“Avinjo”, Pina diris al Livia . “Ĉu mi rajtas demandi ion?”
Livia kapjesis kaj Pina demandis: “Kien iros panjo?”
Livia vespiris. “En ĉi tiu momento ŝi troviĝas ĉe via familia bieno en Herkulano. Tamen la afero ankoraŭ atendas debaton en la senato. Mi devas averti vin pri la propono de Sejano: ke ŝi estu sendita en ekzilon.”
Pina rigardis siajn piedojn. La novaĵo ne plu povis ŝoki ŝin; ŝi sentis sin malplena de ĉia emocio. Sinjo denove ploris.
“Kio pri Nerono?” Boteto demandis.
“Lin oni sendos al Pontio”, Livia diris. “Tio estas insulo ne tro malproksima de Antio. Troviĝas tie urbo kaj granda vilao, kie via frato loĝos. Mi mem iris tien de tempo al tempo por ĝui ferieton kun mia kara Aŭgusto. Mi memoras, kiel ni promenis laŭ la rokaj altaĵoj – kaj estas belega perspektivo de la domo. Nerono vivos tie tute komforte.”
Memoro revenis al Pina pri afero okazinta kelkajn jarojn pli frue. Dum ili restis ĉe sia apudmara vilao en Antio, ŝi iris en la ĝardenon kaj hazarde trovis panjon, kiu sidis sur marmora benko kaj elrigardis super la maro. La tago estis brile klara, kaj la maro havis eksterordinaran turkisbluan nuancon. Malproksime en la distanco estis nebuleca formo kiel blanka nubo malalte ĉe la horizonto. “Venu sidi kun mi”, panjo diris al ŝi. Ŝi metis brakon ĉirkaŭ Pina n kaj tiris ŝin proksimen. “Estas elstara perspektivo hodiaŭ. Eblas elrigardi la tutan distancon ĝis la insuloj.” Pina levis siajn okulojn al la vizaĝo de sia patrino kaj rimarkis, ke ŝiaj vangoj estas malsekaj.
“Nun aŭskultu min, ĉiuj kvar”, ilia praavino diris. “Verŝajne vi jam scias, ke estis esprimitaj iuj malprudentaj komentoj, kaj tial viaj patrino kaj frato estis devigataj foriri el Romo. Mi devas insisti pri la neceso elekti viajn vortojn tre prudente, precipe kiam vi parolas antaŭ homo, kiu ne apartenas al la familio. Kelkfoje eblas misinterpreti hazardan aludon.”
Sed la komentoj de panjo ne estis misinterpretitaj, Pina pensis. Ŝi ja vere diris, ke Nerono devus esti imperiestro anstataŭ onklo Tiberio.
“Ĉu oni permesos al ni skribi al panjo?” Livila demandis.
La maljunulino konsideris. “Tio ŝajnas al mi akceptebla”, ŝi diris finfine. “Tamen mi avertu vin, ke mi atendos vidi viajn leterojn antaŭ ol ili estos sigelitaj.”
Pina pensis pri tiuj du viroj, kiuj trarigardis la tabuletojn en la studejo de ŝia patrino. Ĉio ajn, kion ilia patrino skribos al ili, estos kontrolata.
“Nu, dum vi restos ĉi tie, ne estas kialo, por ke vi ne sekvu vian normalan rutinon. Mi komprenas, ke hodiaŭ estis tre perturba por vi, sed morgaŭ vi daŭrigos viajn regulajn lecionojn kun la instruisto de Gajo.” Almenaŭ tio estis trankviliga informo por Pina . Ĝis tiam ŝi serioze timis, ke ilia praavino kontraŭstaros Timoteon kiel nekonvenan instruiston por ŝi kaj ŝiaj fratinoj.
Mi kaj miaj fratinoj ricevis bonegan edukon. Mia patrino sciis, ke iam ni iĝos edzinoj kaj patrinoj de la ĉefaj civitanoj, kaj opiniis tion grava, ke ni kapablu subteni niajn edzojn en ties laboro kaj pretigi niajn filojn por iliaj estontaj karieroj.
Ŝi provizis nin per greka nutristino, por ke ni ensuĉu la grekan, por tiel diri, kune kun la lakto de nia vartistino. Kiam ni estis pli aĝaj, ni rajtis partopreni la lecionojn de nia frato. Miaj fratinoj kaj mi pruvis, ke knabinoj kapablas profiti de serioza edukado. Miaj propraj talentoj estis por historio kaj retoriko; fakte nia instruisto ofte esprimis bedaŭron, ke kiel virino mi ne havos okazon por praktiki tiun arton en la publika vivo. Mia fratino Drusila interesiĝis pri poezio, dum Livila montris preferon, nekutiman ĉe knabino, je filozofio.
