– Kara mia, pro tiu stultaĵo nek malsano nek tristo povas senkulpigi vin. Pri lia nova ino ni jam konjektis. Kial voli ke li helpu al vi? Li ne helpos plu. Li faris sian decidon, li foriris.
La diabla saĝo de la voĉo. Estis ĝuste tiel.
Mia demando “Ĉu vi povus veni?” senpripense elfuĝis el mia buŝo, kvazaŭ el kaĝo. Dum tagoj mi tenis ĝin ŝlosita.
Li respondis, ke li povus veni dum unu horo. Se tio konvenus al mi. Ĉar poste li havas sindevigon. Konveno kaj sindevigo estis nuancoj el lia nova vorttrezoro. Sindevigo estis ŝi.
Li vere venis. Li ne uzis sian ŝlosilon. Li sonorigis. En la domo jam troviĝis iuj geamikoj, venintaj kontroli ĉu mi ion bezonas.
Vidintaj ke li aperis, ili tuj retiriĝis. Ili kredis min en bonaj manoj. Eksbonaj.
Kion li povus fari!
– Teon. Kamomilan. Mi nenion manĝis hodiaŭ. Li alportis teon.
Mi per ambaŭ manoj kaptis la tason por tute kovri spurojn de liaj fingroj. Mi bezonis tuŝon por resaniĝi. Li rigardis al alia flanko por ne devi vidi tion.
– Ĉu vi povus ion manĝi? – li ĝentilis.
– Mi ŝatus manĝi patkukojn. Tiujn vi jam tiom longe ne faris por mi.
– Ĉu vere vi povus nun manĝi patkukojn?
– Vere, se ne estas tro komplike nun fari ilin.
– Mi povus. Je la sepa mi devas for.
Mi sciis. La sindevigo.
Patkukoj ne estis bonaj nun por mia stomako. Sed tio kion mi petis ne estis patkuko. Tio estis memoro. Hejmo nia. Lia ĉefa plado por dimanĉaj matenmanĝoj kiam neniu rapidis. Ekzistis normalaj matenmanĝoj kaj specialaj. Li prizorgis ambaŭ. Ĉe dimanĉaj Patkukoj ingrediencis sekigitaj vinberoj kaj arakidoj.
Ni dividis niajn specialaĵojn. Mi faris la miajn, li la siajn. Mi neniam provis unu el liaj receptoj. Ankaŭ li ne kuiris laŭ la miaj. Nur ĉe la fino. Tiam li jam foriradis. Mi faris baklavon, li volis lerni kiel oni faras tion. Mi klarigis, muelante nuksojn.
Ĉu mi rajtus mem fari unu tavolon?
Li rajtis.
La patkukojn li alportas al la lito. Li havas embarasatan vizaĝon. Iu sonorigas. Novaj vizitantoj venantaj vidi min. Li alportas telerojn por ili, dividas patkukojn kaj profitas ilian ĉeeston por rapide adiaŭi.
Mi diras "ĝis" kaj returnas min al vizitantoj por kaŝi mian triston per multaj frazoj kiuj nenion diras.
Mi lernas reduktiĝi al mi mem. Malalloga leciono, sed mi bone progresas. Mi klopodas dividi miajn tagojn kun aliaj tiel kiel mi antaŭe dividis ilin kun li. Fuŝa maniero sendependiĝi!
Li mankas. Tio estas la ĉefa sento kiun mi klopodas ĉiel kamufli. Kiam ekmankas la kurento, nur tiam mi konscias pri la nombro de aparatoj kiuj ĝin uzas. Eblas sen kurento, vere. Sed kiam kandeloj ekbrulas, mi apenaŭ povas fari aferojn kiujn mi faris ĉe la elektra lumo.
Se juĝi laŭ la grado de tristeco, kiu min ree invadis, tiu homo vere por ĉiam foriris. Se mia amo estas tia, kia ĝi devus esti – li revenos. – spekulaciis iu peceto en mi ankoraŭ esperplene. Tio estus justa.
– Jes, jes. Kiel konate, en la mondo nur maljustaĵoj okazas – intervenis rapide la voĉo. – Kaj elfosu, diable, de ie ankoraŭ iom da digneco! Ne montru al li; kiom li signifis en via eta vivo.
Kiel simple ŝajnas ekami kaj ekkunloĝi. Kelkaj ĉirkaŭbrakoj, kelkaj dividitaj tagoj. Oni tiom rapide
alkutimiĝas al duopo. Kaj baldaŭ aŭdiĝas: ne lasu malpurajn ŝuojn ie ajn. Kaj por malkonstrui ĉion necesas nun tioma forto! Kaj tempo.
Dum kelkaj horoj mi normale funkcias. Tiam venas ondo de amo – mi povus sufokiĝi.
– Trankviliĝu! Nun plej gravas travivi! Ne lasu vin detruiĝi de tristeco! Ekzistas tiom da aferoj en la mondo kiuj ne sukcesis!
– Sed eĉ la mia ne sukcesis! – veas mi sincere al mia voĉo konsolpete.
– Mi foje fartas kvazaŭ en abismo al kiu mi erare enfalis. Helpon! – vokas mi sube jam tute raŭka, sed neniu min aŭdas.
