Ombro sur interna pejzaĝo
romano
Verkis: Spomenka Štimec
Eclass="underline" Ombro sur interna pejzaĝo
Eldonado: Edistudio Pizo , Italujo 1984
Grandeco: 141 p.
La bazan tekston origine enkomputiligis Hamzeh Shafiee
Proksimuma verkojaro: 1984
Kreis la Esperantan tekston: Štimec
Antaŭbabilo de la Eldonisto
– Saluton! Kiel vi?
– Vi ja scias, vi povas imagi...
– Mi ne vidis vin de tiom ... Mi scias, ke li ... ne plu...
– Ja, ja... Estas malfacile... Por iel elturniĝi, mi eĉ verkadas rakonton pri tio.
– Tiam mi devos eldoni ĝin.
Tiel, pro promeso dum posttagmeza revidiĝo ĉekongresa, kiom pro delonga sincera amikeco kaj persona apreco, mi eldonas ĉi tiun premieran libron de Spomenka Štimec , konata aktivulino (dekkelko da PIF organizitaj, pluraj internaciaj junularaj eventoj, kaj kaj kaj), agrabla ĵurnalistino (refoliumu viajn jarkolektojn de Kontakto kaj de Heroldo, ekzemple) kaj nun – ho ve, pro mia kulpo: ŝi centfoje proponis rezigni, depost tiu ĉekongresa kaptiĝo – lerta verkistino.
Lerta, ĉar tre vigla, aŭtoro por kiu ĉiu frazo estas nova ĉefverko, kiu devas proponi al la leganto novajn surprizojn, novajn surseĝajn eksaltojn, novajn ekzaltojn. Kaj tamen senpretenda, ke oni rajtu ŝin legi en la trajno, en la bankuvo (ĉu eblus kun Francis?), ĉe la tablo je la tria nokte post diboĉa vespero. Tamen, ne por endormiĝi en la lito: kiel ĉe la plej valoraj krimromanoj, vi riskus entute ne dormi por finlegi la paperan beston, kiun vi entreprenis.
Kaj tiam vi atendos senpacience, kiel mi, la duan ŝian verkon.
Bruĉjo Kasini
La repertuaro
de l’ memoro liziĝis: ledvalizo,
kiun glumarkis tiam da hoteloj.
Jen restas nomoj, kiujn
mi ne kuraĝas deglui. Portistoj tion faros,
noktaj pordgardantoj, taksiistoj.
La repertuaron de via memoro
vi mem donis al mi, antaŭ via foriro.
Enestis multaj landonomoj, la datoj
de l’ restado, kaj fine blanka paĝo,
kun punktetoj tamen... kvazaŭ vi sugestus,
se eble, ĉu, “daŭrigu”.
La repertuaron
de mia memoro oni ne povas imagi
distranĉita de klingo: ’stas paperfolio
nedividebla, kun restaĵoj
de stampoj, kontuzoj, kelkaj sangmakuloj.
Ĝi ne estis pasporto, ankaŭ ne atesto,
ke oni bone servutis. Servutado,
aŭ espero pri ĝi, ankoraŭ estus vivo.
Eŭgeno Montale nobel premiito por literaturo
traduko de Maŭro Nervi
Ombro sur interna pejzaĝo
Mi fartis iom kiel uzita glubendo kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis. Eĉ pli malbone – mi sentis kiel oni disŝiras min de la fono kun tuta amaso da polveroj kiuj malhelpas min. – Kial vi permesis? Kial vi lasis vin tiom glui? – malicis iu voĉo en mi dum nia “ni” perforte degluiĝis al “li” kaj “mi”. Perforte? Ne precize. Mi bezonis forton por elgluiĝi. Li ne. Aŭ li multe malpli.
Estis vespero senkurenta. Io misfunkciis, mi serĉis kandelojn tra mallumo. Mi trovis ilin. Ankaŭ alumetojn. Li peze sidis ĉetable. Mi parolis pri negravaĵoj, senkonjekte. Li prononcis mian nomon kaj mi lasis kandelojn kaj turnis min al li. Estis io maltrankviliga en lia voĉo. Mi tuj komprenis, terurita. Sed mi ne volis kredi. Mi ne emis kompreni.
Mi staris en koridoro dum li prenis mantelon. Mi rigardis kiel li surmetas dekstran kaj poste maldekstran manikon. Mi volis ke butonumado longe daŭru. Ĝi estis tre rapide finita. Nenia interveno. Li faris du paŝojn al mi kaj ĉirkaŭbrakis min supraĵe. Kompreneble mi faris tion kio estas la plej hontinda tiukaze: mi ploris. Mi vidis kiel du larmgutoj enfalis
en la pelton de lia jako – li rapide malgluiĝis de mi kaj ekiris grandpaŝe. La pordo fermiĝis; mi aŭdis liajn ŝuojn grinci, enirpordon malfermiĝi, fermiĝi. Mi scias kiel li marŝas laŭ vojeto antaŭ la domo kaj turnas sin kaj foriras. Foriras.
