“Ĉu vere?” Boteto diris sarkasme, kaj Sinjo ridis.
Pina sciis, ke ŝia frato estas timigata de ĉio, kio okazas al ilia familio, kaj ke kiam li timas, li emas inciti siajn proksimulojn. Sed ŝi ne devas permesi, ke li silentigu ŝin. La situacio estas tro serioza por tio.
“Panjo avertis min, ke ni devas tre atenti pri ĉio, kion ni diros antaŭ aliaj homoj. Kaj tio inkluzivas praavinjon.”
“Kia ekscito!” Boteto diris. “Preskaŭ same amuza kiel teatraĵo.”
“Boteto, ĉi tio estas grava”, Pina diris.
“ Boteto, ĉi tio estas grava ”, li imitis ŝin moke. “En ordo, Gruo, ni aŭskultas. Kio estas tiu grava afero?”
“Panjo klare diris al ĉiuj, ke Nerono devus esti la imperiestro anstataŭ onklo Tiberio. Sed tio apenaŭ povus plaĉi al avinjo Livia – finfine, onklo Tiberio ja estas ŝia filo.”
“La homo, pri kiu ni devos atenti, ne estas avinjo”, Boteto diris. “Kaj onklo Tiberio estas ekster Romo de la pasinta jaro. La homo, pri kiu ni devos zorgi, estas Sejano. La reganto de la senato nuntempe estas li.”
“Sejano!” Sinjo diris. En ŝia vizaĝo vidiĝis ŝoko.
“Ĉu vi ne komprenis ion ajn?” Boteto mokis ŝin. “ La paĉjo de Junila estas tiel afabla homo. Kion vi diras al ŝi, kiam vi iras ĉe ŝin por ludi? Povas esti, ke ŝi kuras tuj poste por rakonti al sia patro ĉion, kion vi rakontis al ŝi.”
“Mi neniam rakontis ion ajn al Junila . Ni ne parolas pri tiuspecaj aferoj.”
“Ne, kompreneble ne, vi nur babilas pri pupoj kaj geedziĝoj kaj tiaj gravaj aferoj.”
Boteto jam kritikaĉis ĉiujn, kaj Sinjo estis rebatonta. Ne plu gravis al Pina , kiel reagos ŝia frato; ŝi sciis, ke ili devas paroli mallaŭte. “Silentu!” ŝi siblis. “Ni ne devas lasi la sklavojn aŭdi nin. Sklavojn oni povas torturi.” Ŝiaj du gefratoj turnis sin al ŝi kun esprimoj de miro. Pina rapidis por fortigi sian argumenton. “Aŭdu, mi scias ke Sejano regas la senaton, sed ni ne loĝas en lia domo. La homo, pri kiu ni devas atenti, estas avinjo Livia .”
“Kaj tamen ŝi mem invitis nin veni loĝi ĉi tie”, Sinjo diris.
“Eble ŝi nur volis teni nin sub sia okulo”, Pina diris. “Eble ŝi havas sklavojn, kiuj notas ĉion, kion ni diras.”
“Do, kial ŝi diris al ni, ke ni atentu, al kiu ni parolas?” Sinjo diris. “Avinjo Livia adoras Boteton. Ĉu vi ne vidas ŝian mielaĉan rideton, kiam ajn ŝi rigardas lin?”
Pina iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Neniu ekstere. “Jes, ŝi ja ŝatas nin, kaj mi ne kredas, ke ŝi volas kaŭzi al ni problemojn. Sed ŝi certe ne ŝatas nin tiom, kiom ŝi ŝatas la propran filon.”
“Do, vi provas diri al ni, Gruo, ke ni estu prudentaj”, Boteto diris. “Precipe kiam avinjo Livia estas en la proksimeco. Aŭ kiam ŝiaj sklavoj spionas nin.”
“Jes, ĝuste tiel”, Pina diris, iom surprizite, ke ŝi sukcesis komprenigi al li la situacion. Sed neniam eblis certi pri Boteto – foje li ŝajnigis konsenti, nur por ke oni senstreĉiĝu, antaŭ ol li ponardos per iu kruela komento, eventuale ŝerca, eventuale ne.
“Vi scias, kiu kulpas pri ĉio ĉi”, diris Boteto. “Panjo. Ŝi konstante babilaĉas pri Aŭgusto kaj la sanktaj rajtoj de la Julianoj. Ke ni estas posteuloj de Venuso – kvazaŭ oni vere kredus tiajn stultaĵojn – kaj Aŭgusto tie supre sur la Monto Olimpo. Ŝi eĉ ne kredas tion mem! Se ŝi nur parolus iom pli prudente. La sekvo estas, ke ŝi endanĝerigis Neronon... kaj eble nin ĉiujn.”
“Nin ĉiujn!” Sinjo diris.
“ Nin ĉiujn! Jes kompreneble nin ĉiujn. Ne nur Nerono estas posteulo de Aŭgusto. Ĉi tio koncernas ankaŭ min kaj Druson.”
