Mia patrino estis homo kun forta karaktero kaj talento por gvidado. Se ŝi estus viro, tio eble havus la sekvon, ke ŝi estus fariĝinta same granda generalo kiel ŝia edzo Ĝermaniko. Estas bone konata fakto, ke ĉio, kion virino spertas dum la gravedeco, formas la karakteron de ŝia naskota infano. Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Male, virino, kiu adultas dum la gravedeco, riskas produkti malĉastan filinon.
Ne, ne, prefere mi ne diru tion. Ĝi certe pensigos la homojn pri avinjo Julia .
Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Kiam mia patrino heroe strebis teni malfermita la ponton super Rejno, ŝi estis graveda je sep monatoj. Mi estas fiera pro la konstato, ke la kuraĝo kaj decidemo, kiujn ŝi montris en tiu okazo, estis heredotaj de mi, ŝia ankoraŭ ne naskita filino.
Mi naskiĝis la 6an de novembro en la dua jaro de la regado de Tiberio, dum la konsulperiodo de Druso Julio Cezaro (mia onklo) kaj C. Norbano Flako. Mia patro tiam servis en Ĝermanujo, kaj mia patrino naskis min en la militbazo Ara Ubiorum . Mi nuntempe honoras mian naskiĝlokon per multaj privilegioj, kaj la loĝantoj ofte esprimas sian dankemon pro mia patroneco.
Dum miaj infanaj jaroj mi estis nekutime alta. Mi superis miajn du pli junajn fratinojn, kaj eĉ mian pli aĝan fraton Gajo.
Li nomis min La Gruo. Boteto ĉiam sciis kiel trafi ies senteman punkton.
Post mia edziniĝo je dek tri jaroj, mi ĉesis kreski, kaj de tiam mia alteco estas normala. Mi havas nur unu nekutiman trajton, duoblan kojnodenton
Kiel tiu dento ĝenis min – mi ne povus ignori ĝin, mi konstante pasigis sur ĝi mian langon. “Ĉesigu tion!” Eklogo ĉiam admonis. “Estu kontenta, ke vi havas fortikajn blankajn dentojn, kaj ke neniuj mankas.” Tiam ŝi kaptis la buklilon kaj tordis miajn harojn por formi la devigan vicon de bukletoj laŭ mia frunto, grumblante: “Vi ne bezonas timi, kun tia familia deveno. Estos por vi neniu problemo trovi edzon – eĉ se vi estus surda kaj blinda kun ĝibo, tamen la viroj amasiĝus antaŭ via pordo.”
duoblan kojnodenton ĉe la supra dekstra flanko. Tio montras, ke favoras min la destino; kiel ĉiuj scias, la sama trajto ĉe la maldekstra flanko aŭguras malbonan sorton.
Kiam mi aĝis nur kvar jarojn, mia patro mortis.
Sed kion mi skribu? Kiel li mortis? Panjo estis konvinkita, ke Ĝermaniko estis venenita. Sed praavino Livia ne konsentis – laŭ ŝi, tio estis tutsimple natura, degeneriga malsano. Mi provis iam demandi Boteton – li ja ĉeestis, kiam tio okazis, sed tiam li estis nur sep-jara, kaj kompreneble oni neniam sukcesis eltiri de li rektan respondon. Li diris nur: “Panjo ĝuegis tiun tutan situacion – la elŝipiĝon ĉe ĉiu haveno, la solenajn paŝojn, la nigrajn vestojn, kuraĝe reteni siajn larmojn kiel vera Roma nobelino, la urnon prematan al ŝia sino sub la rigardo de la homamasoj. Laŭ mi, mortigis lin panjo.”
Mi ne detale priskribos la cirkonstancojn de lia morto. Oni ĝenerale kredas, ke li estis venenita, kaj ke suspektindaj objektoj estis trovitaj en la kelo de lia domo. La preciza konsisto de tiuj objektoj estis troigita dum la rerakontado, tiel ke la homoj nun kredas, ke tra la domo estis trovitaj skeletoj kaj plumbaj tabuletoj, sur kiuj estis skribitaj malbenoj. Fakte la vero estis malpli drameca, sed ne malpli ŝoka por mia patrino. Kiam mia patro jam estis malforta pro sia malsano, lia korpo kovrita de malhelaj makuloj, kelkaj sklavoj farante riparlaborojn en la subtera cisterno trovis malantaŭ senmortera briko tabuleton kun malbeno. Ili montris ĝin al la prizorganto, kiu portis ĝin al mia patrino. Ne estas certe, ke la malbeno efektive estis direktita kontraŭ Ĝermaniko. Ĝi verŝajne jam estis en la cisterno de multaj jaroj, kaj kredeble ĝi celis la antaŭan prizorganton, kiu mortis post falo kaj subtreto de ĉevalo. Sed al mia patrino, senhelpe rigardanta dum ŝia edzo perdadis siajn fortojn, tiu misaŭgura malkovro ŝajnis kiel antaŭaverto. Ĝermaniko mortis kelkajn tagojn poste. Ne eblas diri kun certeco kiu respondecis pri lia morto, se entute estis iu.
