Sed dum la unuaj semajnoj, en la oficejo, mi tajpis laŭte por kaŝi ke mi atendas lian alvokon. Telefono sonoris. Tra mi fluis espero. Foje estis li. Voĉo seka kaj malproksima. Informo negrava. Demando “kiel vi fartas”, banala kaj sen la plej eta ero de vera interesiĝo. Mi respondas “bone”. Mi estas ĝentila. Mi remetas aŭskultilon kaj revenas al mia sidloko. Bruo de tajpado. Miaj oreloj daŭre aŭskultas: ili bezonas lian telefonalvokon kiu ne okazis. Poste ili alkutimiĝos. Ankaŭ mi.
Mi ne emis malglui niajn nomojn de mia pordo. Monatoj pasas, lia nomo atendas min ĉe la enirejo.
Li daŭre loĝas tie ĉi.
Iutage venis tuta lavango de leteroj por ni. Mi signas la partojn de la letero por li kaj plusendas. Al mia parto de la demandoj respondas mi mem. Mi tediĝas de klarigoj ke li estas for. Ĉu mi presigu malgeedziĝan informon: Ni ne plu kunloĝas. Niaj novaj adresoj: ...
Mi ne faras.
Komence mi havis la kredon ke lia foriro nuliĝos, se mi rakontos pri ĝi al iuj geamikoj. Mi pensis kiam mi finparolos kio okazis, ke ĉio ŝanĝiĝos kaj renversos la staton.
Mi rakontis atenteme. Oni aŭskultis min detale. Kaj klopodis diri ion mildigan. Sed mi sentis ke per mia diro nenio ŝanĝiĝis. Neniu estis miraklisto – nenio okazis. Male – lia foriro fariĝis per ĉiu nova renkontiĝo kun geamikoj pli reala. Ju malpli da homoj sciis ke li estas for – des pli proksima al mi li estis. Ju pli mi informadis des pli for li foriradis. Mi sentis tion – Kaj se vi estus dirinta al neniu, li estus ankoraŭ kun vi! – malice amuziĝis la voĉo.
Mi kredas ke pli suferas tiuj kiuj silentas. Mi decidis ne silenti. Komence mi ŝatis konversacii nur kun tiuj kiuj asertadis ke li revenos. Kiel balzamaj opinioj! Ankaŭ mi ŝatis kredi tion.
Foje li invitis min al tagmanĝo. Ni manĝis en ĉeĥa restoracio pastaĵojn kiujn ni ŝatis. Li konas miajn ŝatojn.
Fine mi demandis:
Ĉu mi rajtas trinki unu gluton el via kafo?
Mi ne ŝatis kafon. Mi ŝatis ĝian odoron. Kutime mi ricevis unu trinkprenon el lia taso por gustumi ĝin.
Foje li tediĝis de miaj priŝteloj kaj servis por mi aparte trinketon funde de la plej malgranda taso. Kiam li ekapartigis mian gluton, mi ankoraŭ ne konjektis, ke per tio ni komencos definitive trinki el du tasoj. Klara mesaĝo kiel ĉe redonita ringo. Sed mi preferis ĉiam vidi nur tion kio al mi konvenis. Kun kafodoro subnaze mi kuraĝis demandi:
– Ĉu vi nun estas pli feliĉa? – Mi volonte tion scius.
– Estas por mi pli bone tiel.
Mi kapjesis remetante lian tason antaŭ lin. Almenaŭ unu el ni fartu pli bone. Juste.
Disiĝoj posttagmanĝaj estis por mi plej strangaj. Li diris “ĝis” kaj foriris. Kaj antaŭ ol li turnis sin for, mi repaŝis rapide por kontribui al la distanco inter ni kaj kamufli, ke mi staris tie, atendante kison adiaŭan. Per manko de tuŝoj ĉerenkontiĝaj, mi konsciis kiom for li jam de mi estis. Neniu inĝeniero povus plu inter ni du ponton rekonstrui. Iu letero flatis konsolprove: “Ĉu li ion precizigis? Mi ne komprenas – trezorojn oni ne forĵetas sed gardas.” – Trezoro estas evidente vi! Do, trezoro, bonvolu plene ĝui en vi – tute je la dispono de si mem!
Nur poste mi komprenis kiom da homoj konis
nin. Ĉu ankaŭ lin oni tiom ofte haltigas demandante pri mi? Kaj kion li respondas? Ĉu li diras la veron? Aŭ ĉu li nebule respondas?
Leteroj de niaj geamikoj plue remaĉadis la temon. Mi sola devis kontraŭstari la lavangon de demandoj plej banalaj.
– Kiel fartas Jan ?
– Dankon, bone. Li tusis iom ĉi-printempe, sed tio pasis.
– Kial tiu enĵeto pri tuso? – severe enĵetis la voĉo. – Ĉu por montri apartenon: ĉu vi ŝatus teon kun mielo? Mi pensas ke vi devus kontroli vin pro tiu gorĝo. – Jes, mi faras, se ĝi ne ĉesos. Sed tio ŝajnas negrava. – Jes sed ĝi tre longe daŭras.
