Выбрать главу

Al mi ŝajnis ke lialande oni tre multe laboras. Tre longe. Mi plenigadis la tagon per legado. Per skribado de leteroj. Grava ero estis vizito al poŝtkesto. La poŝtkestoj de ni kaj najbaroj staris sube ĉe la ĉefa vojo. Mi promenis ĉiutage esperplene al ĝi malrapide kaj ekscitite. Per nervoza movo mi malfermis la kesteton. Jes, estas io ene! Mi ne volis legi leteron en la plena aero sed kuris kun ĝi al la domo kaj voris ĝin perokule. Mi povis salti sur unu kruro pro ĝojo. Aŭ mi pretis disŝiri ĝin, se ĝi ne plaĉis al mi. Sed mi atendis la vesperon, por dividi ĝin kun Jan .

Leteroj – la konsistiga vivparto de esperantistoj. De Zamenhof oni skribas leterojn, devante komuniki ion gravan al iu translime. Mi vidis tiun aŭtografan poŝtkarton en la budapeŝta biblioteko: Zamenhof informas iun “ke li la monon ne ricevis”. Min konstante premas tiu leterbezono: ĉiam iu mankas. Kiam ni loĝis en mia lando li pasigis semajnfinojn skribante leterojn al sia hejmo. Kiam ni venis al ĉi tiu

loko ni ŝarĝas poŝtistojn pro klopodo dividi ĉion kun tiuj kiuj restis ie alie. Eĉ ĉe kongresoj kiam tiom da geamikoj kunestadis, ĉiam troviĝas iuj kiuj ne venis. Kaj ĝuste al tiuj oni volas ion diri. Almenaŭ saluton.

Mi akceptis esti ĉiam ie inter: dankanta pro pasinta vizito kaj plananta la novan. Bedaŭranta ke oni ne vidis unu la alian tiom longe. Kiam la revido? Kvazaŭ oni devus ĉiujn revidi.

Se nenio estis en la poŝtkesto, mi malrapide marŝis hejmen. En la korto de la najbaro sonis muziko -vento lulis argilan muzikilon pendigitan sur la teraso. Estis io timiga en tiu sono. Mi rapidigis la paŝojn. Blanka hundo leviĝis, kaj kun stranga rigardo ekiris al mi. Ĉe ĝia kolo pendis violkolora perloĉeno. Mi emis forkuri. Supre ĉe la monteto mi turnis min al la urbo. Inter mi kaj ĝi strangaj kreskaĵoj, kun foje-foje videblaj flavaj floroj kun absintecaj tigoj. Mi prenas unu por planti ĝin en vinbotelon portugalan. Vento subite levas polvon laŭ la vojeto. “ Vještica diže stub od praha ”. La verso el malproksima leciono pri serba poeto elkuras el mia buŝo. “Sorĉistino levas kolonon el polvo.” Strange mi fartas. Veninte hejmen mi puŝas la vitran pordon kaj rigardas tra la ejo. Sur bela solida tablo kiun por Jan  faris lia patro, staras skatolo de maizflokoj. Dekstre nia granda lito. Mi iras al ĝi kaj glatigas kovrilojn. Super ilin mi metas iun grandan kovrilon en kies teksaĵo plektiĝis grandaj buntaj birdoj. La birda kovrilo estas tre granda kaj mi ĉirkaŭiras la liton por aranĝi ĝin. Mi devas bateti la birdojn permane por ke la kovrilo ĉie egale etendiĝu.

Kiam mi finis la batalon kun birdoj mi levas la kapon al skribotablo. Super ĝi de la trabo pendas bunta koro, mielkuka, aĉetita ĉe iufoiro mialande. En ruĝan mezon de la kolo plantita peceto de spegulo. Trankvilo. La koro delikate moviĝas sur sia rompebla fadeno. Iu sunradio kaptiĝis en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la ĉambro.

Mi decidas sidiĝi ĉe la skribotablo. Sur ĝi amaso da fajna papero kiun mi plenigas, dissendas al diversaj adresoj. Aŭ simple plenskribitajn ŝovas al aktujo. Ĉu mi iam uzos ilin? Ĉu ili kapablos resentigi la antaŭtagmezon de la absinta floro tra kiu turniĝis la sunradio, kaptita en la kaĝo de la spegulo?

Mi iras al fenestro. Tra ĝi vidiĝas barilo kaj malplena hamako de najbaro. Mi eliras por kontroli ĉu plantitaj iridoj elkreskis. Ili preferis ne fari tion.

Mi revenas al kuirejo kaj decidas fari surprizon por vespermanĝo.

Dommastrino. Amo kaj libera tempo de novedzino metitaj en iun ŝmiraĵon el kazeo. Sur telero delikate elektitaj kolornuancoj: kukumo apud rondaj tranĉoj de kapsikoj. Tra ili ĵetonoj de tomatoj. En potoj mi vane klopodas alvoki odorojn de infanaĝo. Eĉ la samaj fruktoj nun aliel gustas. Mi trovis cidonion en vendejo. “cidonio de la ŝranko”. Vespere mi provos klarigi al li tiun odoron de infanaĝo. Li aŭskultos bonvoleme, alproksimigos sian nazon al la ŝelo de la cidonio kaj diros ke ĝi agrable odoras. Sed ĉio kio estas cidonio en infanaĝo de iuj balkanaj infanoj restos al li sekreto.