Sinjo turnis sin al sia frato kun terurita mieno. Estis klare, ke liaj vortoj pli tuŝis ŝin ol ĉio dirita ĝis nun. “Ho, Boteto! Vi ne supozas, ke oni venos preni ankaŭ vin!” Ŝia voĉo tremis.
“Ne ploraĉu denove”, diris Boteto. “Vi knabinoj estos en ordo. Sejano ne havos problemon aranĝi aferojn por vi tri – li devos nur elekti la ĝustajn edzojn.”
“Ankaŭ avinjo Livia ne ŝatas Sejanon”, Pina diris.
“Prave”, diris Boteto. “Sed ŝi ne estas la imperiestro. La imperiestro estas praonklo Tiberio, kaj se li fidas al Sejano, nek avinjo nek iu ajn povos malhelpi tion. Kaj nun, unu el vi klarigu al mi, kiel ni metos buŝumon al Livila . Ŝi sufiĉe ofte aŭdis panjon rakonti al ĉiu ajn, ke Tiberio ne devus esti la imperiestro, kaj plendi, ke li ne petis renovigon de la senato fine de siaj unuaj dek jaroj. Tipa misago de panjo – paroli pri tiaj aferoj antaŭ ok-jarulo.”
“Mi klarigos al Livila ”, Pina diris. “Ŝi ne estas malsaĝa.”
“Jes, ni ĉiuj scias, ke ŝi estas via preferata”, Sinjo diris. “Mi esperas nur, ke ŝi indas je tio.”
Dum tiu tempo, Sejano faris ĉion eblan por veneni la menson de Tiberio kontraŭ mia patrino kaj miaj du plej aĝaj fratoj. Li faris tion kun tiom da sukceso, ke finfine mia patrino estis forpelita el Romo kaj devis resti sub la kontrolo de gardistoj en sia propra vilao en Herkulano, dum mia plej aĝa frato Nerono estis sendita al nia familia bieno en Mevanio. Poste, oni kondamnis ilin al ekzilo. Mia frato estis sendita al la insulo Pontio, kaj mia patrino al Pandaterio. Rilate al mia patrino, tio estis elstare kruela decido de Tiberio, ĉar li bone sciis, ke en tiu sama insulo ŝia patrino Julia restis malliberulo dum kvin jaroj.
Oni sendis min kun mia frato Gajo kaj miaj du pli junaj fratinoj por loĝi ĉe la patrino de Tiberio, nia praavino Livia . Tiberio ne estis en bonaj rilatoj kun sia patrino; kaj tamen, ni kvar infanoj estis konsciaj, ke oni kontrolas nin. Malgraŭ tio, Livia traktis nin afable. Ŝi ofte rakontis al ni pri sia edzo Aŭgusto
Ne, ŝi ne rakontis al la aliaj. Estis mi, kiu volis aŭdi ŝiajn anekdotojn.
Ŝi ofte rakontis al mi pri sia edzo Aŭgusto kaj pri la manieroj, laŭ kiuj ŝi povis helpi lin. Ŝi klarigis al mi, kiel li diskutis kun ŝi siajn politikojn, antaŭ ol li prezentis ilin al la senato, kaj kiel li notis gravajn argumentojn sur tabuleton kaj laŭtlegis ilin al ŝi kvazaŭ li estus advokato pretiganta proceson. Tiutempe mi ne antaŭvidis, ke same kiel Livia mi iam fariĝos la edzino kaj patrino de imperiestroj, sed en postaj jaroj la lecionoj, kiujn mi ricevis de ŝi, estis por mi tre valoraj.
Ĉu vere mi ne antaŭvidis? Dum praavinjo rakontis, la tutan tempon mi aŭskultadis kaj lernis. Mi volis esti kiel ŝi. Se mi ne povos mem esti imperiestro, mi almenaŭ povos esti sekretario de imperiestro, mi povos verki por li la paroladojn kaj flustri en lian orelon, kiam li akceptos ambasadistojn. Sed prefere mi ne sugestu, ke mi havis pensojn de tiu speco. Oni tiom timas virinojn, kiuj interesiĝas pri viraj aferoj.
5
En Romo
Somere, 28 pK
“Ne permesu al vi devojiĝi pro kalumnioj kaj fisugestoj, pro inventitaj misdiroj kaj pro onidiroj pri incesto. Se mia klera kolego serioze kredas, ke Klodia kulpas pri incesto, li diru tion malkaŝe, li montru al ni la pruvojn. Ĉi tiu proceso neniel temas pri marbordaj ferioj...”
Bona komenco, laŭ la opinio de Pina , sed pri unu detalo ŝi ne estis konvinkita. “Ĉu vi ne parolas por la akuzantoj?”
La voĉo de Boteto silentiĝis. “Kiel tio rilatas al la afero?”