La voĉo senmanke revokis la konversacion. Mi sciis, kio nun sekvos. Nun la voĉo diros, ke min ĝenis tiu eterna tusado tra la domo. Ĝenis. – Do, bonvolu, nun ĝuu la silenton.
– Do, bonvolu nun ĝui la silenton! Neniu plu tusas en via domo – diris vere la voĉo kaj por mi estis nur eta la konsolo, ke mi divenis ĝian frazon.
En aŭtobuso:
– Kiel fartas Jan ?
– Dankon, bone.
– Kie vi ferios?
– Mi kongresos. Li, mi ne scias. Ni ne plu estas paro.
– Tre bone! – kuraĝigis min la voĉo flustre. – Rapide serĉu nun novan temon por kaŝi, ke vi embarasiĝis.
– Kaj ĉe vi? Ĉu ĉio en ordo? – reiris mi al oficiala konversacio.
– Malbone! – koleris la voĉo. – Ekestis tro longa silento inter “Ni ne plu estas paro” kaj “Kaj ĉe vi?”
– Kompreneble, ĉar mi aŭskultis vian komenton, anstataŭ tuj paroli mem. Estonte ne enmiksiĝu! – batalas mi kontraŭ mia voĉo, ridetante pri la respondo de mia kunparolanto.
– Saluton, kion faras la ulo?
– Li forlasis min.
– Kion vi rakontadas? Ĉu vi ekkverelis? Tio al ĉiuj okazas. Kaj tio rapide pasas! – saĝumas la vivspertulo.
– Ni ne kverelis. Li foriris, informas mi serioztone. Mia decida respondo tranĉas konversacion kaj optimismon de la kunparolanto.
Kiam mi foriras de li, postkurante mian aŭtobuson, la voĉo kuraĝas gratuli al mi: – Bonege! Tian mi vin ŝatas. Sen ero da sentimentaleco! Ja ni venkos!
– Vi vidas, ke mi klopodas – diras mi elĉerpite al la voĉo, sed jam nova kunparolanto aperas. Necesas rapide ripari la melankolian maskon de la vizaĝo.
– He, kiom longe ni ne vidis vin! Vi kaj Jan jam de monatoj ne aperis ĉe ni. Ĉu vi ne povus sekvontsemajne?
– Mi eble. Pri li mi dubas. Ni ne plu estas kune.
– Pardonu, mi nenion sciis.
– Ankaŭ mi ne – diras mi senkulpige.
– Ĉu vi des pli ne ŝatus? ...
Des pli. Foje mi eĉ ŝatis tiun amikan zorgon pri mi. Precipe kiam liaj amikoj venis, preterpase. Ili asertis, ke ili jam plurfoje klopodis ensalti, sed ĉiam la pordo ŝlosita. Mi konfesas, ke mi malofte estas hejme. Mi ne konfesas, ke mi timetas sidi nur silente apud mia skribotablo.
Kiel fartas Jan ?
Dependas mia respondo. Se mishumora, mi simple transprenas salutojn kaj asertas ke li telefonos. Kun rideto, artefarita. Kunparolanto komprenu. Sed li ne konjektas.
Foje mi diras, kun preskaŭ vera gajo:
– Ho, ne plu demandu min pri li, li estas kun alia ino.
– Ne malbone! – diras la voĉo poste. – La gajo ŝajnis iom superflua.
– Sed ĝi venis nur tiel, neatendite!
– Ĉu vi vidas nun? – kaj kiam mi asertis, ke ĝi revenos, vi pretis murdi min.
Mi ne volas, ke la voĉo pravu. La gajo malaperas.
Por devi diri nenion plu mi transiras la straton antaŭ la sekvonta konatulo.
Li telefonis antaŭ kelkaj tagoj:
“Mi aŭdis en via oficejo ke vi estas malsana.” “Jes, de antaŭ du tagoj.”
“Mi pensis eble pro menstruo.”
“Ne, estas io stranga ĉe kapo kaj kolo. Mi malfacile moviĝas. Eble pro trablovo.”
Liaj frazoj kaskadas sen transiri la randon de ĝentileco.
Kiam iu ajn amiko telefonas li metas pli da varmo al sia bondeziro pri resaniĝo ol li. Kial tia fremdulo rajtas uzi la vorton pri mia menstruo?
Eĉ ne la plej eta propono veni vidi min.
– Kompreneble, oni ja divorcas, por ne devi rigardi unu la alian – instruis la voĉo malice.
– Tamen, ekde kiam li foriris, li venis nur unu fojon.
– Jes, ĉar vi humiliĝis, kaj li ne volis esti malĝentila. Vi petis lin, ke li venu.
– Jes, sed mi pentis tuj poste – korektis mi la voĉon. – El mi simple elflugis la demando: “Ĉu vi venos?” Mi ekhontis, tuj kiam mi aŭdis, ke ĝi estas prononcita.