazon, kiun la instruisto de ŝia frato estis skribinta sur ŝian tabuleton. Post senripoza nokto ŝi sentis sin peza kaj kapdolorema, kaj la grekaj literoj dancis antaŭ ŝiaj okuloj. Pluvo verŝiĝis tra la plafona luko kaj saltetis en la marmora baseno centre de la halo. Ŝi tremetis pro malvarmo, kaj ĵetis okulon al sia fratino Drusila , sidanta sur la apuda tabureto. Sinjo ĉiam plendis pri iliaj lecionoj kun Timoteo, sed ili neniam prezentis al ŝi problemon. Ŝi jam kliniĝis super sia skribtabuleto, senpaŭze gratante per la grifelo.
Pina relegis la frazon, kaj devigis sin koncentriĝi pri ĝia signifo. Isokrato diris, ke la radiko de edukado estas maldolĉa, ĝia frukto dolĉa. Ŝi pasigis sian langon laŭ sia fendita dento. Ĉu li volis diri, ke edukado estas malagrabla? Ĝenerale, ŝi ne malŝatas siajn lecionojn kun Timoteo. Deklari, ke ili estas tedaj kaj ripetaj signifus deklari, ke ŝi estas nura knabino, kiu ne kapablas profiti de knaba eduko.
Ŝia unua tasko, laŭ la strukturo instruita al ŝi de Timoteo, estas esprimi laŭdon al Isokrato. Ŝi trarigardis la notojn, kiujn li pli frue diktis al ŝi kaj Sinjo, sed ŝi ne sukcesis forskui la pezan ŝarĝon en sia brusto. Pli frue tiumatene ŝi iris al la ĉambro de sia patrino, esperante malkovri, ĉu alvenis ia novaĵo pri Nerono, sed la sklavoj informis ŝin, ke la mastrino jam eliris antaŭ la sunleviĝo.
Ŝi interplektis siajn manojn post sia kapo kaj kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, serĉante inspiron en la nuboplena kvadrato videbla super la plafona luko. Tiam ŝi prenis sian grifelon kaj premis ĝin en la glatan flavan surfacon de la vakso. Estas ĝuste admiri Isokraton pro lia arto, ĉar li estis la homo, kiu donis gloron al la retorika arto. Li ne famiĝis pro sia kapablo kiel retorikisto, sed pli ĝuste, estis li, kiu glorigis la arton retoriko. Ŝi relegis siajn ĵusajn vortojn, kaj konstatis, ke ŝi diris la saman aferon dufoje. Ŝi turnis la grifelon al la malakra fino, duone pensante, ke necesas forfroti la lastan frazon, sed post konsiderado ŝi decidis lasi ĝin. Eble Timoteo ne rimarkos.
“Timoteo”, Livila diris. “Laŭ ĉi tio, Aleksandro estis tro nobla por ataki siajn malamikojn nokte.” Pina fiksrigardis sian tabuleton, provante rekolekti siajn disigitajn pensojn. Ŝia pli juna fratino ricevis la taskon studi iun grekan anekdoton – kial ŝi ne povas simple legi la rakonton, anstataŭ fari problemojn? “Kial oni ne rajtas ataki siajn malamikojn, kiam ili ne atendas tion?” Livila volis scii. “Nia patro iam faris surpriz-atakon kontraŭ la ĝermanoj, kaj tio estis unu el liaj plej brilaj venkoj.”