Fakte, tiu vespero kun kandeloj ne venis subite. Mi jam kelkan tempon sentis ke ni marŝas deklivon malsupren. Kial? Kial entute ĉesas rilatoj?
Mi memoras Tolstoj . Tion pri feliĉaj kaj malfeliĉaj familioj. “Ĉiu feliĉa familio similas unu al alia. Ĉiu malfeliĉa estas malfeliĉa laŭ sia maniero.”
– Nun via vico por malfeliĉo. Tio al ĉiuj okazas!
– ĝeneraligis tiu voĉo en mi kiu ĝuis vundante. Bonvolu nur. Deklivo malsupren.
Dum montogrimpado mi eĉ ŝatis tiun momenton kiam mi sentis puŝata min gravite malsupren. Se oni ŝatas – estas agrabla sento kuri de montopinto suben. Se oni ne ŝatas, muskoloj onin dolorigas pro klopodo bremsi. Mi bremsis. Sed mi tamen malgrimpis.
Kio nun?
La domo pleniĝis per silento, kiu ĉegorĝe premis. Kio nun? Kio nun? La malplena demando palpserĉis savelirejon.
– Reiru kuirejen! Komencu ion fari! – Iu el mi milde diktis ordonojn.
– Jen la kuirejo, puŝu la pordon. – Mi vidis la vazaron malpuran kaj volis ĝin lavi. Sed subite mi ne plu kapablis stari. La tristo plenigis miajn maleolojn kaj mi devis sidiĝi sur la plej proksiman seĝon. Trans ĝi vakis lia malplena loko. Mi atendis kelkajn momentojn. Antaŭ ol mi sufokiĝis pro silento revenis hejmen la ironia voĉo kaj deklaris solene: – Antaŭen al malfeliĉo! – Vidante min sidi senmove, ĝi komprenis, ke tiu solena tono estas tamen troigo. Sed ĝi ne pardonpetis.
– Klopodu movi la kapon dekstren – maldekstren! – Mi faris. Ne pro mia plezuro sed por montri, ke mi provas kunlabori. Kaj ĝi kuraĝigis min ĉesi sidi, kaj puŝis min ĝis la lavujo kun malpuraj teleroj.
Ĉe la renkontiĝo kun lia tetaso mi kapitulacis. Aŭ ĉu tio estis kapitulaco de la voĉo?
Ĉu meti min en liton?
Ĉu telefoni al iu amikino?
La voĉo estis tre bonkonduta. Mi kredis antaŭe, ke ĝi nur ironion konas. Ĝi densigis malhelon en mia ĉambro kaj senlace glatigis litotukojn batalante kun mi kontraŭ sendormo kaj maldormo. Ni rondpromenis tra la ĉambro kaj trinkis akvon kune. Matene ni ambaŭ havis violkolorajn ringojn ĉirkaŭ okuloj. Nur la miaj estis iom pli malhelaj.
Li laciĝis de nia kunvivado. Mi ne. Jen la tuta saĝaĵo. Mia eterna kaj stulta revo pri samtempeco: dum li ... mi ... Dum li tajpas siajn leterojn, mi lavas puloveron. Tiu “dum” subite efikis disige. Kaj kion mi volis? Ke li interrompu la tajpadon kaj venu trempi siajn manojn er mia lavujo? Kvar manoj sub ŝaŭmo. Jen estas imago pri komuna vivo antaŭ ol ĝi komenciĝas.
Iun matenon vekiĝis fremdulo sur mia kuseno. Lia kiso enpenetris nur tra plej maldika tavolo de mia haŭto. Li ekmalĉeestis. Unue li komencis malaperi tiel. Poste li ankaŭ fizike foriros.
Mi emis veni hejmen. Mi dum tiom longa tempo estis senhejma. Ĉe la enmeto de la ŝlosilo enseruren, mi jam sciis, ke mi trovos la domon malplena. Li dum la lasta tempo emis vagi ien. Eĉ kiam li ĉeestis, li ne ĉeestis. Tiam la voĉo, por gajigi la vesperon, lanĉis tiun diagnozon:
– Li ekmalĉeestas! Ekmalĉeestas! Vidu kiel bela vorto! Kvazaŭ azteka! – Mi devis rideti pri la klopodoj de mia voĉeto. Tio estis kvazaŭ karesprovo. Sed ĝia spritaĵo mallonge daŭris. La tristo kapablis reinvadi:
– Kie mi fuŝis? – demandas mi mian vizaĝon enspegulan. Kaj mi ne povas memori ion ajn.
La fakto ke ni kunvivis tiom da tagoj ne tedis min. Ses jaroj al mi ne sufiĉis. Mi povus refari samajn vojaĝojn kaj renkonti kun li samajn homojn.
Ĉu al li ŝajnis ke jam ĉio okazis? Ĉu lin ĝenas ke mi scias tro pri li? Mi per mia nevola sento por detalo enkapigis scenojn el lia infanaĝo same detalriĉe kiel ĉiujn aliajn liajn travivaĵojn. Mi konis pli bone