Eble iu alia entuziasmiĝus pri la restado en fremda lando kaj bone malfermus orelojn por kapti kiel eble plej multe el la nova lingvo. Mi ne emas. Ĉu Esperanto fuŝas mian lingvemon? Same kiel ĝi stimulas ĝin ĉe aliaj homoj?
Mi fartas bone, preskaŭ fiere ke mi ne parolas la grandan lingvon. Mi venas de la malgranda kulturo.
La unuan fojon mi ne suferas pro tio sed eĉ fartas superece.
Per Esperanto mi sentas min pli forta en la granda lingvo, ol per mia klopodo posedi ĝin. Mi lasas, ke Jan traduku por mi la mondon ĉirkaŭ li.
Dum la vespermanĝoj en fremdaj domoj kun fremdaj bongustaĵoj mi defendas Esperanton per ago. Ĉu tio necesas?
Iu laŭta Ben asertis, ke estas multe pli grave per la hispana realigi kontaktojn kun milionoj da homoj en Suda Ameriko ol serĉi rarajn Esperantopartnerojn tra la mondo.
Eble. Min ne interesas milionoj da loĝantoj de la terglobo. Por mi sufiĉas kelkdekoj kiuj havas similajn inklinojn kiel mi. Jan kuraĝigas min. Kruroj ekdoloris min, mi devis sidiĝi. Iu ino aliras la konversacion kaj komprenas iel ke ĵus fajriĝis opinioj tie ĉi.
– Vi havas tre belan bluzon – montras ŝi al miaj brodaĵoj.
– Ĝi estas parto de mia nacia kostumo – mi daŭrigas la ludon de la aparteno al malgranda kulturo kie popolkostumoj ankoraŭ vivas. Ŝi entuziasmiĝas. Mi ankaŭ. Mi mensogas aldone ke ĝi estas el pasinta jarcento kaj montras al ŝi makulojn de iuj praavinoj kiuj portis ĝin.
Vespere li ĉirkaŭbrakas min. Mi fartas bone sub la kovrilo de birdoj. Mi ne konfesas al li ke mi tralegis tiun leteron en la tirkesto kiun mi ne devis legi.
Mi rakontas al li ion alian: ke mi ofte pensas ke venos iu homo kiu detruos ĉion kion mi havas.
Li premas min pli forte al si. – Kaj vi scias, mi
jam rakontis al vi tion pri la masko de Barbara.
La najbarino Barbara trovis ie iun aĉan kalvan maskon, kun vizaĝo minaca, senmova. Ŝi surmetis ĝin kaj ekiris al mia pordo. Mi vidis tiun homon malrapide proksimiĝi al nia porda vitro. Pro teruro mi povis rekoni nek ŝian pantalonon nek ŝiajn brakojn. Mi staris antaŭ pordo terurita kaj ne povis moviĝi. “Ĉu li jam venas?” Barbara ekridis vidinte mian hororon.
– Tio estas mi! – kriis ŝi per sia voĉo, timigita ĉar mi ne moviĝas. Ŝi forĵetis la maskon kaj ekridis. Mi ne povis ridi. La masko kuŝis surplanke kaj mi ne volis rigardi al tiu direkto.
Barbara pardonpetis, tuŝis miajn manojn kaj volis eldiri multajn mildajn frazojn. Tro malfrue. La detruonto jam staris antaŭ mia pordo, ni jam rigardis unu la alian senvorte. Li venadis jam al mi. La fakto, ke li decidis ĵeti sian maskon kaj transformiĝi al Barbara ne mildigis la situacion. Mi ja vidis la paŝojn per kiuj li alproksimiĝis.
Poste mi vidos la maskon plurfoje en ŝia loĝejo. Mi turnos la kapon for.
Neniam mi volis tuŝi ĝin. Ĝi ne estis el plasto, falsa rekvizito de aktoroj. Ĝi estis la vizaĝo de homo kiu venas detrui ĉion kion oni havas.
Li konsolis min. Li serĉis vortojn por forigi mian timon.
De kie mi havas ĝin? Kial venas iu kiu detruu? Sensence. Mi tute ne devas timi. Li ja estas ĉi tie. Al mi nenio malbona povas okazi.
Mi komencis plori al lia ŝultro pro malbono kiu
promenas ĉirkaŭe kaj kiufrapos iun tagon ankaŭ al mia pordo.
Mateniĝis. Sonĝo vekis min: granda blanka domo kun triparta fasado en kiu estis enkonstruitaj spegul pecetoj. Parto de la domo estis en ombro kaj speguletoj ne vidaĝis. Sur la alia parto de la domo suno brilegis en speguleroj kiel sur la mielkuka koro. Sunradioj saltis de vitrero al vitrero. Ĉu ĉiu el ili havas sian estingilon?