Panjo estis konvinkita, ke paĉjon oni mortigis laŭ ordono de Tiberio – ŝi kredis, ke li volis liberigi la vojon por sia propra filo Druso. Laŭ mi tio ne estas verŝajna. Jes, multaj agoj de Tiberio estis nepardoneblaj – se mi pensas pri miaj fratoj... sed veneno ne estis laŭ lia stilo. Li ĉiam sekvis la ĝustajn procedurojn laŭ ĉiu detalo.
Kaj kio pri Sejano? Li estis tute preta uzi venenon – ni ĉiuj vidis tion poste. Mi ne scias... tio okazis frue en lia kariero, li ankoraŭ ne fariĝis la ĉefa konsilanto de Tiberio... aliflanke li jam firmigadis sian pozicion, fortigis la gvardion, igis sin mem la sola komandanto anstataŭ dividi la postenon. Li havis ĉian intereson certigi, ke Ĝermaniko ne venu hejmen.
La morton de Ĝermaniko sekvis profunda kaj spontanea funebrado tra la tuta imperio, eĉ inter la sovaĝaj ĝermanaj triboj. Dum ili malamis kaj timis lin kiel sian venkinton, ili respektis lian heroecon kiel batalanto. Memore al li oni faris oferojn, starigis sennombrajn arkojn, statuojn kaj monumentojn, kaj eĉ donis lian nomon al bloko de sidlokoj en teatro.
Ignorante konsilojn, ke ŝi atendu la komencon de la printempa ŝipvojaĝa sezono, mia patrino tuj reiris al Romo.
Tipa konduto de panjo, ŝi ĉiam agis laŭimpulse. Normale ŝi ne povis gajni kontraŭ trankvila strategiisto kiel Sejano – sed almenaŭ tiuokaze ŝi prave juĝis la situacion. Ŝi sciis, ke urĝas reveni al Romo dum la popolo simpatias kun ŝi. Ŝi estis en harmonio kun la sentoj de la publiko. Dum onklo Tiberio... mi vidas lin kiel rigidan nigran arbotrunkon, kiu staras senmove inter inundoj, dum tajdoj de emocio verŝiĝas preter li ĉiuflanke. Tio tute ne helpis popularigi lin. Lia digna konduto sendube ŝajnis aroganta kaj sen respekto al la mortinto.
Ĉe ĉiu haveno ŝi elŝipiĝis portante la cindrojn de sia edzo en urno, kiun ŝi tenis en sia sino kiel lastan brakumon de la homo mem. Renkontis ŝin delegitaroj de la ĉefaj civitanoj, dum laŭlonge de la vojo premiĝis grandegaj homamasoj nigre vestitaj, ĉiuj lamentantaj kaj veantaj kvazaŭ por membro de la propra familio. Oni ekflamigis ŝtiparojn, kie estis bruligitaj incenso kaj aliaj funebraj oferoj, kaj ĉe ĉiuj flankoj nenio estis aŭdebla krom ploroj kaj ĝemoj.
Tiel ofte mi memoras tiun scenon, ke mi ne plu certas, kion mi vere memoras, kaj kion mi nur memoras memori. Eklogo ekscitis nian anticipon dum la antaŭaj tagoj – “Nun vi denove vidos vian patrinon!” Mi ne estis certa, kia estas patrino – la sola patrino, kiun mi konis, estis Urgulanila , la patrino de kuzo Druĉjo. Ŝi ĉiam portis belaspektajn robojn el iu plaĉe mola ŝtofo, kaj havis vicon de bukletoj laŭ sia frunto.
Mia patrino kliniĝis de granda alteco por kisi min. Ŝia nazo estis malvarma kaj malseka kiel tiu de hundo, kaj ŝi portis malhelan mantelon, kaj ŝi ne ridetis. Tiam ŝi rektiĝis, kaj ŝi puŝis al mi knabon kaj diris: “Kisu vian fraton”. Boteto ŝajnis al mi terure alta, preskaŭ same alta kiel mia kuzo Druĉjo, kvankam supozeble li havis nur sep jarojn aŭ simile. Mi retiriĝis honteme, sed li alproksimiĝis sur rigidaj kruroj – sendube nia patrino puŝis lin de malantaŭe – kaj formale kisis min ĉe ambaŭ vangoj. Imagu, ke granda knabo trovas min kisinda! Mi tuj adoris lin. Verŝajne tio estis la okazo, kiam mi unuafoje renkontis ankaŭ Livila n, sed mi tute ne memoras ŝin. Ŝi multe malpli impresis min ol mia frato.