Tio mankas al mi dum la kunvivado kun alilandano. – tiuj komunaj nuancoj de la homoj kreskintaj en la sama medio. Kaj kiam mi rakontas al li pri tio, ŝajnas kiel malbona traduko – la esenco restas kaŝita. Tiom ofte mi volas aludi al io el la lerneja tempo. Ŝerco. Odoro. Verso. Sed unue mi devus fari enkondukon. Por alproksimigi lin al la medio. Ankoraŭ dum la enkonduko mi konscias ke la perado ne sukcesos. Tio ne estas pro tio ĉar ni devenas el du diversaj kulturoj. La samaj aferoj simple ne estas egale divideblaj inter du homoj.

“Kiam Anna Karenina  renkontis Vronski  estis ŝtormo.”

Por ke li komprenu tiun frazon mi devus aparte prezenti “ Anna Karenina ” “ Vronski ” “ŝtormo”.

– Ĉu la romano de Tolstoj ? Mi vidis la filmon.

Estus tro granda tasko klopodi tion alproksimigi al li tiel kiel mi perceptis ĝin. Li devus havi 20 jarojn malpli kaj esti mia samklasano dum kelkaj lecionoj. Ankaŭ tiam mi ne sukcesus dividi ĝin.

Kiam mi eltiras tirkeston el la tablo por elpreni freŝan paperon, mi konstatas ke mi erare eltiris la suban. En ĝi ne estis paperoj. Estis ricevitaj leteroj. Apud ili granda koverto de “El Popola Ĉinio” en kiu kolektiĝas poŝtmarkoj. La granda renkontiĝejo de dekstraj anguloj de ĉiuj eblaj mesaĝoj. Mi lasas ilin dum monatoj rakonti al si pri vojaĝoj. En mallumo de la tirkesto kreskas rakontoj por infanoj. Iam oni elprenos ilin el la malhelo kaj sendos al la lasta vojaĝo, al UEA. En Nederlando oni prilaboros ilin kaj ordigos ilin, por doni al ili valoron. Por preni de ili mian valoron. Ekzistas kelkaj poŝtmarkoj de kiuj

mi ne emas seniĝi. Ne ĉar ili estas speciale belaj. Mi ne kolektas ilin. Temas pri sendintoj. Mi apartigas tiujn de la kolektujo kaj lasas ilin dise tra tirkestoj. Nur kiam pli longa tempo pasas de ilia ricevo mi denove distanciĝas de ili kaj ŝovas ilin neŭtrale al komuna ujo. Miksitaj kun la aliaj, ili tamen retenas distingeblan pudron de kroma valoro pri kiu nur mi scias.

Apud la kolektujo stoko da ricevitaj leteroj. Mi elprenas la plej supran.

Estas ĝi la mia en la tempo kiam ĉiu el ni vivis en sia lando. Ridetante mi legas en ĝi. Mi rekonas la etoson, la ejon en kiu ĝi estis skribita. La tagojn perditajn gardas niaj leteroj. Mi prenas duan leteron. Damnita emo al divido: en ĝi mi listigas la horojn de la tago por ke li sentu ke ni kunvivis ĝin.

“Jen ĝi. La lasta letero, kiun mi sendas al vi antaŭ ol ekvojaĝi. Ĉu vi kredas ke post nur kelkaj tagoj mi simple diros buŝe: saluton!” La vorto “buŝe” substrekita. En ĝi la ungoj de miaj dekstraj fingroj jam vojaĝas inter haroj de lia brusto.

Mi remetas ĝin en la koverton. Tra ĝi ne vidiĝas la pasio kaŝita. Ĝi kuŝas sur letero de komuna amiko. Mi eltiras ĝin por vidi kio najbaras al mia pasio. Sub ĝi blua papero. Mi prenas ĝin senpripense, kun trankvila scivolo pri la tagoj eluzitaj.

La teksto ne estis en Esperanto, sed ĝi estis tiel klare skribita, ke mi komprenis ĝin. Nur meze de la paĝo mi komprenis kion mi faras: mi legas en la amletero de alia ino. Rapide mi refermis la tirkeston kaj

rigardis tra la ĉambro, por trovi ion kio regajigos min.

Sed ĝi jam okazis. La sperto de la virino, kiu traserĉas poŝojn de sia edzo, estante dommastrino. Multe da tempo kaj sento, ke ŝi nenion scias pri la edzo, kiam li forlasas la domon.

Vespere li revenas. La tablo atendas. Mi apogiĝas al li kaj restas tie, trista.

– Kio okazas? Vi estas tro multe sola en ĉi tiu loĝejo. Oni devus ion entrepreni. Ĉu vi ne ŝatus sekvi iun lingvokurson? – Mi kapneas. Mi laciĝas de konkerado de lingvoj en kiuj neniam eblas flue paroli. Kaj mi sentas min tro provizore en lia vivo por voli alproprigi lian lingvon. Por kelkmonata restado en lia lando tradukoj sufiĉas. Antaŭ geamikoj Esperanto provokas laŭtajn diskutojn. Por aliri ilin mi lasas ke li ĉion traduku por mi. Mi preskaŭ ŝatas tiun senton ne aparteni al ili. Kiu volas paroli kun mi devas unue transiri tra Esperanto-koridoro. Tio daŭras iomete; ili pacience aŭskultas siajn frazojn en alia lingvo. Tiam mi respondas. La respondo denove estas direktata al Esperanto-koridoro. Ĉe la elirejo respondo atendata. Kompreneble ke io perdiĝis en tiu labirinto.