Tiun sabatan matenon ni iris aĉetumi. En iu malgranda kaj nealloga vendejo oni vendis florojn. Ĝi estis kiĉece aranĝita. Fakte, florojn la vendistino eĉ ne havis. Nur malgrandajn plantidojn en tute etaj ujoj.
Jan serĉis iun subpoton por sia planto. Mi staris malantaŭe. La babilema kaj afabla vendistino per konvinka kaj mallaŭta parolo tiris lian atenton al iuj etaj kaktoj, al ujoj. Ŝi alportis du plastajn ujetojn al kiuj subteleroj estis kunigitaj. Jan decidis aĉeti ilin. Unu el ili, helblua plastaĵo, estis laŭ mia gusto aparte aĉa. Jan apartigis ĝin kaj ekserĉis en siamonujo. Mi maltrankviliĝis, sed mi ne havis kuraĝon diri ke ĝi estas tre malbela. Mi volis ke li ne portu ĝin hejmen.
Li vidis ke io ne estas en ordo.
– Ĉu vi ŝatas ĝin?
– Por mi estas egale – diris mi mensoge, terurita ke li ankoraŭ ne kapablas tuj senti kio ne plaĉas al mi.
Li prenis ĝin en la manon. Mi vidis ke oni devas diri kion oni pensas:
– Fakte, la blua ne estas bela. – Mi volis paroli milde, sed nervozo subsentiĝis.
Kial mi ne tuj havis kuraĝon por ataki lian elekton? Por ne ofendi lian guston? Aŭ ĉar li pagas ĝin? Por lasi al li liberon je kiu oni nin ĉiutage priŝtelas?
Tio jam la duan fojon okazis al mi. Kiam ni fiksadis ŝranketojn en la kuirejo, Jan pendigis iun tute enangulen, ne lasante eĉ la plej etan spacon tie.
– Ĉu vi ŝatas ĝin? – li turnis la kapon al mi, tenante la pezan ŝranketon en la imagita angulo.
La pozicio por mi estis tre malbela. Estus multe pli bone ŝovi ĝin maldekstren.
Mi diris nenion. Mi kredis ke li multe pli longe uzos tiun ŝranketon ol mi. Kial mi altrudu mian opinion?
Foje mi legis ke aĉeto de ĉiu tablolampo prezentas malvenkon por iu el la geedzoj. Mi sentis ĝin, la malvenkon. Mi volis lasi al li la elekton, mi volis esti larĝanima, sed mi ne sciis ne malkontenti ĉar eĉ en plej etaj aferoj niaj gustoj tiom diferencas.
Mi klopodis lin savi de miaj kutimoj. Ĉu li sentis ke mi bridas min? Mi koleris je mi kiam mi kaptis min klariganta kiuj koloroj de liaj vestaĵoj pli kongruas reciproke kun aliaj. Mi ne volis ŝanĝi lian guston. Mi ŝanĝadis ĝin tamen.
– Tiu ĉemizo kaj tiu pantalono tre harmonias!
– laŭdis mi foje, ne senintence.
– Ĉu mi denove hazarde trafis?
Mi enviis lin pro lia libero. Estis multaj ŝarĝoj kiujn li tute ne konis. Kolorharmoniado estis por li neekzistantafenomeno.
– Kiel vi povas pensi pri tio vestante vin?
– Mi ne pensas, mi ne sentas ke mi perdas energion. Estas tio ludo.
Kiam li vizitis miajn gepatrojn, mi tamen donis kelkajn ĝeneralajn instrukciojn:
– Vidu, niamedie, kiam oni finmanĝas oni metas forkon kaj tranĉilon paralele unu apud la alian sur sia telero. Se vi lasas ilin interkrucitaj tio signifas ke vi ŝatus manĝi pli. Mi ne pensas ke vi devas tiel fari. Mi nur volas ke vi sciu kiaj estas la bontonaĵoj ĉi-tieaj. La pantranĉon oni ne enmordas, krom se ĝi estas ŝmirita per io. Se ĝi estas panpeco mem, tiam oni forŝiras peceton kaj enbuŝigas. Panon oni ne tranĉas surtelere ĉe ni.
Li aŭskultis. Sekvis longa diskuto pri internacia kutimaro. Mi ŝatis ĉar li neniam tenis mian mantelon dum mi surmetis ĝin. Ĝentilaĵoj de iuj “Vienaj Skoloj pri bona konduto” per kiuj oni dresis min en infanaĝo neniam infektis lin.
Post jaroj de komuna vivo niaj ĝentilumadoj kunfandiĝis je familia nivelo. Manĝante elbovle rizon per manĝbastonetoj, mi levis ĝin sub mian mentonon, kio antaŭe estus neimagebla peko kontraŭ hejmlanda kutimo lasi la teleron surtable. Niaj kutimoj interplektiĝis, mi neniam plu memoris demandi al kiu apartenas certa maniero.