Sinjo ĉiam afektis abomeni niajn lecionojn. Ŝi plendis kaj grumblis – kiel povis esti, ke Boteto preferis ŝin al mi? Stulta Sinjo kun siaj pupoj kaj knabinecaj flustrado kaj sekretoj kaj siaj stultaj amikinetoj, imitantaj plenkreskajn sinjorinojn, interŝanĝantaj klaĉojn kaj aranĝantaj festetojn por siaj pupoj. Oni estus povinta supozi, ke ŝiaj interesoj konsistas nur el belaj vestoj kaj la juveletoj, kiujn ŝi rajtis porti en specialaj okazoj – sed verdire, ne mankis al Sinjo inteligento. Ŝi estis same lerta pri siaj lecionoj kiel mi kaj Livila ; estis por ŝi nenia peno kompletigi ilin perfekte kaj senzorge, dum ŝi samtempe plendadis, kiom ili tedas ŝin.
Mi sciis, ke mi ne estas bela kiel ŝi, pro miaj larĝa vizaĝo kaj granda nazo, iom bulbeca ĉe la pinto. Amuze, la belulino inter ni ne estis Sinjo, sed Livila . Sed Livila estas indiferenta al sia aspekto; ŝi ĉiam senpacience atendis por eskapi de la buklilo kaj reveni al la papirusaĵo, kiu restis etendita sur ŝia lito por ke ŝi ne perdu sian lokon. Tial Sinjo ne havis rivalon en sia ambicio esti la belulino de la familio, kaj dum ŝi kondutis kvazaŭ ŝi estus la plej admirinda inter ni tri, iel tio estis vera.
Kiam ili rajtis foriri, la tri knabinoj revenis al la tro plena ĉambro, kiu estos ilia dormejo dum nedifinita periodo. “Kia maljuna maliculino!” Sinjo kriis, tuj kiam ili troviĝis interne. “Ĉu vi aŭdis kion ŝi diris? Ŝi intencas legi niajn leterojn.”
“Ne tiel laŭte!” Pina diris. “ Livila , fermu la pordon.”
“Fermu ĝin mem”, Livila diris.
Pina volis rebati, sed tiam ŝi memoris, ke ili ne lasu la sklavojn de ilia praavino subaŭskulti, kion ili diras. Ŝi leviĝis kaj fermis la pordon.
“Vi scias, kion tio signifas, ĉu ne?” Sinjo diris. “Kiom ajn ni abomenas resti ĉi tie, ni estas kaptitaj. Ni eĉ ne povos diri tion al panjo.”
“Mi dubas, ĉu panjo povus fari ion pri la afero ĉiuokaze”, Pina diris.
“Kaj do, kion ni faru?” Sinjo diris. “Kiu helpos nin?”
“Ni devos elturniĝi mem”, Pina diris. “Panjo jam havas sufiĉe por pripensi.”
“Ho, pro la bona diino!” Sinjo diris. Ŝi ĵetis sin el la ĉambro, batfermante la pordon, kiu resvingiĝis kaj malfermiĝis malantaŭ ŝi. Pina leviĝis kaj fermis ĝin.
“Mi ne ŝatas ĉi tiun ĉambron”, Livila diris. “Mi ne ŝatas tiun bildon.”
Pina komprenis ŝiajn sentojn. La ĉambro estis farbita per malgaja flav-bruneta nuanco; tian impreson oni ricevis per la lumo de malfrua posttagmezo, kiu enŝteliĝis tra malgranda fenestreto kun krado. Sur unu muro estis pentraĵo, kiu montris luktantan virinon forportatan de grupo de viroj, dum homo en pastraj vestoj staris flanke kun la ofertranĉilo preta en sia mano kaj kun siaj okuloj pie levitaj al la ĉielo.
“Ĉu vi volas legi?” Pina demandis. “Portu la volvaĵon en la vestiblon – estas tie sufiĉe da lumo.”
Livila grumblis kaj tordis sian korpon. “Mi ne volas iri tien – eble tio ne plaĉos al avinjo Livia . Ĉu vi restos kun mi?”
Pina konsentis kaj ili prenis siajn librojn – ŝi legis biografion de famaj virinoj, dum Livila profundiĝis en Metamorfozoj . Tio estis la plej ŝatata libro ankaŭ de Pina , kiam ŝi estis pli juna, kaj tiam ŝi legadis ĝin, ĝis ŝi konis multajn el la rakontoj preskaŭ parkere. Ŝi atendis ĝis ŝia fratino estis trankvile okupata en la vestiblo kun sia volvaĵo, tiam ŝi diris: “Nur momenteton”, kaj senbrue forlasis ŝin tie por legi.
Ŝi trovis Sinjon en la ĉambro de Boteto. Li devis dividi kun Timoteo, kiu bonŝance ne ĉeestis en tiu momento. Sinjo kaj li flustradis inter si, sed ili ĉesis paroli, tuj kiam aperis Pina . Ŝi eniris, kaj zorge fermis la pordon. Ignorante la frostan silenton, ŝi eksidis sur la liton. “Estas afero, kiu maltrankviligas min.”