La voĉo aŭskultas min hodiaŭ aprobe kaj nek rebatas nek nomas min stulta.
Nokte mi vekiĝas pro io. Estas ĝi la malfeliĉsento. Mi kovras min vespere per tro da kovriloj ĉar mi tremas enirante la vaston de la lito. Poste la kovriloj ekpezas.
Mi moviĝas al tiu flanko kie antaŭe eblis renkonti lian korpon. Nokte mi ĉiam pli glitas tiudirekten. Nenia korpo min haltigas. Mi glitas ĝis la rando. Feliĉe, la lito estas barita kvazaŭ infana. El la lito mi ne povas elfali. Nur el la vivo.
Per li mi aliel partoprenis en la vivo. Soleco ne estas malfacila. Sen-li-esti estas malfacile.
Mi kuŝas nokte maldorna, serĉante la plej bonan pozicion por miaj pensoj. Mi pensas pri nuboj vojaĝantaj. Mia sopiro vespera al li leviĝas alten kaj perdiĝas. En oceano de plej diversaj energioj ĝi estas de nebezonata ŝtofo.
Spiru profunden!
Malstreĉu muskolojn!
Pensu pri io bela!
Mi ne povas.
Vane estas citataj helpordonoj por saviĝoj.
Mi ne povas spiri profunde.
Mi ne kapablas malstreĉi muskolojn.
Mi ne povas memori pri io bela.
Tamen:
Foje mi ne povis dormi. Li spiris apud mi profunde. Mi toleris tion ion da tempo, tiam envio ne permesis pli lasi lin en trankvilo:
– Mi ne povas dormi! mi puŝetis lin senkompate.
– Kio okazis?
Mi kuŝiĝis ĉe lia ŝultro. Tie mi ŝatis ĉiuvespere fini mian tagon. Iam dum endormiĝo mi elŝteliĝis el la ripozejo.
– Ĉu vi faris spirekzercojn?
– Ĉu vi faris muskolekzercojn?
– Rakontu ion! – mi veis.
Li pretis. Mi fermis okulojn.
Foje vivis iu antilopo. Kiam ĉiuj liaj amikinoj endormiĝis, li daŭre saltadis kaj kuretis.
– Oni ne diras “li” por antilopo.
– Bone.
– Ĉiuj ĝiaj amikinoj jam endormiĝis, nur ĝi daŭre viglis. Tiam aperis ĝia amiko elefanto: kara antilopo, diris ĝi. Ĉu vi ne vidas ke noktiĝis? Ĉio trankviliĝis, ĉiuj endormiĝis, nur vi daŭre bruas. Ĉu vi ne vidas stelojn? Faru vian kuŝejon kaj pensu pri ili.
La antilopo iris al la kuŝejo kaj klinis rektiĝintajn herbojn.
Ĝi fleksis genuojn rigardante al malhela herbnesto. Ĉu pro steloj la herbejo briletis? Ĝi klinis la kapon kaj etendis ĝin malrapide al ...
Matene mi vekiĝis tute gaja.
– Kiel finiĝis la rakonto pri la antilopo?
Li ŝmiras buteron sur pantranĉon.
– Ĉu vi scias ke ĝi esence estas malbona endormigilo? Mi ne scias kiel aspektas tiu besto precize. Kaj mi ne povas imagi ĝiajn okulharojn. Kaj tiu elefanto! Ĉu ne ŝajnas iom kontraŭlogike?
– Mi sciis ke mi eraris. Estus estinte pli bone se mi prenus erinacon kiu ne povis dormi. Sed mi nenion povis memori kiam vi vekis min subite. Sed ĝi efikis, ĉu ne?
– Kaj kiel ĝi finiĝas, efektive?
– Kion vi memoras?
Mi rakontas al li. Mi ricevis impreson ke li endormiĝis eĉ pli frue ol mi. Ni ridas. Mi kisas lin, liaj lipoj gluiĝas de mielo.
Nun, nokte, mi rakontas al mi la rakonton pri nedormema antilopo je la tria kaj dudek. Je la kvara kaj kvindek mi rakontas ĝin en dio-scias-kia versio. Mi imagas ĉiun herbeton en la nesta kuŝejo. Tio ne helpas. Mankas ĉirkaŭbrako.
Aŭtoj ekmoviĝas domproksime. Mateno. Mankas ĉirkaŭbrako.
Iu obstina larmo komencas kompati ĉiujn postvivantajn antilopojn de la terglobo kiuj ĉi-nokte ne povis endormiĝi
Iam meze de nia amo ni iris sabate aĉetumi. Meze de nia amo! Nun mi scias ke estis meze ĉar la fino estas konata. Mezo estas sufiĉe for de la unua tuŝo. Kaj la lastan oni eĉ imagi ne povas. Ni loĝis lialande tiutempe. Mi estis dommastrino dum kelkaj monatoj. Mi ĝojis lasi mian laboron hejme kaj esti dommastrino. Mi staris ĉe la vitra pordo kiam li foriris matene, surbicikle. Ĉe la alia fenestro mi povis vidi lin ankoraŭ foje preterpasanta. Tiam li estis for. Por la tuta tago. Ŝajnis longa la atendado. La grincadon de la biciklo mi povis aŭdi ankoraŭ ion da tempo. Tiam de li restis nur eta bicikla spuro ensable.